Lingvaj Respondoj (1925)/Adjektivo

Adverbo kaj adjektivo En la tempo, kiam estis verkata la «Dua Libro», la demando, ĉu oni devas diri «estas varme» aŭ «estas varma», ne estis ankoraŭ absolute decidita kaj la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan.

La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo (responde la demandon kia) kaj la adverbo difinas la verbon (responde la demandon kiel). Tial ni diras: «la vetero estas bona», «li kantas bone». Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek al substantivo aŭ pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon (kiakiel) nia difino devas respondi kaj kian formon ni devas uzi. En ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estas decidata per la sankcio de l’ uzado, — en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj okazoj ĉiam la adverbon; ekzemple: «estas varme», «estas vere», «ĝi estas vera». La vorton «ĝi» ni konsilas ĉiam uzi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon (kiel «li» anstataŭas personon); sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas neniam uzi la vorton «ĝi» (ekzemple: «hodiaŭ estas varme» kaj ne «hodiaŭ ĝi estas varme»).

La Esperantisto, 1891, p. 7 Pri la akuzativo post «tra». Povas esti, ke mi baldaŭ proponos al la voĉdonado de la Lingva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono, sed en ĉiuj iom dubaj okazoj oni ĝin ne uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio «tra». Sed ĝis nun la uzado de akuzativo post «tra» tute ne estas kontraŭregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco estas ĉiam egala; ekzemple la prepozicio «al» ne povas unu fojon signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post «al» ĉiam uzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple «en», «sur» k.t.p.), kiuj per si mem ne montras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas interalie ankaŭ «tra» kaj «kontraŭ», tial ni post la diritaj prepozicioj povas uzi ambaŭ kazojn, malgraŭ ke en la aliaj lingvoj oni uzas post ili ĉiam nur unu kazon (tiu ĉi lasta cirkonstanco kredeble estis la kaŭzo de via erara opinio, kvazaŭ ni post «tra» ĉiam devas uzi nur la nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco inter «en» direkta kaj «en» sendirekta estas tre granda, la diferenco inter «tra» direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen okazoj, kiam estas dezirinde fari inter la ambaŭ kazoj. Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti en ĝi sufiĉe longe aŭ eĉ tute ne forlasi ĝin; sed, irante tra la urbon, mi celas (tra la urbo) eksteren de la urbo. En «La Rabistoj», Schweizer tute bone povus diri «la sono de lia nazo povus peli homojn tra trueto de kudrilo»; tamen la esprimo «tra trueton» estas multe pli forta, ĉar ĝi montras, ke la efiko de la sono estas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni eksteren; tie ne la trueto mem estas grava. sed nur la celado esti kiel eble plej baldaŭ ekstere de la trueto.

Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro


————————

Pri la akuzativo post verboj de movo Se la vorton «meti» (aŭ «ĵeti», «fali» k.t.p.) sekvas substantivo aŭ pronomo kun la prepozicioj «antaŭ», «post», «inter» k. c., estus ordinare pli ĝuste uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo, ĉar ni tie ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, «metu la korbon antaŭ la pordon». Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon aŭ la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple, oni povas tute bone diri «oni metis antaŭ mi manĝilaron», komprenante sub tio: «oni metis antaŭ mi sur la tablon manĝilaron». En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aŭ la akuzativon, kaj ŝajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aŭ nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco en tiu ĉi rilato fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun ĉi demandon, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon. — Post «sidiĝi» ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, ĉu ni volas esprimi movon aŭ komencon de nova stato. Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon.

Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo


————————

Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l’, uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l’ mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra k. c.); en ĉiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon la, ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.

La Esperantisto, 1889, p. 24


Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.

La Esperantisto, 1890, p. 32

Pri uzado de «l’» La uzadon de «l’» (apostrofita «la») ni ne forigis; sed ĉar tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe por mallongeco en la versoj, tial ni en prozo uzas nun ordinare la formon konstantan («la») kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formo» apostrofitan.

Esperantisto, 1893, p. 127

Pri la uzado de la artikolo Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: