Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
decidi pri l' afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj. Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.
Pri tiu temo Zamenhof parolis en Aldono al la Dua Libro, kaj denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu sama.
- "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas