Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1925.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Iam li estis la plej bona luktanto en la urbo, la plej bela, li eĉ ŝajnis esti favorito de l’ vivo.

Nun restis ĉe li la samaj herkulesaj ostoj, sde la muskoloj sekiĝis, la brusto enpremiĝis. La kapo lia komencis griziĝi, sed la polvo formanĝis la grizaĵojn kaj la hararo fariĝis cindrokolora.

La estro ŝatis trakuri la metiejojn ĵus antaŭ la fajfsignalo; li postulis ke oni finu laboron minutprecize je la dekdua.

Li enkuris iufoje en la smirgan kaĝon. Li malfermis la pordon kaj …ŝtoniĝis. Antaŭ li estis fantomo: alta fortulo, tute griza — griza vesto, griza kapo, grizaj vizaĝo kaj manoj. Sur la okuloj estis nigraj okulvitroj.

Homo, kutiminta al la fabrika bruo, povas tra la fera bruego aŭdi la malpezan knaron de la pordo: la maljunulo ĉesis la laboron kaj demetis la okulvitrojn. La estro rimarkis larmojn ĉe li.

— Ĉu vi ploras?

La maljunulo eksvingis la kapon kaj montris la polvon.

— Ha! Ĉi estas venena… — diris la estro. — Ĉu delonge vi laboras?

La maljunulo jam kelkjare al neniu parolis: la laboro kutimigis lin silenti, la seka brusto respondis per tusado al ĉiu vorto de l’ maljunulo.

— Tridek kvin… — tradentigis li.

Lia voĉo ekŝajnis timiga al la estro.

Ĉe li tuje aperis la penso: ĉu li ne estas unu el tiuj, kiujn oni tenas por agitado en la uzino. Ili varbas homojn al sindikato, al partio; ili parolas dum la kunvenoj. Tiuj homoj povas ŝanceligi milionojn per sia eltomba voĉo.

— Diru, ĉu vi dum 1905 jaro ne partoprenis ĉe la mitingoj?

— Ne… — rompe respondis la maljunulo.

— Kaj vi ne estis deputito?

— Voĉo mankas… — raŭkis la respondo.

— La estro perdiĝis en konjektoj.

La ektusinta maljunulo ion eldiris, sed la estro ne komprenis.

— Vi devus ripozi… — diris la estro. — Mi klopodos por vi pri dumviva pensio ĉe la uzino.

La maljunulo skuis la kapon.

Li provis paroli, sed li ne povis.

Fine li venkis la pezaĵon, premintan lian bruston, kaj firme eldiris:

Mi estas delegito.

— De kiu?… — timigite kaj mire demandis la estro.

— De tiuj… — montris la maljunulo al la tero.

— Sed de kiu? De kiu?

— De ili, kiuj foriris…

— Kien?

— Tien… — montris la maljunulo malsupren, sub la stablojn.