Paĝo:Sennaciulo - 8 Januaro 1925.pdf/1

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La ĉina popolo kaj Sovet-Rusio

Pri Ĉinio dum lastaj monatoj plej multaj sciigoj trapasis la ĉiulandan gazetaron. La lukto de la imperialistaj potencoj por ekspluato de la nekapitalista, duonkolonia regnego, la kontraŭaj interesoj de la konkurantoj por la rabaĵo, devas veki plej grandan intereson en proletaj rondoj, des pli ke la ĉina popolo ŝajne komencas ekkompreni sian situacion kaj serĉas apogon je sia natura amiko, la amiko de ĉiuj sklavigitoj, Sovet-Rusio. Ĝis kia grado progresis la interproksimiĝo de ambaŭ regnegoj, estas bone ilustrita en sekvanta artikolo, kiun

ni ĉerpis el la juda gazeto “Der Schtern“ (La stelo).
Red.

En la proleta revolucia preso estis lastatempe aperigita artikolo de la ĉina laborist-agulo Tang-ŝin-Tŝu pri la kapitalistaj intervenoj en Ĉinio komencante meze de 19a jarcento. Interalie estas tre interesa kaj notinda la rilato de la ĉina popolo al la rusa revolucio:

“La ĉina popolo aŭdis pri la liberiĝo de la rusa proletaro, ĝi aŭdis kiel Lenin klarigis, ke neniigitaj estos ĉiuj traktatoj, kiujn la cara Rusio devigis al Ĉinio; la popolo ĉina aŭdis, ke la 3a Internacio alvokis ĉiujn subpremitajn popolojn al la batalo kontraŭ la imperialismo. Per tio la ĉina popolo ekvidis, ke Sovet-Rusio estas ĝia amiko, ke nur ĉi-lando povos helpi ĝin liberiĝi el la katenoj. Kiam venis Ĉinion la rusa diplomato Karaĥan, la ĉina popolo ne volis allasi, ke li forveturu reen ne interliginte amikajn traktatojn inter ambaŭ popoloj. Kiam li transiris la ĉinan limon, estis aranĝitaj en ĉiu urbo kiun li vizitis, amikaj manifestacioj por Sovet-Rusio. Kiam Karaĥan alvenis Pekin’on estis aranĝita ĉe la stacidomo, manifestacio, en kiu partoprenis laboristoj, studantoj kaj profesoroj, partoprenis 10 mil homoj. Eĉ pli frue organiziĝis “Societoj de rusaj amikoj“. Ĉi-societoj adresis al Karaĥan multe da salut-telegramoj, sametempe estis sendataj multaj avertaj leteroj al la Pekina registaro, en kiuj la popolo esprimis la deziron, ke oni tuj interrilatu kun Sovet-Rusio kaj dank’ al ĉi-trudo la registaro estis devigata interrilati kun Karaĥan. De la alia flanko la ĉina registaro estis influita de la imperialismaj registaroj, ke oni ne komencu interrilati kun Sovet-Rusio. Per tio la ĉina popolo estis tiel ĉagrenita, ke estis organizitaj protest-demonstracioj en ĉiuj urboj, kaj aparte en Pekin. Preskaŭ ĉiutage okazis interbataloj de la laboristoj kaj studantoj kun la polico. Finfine la Pekin’a registaro estis devigata interrilati kun Sovet-Rusio sed ne per sia propra volo, nur per la deziro kaj premo de la popolo. La ĉina popolo ne nur unufoje esprimis sian simpation al Sovet-Rusio. Kiam k.do Lenin mortis, oni aranĝis en ĉiu urbo, kie ajn estas industrio aŭ gimnazio, funebrajn manifestaciojn. En suda Ĉinio, en Kanton kie estas aparta registaro de Sun-jat-sen, la registaro publike partoprenis la publikajn funebrajn ceremoniojn. En Tĉekiang (Meza Ĉinio) estas starigita monumento de Lenin. Krom tio la instruista unuiĝo decidis, ke en ĉiu popola lernejo devas pendi la bildo de Lenin. En Pekin, kie la eŭropa imperialismo estas kvazaŭ ĉe si hejme, estas starigita en la Centra Parko monumento je memoro de Lenin.

Trad. Vivulo.





El Mongolio

Nuna sendependa Mongolio[1] okupas mezon de Azio kaj areas ĉirkaŭ 1 500 000 kv. kilometrojn laŭ la plej nova karto de Korostovcev kaj Kotviĉ. La areo iom superas tiun de Britio, Francio kaj Germanio ensume prenitaj, sed havas ne pli ol 800 00 loĝ. Loĝantaro de urboj en Mongolio okupas ĉirkaŭ 22% de tuta loĝantaro de l’lando. La plej granda urbo de Mongolio Urga havas ĉirkaŭ 100 000 loĝantojn kaj estas miksaĵo de Oriento kun Okcidento: mongolaj feltdomoj, telegrafoj, telefonoj, ordinaraj eŭropaj (rusaj) domoj, palacoj de mongolaj princoj kaj sufiĉe imponaj temploj de lamaistoj. Kameloj kaj aŭtomobiloj.

La urbo ludas en Mongolio tre gravan ekonomian kaj kulturan rolon. Mongoloj plejparte estas nomadoj — brutistoj. Industrio nun preskaŭ forestas. Same terkulturo embrias (nur 50 000 hektaroj en tuta lando). Sed mongoloj komprenis kaŭzojn de sia senprogreso kaj gvidataj de nova reformema registaro ili penas reorganizi sian ekonomian vivon. Oni devas diri, ke Mongolio havas ŝancojn por disvolvi industrion ĉar ĝiaj montoj tenas grandan provizon de minaĵoj diversspecaj (karbo, kupro, oro, plumbo, fero, asbesto, grafito ktp.). Krom tio oni povas intensigi brutedukadon. Terkulturo ne povas flori pro ĝenerala manko de akvo. Nun mongoloj estas malriĉa popolo. Laŭ prof. Majskij unu loĝanto de Mongolio havas 461 rublojn da nacia havaĵo, 137 rublojn da nacia enspezo, 135 rublojn da nacia elspezo kaj nur 2 rublojn da libera kontanto. Post rusa revolucio mongoloj kun sukceso batalas kontraŭ feŭdismo. Mi jam komunikis, ke en somero mortis ilia “surtera dio“ (monarĥo) kaj nun Mongolio estas sendependa Respubliko, gvidata de reformema registaro, starigita de potenca popola partio. Nun estas elektita tutmongolia “granda kunveno (ĥuruldan)“ laŭ demokratiaj principoj, kiuj garantias malinfluon de reakciaj feŭdanoj kaj eklezio, Ĉi-kunveno denun fariĝas plej alta potenco en la lando

  1. Ni jam sciigis, ke parto de Mongolio aliĝis Sovet-Union.
    Red.