Legolibreto/La malproksimeco de la steloj

Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 38-41)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La malproksimeco de la steloj

Kun escepto de la planedoj (Venuso, Jupitero, Marso, Saturno) ĉiuj steloj de la ĉielo eĉ tra la plej akraj, gigantaj teleskopoj ŝajnas al ni kiel nuraj lumpunktoj, en kiuj nenia formo estas distingebla. Nenia mezurado aŭ preciza taksado de ilia grandeco estas ebla de la tero. Tamen ni scias ne nur, ke ili estas mondokorpoj kiel nia suno, sed ankaŭ ke granda parto de tiuj ĉi fiksaj steloj havas multe pli potencan masamplekson ol la fajra bulo, kiu disdonacas lumon kaj varmon al nia tero kaj sl ĉiuj estaĵoj sur ĝi. Ni ankaŭ distingas sur la tero lumojn ĉe granda distanco, ne laŭ ilia formo, sed sole laŭ la brilo, kiu eliras el ili. Same aperas al ni la radiaj globoj en nemezurebla malproksimeco ne kiel globoj, sed nur kiel lumfontoj sen formo aŭ preciza grandeco.

Jes, el senfinaj distancoj ili sendas lumon al ni, kaj nur tre malperfekte la homo povas prezenti al si ilian malproksimecon de sia tero. Jam la grandeco de la terglobo plenigas lin je miro. Rapida vagonaro, se ĝi povus el unu punkto de la ekvatoro laŭ ĉiam senŝanĝa direkto rondveturi ĉirkaŭ la tero, ĝis kiam ĝi revenus al sia forvetura loko, ĉu ĝi ne bezonus preskaŭ kvar semajnojn? Pli ol naŭoble pli longa ol la tuta ekvatoro estas la vojo de la tero ĝis ĝia fidela akompananto, la luno. Se estus eble atingi ĝin per tiu sama vagonara rapideco, plenaj ok monatoj estus necesaj por la veturado. Se ni komencus nian vojaĝon en printempo, kiam la kamparano disĵetas sian semon en la teron, la greno povus kreski kaj esti rikoltita en malfrua somero, la malvarma aŭtuna vento estus blovinta sur la kamparo, kaĵ la vintra semaĵo jam estus dormanta sub la ŝirmanta neĝa mantelo ĝis Kristnasko, antaŭ ol ni alvenus al nia celo. Kaj tamen estas la luno la plej proksima ĉiela korpo, sur kiu ni povas facile kaj klare distingi per teleskopo ebenaĵojn, montojn kaj valojn. Kiom pli malproksima de la tero estas la suno! Kvarcentoble pli longa estas la vojo inter ili, ol la distanco inter tero kaj luno. Tio ĉi estas facile dirata kaj legata, sed tiu, kiu penas prezenti al si konatan distancon kvinoble, dekoble, centoble kaj fine kvarcentoble pli longa, ol ĝi efektive estas, tiu ekkomprenas, kion ĝi signifas. Ponto de 300 metroj, kiu transas larĝan riveron, kvarcentoble plilongigite donas vojon pli longan, ol estas la distanco inter Leipzig kaj Dresden, Stuttgart kaj Mannheim, Bremen kaj Hannover.

Ne malpli ol tricent jaroj, dum kiuj dek homaj generacioj sekvas unu la alian, pasus, se ni povus vojaĝi de nia tero al la suno per la senhalta irado de rapida vagonaro. Tamen la sorĉe rapida lumo, kiu preskaŭ neniun tempon bezonas por trairi vastajn mondspacojn, trakuras la dudek milionojn da mejloj inter suno kaj tero dum duono da kvaronhoro. Sed tiu ĉi monstra malproksimeco, kiun ni nur pene povas iomete imagi — kiel ĝi tute malaperas kompare al la distanco inter la fiksaj steloj kaj la tero! Pli ol tri jaroj estas necesaj, ĝis kiam la rapida lumradio de la plej proksimaj fiksaj steloj alvenas al nia tero. Alia povas sendi al ni sian lumon nur post naŭ, post dek du jaroj, eĉ multaj nur post centoj kaj eble miloj da jaroj: Se en tiu senlima malproksimeco subite ekbrilus novaj sunoj, ili fariĝus videblaj al ni terloĝantoj nur post paso de tia longa tempo; se la steloj, kiuj nun lumas en tiuj regionoj, subite estingiĝus, ni tion rimarkus sur la tero nur post jaroj aŭ jarmiloj. Por la observanto sur la tero ili daŭrus briladi, ĝis kiam la lasta lumondo, kiu eliris el ili, estus atinginta lian okulon. — Ĉe tiaj pensoj estas al ni, kvazaŭ ni rigardus en senfundan profundaĵon, kies ekvido kaŭzas kapturniĝon.

Kiffenberg
————————