Paĝo:Scienca Revuo - Junio 1949.pdf/4

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dentaro, nome per speciala grimaco. La aliaj pavianoj tamen instinkte kapablas konsideri ĉiun dentmalkaŝan mienon nur kiel signon de malamikeco kaj ekagas konforme tion, atakante. Simila misrespondo estas ankaŭ la kaŭzo de inter la kantocigno (Cygnus cygnus) kaj la muta cigno (C. olor) malsukcesas hibridigo. La pompa pozo kun disigitaj plumoj kaj iom levitaj flugiloj, per kiuj la vira kaj ina mutaj cignoj esprimas sian reciprokan inklinon, forestas ĉe la kantocigno. Pro tio aminduma muta vircigno edziĝintence irante al ino de la alia specio, fortimigas ŝin, ĉar tiu lasta instinkte rigardas tiun konduton kiel minacon.

La konkludo el la supraj prikonsideroj estas ke ĉiu specio agas laŭ ekskluzive speciaj manieroj, kies signifon nur la samspecianoj instinkte komprenas. Krome: ĉiu besto ne nur agas laŭ sia speciala kodo, kiun ĝenerale aliaj specioj ne povas kompreni, ĝi ankaŭ rigardas sian mondon, sian vivospacon tra siaj speciaj okulvitroj. Von Uexküll (1921) klare vidis ke ĉiu besto vivas en sia propra mondo kaj reagas laŭ siaj speciaj internaj leĝoj. La sentiloj informas la bestojn pri la medio en kiuj ili vivas. Ju pli da sentorganoj la besto posedas kaj ju pli bone tiuj organoj estas organizitaj, des pli detala kaj vasta estas ĝia ekstera mondo. La mondo de la tervermoj ekz. estas tre limigita: ĝi havas certajn konsistencon, malsekecon, varmecon ktp. kaj la „objektoj“ sur la tersupraĵo havas certajn guston, ombrecon ktp. La mondo kun klaraj konturoj, koloroj, perspektivo kaj sonoj tamen ne ekzistas por la vermo, ĉar la besto posedas nek okulojn, nek orelojn. Sed eĉ por besto kun alte organizitaj okuloj la mondo ne estas tiom detalriĉa, kiom la perceptokapablo kredigus. Ĉe monedo ekz., kies okuloj same kiel ĉe ĉiu birdo estas eksterordinare akrevidaj, oni konstatis ke ĝi ne rimarkas lokuston, sidantan proksime en la vidokampo. Nur kiam la insekto ekmoviĝis, ĝi estis rimarkata. Ne la sentokapablo difinas la karakteron de la mondo, sed la rimarkokapablo, la interesiĝo. Ĉiu besto havas siajn speciajn interesiĝojn. Ofte tiuj estas instinkte hereditaj, kiel ekz. montris la junaj, en foresto de la gepatroj edukitaj grandaj akrocefaloj (Acrocephalus arundinaceus). Ili tiris striojn de la tegaĵo de sia kaĝo kaj trempis ilin en la trinkakvon, kiel Heinroth (1928) observis. Kiam Kluyver filmis la nestfaradon de tiuj birdoj en la naturo, evidentiĝis ke la ino prenas longajn foliojn de duone putrintaj kanoj kaj akvoplantoj el la akvo kaj plektas ilin ĉirkaŭ la starantaj kantigoj. La interesiĝo por tiaj aĵoj jam elvolviĝis, laŭ la observo de Heinroth, ĉe tre junaj birdoj.

Plue la propra sperto de bestoj metas akcentojn sur la ĉirkaŭantaj objektoj, tiel ke la „mondo” estas preskaŭ difinita per ili. Kvankam papago kaj hundo, vivantaj en la sama ĉambro, vidas la samajn objektojn, ili fakte vivas en tute malsamaj mondoj. Eĉ silentante pri la fakto ke hundo unualoke estas nazperceptanto kaj la papago okulperceptanto,