Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1925.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝanĝoj en lingvo kaj en socio estas reciproke ligitaj. Tial kiu malemas al evoluo de socio, tiu psikologie malemas al evoluo de lingvo. Konservemo en lingvo kaj en politiko havas psikologian interligon. Rusa revolucio ĝin montras plej bone. Reakciaj registaroj de Denekin, Judeniĉ, Kolĉak, Semjonov — ĉiuj oficialis nur malvonan rusan ortografion eĉ post kiam ĝi estis dekrete simpligita de Sovetoj. Ĉiuj kontraŭuloj de Sovetoj ĝis nun malemas al nova ortografio kaj al novformaj mallongitaj vortoj, kiuj invadis rusan postrevolucian lingvon kaj penetris eĉ en poezion.

Eklezioj de ĉiuj kultoj estas plej reakciaj kaj konservemaj institucioj. Kaj ilia konservemo povas esti bone mezurita de ilia malnovlingvemo. En “paroloj“ kun siaj dioj ili ĉiam praktikas antikvan lingvon. Katolikoj — latinan, ortodoksuloj — antikve slavan, hebreoj — lingvon de formortintaj paŝtistoj en Palestino, Mongoloj — antikvan tibetan lingvon ktp.

Nova lingvo respegulas novajn sensinjorajn rilatojn inter homoj. Tial ĝi nature ne taŭgas por eklezio, kies esenco estas en sanktigo de malnovaj sklav-sinjoraj rilatoj inter socianoj. Kolego Dio, sinjoro Krjukov — ĉu ĝi ne estas blasfemo? Juĝu mem. — Ĉu moderna rusa lingvo, kiu tute ne uzas la vorton “sinjoro“ kaj estas ozigita de milmiloj da teknikaj mallongigoj, taŭgas por dece esprimi primitivajn sentojn kaj interrilatojn de kreduloj?

Reformoj en eklezioj ĉiam kaj ĉie samiras reformojn en ilia lingvo. Uiklef en Anglio, Luter en Germanio, “vivistoj“ en nova Rusio pruvas ĝin plej klare. Vivistoj (ruse “ĵivistoj“) planas anstataŭi antikveslavan lingvon per pli nova rusa lingvo.

Germanoj, ĉu mi eraras skribante, ke pju pli konservema kaj reakcia estas via ĉiutaga gazeto, des pli ĝi emas al malnovformaj germanaj literoj, kreitaj de mezepokaj monaĥoj? Internacia latina (pli simpla kaj ekonomia) alfabeto en Germanio estas uzata nur en pli progresemaj rondoj.

Revolucio alportis al tataroj de SSSR reformon de ilia malnova araba nepraktika alfabeto. Ili penas enkonduki novan esperantsimilan alfabeton multe pli facilan. Kaj okazas mirindaĵo! Simplaj laboristoj kaj vilaĝanoj sin montris plej varmaj adeptoj de nova alfabetoj. Sed inteligentuloj-tataroj malamike rilatas al ĝi kaj defendas la malnovan araban. Ĝi estas fakto, kiun certigis prezidanto de Azerbajĝana respubliko Agamalov en sia raporto farita de li 21. majo en Instituto do orientistoj en Moskvo. Jen vi havas bonegan ilustraĵon de rolo de inteligentuloj en lingvaj demandoj.

Satanoj, penu kompreni kaŭzon de l’ konduto de “inteligentuloj“ en lingva fako, gardu vin kontraŭ ili kaj ne akuzu min pri demagogiemo, kiel faras bonintencaj redaktoroj de l’ kazanja “Esperanto-hejmo“. Kaj ne pensu, ke viaj inteligentuloj, kiuj ĉirkaŭas vin kaj ĉiam pretendas vin gvidi, estas faritaj el alia pasto, malsimila al tiu de l’ tataroj.