Paĝo:Scienca Revuo - Marto 1949.pdf/7

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
VORTO KAJ PENSO.

Alparolo de prof-o d-ro G. Mannoury, okaze de la malferma kunsido de la SAT-kongreso, la 1an de Aug-o 1948a en Amsterdam.

Mi dankas la kongresan komitaton por la permeso diri kelkajn vortojn pri temo, kiu ĉiam varme interesis min, nome pri la rilato inter vorto kaj penso ĝenerale kaj pri la rolo kiun Esperanto plenumos en la evoluo de ĉi tiu interrilato speciale, rolo ne nur kiel internacia komunikilo sed ankaŭ kiel individua kaj amasa pensilo. Mi tute ne akceptas la ofte defenditan opinion ke neniu pensado estus ebla sen helpo de la vortlingvo: la bazo de nia spirita vivo kuŝas pli profunde ol tiu de niaj konversacioj aŭ babiloj, kaj la vorto ne estas patrino, sed ĝi estas filino de la penso. Sed aliflanke ne estas neigeble ke tiu filino povas esti kaj devas esti utilega helpistino de sia patrino, aŭ alivorte: ke la riĉeco de nia lingvo multe kontribuas al la riĉeco de nia penso. Tamen la vera riĉeco de ia lingvo ne dependas de la nombro de ĝiaj vortoj, sed de iliaj uzebleco kaj taŭgeco por esprimi niajn ideojn kaj niajn intencojn, kaj en tiu senco, laŭ mia firma konvinko, Esperanto meritas la nomon de la plej riĉa lingvo ekzistanta en la hodiaŭa epoko. Kaj toio pro du kialoj: unue pro