ataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915 proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene, germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro, pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj. Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ supa disdonejo. Mankis pano.
Al Zamenhof aero mankis eĉ pli. Por lin savi, la edzino lin devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa. Ĉe Krolevska 41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaŭte. Li spiradis pene. Lia filo Adamo ansta-