Ĉu li?/Ĉapitro Dekkvina

Ĉu li? ()
(p. 405-436)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO DEKKVINA

Kelkajn tagojn poste, sinjorino Herbeno promenis en aŭtomobilo, sola kun Fernando. La junulo mem kondukis la veturilon, kiu ruliĝis laŭ sufiĉe rapida irado (ĉirkaŭe po kvardek kilometroj hore): kaj lia kunulino, sidanta sur la antaŭa sidejo, flanke de la direktanto, ĝuis tiun akran senton de rapideco, kiu ekkaptas ĉiujn aŭtomobilistojn, kiam la aero vipas iliajn vizaĝojn, kiam la arboj de la vojo ŝajnas rapide forkuri flanke de la kaleŝo. Subite ŝi aŭdis korŝirantan krion eligitan de virina voĉo:

— Maŭrico, Maŭrico, ne iru eksteren; restu ĉi tie; restu! Tiam en la sama momento kvar- aŭ kvinjara knabeto, elirante el perpendikla vojeto, alkuris sur la vojon, en momento mem, kiam la aŭtomobilo fulmorapide alvenis ĝuste sur la saman lokon.

Riskante, ke li elvojiĝos, Fernando plene elpremis sian bremson; sed la veturilo, forportite de sia irado mem, daŭriĝis sin ŝovi sur la makadamo: kaj la knabeto, frapite de unu el antaŭaj radoj, estis perforte alĵetita ĝis ses metroj da interspaco, kaj rulita en fosaĵon.

La junulo kaj lia kunulino rapidis, intencante doni al la vundito siajn flegojn, dum lia patrino, fortika kamparanino, kiu laboris proksime, alkuris kun brakoj levitaj al ĉielo, kaj kriis per voĉo, kiu ne havis plu homan karakteron:

— Maŭrico, Maŭriceto mia, ĉu estas eble, ke ci mortis? La bona Dio cin punis pro cia malobeo. Se ci estus aŭskultinta min, ci ne kuŝus nun funde de fosaĵo.

Kaj dum la malfeliĉa patrino aŭdigis siajn plendadojn, Fernando, helpite de Beatrico, penadis por rekonsciigi la kompatindan knabon, kies vizaĝo estis tiel blanka kiel tiu de kadavro, kaj kiu ŝajnis prezenti neniun signon de vivo.

— Ĉu mia baptopatro estas ankoraŭ en Vaucresson! demandis Herbeno.

— Dum tagmanĝo, respondis Beatrico, li diris, ke li sentas sin iom laca, kaj ke kredeble li ne iros al la banko hodiaŭ.

— Ni havas nur unu aferon por fari: ĝi estas, porti al li tiun infanon, por ke li montru tion, kio estas ankoraŭ provebla, se tamen ne estas tro malfrue. — Eniru en la kaleŝon, mia bonulino, li diris al la patrino, mi vin alkondukos al fama kuracisto, kiu estas unu el miaj amikoj, kaj kiu uzos, por savi vian infanon, ĉion, kion la scienco estas kapabla fari.

Kaj funkciiginte la motoron, la junulo plioftigis la elektrajn fajrerojn por plirapidigi la eksplodojn. Tiam la veturilo ruliĝis kun rapideco de vagonaro, kaj post dek minutoj eniris en la korton de la kampodomo loĝita de l’ bankiero.

Ekzameninte la malgrandan vunditon, Maziero konstatis, ke la sveno estis kaŭzita de cerba enfrapo. Dum la infano estis perforte antaŭenĵetita, lia kapo frapiĝis sur ŝtono: tion pruvis larĝa sangoplena eĥimozo, kiu troviĝis sur la bazo mem de l’ okcipitosto.

— Tio ne pligraviĝos, li diris. Kredeble la svenado daŭros dum kelke da tempo ankoraŭ; sed mi konstatas nenian lezaĵon; sekve nenia akcidento estas timinda.

Efektive post unu kvarono da horo, la malsanuleto iom post iom rekonsciiĝis, dum lia patrino, ebria pro ĝojo, lin premis sur sia koro, kaj lin plenbuŝe ŝmacadis, dirante:

— Maŭrico, mia eta Maŭrico, ci estas savita, ci ne mortis. Mi esperas, ke nun ci ne estos plu neobeema. Ha, sinjoro, ŝi aldonis, sin turnante al Maziero, oni devas konfesi, ke vi estas spertega kuracisto.

— Mi vin rekondukos al via hejmo, mia bona virino, diris Fernando.

— Mi cin akompanos, aldonis Beatrico: tiu infano min profunde kortuŝis; kaj mi volas lin lasi, nur kiam mi estos certa, ke li plene sendanĝeriĝas.

Tiam ŝi sin lokis en la aŭtomobilo, sed tiufoje sur la kanapon funde kuŝantan, volis, ke la kamparanino sidiĝu apud ŝin, kaj prenis la infanon sur siaj genuoj.

La bubo kontentega, ĉar li vojaĝis en tiu luksega veturilo, senpaŭze rigardadis tiun belan sinjorinon, kiu ŝajnis montri al li tiom da intereso; kaj per senĉesa babilado li al ŝi rakontis aron da aferoj, kiujn Beatrico ne ĉiam komprenis tre bone, sed kiuj tamen ŝajnis ŝin multege interesi.

— Finu do, Maŭrico, ci tedas la sinjorinon, diris la kamparanino.

— Lasu lin paroli, sinjorino, mi vin petegas, respondis la juna virino, kaj precipe ne lin riproĉu, ĉar li estas vere tute aminda.

Reale Beatrico estis enpenetrita de neesprimebla impreso: ŝi ne memoris, ke ŝi jam sentis tian senton, kaj tamen tiu sento ne estis por ŝi tute nekonita.

Kiam sinjorino Herbeno alvenis al la farmodomo, ŝi donis al la patrino de la malgranda vundito monsumon sufiĉan por pagi la flegojn, kiujn li povus bezoni: kaj ŝi lasis sian junan protektiton, nur kiam ŝi estis tute certa, ke ĉia timo al danĝero plene malaperis.

Dum la reveno, Fernandon mirigis la priokupata ŝajno, kiun montris lia kunulino. Al diversaj demandoj, kiujn li al ŝi faris, ŝi ne respondis: sed ŝiaj lipoj aŭtomate murmuris tiun solan nomon.

— Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico.

— Estas strange, ŝi diris post longa silentado; sed tiu nomo min profunde emocias, kvankam mi ne povas diveni la kaŭzon de tia kortuŝeco. Mi neniam konis iun, ĉu plenkreskulon, ĉu precipe infanon, kiu tiel nomiĝis. Kion tio signifas? Tio similas la malprecizan kaj malproksiman memoron de ia afero, kiun mi estus forgesinta.

Fernando sentis sin samtempe feliĉa kaj terurita, aŭdante tiun pripenson. Ĉu la memoreco pri la ĵus okazintaj aferoj baldaŭ revenos? Lia baptopatro diris, ke tia fenomeno, kvankam malmulte esperebla, tamen ne estas tute neebla, se perforta emocio subite vekus el ilia sensenteco la cerbajn celojn, kiujn la bankiero kredis malvivaj, sed kiuj eble estis nur senkonsciigitaj de dormego.

Ĉu la teruro sentita de Beatrico, kiam ŝi vidis la danĝeron riskitan de infano, kiu nomiĝas Maŭrico, kiel la ŝia, ne estus kapabla naski tiun perfortan emocion, pri kiu Maziero parolis.

Sed tiam se la memoreco revenos, la unua zorgo de Beatrico estos postuli sian filon: kun li reaperos Petro, kaj samtempe kun Petro tiu senelireja situacio, en kiu ili troviĝis antaŭ la malsano de sinjorino Herbeno, situacio, kiu eĉ estis la unika kaŭzo de ŝia cerba brulumo, kaj kiun povis ĉesigi la sola amnezio de la juna virino.

Tiu situacio estis por ĉiuj tiel dolora, ke, kvankam Fernando amas profundkore Beatricon, tamen por la trankvileco ne nur de ĉiuj anoj de la familio, sed eĉ de sia amikino mem, li alvenis al tiu deziro, ke ŝi neniam resaniĝu.

Pro tio, tuj kiam li estis reveninta, li rapidis konigi al sia baptopatro ĉiujn fariĝojn, kiujn kaŭzis la akcidento okazinta al la infano.

— Tiuj faktoj enhavas grandegan gravecon, diris la doktoro: ĉar se reale la cerbaj ĉeloj vivas ankoraŭ, sufiĉas, ke kelkaj el ili vekiĝu, por ke de unu al la apuda la ŝancelo komunikiĝu al ĉiuj aliaj. Beatrico povas memori pri ĉiuj, eĉ pri la plej neinteresaj fariĝoj, kiujn ŝi nun forgesis.

La morgaŭon sinjorino Herbeno diris al Maziero:

— Je Dio! kiel ridindaj estas la sonĝoj, kiujn oni faras en dormado. Dum la tuta nokto, la akcidento alveninta al tiu malgranda Maŭrico pasis kaj repasis tra mia cerbo. Sed en mia sonĝo lia patrino estis ne la kamparanino sed mi; kaj (afero pli mirinda!) la malgranda Maŭrico neniel similis al la kompatinda infano, kiun la aŭtomobilo preskaŭ premegis, sed, mi ne scias kial, li memorigis la portreton de la kapitano Herbeno, tiun pentraĵon, kiun antaŭ ok tagoj mi vidis en via laborĉambro.

— Infanino mia, respondis Maziero, vi scias, ke vi estis malsanega, kaj ke miaj kolegoj kaj mi nin demandas ankoraŭ, kiamaniere vi povis saviĝi. Sed tiu malsano lasis en via organismo profundajn postsignojn, je kiuj vi ne konjektas eĉ ekziston. Ekzemple, vi tute perdis la memoron de fariĝoj, kiuj okazis dum tiuj lastaj jaroj. Eble tio, kion vi kredas esti sonĝo, estas kontraŭe nur rememoro pri fariĝo reale okazinta.

— Vi ne intencas al mi kredigi, ŝi respondis ridante, almenaŭ mi tion supozas, ke mi povis havi infanon samaĝan, kiel tiu, kiu estis vundita hieraŭ; ke tiu infano nomigas Maŭrico; kaj ke mi konservis pri tiu okazintaĵo neniun memoron. Kia ajn grava estu estinta mia malsano, mi opinias, ke tia konjekto enhavas vere tro da fantazieco.

— Mia kara infanino, mi ne intencas kredigi ion ajn. Mi nur diras: ekpenu; kaj eble vi memoros.

Sinjorino Herbeno eliris profunde konfuzita.

Se la doktoro ne montris sin pli certiga, li tion faris, ĉar li timis, ke, senvualigante senpere la veron, li ŝancelos la cerbon ankoraŭ malfortan de la resaniĝantino, kaj tiamaniere naskos krizon, kiun la delikata nerva sistemo de la juna virino estus nekapabla toleri.

Li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze. Se vere la nervaj elementoj ne estas malvivaj, estas prefere lasi ilin iom post iom rekonsciiĝi. Tiam nesenteble la memoro de okazintaj fariĝoj estos la neevitebla konsekvenco de tiu reveno al vivo.

Tio, kion Maziero antaŭvidis, kompreneble realiĝis. Tuj kiam Beatrico resupreniris al sia ĉambro, ŝi rapide malfermis fotografaĵoplenan albumon, kiun ŝi ofte foliumis, depost kiam ŝi estis retrovinta la sanon, sed en kiu nur kelkaj portretoj ekscitis ŝian interesiĝon; ĉar la plejmulto el ĉiuj, kiuj troviĝis en ĝi, montris al ŝi nur nekonitajn vizaĝojn.

Kaj jen estas tiuj samaj portretoj, kiuj prezentigas al ŝi kun eco de aĵo jam vidita, ŝi sciis nek kie, nek kiel, nek kiam; sed certe la personoj, kies fotografaĵojn ŝi ekzamenis, ne estis al ŝi absolute fremdaj.

Subite ŝi sentis, ke ŝia koro eksaltas en ŝia brusto, vidante la bildon de juna kvarjara knabeto, kiu kun buklhavaj haroj, kun fripona rigardo, ŝajnis rideti al ŝi.

Ĝuste li estis la figuro, kiun ŝi revidis en sia sonĝo, kaj kiu similis la kapitanon Herbeno.

Beatrico rapide eltiris el albumo la fotografaĵon, kaj revenis al Maziero.

— Kiel nomiĝas tiu infano? ŝi demandis sufokiĝante. Kiu estas li?

— Li nomigas Maŭrico Fradeko, respondis la doktoro, studante sur la fizionomio de la juno virino la efikon, kiun produktis tiu nomo.

— Maŭrico! Fradeko! Fradeko! Maŭrico! ŝi rediris, pasigante sian manon sur sia frunto, kvazaŭ ŝi volus forigi la vualojn, kiuj intermetiĝis inter la estintaĵoj kaj ŝia kompreneco; certe mi jam aŭdis tiujn du nomojn kunigintaj; sed kiam? sed kie? Mi ne scias.

Kaj ŝi ekploregis.

— Tio sufiĉas hodiaŭ, pensis Maziero. Pli forta cerba ekmovo estus danĝera.

— Kial vi ploras, infanino mia? li diris al la juna virino kun tono plena de kortuŝanta dolĉeco.

— Mi sentas, kvazaŭ ekzistus mallumaĵo en mia kapo, ŝi gemis, kvazaŭ truo en mia penso. Hieraŭ mi ne suspektis, ke mi havas eble cerbon malsanan; sed hodiaŭ mi tion rimarkas: kaj tio min suferigas.

— Trankviligu vin kontraŭe kaj ĝoju pro tio. Tiu sento de sufero montras, ke alproksimiĝas la resaniĝo. Sed se vi volas retrovi ĉiujn viajn intelektajn iom ŝancelitajn ecojn, necese estas, ke vi vin flegu; kaj por tion fari vi devos min akurate obei. Vi tuj reeniros en vian apartamenton, vin enlitiĝos kaj englutos la pocion, kiun post momento mi sendos al vi.

— Estu trankvila, sinjoro Maziero; mi sendiskute plenumos vian konsilon.

La doktoro skribaĉis recepton, kaj sendis serviston, por ke farmaciisto preparu la kuracilon.

Post unu horo, sinjorinon Herbeno, kvietigitan de potenca dormigilo, senmovigis sensonĝa dormado.

Kiam Fernando, kiu pasigis la tutan tagon en la bankofirmo, revenis por vespermanĝi, lia baptopatro al li konigis la novajn fariĝojn okazintajn dum la posttagmezo.

— La memoreco reaperas, li diris: certe ĝi estas ankoraŭ tre malforta, sed nun, tial ke la laboro de rekonscio komenciĝis, ĝi ne haltos plu. Mi skribos al Fradeko, por ke li venu kun sia filo; ĉar en tago pli-malpli malproksima necese estos, ke mi metu la infanon en la ĉeesto de lia patrino.

Fernando estis terurita de tiu malkaŝo. Kio alvenos?

— Kia ajn estu la rimedo, kiun oni uzos, li diris, sola estos bona tiu, kiu ebligos, ke oni eliru el tiu senelirejo.


La morgaŭon, Fradeko kaj lia filo sin prezentis al la bankofirmo.

— Mia frato, diris Fernando, kredeble post kelkaj tagoj Beatrico retrovos la memoron pri la pasintaj fariĝoj: sed se en tiu tempo la projekto, kiun mi havas en kapo, fariĝis efektivigebla, vi konstatos, ke vi estis prava, ne malesperante.

Dum Herbeno parolis, li rigardis Petron; kaj lin mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en la fizionomio de lia frato. La malfeliĉulo, konsumite de ĉagreno, vidante, ke lia amatino rekonas plu nek lin nek sian infanon, kaj ke ŝi tute perdis la memoron de ilia longa kunvivado, ne povis ne esti premegita de tiu kruela vidaĵo. La kvanto de liaj blankaj haroj plimultiĝis, liaj trajtoj kuntiriĝis, kaj la rozkolorecon de liaj vangoj anstataŭis senbrila paleco, simila al tiu, kiun oni vidis sur la vizaĝo de Fernando.

Kiam Herbeno revenis de Hongkong, estis ankoraŭ eble por observanto tiel observema kiel Klozelo rimarki kelkajn apenaŭ senteblajn nuancojn, kiuj ebligis diferencigon inter ambaŭ fratoj: ĉar en tiu epoko Fradeko estis feliĉa kaj amata, dum Fernando estis malfeliĉa kaj ekzilata: kaj la diferencoj inter tiuj du malsimilaj vivmanieroj markis en iliaj fizionomioj kelkajn preskaŭ nerimarkeblajn apartigaĵojn, kiuj ilin malsimiligis. Sed nun, tial ke Fradeko siavice suferis, tiuj infinitezimaj diversaĵoj tute malaperis: kaj la simileco estis tiel plene absoluta, ke la du fratoj, kiuj por babiladi sidis apud la kameno, kaj vidis en la spegulo unu el siaj vizaĝoj, ne povis diveni al kiu el ambaŭ apartenas la reflektita bildo.

— Vi suferas, mia frato, diris Fernando; vi eĉ suferegas; sed esperu, ĉar baldaŭ ĉio plej taŭge aranĝigos por nin ĉiujn ĝojigi kaj feliĉigi.

Petro havis palan rideton de nekredemo.

— Se mi estus sola en la vivo, li diris, jam depost longa tempo mi ne suferus plu: sed apud mi ĉeestas Maŭrico; kaj li malhelpas, ke mi forkuru al la eterna ripozejo. Kaj tio, kio pligrandigas mian doloron, estas aŭdi, ke tiu malfeliĉa infano senĉese postulas sian patrinon, kaj rediras dudekfoje dum la tago: “Mi volas vidi panjon. Kie ŝi estas? Kial ŝi ne vivas meze de ni? Kial ni ne iras ŝin retrovi?”

Dum Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn, la pordo de l’ oficejo, en kiu li troviĝis kun sia frato, malrapide malfermiĝis; kaj Maziero aperis sur la sojlo.

Li aliris al ambaŭ fratoj kun etenditaj manoj. Fradeko prenis unu el ili pro ĝentileco, sed samtempe pafis al la bankiero malamoplenan rigardon, kiun ĉi tiu ne ŝajnis rimarki.

— Petro, li diris, se mi petis de vi, ke vi venu al la bankofirmo, mi tion faris, ĉar mi esperas, ke la deziro de Maŭrico baldaŭ realiĝos. Kredeble post kelkaj tagoj mi petos de vi vian filon por lin konduki al lia patrino. Sed mi kredas, ke en tiu momento via ĉeesto en Vaucresson estus danĝera por Beatrico. Ŝia cerbo ne ŝajnas ankoraŭ sufiĉe fortika por toleri senriske du tiajn kaj samtempajn ekskuojn.

— Vi do kredas, ke ŝi povos plene resaniĝi?

— Mi ne kredas, mi estas certa; sed kondiĉe, ke ni agos kun treega singardo.

Kiam dum la vespero la bankiero revenis Vaucresson’o, la unua homo, kiun li renkontis, estis Beatrico, kiu atendis lian revenon kun febra senpacienco. Ŝi tenis en mano la fotografaĵon de Maŭrico, kiun ŝi ne delasis dum la tuta tago.

— Ĉu tiu infano, ŝi demandis, kies portreton mi trovis en albumo, kaj kiun mi revidis en sonĝo, ĉiam vivas?

— Ĉiam, respondis Maziero kun afektita indiferenteco. Ĉu vi deziras lin vidi?

— Ho jes! ekkriis la juna virino kun tono, en kiun ŝi metis sian tutan animon.

— La afero estas tre facila. Morgaŭ mi lin alkondukos al vi.

La morgaŭon, la aŭtomobilo de l’ bankiero veturigis Vaucresson’on Fradekon kaj lian filon, akompanitajn de Maziero kaj de Fernando. Sed la meĥanikisto, kiu ricevis specialajn ordonojn, anstataŭ eniri en la korton de la kampodomo, sin direktis al arbareto, en kies internon li kaŝis sian veturilon.

La bankiero, Herbeno kaj Maŭrico solaj elkaleŝiĝis.

— Iru, mia kara infano, diris Petro al sia filo kun larmoplenaj okuloj; iru retrovi cian panjon.

— Sed kial ci ne venas kun ni? demandis la infano.

— Mi cin realiros post unu momento. Estu tre saĝa. Obeu cian baptopatron kaj cian onklon. Iru, mia filo, li aldonis per voĉo solena; iru, kaj Dio cin akompanu.

Impresite de l’ tono, per kiu estis dirita tiu lasta frazo, la knabeto nenion respondis kaj sekvis siajn kunulojn.

Dum la doktoro alpaŝis, li sentis sin malkvieta. Kio elvenos el tiu decidiga provo? Ĉu la cerbo de Beatrico estas sufiĉe vekita, por ebligi, ke ŝi rekonu sian infanon? aŭ kontraŭe, ĉu la produktita ekskuo ne estos tro forta? ĉu ĝi ne abismigos neripareble la junan virinon en nokton pli nepenetreblan kaj pli nekuraceblan ol antaŭe?

Sinjorino Herbeno sidis en salono, havante ĉiam siajn rigardojn fikse direktitajn al la portreto de sia filo, kvazaŭ ŝi estus senmovigita de religia ekstazo.

Subite la pordo malfermiĝis, kaj juna voĉo ekkriis:

— Bonan tagon, patrineto, jen estas mi!

Aŭdinte tiujn vortojn, la juna patrino relevis sian kapon; kaj vidante tiun infanon, kiu alkuris al ŝi tiel rapide, kiel povis tion ebligi liaj mallongaj kruroj, ŝi paliĝis, rapidis al li, lin sublevis el tero kun energio, kiun ŝia malforta ŝajno ne lasis supozi, kaj lin premante sur sia koro, ŝi ekkriis en muĝado, kiu pli similis la blekadon de sovaĝa besto ol homan voĉon:

— Maŭrico! mia infano! mi memoras!

Kaj dum ŝi lin ŝmacadis kun frenezaj ekscitegoj, Fernando kaj Maziero eniris siavice en la salonon.

— Ha! sinjoro Maziero, ekkriis la juna virino, mi memoras! mi memoras! Kiom mi estas feliĉa! Sed subite, ekvidante Fernandon, ŝi ektremetis.

— Sed tiam, ŝi diris, tial ke ni estas geedzoj nur depost ses monatoj, ĉu estas eble, ke ...

— Ni eliru, ne respondinte, blovis la doktoro en la orelon de sia baptofilo, kaj ni lasu ŝin sola kun sia filo. La infanaj respondoj, kiujn li faros al ŝiaj demandoj, pli taŭgos por ŝia malfortiĝinta cerbo ol niaj tro raciaj kaj tro sciencoplenaj klarigoj.

Kaj la du viroj eliris, por sciigi Fradekon pri la fariĝoj, kiuj okazis.


La resanigo de Beatrico pli kaj pli rapide progresis.

La senĉesa babilado de l’ infano iom post iom revekis sentojn kaŝitajn en la profundejoj de ŝia cerbo; kaj kvankam ŝi ne ĉiam tre akurate komprenis la fariĝojn, al kiuj aludis ŝia filo, tamen la simpla fizika impreso produktita de la sono de lia voĉo agis pli intense, ol estus farintaj la plej detaloplenaj klarigoj: ĉar ili estus ŝajnintaj tiel neverŝajnaj, ke la juna virino, pro la foresto de ŝiaj memoroj, ne estus povinta ilin akcepti. Efektive homo, kiu estus peninta pruvi al ŝi, ke dum kvin jaroj ŝi kunvivis kun Petro en geedza kunloĝado, estus ricevinta nur rideton de nekredemo, tial ke ŝi ne memoris plu tiun kunvivadon. Sed kiam Maŭrico diris, ke lia paĉjo Petro estas tre malgaja; kiam li demandis, kial sinjoro Maziero ne volas, ke lia paĉjo Petro venu al Vaucresson, k. t. p., tial ke la juna virino ne povis kompreni la sencon de tiuj demandoj, ĉar la memoro de tiuj fariĝoj al ŝi mankis, kompreneble ŝi ne povis respondi. Sed aliparte, tial ke estis neeble, ke ŝi kulpigu je artifiko la infanajn pripensojn de Maŭrico, ŝi sentis sin konfuzita, faris ekpenon, kaj iom post iom memoris. Certe tio ne estus okazinta, se Maziero nesingarde estus serioze rakontinta al ŝi la fariĝojn tiel, kiel ili okazis: ĉar tiam ŝi estus ekrideginta antaŭ lia nazo, dirante: “Ĉu vi mokas min?” kaj neniu laboro por rememori estus fariĝinta en ŝia cerbo.

Tial ke la patrino memoris pri sia patrineco, neeviteble la cetero devis postiri sen malfacileco: kaj reale tio tiel okazis.

Ian tagon Beatrico diris, ke nun ŝi memoras pri Petro, kaj ke ŝi deziras lin revidi.

— Venu, mia frato, al li skribis Herbeno, venu sen ŝanceliĝo; venu redoni la sanon al tiu malfeliĉulino, kiu tiel dolore maljuste suferis; venu kisi la patrinon de via filo, kaj ne timu, ke vi incitos mian ĵaluzecon. Ĉar kiam mi estos reveninta el mallonga vojaĝo, kiun mi plenumos post kelke da tagoj, mi intencas fari al vi proponon, kiu, mi tion esperas, vin multe ĝojigos.

Post ok tagoj Fradeko kaj Beatrico ricevis ambaŭ de Fernando leteron jene verkitan:

En la letero, adresita al Petro, oni legis:

— Troviĝu, venontan lundon je la dua, en via iama apartamento, straton de l’Université: mi deziras interparoli kun vi.

Kaj en la letero al Beatrico:

— Troviĝu, venontan lundon je la dua, en la iama apartamento de Petro, straton de l’Université; mi deziras interparoli kun vi.

Kiam ili estis kuniĝintaj triope:

— Mankas ankoraŭ, diris Fernando, kvara persono, sen kiu ĉio, kion mi havas por diri, estus senvalora. Atendu min unu minuton: mi iras por ĝin venigi.

Li malfermis la pordon, kiu komunikigis la ĉambraron de Fradeko kun la apartamento de sinjorino Herbeno, eniris en sian iaman loĝejon kaj baldaŭ revenis akompanate de juna virino funebre vestita. Vidante ŝin enirantan, Petro kaj Beatrico sin eklevis per unu eksalto, kvazaŭ serpento ilin pikus:

— Reĝino! ili samtempe ekkriis.

Kiam Fernando revenis el Azio por peti la revizion de sia proceso, li trovis sian lokon okupitan de Fradeko, kaj infanon, kiu ne estis lia, lokitan en la edza hejmo. Certe ne eĉ dum unu sola minuto li intencis kulpigi Beatricon, kiu estis nur la senkulpa viktimo de absoluta simileco, kaj kies sola krimo estis plialtigi la devon kaj la edzinan amon ĝis la forgeso al sia bonfamo. Sed tamen ekzistis neneigebla kaj materia fakto: Beatrico estis patrino de filo, kiu ne estis lia. Inter lia edzino kaj li troviĝis nun tiu etulo, kiun li estis tro justa por malami, sed kiun li ne povis ami tiel forte, kiel li estus aginta por sia propra infano. Pro tio la senĉesa ĉeestado de la Fradeka filo iom post iom mortigis en la koro de l’ junulo la amon, kiun li iam sentis al Beatrico, kaj ĝin anstataŭiĝis per sento de simpla amikeco, de amemo ĉiam profunda sed nur frata.

Tiam pro fenomeno de neevitebla reago li tuj komencis pripensi pri Reĝino.

Dum lia tuta vivado, la koro de Fernando estis vera pendolo, balanciĝanta el unu junulino al la alia kaj ne povanta fiksiĝi. Lia sendecideco estis tiel granda, ke, kiam lia baptopatro postulis, ke li faru elekton, tial ke li ne povis decidiĝi, li estis devigita demandi la sorton, kiu montris Beatricon. Momente li povis kredi, ke liaj ŝanceliĝoj ĉesis, kaj ke la nova edzino estis definitive venkinta sian konkurantinon. Sed la malsano okazinta al la juna virino post tri monatoj da geedziĝo, denove ĵetis Fernandon en la brakojn de Reĝino: kaj se post la resaniĝo de sinjorino Herbeno, la junulo volis rompi kun sia amatino ĉiujn amrilatojn, li tion faris, ne tial ke li ne ŝin amis plu, sed tial ke li komprenis, ke la situacio, en kiu ili ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo, kaj ke li ne havas rajton preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian.

Tiam alvenis la fatala juĝa eraro, kiu lin sendis al la punlaborejo. Sentante, ke li estas envolvita en reto de ŝajnaj pruvoj, kiujn li estas nekapabla rompi, antaŭvidante la neeviteblan kondamnon, li volis almenaŭ, antaŭ kiam li veturos al Noumea, kunporti la amemon kaj la estimon de siaj familianoj; kaj li komprenis, ke tio estas malfacila, eĉ tute neebla, se liaj amrilatoj kun Reĝino estas konataj. Tial ke sian viziton li faris al la junulino dum la posttagmezo; tial ke la akcidento de la pontego okazis dum la vespero, ekzistis inter tiuj du fariĝoj neniu ebla rilato: kaj li sin enfermis en sovaĝan silentiĝon, ĉar konfeso ne povis liveri la alibi’on, kiun li bezonis. Pro tio, ne nur li ne riproĉis Reĝinon pro ŝia sintenado kaj ŝia muteco, sed kontraŭe li ŝin gratulis funde de sia koro pro ŝia diskreteco: en tiu epoko, konfeso devenanta de ŝi estus ŝajninta al li vera perfido. Certe pli poste, kiam li povis sin kvietigi, kiam la trankvileco, kiun li ĝuis ĉe sinjoro Morno, ebligis, ke li pripensu, li komprenis, ke li eraris, kaj ke tia konfeso estus havinta kontraŭe ĉefan gravecon, ebligante iom malsimplan kaj iom subtilan kalkulon, kiu laŭ ia grado povis egalvalori pruvitan alibi’on. Tamen li ne povis kulpigi la junulinon, ke ŝi ne pensis al tiu kalkulo, dum li mem, kiu estis la precipa interesito, ne suspektis ĝian gravecon. Sed kontraŭe li devis sin danki, tial ke, antaŭ kiam ŝi malaperos, ŝi skribis en letero la detalitan historion de plenumitaj fariĝoj; ĉar estis la malkovro de tiu dokumento tio, kio ŝin reveniĝis. Tamen li mallaŭte al si konfesis, ke li ludas danĝeroplenan ludon; se li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn, tial ke la rezultato dependos de la maniero, per kiu la juĝisto bonvolos ilin interpreti, li sentis, ke nenio estas pli necerta ol lia malkondamno. Jen estas, kial li ŝanceliĝis dum ses monatoj. Reale li ŝuldis sian delinitivan liberiĝon nur al la ĉeesto de sia frato, kiu, rakontante sian draman intervidiĝon kun Sedilo, metis la aferon sur ĝian veran lokon. Sed al kiu li ŝuldis tiun ĉeeston de Petro? Al Reĝino. Ĉu ne estas ŝi tiu, kiu eksciante, ke troviĝas en Svisujo la viro, kiun ŝi kredis esti ŝia amato, alkuris por lin savi? Se ŝi ne estus sin intermetinta, Fradeko estus mortinta en la Rhona glaciejo: kaj la mistero, kiu envolvis la kondamnon de Fernando, neniam estus klarigita. Do se la juĝo, kiu lin frapis, estis momente haltigita, li tion ŝuldis al la letero de Reĝino; se Petro retrovita lin definitive malkondamnigis, li tion ankaŭ ŝuldis al la intermeto de Reĝino: reale al Reĝino, kaj al Reĝino sola li ŝuldis sian rehonorigon.

Tiam li petis de Klozelo, ke li bonvolu doni al li tiun grandampleksan leteron, kiu, dank’ al la nova fakto, kiun ĝi konigis, estis la kaŭzo de lia reveno mezen de liaj familianoj. La tralegado de tiu dokumento estis por li vera malkaŝo, kaj ĵetis novan lumon sur fariĝojn, kiuj restis ĝis nun mallumaj, kaj por kies klarigo li sciis trovi nur erarajn interpretojn. Do tiu letero farita per ĵurnalaj literoj, tiu letero, kiun li kredis ruzo de Eduardo, estis vere verko de Reĝino. Ĝis nun li opiniis, ke solaj la timo al skandalo kaj la zorgo pri ŝia bonfamo fermis la buŝon de la junulino; kaj subite li ekvidas, ke la roloj estas interŝanĝindaj. Ne nur lia infaneca amikino ne timis skandalon, ne nur ŝi metis antaŭ la piedojn de la amata viro sian hontemon, sian honoron kaj sian bonfamon, sed plie ŝi altiĝis la memoferon ĝis heroeco de mensogo, kaj al li liveris tiun alibi’on, kiu mankis, proponante certigi, ke en la preciza minuto, en kiu okazis la katastrofo sur la Meudon’a pontego, ŝia amato troviĝas inter ŝiaj brakoj. Esti li tiu, kiu ne komprenis, tial ke li ne sciis sin altigi ĝis tia alteco de sentemo; tial ke li ne kredis, ke tia sindono estas ebla. Lin pereigis ne la silentiĝo de Reĝino, sed la lia; ĉar li estu respondinta: jes; kaj tiu simpla vorto sufiĉis, por ke li estu savita. Certe por fari tiel heroan mensogon, ŝi metis kondiĉon. Sed ĉu oni povis postuli, ke ŝi elparolu falsan ĵuron, nur por fari la feliĉecon de sia konkurantino? Nun Herbeno komprenis, kiel grandega fariĝis la malespero, kiu ekkaptis la junulinon, kiam ŝi kredis, ke la amegita viro ŝin tiel forte malestimas, ke li preferas al ŝia amo la punlaborejon kaj eble la eŝafodon. Tiam subite, sen transiro, ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon; sed tia malamo estis ankaŭ amo. Kaj ju pli la junulo antaŭeniris en sia legado, des pli la sovaĝa grandeco de tiu pasio, kiu tiel malmulte akordiĝis kun la universala malkuraĝeco de nia epoko, lin instigis al miro kaj al admiro. La artisto kaj la literaturisto, kiuj loĝis en li, ne povis ne sin senti impresitaj, legante tiujn paĝojn, ĉe kiuj kantiĝis, en frazoj, kies lirismo montriĝis des pli intensa, ke ĝi estis ju pli nekonscia, la dia poemo de l’ amo absoluta: kaj iom post iom Reĝino grandiĝis ĝis la gigantaj kaj tragediaj proporcioj de heroino en antikvaj epokoj. Antaŭ tiu neinterrompita ama kriado, li ne povis ne senti sin flatita, pensante, ke li estis la objekto de tiu flamiĝanta korsento. Eble li samtempe estis ĝia viktimo; sed en tiu afero, same kiel en la aliaj, la vera kulpigoto estis Fatalo. Tiam li nevole murmuris mallaŭte:

— Kompatinda Reĝino, kiel pasie ŝi min amis! Mi ne scias, ĉu ŝi estis krima; sed se ŝi faris kulpojn, oni devas konfesi, ke la malfeliĉulino ilin kruele elpagis.

Nun, tial ke Beatrico ne povis plu esti kontraŭpezilo, lia tuta amo por la kunulino de liaj junaj jaroj revenis en lian koron, kaj en ĝin sin lokis pli despote ol en la pasinta tempo: pro tio, kiam li resupreniris la deklivon de siaj memoroj, kiam li memoris siajn pasintajn ŝanceliĝojn, li ne povis ne ekkrii:

— Ha! se mi estus sciinta, mi estus edziĝinta kun Reĝino, kaj neniu el la malfeliĉaĵoj, kiuj nin premegis, estus okazinta! La amnezio de Beatrico, formetinte provizore Petron kaj lian filon, ebligante la ĵusajn fariĝojn, kaj devigante, ke la tempo realiru malantaŭen ĝis la unuaj tagoj de lia edziĝo, al li redonis momente lian iaman situacion. Tamen lia feliĉeco estis tute neplena: li suferis, vidante, ke lia infaneca amikino estas senigita je unu parto el siaj intelektaj ecoj, vidante, ke lia frato estas konsumita de ĉagreno, kaj trenas kiel kuglegon ekzistadon de nun sencelan.

Ĉar (kaj tia sento unue ŝajnos stranga kaj nekomprenebla) tiun fraton, kiun li konis nur depost kelkaj monatoj, tiun fraton, kiun li devus malami, tial ke li estas la nevola kaŭzo de ĉiuj liaj malfeliĉaĵoj, tiun fraton kontraŭe li amis, oni povas diri, kiel alian sion mem; kaj li havis por li amemon, kiun neniam li sentis tiele ardan por iu el siaj ĉu iamaj ĉu nunaj amikoj.

Pro tio, kvankam Fernando estis laŭ leĝa vidpunkto la neprotestebla kaj neprotestita edzo de Beatrico, tamen li ne povis sin decidi al la repreno de la geedza vivmaniero, malgraŭ la postuloj de la juna virino, kiun tia sintenado mirigis kaj malgajigis. Certe, por klarigi sian malardon, li liveris kiel pretekston la ankoraŭ ŝanceliĝantan kaj ne sufiĉe restarigitan bonfarton de sinjorino Herbeno; sed la vera motivo de lia konduto estis tute alia. Reale Beatrico ne sin decidis favore por li; la sola malsano estis sufiĉe potenca por forpeli Petron for de ŝia memoro, sed ne for de ŝia koro: kaj Herbeno sin demandis ne malprave, ĉu ne estus malkuraĝaĵo profiti la cerbajn konfuzaĵojn de malfeliĉa virino, por okupi en ŝia koro lokon, kiu, li tion sentis, reale apartenas al alia viro. Ĉar por li la vera edzo de Beatrico ne estis li, sed lia frato, tio estas la patro de ŝia infano; kaj uzante la rajtojn, kiujn al li donis la leĝo, li sin demandis, ĉu li ne plenumus veran incestan adulton.

Dum la ses jaroj de la unutona kaj preskaŭ vegetaĵa ekzistado, kiun Fernando pasigis en Hongkong li vivis nur per siaj memoroj; kaj en tiuj memoroj Reĝino okupis lokon multe pli vastan ol Beatrico. Efektive la kelkaj semajnoj de geedza kunvivado, kiujn li vivis apud sia legitima edzino, ne povis esti komparitaj kun la ses monatoj de arda pasio, kiujn al li havigis Reĝino.

Do kiam la bankiero al li certigis, ke, dank’ al la ekskuo sentita pro la aŭtomobila akcidento, estis kredeble, estis eĉ certe, ke la definitiva resaniĝo estos nur afero de tempo; kiam, konsekvence de tiu resaniĝo la junulo antaŭvidis la revenon de la terura situacio, en kiu ili triope troviĝis antaŭ la malsano de Beatrico, tiam li decidis, ke li efektivigos projekton, kiu okupadis lian cerbon depost jam kelke da tempo, sed kiu ne ankoraŭ en ĝin fiksiĝis laŭ daŭra maniero.

Reĝino estis malaperinta, lasinte neniun postsignon, kiu ebligas sin retrovi. Ĉu ŝi estis vivanta, aŭ ne? Kaj se ŝi ekzistas ankoraŭ, en kiu loko ŝi sin kaŝas? Fernando sin turnis al agentejo por informoj: pli ol unu fojon li estis havinta okazon multe ŝati la vere eksterordinaran sagacecon de la direktanto de tiu firmo. Li do diris, montrante fotografaĵon de la juna virino:

— La persono, kies portreton vi vidas, konas nur sian patran lingvon: do estas malmulte konjekteble, ke ŝi rifuĝis en eksteran landon. Sed ekzistas en Francujo tridekses mil komunumoj. Kopiigu tiun portreton laŭ tridekses mil ekzempleroj; sendu provaĵon al ĉiuj urbestroj; promesu bonan rekompenson al tiu, kiu liveros precizan informon: kaj estus strange, se per tia rimedo vi ne sukcesus ŝin retrovi.

Fernando rezonis ĝuste; ĉar post unu monato li ricevis de la agentejo la jenan leteron:

— La persono, kiun vi serĉas, sin nomigas sinjorino Gustavio, kaj loĝas en Tarbes, straton des Grands-Fosses (de grandaj fosaĵoj).

Kiam Reĝino forkuris sen espero al reveno, ŝi volis meti inter si kaj tiuj, kiujn ŝi forlasis, kiel eble plej grandan interspacon; kaj ŝi haltis nur, kiam haltis la vagonaro, kiu ŝin veturigis; tio estas, kiam ĝi ne povis ruliĝi pli malproksimen, tial ke mankis la fera vojo. Tiu loko nomiĝis Tarbes; kaj ŝi restis en Tarbes: ĉar por malrapide agonii, ĉu la loko elektita havis gravecon? Tiam ŝi sin nomigis sinjorino Gustavio, memore de la nomo, kiun laŭ ŝia hipotezo Fernando elektis, kiam li forkuris for de Noumea.

Kiam Herbeno sonoris ĉe ŝia pordo, Reĝino malfermis mem; ĉar pro la malgrandeco de sia posedaĵo ŝi havis nur mastrumulinon, kiu venis matene por fari la tro lacigajn laborojn. Rekonante sian edzon, kredante unue, ke li venas por sin venĝi kaj por ŝin puni pro ŝia provo de venenado, ŝi fortege paliĝis, kaj falante sur genuoj kun etenditaj manoj, kvazaŭ ŝi volus forpuŝi la danĝeron, kiun ŝi sentis minacanta, ŝi ekkriis:

— Kompatu, kompatu, mi cin petegas; min pardonu.

— Relevu cin, diris Fernando per afabla tono, kaj timu nenion: mi ne venas kiel malamiko, kontraŭe. Kredeble ci legis en ĵurnaloj ...

— Depost kiam ci min forpelis for de ci, mi estas malviva por la mondo. Nenio min interesas plu; kaj neniam mi malfermas ĵurnalon.

— Sed kion do ci faras por pasigi ciajn tagojn?

— Mi vivas kun la estintaĵoj: mi legas kaj relegas ĉiujn ciajn leterojn, depost la longaj skribaĵoj, kiujn ci sendis, kiam ci estis liceano, ĝis la plej etaj biletoj, kiujn ci portigis al mi, kiam okaze urĝa laboro cin devigis resti en la banka firmo.

Fernando komprenis, ke Reĝino aludas al fariĝoj, kiuj okazis dum ŝia edziniĝo kun Petro. La malkompreniĝo daŭris por ŝi, same kiel ĝi estis daŭrinta por Beatrico. Sur la kameno en kadroj vidiĝis fotografaĵoj, kiuj lin montris, kiam li estis infano, knabo, junulo, kaj aliaj portretoj, en kiuj li sin vidis kun pozoj, kiujn neniam li estis havinta, kun vestoj, kiujn neniam li estis portinta. Tiuj bildoj estis figuraĵoj de Petro. Fine meze de la tabulo staris la hotelo de Gletsch, la Rhona glaciejo, kaj la vojo al la Furka.

Fernando sin sentis kortuŝita ĝis larmoj, vidante la pruvojn de tia amo, kiu altiĝis ĝis vera kulto; kaj li ne pli intencis riproĉi Reĝinon pro ŝia edziniĝo kun Petro, ol li pensis kulpigi Beatricon pro ŝiaj amrilatoj kun Fradeko. Ĉu ne estis li, kaj ĉiam li, la viro, kiun la du kuzinoj estis amintaj, amante lian fraton? Fernando altiris la junan virinon al kanapo, sidiĝis apud ŝin, kaj rakontis la ĉiujn okazintajn fariĝojn. Reĝino larĝe malfermis siajn okulojn, sin demandante kelkafoje, ĉu lia interparolanto parolas serioze, kaj ĉu li ĝuas la plenecon de siaj cerbaj ecoj? Kiam li estis fininta:

— Tiam, ŝi diris, estas ci la vera Fernando?

— Li estas mi.

— Kaj la alia, tiu, kun kiu mi edziĝis?

— Li estas mia frato.

Kaj irante al la kameno, li apartigis la fotografaĵojn laŭ du partoj, metis la unuan dekstren, la duan maldekstren, dirante:

— Ĉi tiuj portretoj estas la miaj; kaj tiuj, la fotografaĵoj de Petro.

Kiam la unua mirego estis pasinta, kaj kiam Fernando estis respondinta kiel eble plej kontentige al la senĉesaj demandoj de Reĝino, li daŭrigis:

— Terura malkompreniĝo kaŭzis multajn malfeliĉaĵojn: ni devos ilin ripari. Pro tio estas necesege, ke ni ŝovu la spongon sur la estinteco por ĝin forgesigi, kaj ke ni elradikigu el niaj animoj ĉian ajn senton al malpardono kaj al ĵaluzeco; ĉar hodiaŭ tiuj malbonaj kormovoj ne havas plu motivon por esti. Mi estas plena de indulgo por la kulpoj, kiujn kaŭzis sincera amo; mi malamas nur hipokritecon. Pro tio mi pardonas al ci sen kaŝita penso la tutan malbonon, kiun eble ci faris al mi en la pasinta tempo; kaj mi ne volas koni la motivojn, al kiuj ci obeis, kiam ci silentiĝis. Sed mi devas cin danki, ĉar ci penis min savi per superega mensogo, kiun mi ne sciis diveni. Troviĝas en tia ago heroa memofero, kiun grandkora homo ne povas malkonfesi sen maldankemo. Pri la aliaj kulpoj, kiujn ci plenumis, mi volas paroli pri cia duobla provo de venenado kaj de memmortigo, ne nur ci estis terure punita pro tiuj du krimoj, sed plie ci sola toleris ilian tutan pezon. Do la devizo, kiu taŭgas por ni estas enhavita en tiuj du vortoj: Amo kaj Pardono. Reciproke ni amu nin kvarope, ni pardonu nin kvarope: kaj ni povos ankoraŭ esti feliĉaj.

Reĝino ravita sentis, ke feliĉegeco batigas sian koron. Ŝi lasis paroli Fernandon, kaj ne intencis lin interrompi. Tamen ŝi eksaltis, kiam ŝi aŭdis, ke li diras:

— Ci revenos kun mi Parizon.

— Ho ne! Tion neniam mi faros.

— Tio estas necesa, eĉ necesega, por la plenumo de l’ entrepreno, kiun mi revis.

— Ĉu mi povos min retrovi antaŭ Beatrico, kiun mi volis mortigi?

— Ŝi cin pardonos.

— Antaŭ Petro, kiun mi forlasis?

— Li cin pardonos.

— Tio estas neebla.

— Tio estos realaĵo. Mi diras plion: ambaŭ cin amos, same kiel mi mem cin amas, malgraŭ la abomena estintaĵo. Obeu min, Reĝino; mi ĵuras, ke ci ne pentos pri tio, kaj ke pli poste ci min benos, tial ke mi insistis.

La juna virino, venkita de la afabla sed samtempe ordona voĉtono de la viro, kiun ŝi ĉiam amegis, konsentis plenumi ĉion, kion li deziris; kaj ŝi revenis kun li Parizon.

Dume, ekvidante Reĝinon, Petro kaj Beatrico jam malfermis la buŝon por protesti: en iliaj okuloj brilis flamoj de kolero kaj de malamo: oni sentis, ke neripareblaj vortoj estos baldaŭ elparolitaj. Fernando komprenis la danĝeron, kaj prenante la parolon, li diris per tono solene grava:

— Ĉiuj sidiĝu kaj aŭskultu atentege tion, kion mi deziras proponi. Mia frato, li diris, sin turnante al Petro, mi eniris en vivon du horojn pli frue ol vi: jen estas eĉ la sola diferenco, kiu nin malsimiligas. Mi do estas via antaŭnaskito, ho! tre malmulte, li aldonis ridetante. Tamen permesu, ke mi fanfaronu pri tiu malforta rajto de antaŭnaskiteco, por direkti la interparoladon, kiun ni havos post momento, kaj por prezidi la diskutadon.

Kiam por la unua fojo ni troviĝis unu kontraŭ la alia en tiu sama ĉambro, en kiu ni sidas hodiaŭ, ni ambaŭ konkludis, kaj ni venis al sama konsento pri tiu punkto, nome: niaj rajtoj al Beatrico estas egalaj. Tiam ni diris al ŝi: “Elektu inter ni ambaŭ.”

— Nenion timu, amikino mia, li aldonis, vidante, ke la juna virino paliĝas: nenion timu. Ni tro vidis, kiajn fatalajn konsekvencojn tia frazo posttiris post si: kaj, depost tiu tago, mi longe tre longe pripensadis, kaj alvenis al tiu mala konkludo, nome: niaj rajtoj ne estas egalaj; vi sola, mia frato, estas la vera edzo de Beatrico, ĉar vi sola estas la patro de ŝia infano. Ŝi ne bezonas elekti inter ni; ŝi havas por fari nur unu aferon: ĝi estas, vin preni, en la plena paco de sia konscienco, kaj vin konservi.

Tial ke Petro kaj Beatrico faris ekgeston de protesto, li daŭrigis:

— Kiel mi diris iam: la infano estas la celo de la geedziĝo; kaj kiam ĝi antaŭiris la leĝan unuiĝon, ĝi fariĝas deviga motivo, por ke tiu unuiĝo plenumiĝu. Al sia filo Beatrico ŝuldas sian resaniĝon; kaj neniu havus la kruelecon lin eltiregi el ŝiaj brakoj. Sed ĉu vi kredas, mia frato, ke mi povus esti sufiĉe barbara por min apogi sur nur leĝan tekston, kaj por malpermesi, kun tiu leĝaro en mano, ke vi kisu vian filon? Ne, kvankam bedaŭrinde mi konas vin nur depost malmulte da tempo, tamen mi havas por vi sinceran amemon. Oni rakontas, ke la amikeco, kiun ĝemeloj reciproke sentas unu al la alia, estas des pli forta, ke ju pli granda montriĝas ilia simileco; juĝu do se la mia devas esti profunda.

Aŭdinte tiujn vortojn, Petro ne povis sin deteni: li sin levis, kaj premante la manon de Fernando:

— Ha! mia frato, li ekkriis, estas via la buŝo, kiu parolis; sed ĝi nur tradukis tion, kion mi sentas en mia koro.

— Sed tiam, daŭrigis Herbeno, se estas por mi neeble malkunigi la patrinon el la filo, kaj la filon el la patro, kio mi fariĝas meze de vi? Inter vi mia loko ne ekzistas. Mi do havas por fari nur unu aferon: ĝi estas, min eligi. Kaj tion mi faras.

— Ho ve! Fernando, via propono estas tiel grandanima kiel neefektivigebla. Tiel longe kiam vi estis en Hongkong, la mondumo povis kredi, ke mi estas vi mem, kiu sin ŝirmas sub malveran nomon. Sed nun, tial ke vi revenis, estas vi la legitima edzo de Beatrico; kaj mi povas esti nur ŝia amanto.

— Estas nia simileco la kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj: ĝi devas esti la rimedo, kiu ilin riparos. Jen estas do tio, kion mi intencas proponi. Prenu mian lokon en la vivo; kaj samtempe mi en ĝi prenos la vian. Tiun nomon Herbeno, kiu estis la nomo de nia patro, kaj kiu devus aparteni al vi, se krima mano ne estus vin eltireginta el la familia hejmo la tagon mem de via naskiĝo; tiun nomon, kiun la mondumo vin devigis porti dum ses jaroj, malgraŭ viaj energiaj neadoj; nu! tiun nomon akceptu maltime hodiaŭ kaj sen kaŝita penso. Estas vi la homo, kiu estis la infaneca amikino de Beatrico, kiu edziĝis kun ŝi, kiu estis kondamnita kaj rehonorita, kiu revenante trovis Maŭricon lokitan en la edzan hejmon, kaj kiu havus rajton fari proceson al via edzino pro malvereco de patreco. Sed kompreneble vi ne ĝin faros: tiam nur silentiĝante vi fariĝos la laŭlega patro de Maŭrico, same kiel vi estas jam lia patro laŭnatura.

Miaflanke mi konservos tiun nomon Fradeko, kiun mi vole portis dum ses jaroj, kaj kiun mi benas, ĉar ĝi estis por mi protektilo kaj savilo. Estas mi la homo, kiu estis kondukita al hospitalo por Trovitaj Infanoj kaj edukita en Dinan, kiu falis en la Rhonan glaciejon, kiu edziĝis kun Reĝino kaj kiu petis eksedziĝon pro forlaso de la edza loĝejo. Sed tial ke mi havas rajton pardoni kaj rompigi la sentencon, mi min turnas al la virino, kiun mi neniam ĉesis ami, kaj petas de ŝi, ĉu ŝi bonvolas repreni kun mi la geedzan kunvivadon momente interrompitan? Pro tiuj paroloj, Reĝino ekpuŝis blekegon de ĝojo, kaj sin ĵetis freneze sur la bruston de Fernando.

Tamen aŭdinte tiun strangan proponon, Petro kaj Beatrico ŝajnis kvazaŭ ŝtonigitaj. Ili sentis, ke iliaj koroj saltegas en iliaj brustoj; kaj ili ne kuraĝis sin rigardi reciproke, tial ke ili tro forte timis akcepti. Ĉar Fernando estis prava. Beatrico tiel malmulte edziniĝadis kun li, ke laŭ la naturo ŝia vera edzo estas Petro, tio estas la viro, kiu al ŝi konigis la edzinajn ĝojojn, kaj kiu ŝin patrinigis. Reale Fernando estis nur ŝia infaneca amiko: kaj se ŝi tiel longatempe ŝanceliĝis, se tiu ŝanceliĝo ŝin tiel malsanigis, ke ŝi preskaŭ mortis pro tio, nur sociaj kaj nenaturaj konsideroj estis kaŭzoj de tiu sendecideco.

Fernando, kiu legis en iliaj koroj kiel en malfermita libro, decidis, ke li frapos grandan baton.

— Aŭskultu, Beatrico, li diris, mi devas fari konfeson por mi penigan sed necesan. En la pasinta tempo mi profunde vin amis (mi volas, ke vi estu konvinkita pri tiu punkto); sed mi amis Reĝinon tiel arde kiel vin; kaj mia neefektivigebla deziro estus estinta edziĝi kun vi ambaŭ. Tial ke niaj leĝoj tion malhelpas, mi estis devigita fari elekton, kaj mi demandis la sorton por scii, al kiu el vi ambaŭ ĝi favore klinigos la pesilon. La sorto vin montris. Eble ĝi estus malpli blinda, aginte alimaniere; ĉar multaj malfeliĉoj estus evititaj. Apenaŭ mi estis edziĝinta, kiam, ne trovante en la edziĝo pro via malbona farto la ĝojojn, kiujn mi revis, mi vin trompis kun Reĝino: kaj tiu krimo kaŭzis la katastrofon, kiu nin ĉiujn premegis. Do, kiel vi vidas, mi ne meritas, ke vi oferu al mi vian feliĉon kaj la feliĉon de tiu, kiun vi amas. Ĉar tiu, kiun vere elektis via koro, estas Petro. En la pasinta tempo, vi min amis, lin amante; sed nun, lin amante, lin mem vi amas.

Tiam sin direktante al Fradeko kaj al Beatrico, kiuj daŭrigis konservi senmovecon de statuo, li prenis iliajn manojn, kaj ilin kunplektis, dirante:

— Nu, mia frato, kisu la patrinon de via filo; kaj vi, Beatrico, kisu la patron de via infano.

Post tiuj vortoj, tiuj du kompatindaj geamantoj, kiuj antaŭ unu horo kredis ankoraŭ, ke ili estas por ĉiam disigitaj per netransirebla barilo, ne povis kontraŭbatali la amemon, kiu ilin ekokupis: kaj ili sin ĵetis ploregante en la brakojn unu de alia.

— Mi ne finis ankoraŭ, diris Fernando. Mi promesis al Reĝino, ke oni malaperigos ĉiujn restaĵojn de l’ estinteco, kaj ke oni balaos en forgeson ĉiujn ĵaluzaĵojn, ĉiujn malpardonojn kaj ĉiujn malamojn, por lasi lokon en niaj koroj nur al amo kaj nur al pardono. Mi intencas, tial ke mi estas Fradeko, loĝi kun Reĝino en la apartamento, en kiu ni troviĝas nun, en tiu ĉambraro, kiu estis la via, mia frato, ĝis tiu tago. Vi viaflanke vin lokos kun Beatrico en la loĝejon, kiu estis la mia en la pasinta tempo, sed kiu hodiaŭ al vi apartenas, tial ke vi estas Herbeno. Mi deziras eĉ, ke la komunika pordo restu en la stato, en kiu ĝi nun troviĝas, por ke ni povu facile najbare kunrilatiĝi, ne estante devigitaj trairi tra la ŝtuparo. Sed en tiaj kondiĉoj, necese estas, ke niaj edzinoj amu unu la alian sammaniere, kiel ni amas nin mem reciproke, tio estas ne nur fratine, sed ĝemeline.

Aŭdinte tiujn vortojn, Beatrico kaj Reĝino ambaŭ sublevite de sama entuziasma instigo, sin brakpremis kun multaj montroj de reciproka amemo, ekkriante:

— Li estas prava: ni amu unu la alian.

— Sed, rimarkigis Petro, kion diros pri tio Klozelo, sinjoro Maziero kaj fine la famo.

— Ili diros nenion, respondis Fernando, tial ke ili scios nenion: ĉar, se vi partoprenas mian opinion, ni parolos al neniu pri aranĝo, kiu nin solajn koncernas, kaj kiun neniu povos diveni, dank’ al nia simileco. Klozelo farus mil pli-malpli leĝajn kontraŭdirojn, kaj volus uzi la artikolojn de leĝaro, kiu ne por ni taŭgas; ĉar se ĉiuj homoj havus sian similulon, kredeble la leĝoj estus redaktitaj alimaniere. Ekzemple: mi estas certa, ke Eduardo konsilus la jenon: mi postulu eksedziĝon pro adulto, kiun sufiĉe pruvus la ĉeesto mem de Maŭrico. En tiuj kondiĉoj, Petro, estante jam eksedziĝinta el sia unua edzino, povus oficiale edziĝi kun Beatrico, kaj mi miavice povus ne malpli oficiale edziĝi kun Reĝino. Sed, por tion fari, mi devus kulpigi mian unuan edzinon pri kulpo, kiun ŝi plenumis nur ŝajne: kaj mi ne povus min decidi al tiu kulpigo, ĉar ĝi estus por mi nur abomena kaj hipokrita kalumnio. Tial ke, dank’ al nia simileco, ni povas alveni al sama rezultato, ne kaŭzinte ian skandalon, mi kredas, ke pli taŭgas ne konfidencii la publikon pri niaj koraj aferoj. Mi tre scias, ke mondumo estos mirigita: unuj nin admiros, aliaj nin mokos, vidante, ke unu el ni akceptas tiel gaje patrecon simple leĝan, vidante, ke la alia pardonas tiel facile tiel nepardoneblan ofendegon. Por unuj, ni estos herooj; por aliaj, naiveguloj. Ni lasos ilin paroli, mokante la mokantojn: kaj por ni sufiĉos esti feliĉaj. Ni troviĝas antaŭ du moraloj, la vera kaj la malvera, la natura kaj la nenatura. Nu, mi ne ŝanceligas; mi elektas la laŭnaturan moralon, kaj tre malproksimen forĵetas la moralon nur arte faritan, Ĉiuj aplaŭdis tiujn saĝajn parolojn: kaj oni decidis, ke la projekto de Fernando estos efektivigita, tuj kiam la leĝaj formulaĵoj por la nuligo de l’ eksedziĝo inter Petro kaj Reĝino estos plenumitaj.

Kiam Fernando, kiu nun nomiĝas Fradeko, venis sin loki kun sia nova edzino en la apartamenton iam loĝitan de Petro, li estis mirigita, trovante en la virino, kiun li igis kunulino de sia vivo, karakteron kaj temperamenton tute malsimilajn al tiuj, kiujn li kredis renkonti.

Efektive ekzistas nun inter la hieraŭa kaj la hodiaŭa Reĝino nenia ebla komparo. La pasiajn ekscitegojn, kiuj ŝin tutan skuadis en la pasinta tempo, anstataŭas hodiaŭ dolĉa kaj ĉiam egala humoro: kaj la amo, kiun ŝi ne ĉesis senti al sia infaneca amiko, aliformiĝis en kvietan kaj dorloteman amemon, kiu igas ŝiajn karesojn malpli akraj sed pli penetremaj. Ŝia edzo sin demandis, ĉu la konsciencriproĉoj pri la krimoj iame faritaj; ĉu ŝia provo de memmortigo, ĉu fine la jaroj pasigitaj en Tarbes en absoluta soleco ne ekzercis sur ŝi kvietigan influon, kiu ŝin plimalardigis. Certe tiuj diversaj agantoj faris profundan impreson sur la vivega temperamento de la juna virino; sed ili venis nur sur dua vico, kaj la vera motivo de tiu pli ŝajna al reala ŝanĝo estas tute alia. Verdire neniu estis koninta la veran karakteron de Reĝino; ĉar ĝis nun ĉiam la cirkonstancoj malhelpis, ke ĝi montrigu laŭ sia reala aspekto. Depost sia infanaĝo, pro la ĉeesto de Fernando apud la du kuzinoj, naskiĝis inter tiuj du junulinoj konkureco, kiun la elekto de Herbeno kaj la okazintaj fariĝoj pli kaj pli gravigis. Sed nun, tial ke tiu konkureco ne estas plu timinda, tial ke ŝi sentas, ke ŝia amato revenis al ŝi por ĉiam kaj sen kaŝita penso, la kvieta amemo postiras post la malnova ekscitego, kaj ebligas, ke la realaj kvalitoj, kiuj estas la fundamento mem de ŝia naturo, tio estas ŝia inteligenteco, ŝia lojaleco, ŝia rekteco de karaktero pli kaj pli kresku libere; ĉar nun ne povas plu ilin sufoki la pezega premado de kontraŭaj pasioj. Tial ke ŝi ne povas plu timi Beatricon kaj ŝiajn provojn de delogo al la koro de Fernando; aliparte tial ke ŝi komprenis, ke ŝi bezonas pardonigi al si la abomenecon de sia pasinta konduto, ŝi amas nun sian kuzinon per ardo egala al la malamo, kiun ŝi iame sentis kontraŭ ŝi. Siavice Beatrico, kies kompatema animo estas nekapabla enhavi malamon, sed kiu samtempe sentas malprecizan konsciencriproĉon ŝin enpenetrantan, kiam ŝi pensas, ke iam per siaj incitaĵoj kaj siaj koketaĵoj ŝi deturnis por sia propra profito kaj sekve por la malprofito de Reĝino la koron de Petro, redonas al sia kuzino procentege la karesojn, kiujn ĉi tiu lasta al ŝi malŝparas. Kiel deziris Fernando nun ambaŭ bofratinoj sin amas reciproke ne kiel fratinoj sed kiel ĝemelinoj: kaj la perfekta feliĉeco regas en la hejmo de tiuj duoblaj geedzoj, kiuj faras unu kaj solan familion.

La radiado de tiu amemo estis tiel intensa, ke fine ĝi eliris el la muroj de la domo, en kiu tiuj du paroj da geamantoj lokis siajn nestojn, por varmigi en lia luksa hotelo la koron de la granda pentanto, kiu ĝin loĝas, kaj kiu en ĝi atendis, ke la morto bonvolu lin liberigi el liaj suferoj.

Kiam oni sin sentas feliĉa, facile oni estas grandanima. Ian tagon, Fernando diris al sia frato:

— Mi konfesas, mia kara Petro, ke mi suferas, pensante, ke la homo, kiun mi tiel plezure nomis iam baptopatro, estas apartigita el nia kunvivado, kaj ne povas havi sian parton en la feliĉeco, kiu nin envolvas. Sed tial ke klopodo provita nur de mi cin metus en falsan situacion, tial ke aliparte sinjoro Maziero havas tro da delikateco por akcepti inviton, en kiu ci ne partoprenus, mi opinias, ke ni devus fari kune tiun klopodon, se tamen tio ne cin ĉagrenas.

— Ĉu ni ne balais la tutan estintecon? respondis simple Petro. Ci estas prava, Fernando. Restas ankoraŭ en angulo de nia koro makulo de malpardono. Ni sentos nin ankoraŭ pli feliĉaj, kiam ni estos tute malaperigintaj tiun difektaĵon. Kiam ni eliros?

— Tuj, se ci volas.

Vojirante Fernando diris al Petro:

— Tial ke cia estinteco ne estas sama kiel la mia; sekve tial ke ci estos devigita paroli alimaniere kiel mi, mi opinias, ke momente kaj por tiu sola cirkonstanco taŭgus, se ni ambaŭ reprenus nian iaman personecon.

— Nenio estas pli facila, respondis Petro: por tion plenumi sufiĉas, ke ni interŝanĝe metu niajn stelojn sur la kontraŭan flankon.

Bezone estas, ke tiu frazo estu klarigita. La simileco inter ambaŭ fratoj estis tiel absoluta, ke ne nur la fremduloj, sed eĉ iliaj edzinoj ne povis ilin diferencigi. Por malhelpi la bedaŭrindajn konsekvencojn, kiujn povus okazigi tia konfuzo, ili elektis eksteran signon, kiu ebligis ilian malsimiliĝon. Tial ke ambaŭ estis fervoraj Esperantistoj, ili kompreneble portis en sia butontruo la verdan stelon de l’ Espero, la insignon de la nova lingvo. Sed dum Fernando ĝin portis dekstre, Petro ĝin alkroĉis maldekstre: kaj tio sufiĉis, por ke ĉia ajn necerteco estu neebla. Sed se, por ia ajn motivo, la du fratoj opiniis, ke por ili estas utile sin anstataŭi reciproke, ili interŝanĝe metis siajn stelojn sur la kontraŭan flankon: kaj la anstataŭigo de personoj tuje fariĝis.

Maziero ilin akceptis en sia laborĉambro, en tiu ĉambro, en kiu vidiĝis la du Leopolda kaj Klotilda portretoj pentritaj laŭ natura amplekso.

— Kion vi deziras, infanoj miaj? li demandis.

— Baptopatro, respondis Fernando, Petro kaj mi nin sentas tiel feliĉaj, ke ni volas, ke ĉiuj, kiuj nin ĉirkaŭas, partoprenu tiu feliĉecon; kaj ni venas, petonte de vi, se vi bonvolas fari kiel ni: tio estas, forgesi la estintecon, kaj rekomenci, sur nova fundamento, la iaman vivmanieron.

Aŭdante tiun neatenditan proponon, la bankiero paliĝis pro kortuŝeco; kaj kaŝante sian kapon en siajn manojn, li tuj ekploregis.

— Kio estas en vi, baptopatro? diris siavice Petro. Ĉu estas eble, ke nia propono okazigas al vi tiom da ĉagreno?

— Ha! infanoj miaj, ekkriis Maziero meze de ploregoj, ne doloron sed kontraŭe ĝojegon mi sentas. Sed ĝi falis sur min en momento, kiam mi estis tiel malmulte preparita por ĝin ricevi, ke ĝi agas kiel farus bato de bastonego: ĝi min premegas. Antaŭ momento mi komprenis, ke oni povas morti de feliĉeco. Sed ne timu; mi rekonsciiĝas.

— Ho! ne, li aldonis mallaŭte, nun kontraŭe mi volus vivi kiel eble plej longatempe.

Kaj li altiris al sia brusto la du junulojn, kiuj siaflanke same radiis pro intensa ĝojo.

— Nun, diris la maljunulo, permesu, ke mi miavice faru proponon, al kiu mi pensas depost jam longa tempo, depost kiam la du filoj de Leopoldo kaj de Klotildo retrovis unu la alian, sin amas reciproke kaj faras unu solan familion. Sed ĝis nun tiu projekto ŝajnis al mi revo neefektivigebla: kaj eĉ mi estus timinta vin ofendi, ĝin konigante; ĉar mi estis konvinkita, ke neniam vi ĝin akceptos. Tamen via amoplena klopodo donas al mi la kuraĝon necesan por paroli: kaj nu! mi min riskas, ĉar vi ĉiam povos ĝin malakcepti.

Vi estas fratoj, kaj tamen vi portas du malsimilajn nomojn; vi estas samsanguloj, kaj tamen, laŭ socia vidpunkto, vi staras unu kontraŭ la alia, kvazaŭ vi estus fremduloj. Nu, lasu min vin adopti laŭleĝe; portu mian nomon; estu miaj filoj. Per tiu rimedo, vi estos fratoj laŭ leĝo, same kiel vi jam estas fratoj laŭ naturo. Kion vi opinias pri mia propono?

— Ni ĝin akceptas tutkore, respondis ambaŭ fratoj per unuanimeco tia, ke iliaj du voĉoj ŝajnis nur unu.

Tiam la bankiero alpaŝis al la du portretoj:

— Klotildo, Leopoldo, li diris, rigardante la pentritajn figurojn, mi dediĉis al unu el viaj filoj mian tutan ekzistadon: hodiaŭ, tial ke mi retrovis la duan, mi adoptas ilin ambaŭ: ili portas mian nomon; post mia morto, mia tuta posedaĵo al ili apartenos: fine al ili mi ĉion donis. Estas neeble, ke mi faru plion.

Kompreneble Klozelon oni komisiis por ĉiuj leĝaj klopodoj: kaj post kelke da tempo, supre de la pordo de la banka firmo oni povis legi sur tabulo tiun societan surskribon: Maziero kaj Filoj.

Depost tiu momento subita ŝanĝo okazis en la karaktero kaj en la sintenadoj de l’ bankiero. Same kiel iame la maljunulo estis malĝoja kaj severa, same tiel hodiaŭ li montriĝis ĝoja, afabla, sprita, ŝercema, serĉante ĉiujn okazojn por montri sian gajecon, kaj por ĝin dispasi ĉirkaŭ si. Lin plezurigis rediri: Kiam, kiel mi, oni estas patro kaj avo; kaj kiam li invitis por tagmanĝi unu el siaj klientoj, li ne forgesis aldoni: Ni havos kiel kunmanĝantojn miajn filojn, miajn bofilinojn kaj mian nepon.

En unu el tiuj ĉiusemajnaj vespermanĝoj, kiuj rememorigis la estintecon, sed nur laŭ ĝiaj bonaj ecoj, Reĝino diris:

— Sed, paĉjo, vi plijuniĝas de tago al tago. Baldaŭ, se tia malantaŭeniro daŭros ankoraŭ iom da tempo, vi estos la plej juna el ni ĉiuj.

— Ha! mia kara filino, respondis la maljunulo, mi nun sentas min tiele feliĉa, ke mi timas la morton tiel forte, kiel mi ĝin deziris iame. Kredeble vi ne forgesis tiujn halucinajn krizojn, kiuj min ĉiunokte turmentis, kaj kiuj min iom post iom konsumis.

— Ho! jes, mi tion memoras, respondis la juna virino tremetante ankoraŭ, ĉar ŝi pensis al tiu terura sceno, ĉe kiu ŝi ĉeestis en la pasinta tempo.

— Nu, ili tute malaperis. En unuaj tagoj mi dubis, ĉiam timante, ke ili revenos: sed depost ses monatoj ili ne ree montriĝis: kaj nun mi esperas, ke la resaniĝo estas tute plena kaj definitiva.

Kaj dum la doktoro serĉis sciencan klarigon, kiu povus kontentigi liajn aŭskultantojn, Juliino lin interrompis:

— Lasu do vian sciencon trankvila, sinjoro Maziero, ŝi diris; kaj kredu kun ni, ke la avo de Maŭrico estis tuŝita de via pento, ke la malvivulo fine fermis sian kulpigantan palpebron, ke la fantomo pardonis.


Fino.