Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/27

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Mi ankaŭ intencas montri al vi ĉion. Sed kelkaj mebloj estas faritaj nur laŭ mendo; pro tio mi donas al vi tiun ĉi katalogon, kiun vi povos trarigardi laŭvole. Povas esti, ke iu aŭ alia modelo pli multe plaĉos al vi.

C. Vi estas prava, mi dankas.

A. Mi montros al vi kelkajn modelojn de dormo-ĉambroj en stiloj Ludoviko XVa kaj Ludoviko XVIa, el nuksarba ligno polurita kaj vaksita, laŭ plaĉo.

C. Mi preferus modernan ĉambron el nuksaĵo kaj atlaso kun ligna mozaikaĵo.

A. Tion ni havas. Ni ankaŭ havas blanke lakitajn ĉambrojn kun belegaj ornamoj bluaj aŭ alikoloraj; dormo-ĉambrojn el kverkaĵo polurita aŭ senbrila, skulptitajn aŭ tornitajn meblojn, aliajn ornamitajn per pirogravuro. La katalogo entenas tre plenan sortimenton en ĉiuj specoj. Vidu, ni eĉ havas meblojn el abiaĵo kun desegnoj.

B. Ĉu vi ankaŭ faras grandajn, duoblajn litojn?

A. Mi konsilas al vi prefere paron da litoj, ili estas multe preferindaj en ĉiu rilato.

B. Ĉu la katalogaj prezoj entenas ankaŭ la litaĵon, matracojn, kusenojn, lanugajn kovrilojn?

A. Ne, Sinjoro. Ni ĉiam vendas ilin aparte. El kio devas konsisti via dormo-ĉambra meblaro?

C. El unu paro da litoj, ĉar vi ilin rekomendas, du tabletoj kun marmora supraĵo, unu spegulŝranko, unu granda lavotablo ankaŭ kun spegulo, kvar seĝoj kaj unu dorm-sofo.