Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
adis ĉe la cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof. Fine la 14. de julio[1] li allasis la permeson al presisto. La verko kredeble ŝajnis al li sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis.
- "Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon."
En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: Ho, mia kor'! Ĝi sonas iom
- ↑ 1887.