tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa. Malgraŭ ĉiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu per l' alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l' homaro. En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:
- Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon