En kion oni metas la plumon, kiam oni skribas?
Kiam oni skribas, oni metas la plumon en
la inkon. La inko estas nigra. Kie estas la inko ?
La inko estas en la inkujo. La plumo estas en la
plumujo.
La plumo estas skribilo. La plumo, la inko kaj la papero estas skribilaro.
Kie estas arboj ? En la ĝardeno estas arboj. Kie ankoraŭ estas arboj ? En la arbaro estas ankaŭ arboj. En la ĝardeno kaj en la arbaro kreskas arboj. La homo vidas en la ĝardeno malgrandan arbon — arbeton; post multaj tagoj li vidas, ke la arbo jam ne estas malgranda, sed granda. La homo diras: „La arbo estis malgranda, nun ĝi estas pli granda, ĝi pligrandiĝas —ĝi kreskas.” La arbo estas kreskaĵo. Ĉiuj kreskaĵoj kreskas. De kie kreskas la kreskaĵoj ? La kreskaĵoj kreskas de la tero.
Ĉiu sana homo manĝas panon. El kia kreskaĵo oni faras[1]la panon ? El la greno oni faras farunon kaj el la faruno oni faras panon. Kie kreskas la greno ? La greno kreskas sur la kampo.
Kiel manĝas la homo la panon ? La homo tranĉas la panon per tranĉilo kaj manĝas pecojn (tranĉaĵojn) da pano.
- ↑ Por ke la vortoj unuafoje ĉi-tie prezentataj estu komprenataj lau rekta metodo kaj por eviti tro grandan nombron da novaj vortoj, oni uzis la simplajn komprenaĵojn „fari“ kaj ne „baki“ „mueli".