Paĝo:Sennaciulo - 1 Januaro 1925.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu ĉi ekspozicio, — laŭ parolo de Bolduin, — montris al milionoj de enlanduloj la vivrimedojn de Brita Imperio kaj eventualajn perspektivojn de ĝia progreso.

Dum la sama bankedo unu el ministroj parolis pri organizenda komunikado per aerŝipoj inter ĉiuj ĉefurboj de Brita Imperio, — ĉar… la perfektigo de aerkomunikado helpos solvi kelkajn malfacilajn kaj urĝajn demandojn en proksima Oriento…

Bolduin mem estas pli sincera. Parolante pri hinda problemo li interalie menciis: “la politikaj ekstremistoj per sia taktiko celas kontraŭ la nuna konstitucio…“ do li tute aprobas indignindajn punagojn de angla landestro en Hindio lordo Reding. Se oni konsideros la fakton, ke fakestro por aferoj de Hindio estas fama lordo Birkenĥed, tiam oni povos aserti, ke en proksima estonto laboristoj kaj agristoj de Hindio spertos pli kruelajn persekutojn, ĉar laŭ vortoj de Bolduin mem, tion antaŭ-sankcianta, — „… la registaro de Lia Reĝa Moŝto subtenos ilin (t. e. punrimedojn de anglaj regantoj en Hindio) per la tuta aŭtoritato…“

Pri la demandoj de l’ eksterlanda politiko la angla ĉefministro parolis per dubsenca lingvo de l’ diplomatoj. Sed estas tre karakterizaj por nuna momento tiuj tre akraj kritikoj de oficialaj ĵurnalistoj kiuj aperis en freŝdataj ĵurnaloj kontraŭ projekto de Dawes kaj daŭranta diskutado pri franc-germana ekonomia kontrakto, kiuj senteble tuŝegas interesojn de l’ angla industrio. Notinda estas ankaŭ la fakto, ke la franca ambasadoro ne estis reprezentita ĉe l’ menclita bankedo.

Dume anstataŭ angla-soveta kontrakto miskreditita de nuna registraro, estas aranĝita angla-germana ekonomia interkonsento.

3637.


Letero el Estonio

(Prokraste raportita de nia korespondanto pro la intertempaj okazintaĵoj. — Red.)

Hodiaŭ mallonga priskribo, kiom nun estas eble ĉe ni. La proceso (vidu n.o 11) estis finata (39 akuzitoj estis kondamnitaj je dumviva punlaboro, la ceteraj preskaŭ ĉiuj je multjara malliberejo, nur 7 liberigitaj), sen ke iu estus reaginta tion. La normala vivo senĝene daŭris, nenio lasis antaŭsenti nin, kiaj eksterordinaraj okazoj, kies sekvojn ni nun travivas, atendas nin; ili memorigas nin pri la plej teruraj paroksismoj de la cara reakcio.

Ni jam raportis pri atakoj de la reakcio, kiu persekutas ĉi-lande la laboristan movadon. Sed nun ne plu temas pri tio. En Estonio nun regas la plej terura blanka teroro, kiu ne estas malpli terurega ol tiu en Hungario kaj Bulgario. Ĝia sola celo estas la subpremo de la revolucia movado. La laborista movado nun ne nur estas persekutata, sed fakte detruata, ekstermata. La aferon ja ĉiuj pli malpli konas laŭ la ĵurnalaj sciigoj, tial ni kontentiĝas, per malmultaj linioj skizi la okazintaĵojn.

La 1an de decembro estis farata provo, renversi la registaron. Dum la matena krepusko provis 5—10 personaj grupoj de aktivistoj (aktivuloj) transpreni la registarajn kaj militistajn aŭtoritatojn kaj terorigi la policon. La provo nekredeble facile prosperis: la stacidomo, la poŝtejo, la milita ministrejo kaj ĉiuj registaraj aŭtoritatoj venis en manojn de la atakantoj preskaŭ senkontraŭstare dum 2—3 horoj. Malgraŭ la bone organizita policanaro neniu sciis ion pri la atako, ankaŭ la polico ne estis rimarkinta, ke jam plurajn tagojn antaŭ la 1a de decembro malgrandaj grupoj de aktivistoj el Sovet-Rusio estis venintaj trans la limon unu post la alia kun armiloj kaj municio. Krom la okupo de la registaraj ejoj la aktivistoj sukcesis ekposedi du aeroplanojn; unu tamen alteriĝis 3 kilometrojn de la rusa limo, kaj ĝia pasaĝero estis arestata kaj baldaŭ poste ekzekutata.

Ĉiuj konsentas unuanime, ke la organizo de l’ ribelo estis bonega, ĉar alie ja neniu estus sukcesinta, okupi per tiel malmultaj homoj samtempe tiom da registarejoj. Tamen ĉio estis vana, nun ĉio denove estas en la manoj de la reakciuloj, kaj la tuta lando suferas je la sekvoj de la malsukcesa provo, proklami ĉi tie la laboristan regadon: la provo ŝajnas esti tro frue farita, la alvenintaj aktivistoj ne sciis precize, kiel grandan subtenon ili ĉi tie povas esperi, ĉu la soldatoj emas ilin aliĝi ktp. La blankuloj ree formis ŝirmligon, kiu devas defendi kaj ŝirmi la nun regantan registaron. Oni nun serĉas la krimulojn: la danĝero esti arestata kaj mortpafata minacas ĉiujn laboristojn, kiuj hazarde ne estis ĉe sia ordinara laborejo la 1an de dec.; al la majstroj kaj ĉeflaboristoj estas ordonite denunci ĉiujn revoluciemajn laboristojn ktp.

Ĉiutage novaj ordonoj estas dekretataj, unu pli severa eĉ ol la alia. Oni ellaboras leĝon, kiu malpermesas ĉian laboristan movadon, escepte la ŝtatsocialistan. Sed nun nokton post nokto laboristoj estas arestataj, kaj ili ĉiuj malaperas tiel, ke neniu scias kien; al la familianoj nenio estas sciigata pri ties sorto. Samtempe oni aŭdas nokte nedubsencajn pafojn, kaj oni kaŝe rakontas, ke unu arestito post la alia estas forbuĉata, ĉar tian amasan murdadon nomi ekzekuto, estus do peko. Antaŭ nelonge oni respondis al unu, kiu volis porti manĝaĵojn al sia arestita parenco, ke tio nun “ne plu estas necesa“.—Ĉefe oni nun serĉas la aktivistojn, inter kiuj, kiel oni diras, troviĝas multaj el la Rusion ekzilitoj. Oni trovas ankaŭ de tempo al tempo malgrandajn grupojn, kelkaj malvivaj, aliaj vivantaj, sed nek la stabo, nek la presejoj estas trovitaj. Nun entute ĝenerala “revizio” estas farata. Oni rakontas, ke la registaro ne povas doni plenan konfidon al la militistaro, ke kelkcent soldatoj estas mortpafitaj, ankaŭ du oficiroj, kiuj ne sufiĉe severe traktis la atakintojn. La laborista domo estas enirebla “pro nekonataj kaŭzoj”, sed ankaŭ tie oni faris fundan revizion—tie regas malordo post la “vizito”. Sed nur malmultaj vizitas ĉi tiun domon: kelkaj ne kuraĝas eniri, aliaj estas arestitaj, eble eĉ malvivaj, aliaj tenas sin kaŝitaj.

Resume — ne plu ekzistas laborista movado en Estonio. En la tuta vasta mondo nun la malgranda demokratia Estonio fariĝis infero por ĉiu progresema laboristo. La sola espero, kiun ni havas, estas la konvinko, ke, kvankam forbatitaj por certa tempo el la vico de batalantoj, ni tamen povas esti certaj, ke la kamaradoj en aliaj landoj ne malatentos la lecionon en Estonio kaj ankoraŭ pli kuraĝaj ol ĝis nun daŭrigos la bataladon pro la komunaj idealoj.

Nemo.


TRA LA KLASBATALO

K.do Erich Mühsam, la konata poeto kaj batalanto de proletaro, kiu post la bataloj en Bavario 1919 estis malliberigita, nun estas amnestita kaj brile akceptita de la revoluciularo en Berlin.

Infanoj de la ILH revenintaj de Paris, kie ili gastigitaj ĉe laboristoj, estis akceptataj demonstracie sur la stacidomego de Leipzig (SAT-rap. Leipzig).

Partikongreso de Germana Socialdemokrata Partio de Polio akceptis unuanime rezolucion por esperanto (Teksto sekvos).

En Maroko la hispana faŝista diktatoro Primo de Rivera suferis unu malvenkon post alia kontraŭ la ribelantaj gentoj.

Soermus, la fama “ruĝa violonisto”, estas devigita, forlasi ĝis 31. 12. Anglion.



Studu la informojn de l’ Ekzekutiva Komisiono

sur paĝoj 6 kaj 7