Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ne tiu estas la amiko vera,
Kies bonfaroj laŭte sonas, bruas,
Kaj kies sento duone sincera
Nur dankesprimon, laŭdon sole ĝuas.
***
Sed tiu estas, kies granda koro
Bonon farinte, restas mem-ŝirmite,
Kaj proksimulon en malĝoja horo
Sen dankesprimo — savas inkognite.[1]
- ↑ Citaĵa eraro: Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajaperis