min laŭ la samaj stratoj, kiujn mi bone ekmemoris, mi eksidis sur benko[**] en unu el la belaj parkoj kaj manĝis du panetojn, kiujn mi, same kiel Johano, trovis bongustaj.
Ĉe miaj gepatroj kaj sur la ŝipo mi kutimis trinki kafon aŭ lakton je la matenmanĝo, kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu laktvendisto preteriras, por ke mi povu aĉeti iom da lakto, tute ne pensante pri tio, ke mi ne posedis laktujon. La sorto ne estis favora al mi, ĉar vendisto de lakto ne prezentis sin. —Nu— mi pensis, —aliloke mi ja trovos okazon por trinki, ĉu pagante ĉu senpage. Mi sciis, ke akvo kostas nenion, kaj mi esperis trovi ie puton por trinki senpage. Mi enpoŝigis la tri resintajn panetojn por manĝi ilin en la tagmezo aŭ poste (tio dependus de cirkonstancoj, kiel dirus Johano), kaj kviete mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Multe da preterpasantoj jam ne interesadis min, sed de tempo al tempo mi vidis personojn, bestojn aŭ objektojn, kiuj al mi estis tute fremdaj. Promenante kun la kuiristo (kompatinda viro; li eble sidis ankoraŭ en tiu granda konstruaĵo), mi estis vidinta pentritajn hundojn, kaj nun, sidante sur benko, mi vidis pentritajn katojn kaj eĉ pentritan bovinon, kiun pelis antaŭ si homo kun blanka antaŭtuko. Mi vidis eĉ pentritan sinjorinon, kaj pri ŝi mi miris plej multe. Tiu sinjorino, kiu promenis kun tre bela knabineto, kiu ne estis pentrita, okaze sidiĝis sur mia benko, sed kiel eble plej malproksime de mi. Ŝiajn vangojn kovris dika tabolo da ŝmiraĵo. Ekvidante, ke mi rigardas ŝin kun miro, ŝi leviĝis kaj foriris kun la knabineto.
Sur mia Insulo mi neniam vidis duradajn veturilojn (veturilojn ni tute ne havis, kaj en la libroj mi vidis nur kvarradajn), sed en Patersburgo miloj da viroj, virinoj kaj geknaboj veturis sur ili. Johano nomis ilin bicikloj. Mi trovis ilin tre amuzaj, sed ŝajnis al mi, ke estas