Ŝakludado
Giuseppe Giacosa
P. Padulli
1873
Indekso : Ŝakludado (1873) de Giuseppe Giacosa Tradukita de P. Padulli, R. Padulli |
Itale: Una partita a scacchi. |
Ŝakludado
Giuseppe Giacosa
P. Padulli
1873
Aŭtoro: Giuseppe Giacosa:
Tradukis: gefratoj P. kaj R. Padulli
Unua eldono de la traduko: eldonejo Paolet, 1921
PROLOGO
1.
Mi prenis argumenton por la dramo versita
el romanc’ en jarcento dekkvara jam verkita.
Je vero, sub ĉi tiu daton oni ne trovas;
tamen, en la jarcento, vi daton pensi povas…
……………………………………………….
La romanco provence estis tute skribata,
per stilo unutona, egala, kadencata,
kiu la nervojn tedas, kiel sonorilego
senĉese sonoranta; sed - stranga kontrastego! -
en egaleco ĝia estis propramoveco,
kiu min igis trovi ĝin plena de ĉarmeco…
Necesas parentezo: mi ne volas, leganto,
ke vi ekopiniu, ke mi estas falsanto,
kiu por ke de l’ verko pligrandiĝu l’ efekto,
kulpigas aliulon pri la ĉia difekto.
Ĉar, kvankam de ĉi tiu art’ la poeziistoj
povas esti tre prave nomataj instruistoj
kaj kvankam uzis tiun ĉi arton mem Manzoni,
en la granda romano, kiun vi devas koni,
kaj kvankam mi mem uzus l’ arton de l’ aliigo,
se de l’ verko ĉi tio taŭgus por plifamigo,
tamen nun mi vin petas, mi vin petas sincere,
ke vi kredu, ke nune mi parolis laŭvere.
2.
Estis tag’ de aŭtuno, la plej stranga sezono,
en kiu mizeriĝas penso, volo, rezono.
Vere, aŭ pro l’ odoro vina de l’ atmosfero
aŭ pro l’ herbeja fumo spirita ĉe vespero
aŭ eĉ pro antaŭsento pri la Morto rabanta,
la pensoj en aŭtuno tute tre malĝojiĝas,
dum Naturo ĉirkaŭa pli kaj pli malfortiĝas.
Mi sidiĝis tutsole: - ho!? mi diris: sidiĝis!
mi ĝustigas: seĝegen mi tutkorpe sterniĝis
kaj, je duonfermitaj okuloj, per la manoj
duonfermitan libron tenis. De l’ vilaĝanoj
dume mi la kantetojn, la bruojn aŭskultadis.
Noktiĝis: el fenestro fermetita blovadis
venteto, kiu kvazaŭ diris: - Jen vintro venas! -.
Mi ne min movis, kvankam mi venton abomenas:
aŭ pro stranga kaprico aŭ pro volo restema,
mi, malvarmon sentante, kuŝadis senmovema:
en mallumo, grandega ekŝajnis la ĉambreto…
Saltetante, flugadis zumetanta muŝeto:
ĝi fine sur la vitrojn ekfrapis al si kapon…
La vento bruetigis de l’ fenestro la drapon…
3.
Mi tiujn malgravaĵojn, sinjoroj, rakontadas,
ĉar ofte ne poeto, sed la aĵoj versadas:
aŭ versadas la vento la branĉojn tremiganta
aŭ antikva kanteto en kapon revenanta
aŭ ombro, aŭ, tre ofte, de cigaro la fumo
aŭ de virina silka vesto la plaĉa zumo
aŭ la pluvego, kiu en la korteto muĝas,
aŭ seĝego velura, en kiu ni rifuĝas,
aŭ eĉ suna radio la vitrojn frapadanta…
Per unu vorto, ofte la Naturo ĉarmanta
mem versadas kun tia tre sankta harmonio,
per kiu ridis, ploris Arjosto, Ĝeremio…
Nu! Mi sterniĝis tute kaj okulojn fermetis,
mil aferojn pensante… La vento muĝadetis…
Mi ellasis la libron por ekdormi: aŭtuno
estis (mi ĝin jam diris) kaj tutsubiris suno…
4.
Estis en libro fabloj antikvaj kaj infanaj
pri paĝioj, feinoj kaj mastroj kastelanaj:
Ĝi estis kelkafoje diboĉeta, simile
al avo ridetanta ruzece kaj trankvile.
Tre strange! Sed ĉu tiuj ĉi paĝoj polvoplenaj
estas la amo simpla, la personoj senĝenaj.
Oni kredus, ke tiam estis ĉiam printempo,
ke ĉe tiuj personoj malrapidis la tempo.
Kvankam la kastelmuroj renversiĝis je tero,
kvankam sur ili rampas trunketoj de hedero,
kvankam falis la dentoj de la rompitaj turoj,
kvankam ne havas freskojn plu la salonaj muroj,
kvankam supre de ĉiu fortikaĵa kameno
estas sovaĝbirdoj kaj da rabaĵoj pleno,
tamen restas, pli firmaj, pli kolosaj ol turoj,
pli grandegaj, pli tutaj, pli fortikaj ol muroj,
la vizaĝoj de l’ homoj, kiuj vivadis tiam:
ilin ni konos vere, ilin ni konos ĉiam.
Jen la viroj belegaj kaj tute senmolecaj,
majestaj, fortaj, bravaj, kuraĝegaj, vivecaj,
kun la glavoj sur flankoj, kun la falkoj sur manoj!
Jen bravaj batalantoj, jen pacaj kastelanoj…
Ne konante patrujon, liberon ne konante,
ili mortis pro kiso junulina ĝojante.
Estis al ili kune tri nomoj en la koro:
Amatin’, Reĝo, Dio; kaj, sur tiuj, honoro:
jes, sur tiuj honoro: la honoro, la leĝo
ol la suno pli luma, pli blankla ol la neĝo.
Tiam, tra l’ entreprenoj de vivo grandanima,
la amo familia estis daŭra, senlima;
tiam la maljunulo, la patro, eĉ la reĝo
vespere gehejmanojn benis: kaj pli ol preĝo
valoris ago tia farita tra silento;
tiam la maljunulo mortis kun la kontento,
scii, ke ĉe la sia estos la tombo fila,
ke la filo de l’ filo, infano tutĝentila,
eniĝos (tre malfrue) en la tombon de l’ avo.
Ŝajnis, ke la mortanto diris en paca ravo:
“Ne ploru, ne priplendu, ĉar ni kuniĝos foje”.
Kaj ŝajnis, ke li dume rigardis ride, ĝoje…
Kiaj fabeloj tiam en la vintraj vesperoj,
dum fore falis molaj, silentaj la neĝeroj!
Oni tre rakontadis pri knabinoj havantaj
orajn harojn; pri drakoj; pri fantomoj paŝantaj;
kaj la larmoj de tiuj fabeloj eltiritaj
falis suben de l’ fortaj vizaĝoj, brunigitaj…
5.
Rakontoj pri bataloj, pri amoj, pri moroj,
ho tre dolĉaj ripozoj post maldolĉaj laboroj,
ho kortoj, kiujn kovras la kardo kaj l’ urtiko,
ho librapogejoj skulptitaj en gotiko,
ho vitroj de fenestroj milkolore pentritaj,
ho filinoj flekseblaj de patroj pezvestitaj,
ho skarpoj brodaditaj, dum atendoj sopiraj,
ho kantetoj preĝejaj, ho preludadoj liraj,
ho de la monaĥejoj tre silentaj ĉambretoj,
loĝitaj de revantoj, sanktuloj kaj poetoj,
vi, vi estas de l’ arto la fajrejoj tre varmaj,
vi, nun ankoraŭ vivaj, vi, nun ankoraŭ ĉarmaj!
Kvankam la tempo ĉion detruis persekute,
tamen ĝi malfortigis vin, ne detruis tute!
Sed, baldaŭ au malbaldaŭ, ĝi vin nuligos fine,
ĉar ĝi sur aĵojn homajn frapas, obstine…
6.
Iom post iom tute ĉirkaŭe noktiĝadis:
mi venkis malmovemon. El la lampo pluvadis
maldisa lumo super la paĝoj neskribitaj,
atendantaj rezulton je horoj pasigitaj:
el romanc’ en jarcento dekkvara jam verkita
mi prenis argumenton por la dramo versita.
PERSONOJ
RENATO
JOLANDO, lia filino
OLIVERO, grafo de Fombrono
FERNANDO, paĝio
SERVISTO
Renato kaj lia filino Jolando staras ĉe l’ fenestro, rigardante kiel estas la vetero.
La fenestro enlasas dubegrizan lumon, kiun venkas la ruĝa lumo de l’ fajrhava kameno.
Servistoj alportas du lumilojn je oleo kaj metas ilin sur tablon.
UNUA SCENO
RENATO kaj JOLANDO
Jolando:
Kaj la pluvo senĉesa, tre malvarma faladas…
Renato:
Neĝos morgaŭ: mi sentas, ke la neĝo venadas…
En tiu ĉi mateno la monto je neĝeroj
estas kovrata.
Jolando:
Patro, turniĝadas l’ aeroj!
Renato:
Kioma horo estas?
Jolando:
La deksesa.
Renato:
Nun vere
rapide mallumiĝas: estos baldaŭ vespere!
Ho! La sorto malbona estas al vi, filino…
De maljunulo estas vi, jen, la kaptitino.
En valo mallumega kuŝas via beleco!
Atentu! Kiel muĝas la vento je tristeco!
Vane la monton altan obstine ĝi skurĝadas;
la monto, ĝin venkante, tre plorinde ĝemadas;
la rompaĉitaj branĉoj tutplenigas l’ arbaron.
Jolando:
L’ arbaristo komencos de l’ branĉfaskoj la faron.
Jam en kameno, morgaŭ, niaj arbegoj koraj
bruliĝos malrapide tra flamoj multkoloraj:
vere tre bonaj, koraj estas la belaj arboj,
kiuj sindonas pace por ke fariĝu karboj!
Dum mi rigardas ilin knarantaj en kameno,
de maten’ al vespero, de vesper’ al mateno,
min tre kompatemigas ilia dolĉa knaro,
mi pensas pri la vivo pasinta en l’ arbaro…
Ili, la kapon tie levante malhumilaj,
pluvon, neĝon toleris, je gigantoj similaj.
Kaj nun ankoraŭ neĝos…
Renato:
Mia filino ĉarma,
la ĉambro nun senŝerce fariĝis trio malvarma.
Jolando:
Venu, patro, ĉe l’ fajron, por ke vi vin varmigu,
dume viajn junaĵojn al mi rememorigu.
Aŭ rakontu la fablon pri Haroldo, la reĝo…
Estas bele babili dum faladas la neĝo…
Mi vokas por vin aŭdi la serviston Martenon…
Renato (sidiĝinte ĉe l’ kameno):
Ne, mi volas vin nure! Venu ĉe l’ kamenon.
Alpaŝu: la parolo pli preta, se najbara,
atingos koron vian, mia filino kara…
Mi vin sole posedas, filino, sur la tero.
Vi por mi estas ĉio: kredo, ĝojo, espero.
Mi, rigardante vian bonan, ĉarman vizaĝon,
forgesas malsanecon kaj la maljunan aĝon.
Fraton bravan, filino, al vi mi deziradis,
sed Dio miajn varmajn preĝojn ne plenumadis.
Li bonagis: du filojn mi ami ne, ne povas.
Por vi en koro mia amon mi nure trovas.
Se frat’, post vi veninte, estus en la kastelo,
li ŝtelus eble amon mian por vi, anĝelo…
Vi, post la patromorto, havos mil feŭdajn kronojn
kaj plimultajn vasalojn kaj multe pliajn monojn…
Jolando:
Paĉjo, mi jam komprenis: nun vane vi parolas…
Al vi mi diros kion vi, patro, diri volas…
Renato:
Nu!
Jolando:
Vi volas, ke baldaŭ la filin’ edziniĝu…
Renato:
Jes, vere: mi ne volas, ke vi senedziniĝu.
Do, kavaliro bona, nobela, ĉarma, riĉa
vin certe kontentigus: kaj mi estus feliĉa!
Al morto mi alpaŝas.
Jolando:
Tro malbonaj paroloj!
Vin certe rejunigos printempo kaj violoj.
Renato:
Oni aŭdas ĉi tie nur muĝadon de l’ vento:
cetere, sur kastelo regas ĉiam silento!
La tegmentoj maljunaj tre bezonas la kantojn,
l’ arkadoj tre bezonas malgrandajn krietantojn.
Mi bezonas infanon porti sur miaj manoj,
mi bezonas ke “avo” min nomadu infanoj!
Oni patriĝas nure por atingi l’ avecon
kaj, aviĝinte, oni amegas infanecon.
Mi vivas nur vivadon tro pacan, tro facilan:
infanoj igu mian dormadon maltrankvila!
Ankaŭ nur por riproĉi infanojn mi bezonas.
Jolando:
Ne… Mi vin sole amos.
Renato:
Pro kio? Mi vin konas,
konante viajn filojn: ilin amante, pere,
mi amas vin, filino, mi amas vin sincere.
Vi, severa, prudenta, pripensema fariĝas,
vi fariĝas tro granda, vi jam nun fraŭliniĝas,
ne estas plu infana animo pura via;
por mi sole ne estas ĉiu korbato via…
Vi fine viriniĝas: kaj brakon prezentante,
al mi vi riverencas, repaladiniĝante…
Vi ne konas de l’ montoj la belegajn vidaĵojn,
vi konas nek vilaĝojn nek urbojn nek altaĵojn,
dum la mondon plenigas amuzaĵoj kaj floroj:
tie ĉi nur pasadas longaj, malĝojaj horoj.
Ĉirkaŭata de montoj, vi baldaŭ maljuniĝos,
se am’ en koro via, filino, ne naskiĝos!
Mi mortos. Ho, pensu pri estonto, filino!
Jolando: (ridete)
Mi en la monaĥejo estos monaĥestrino.
Renato:
Vi ridas…
Jolando:
Nu, mi diros al vi, patro, ke io
ekokupas min, kiam mi parolas kun Dio.
Mi revas kelkafoje, ke, post longa vojaĝo,
al mi junulo venas, bela je la vizaĝo,
kiu min ekelŝtelas for de ĉi tiu loko,
min vokante per bela, ĉarma, sonora voko…
Sed ekelreviĝante, la ĉambroj de l’ kastelo
ne sonoras per paŝoj militaj de l’ anĝelo!...
Renato:
La markizo D’Andrato je vi edziĝi volis:
vi diris: ne!
Jolando:
Sed, patro, kun li mi ne parolis,
lin neniam mi vidis nek konis mia koro.
Renato:
La duko De Rosalbo…
Jolando:
Nu, vere, je l’ honoro,
eble li estas brava, sed ne havas ĉarmecon!
Renato:
Sed la grandanimeco superas la belecon!
Jolando:
Mi ne vidas animon, mi la vizaĝon vidas:
edziniĝi sen amo mi certe ne rapidas!
Homo estas ŝatata ĉu sklavo, ĉu sinjoro,
antaŭe je l’ vizaĝo, pli malfrue je l’ koro.
Renato:
Ĉu vi volas vivadi ĉiam ĉe maljunulo,
kun brodilo, ŝpinilo, kudrilo, ŝaktabulo?
Jolando:
Ho! Vi nune memorigas de l’ ŝakoj la ludadon:
al vi, tre kara paĉjo, mi ŝuldas revenkadon.
Renato:
Permesu, ke mi venu de la dirad’ al fino.
Mi ne estas ŝakisto plu, ĉar la lernantino
superis instruiston: vi kiel fortikaĵo
de Bard estas: ĝin venki estas maleblegaĵo.
Bonŝakisteco via, ho! estas por mi gloro.
Do, la duk’ De Rosalbo…
Jolando:
Se ĝustas la memoro,
de vi mi jam ricevis je koro liberecon…
Renato:
Mi ne kredis vin tiel amanta fraŭlinecon!
La viro vin volanta (mi estas vere certa)
havos nomon honoran, estos bela kaj lerta.
Ne estas la prefero al vi malpermesita:
vi kiun vi deziras estas elekti kvita…
Ĉu vi amas sekrete?
Jolando:
Ne.
Renato:
Vi diras veraĵon.
Ĉar, male, vangoj montras de l’ amo la ruĝaĵon.
Jolando:
Mi ne plu volas vian bonegecon pruvadi:
al vi tute konsentas edzon al mi serĉadi.
Al vi mi donas mian liberecon je koro
Nur kondiĉe, ke…
Renato:
Dankojn!.
Jolando: (oni aŭdas laŭtan sonoron de proksima trumpeto; ŝi iras al fenestro)
La trumpeta sonoro!
Renato:
Al mi por oferdoni, de malproksimaj valoj,
vasalo nun alvenas…
Jolando: (rigardas ekstere)
Kun multe da ĉevaloj.
(Eniras servisto kaj poste Olivero, grafo de Fombrono, kaj Fernando)
Servisto:
La grafo de Fombrono petas je la favoro
veni por vin viziti, afablega sinjoro.
Renato: (fervore)
La grafa moŝto? Ĉiuj al li faru honoron!
Mi de l’ hejmo lin volas ne gaston, sed sinjoron!
DUA SCENO
(La servisto eliras; grafo OLIVERO eniras kune kun FERNANDO)
Renato: (al Olivero)
Amiko nobla, kore mi benegas vian venon:
hodiaŭ la kastelo havas da ĝojo plenon!
Renato: (li prezentas Jolandon)
Estas filino mia.
Olivero:
Ho! kia kontrasteco!
Dum teda neĝfalado de l’ rozoj la beleco.
Renato: (al Jolando, montrante Oliveron)
Vi konas nomon lian: kunmilitantaj restis
ni, kiam fortaj brakoj al ni ambaŭaj estis.
Ni, kune batalante, kune trovis danĝerojn,
kune venkis la riĉan sinjoron Montoferojn!
Olivero: (montrante Fernandon)
Fernando, la paĝio.
Renato: (bonvole kaj atente rigardas la paĝion kaj respondas per kapsignoj je lia profunda riverenco; al Olivero)
En li, de via skolo,
estos taŭga la mano, prudenta la parolo.
Malvarmo turmentegas vin kaj vian skolanon!
Sidiĝu ĉe la fajro.
(al la servistoj)
Enverŝu Momeljanon!
Olivero: (sidiĝas ĉe l’ kameno)
Jolando estas bela (estas dirinda vero)…
Renato:
Silentu! Ĉu bonfartas vi, kara Olivero?
Olivero:
Jam pasis la beltempo!
Renato:
Sed vi fortika restas.
Ĉu vi de la malvarmo turmentita ne estas?
Vi, por veni ĉi tien, iris tre longan vojon!
Olivero:
Okazis ŝtelatako al mi ĉi tiun fojon,
ĉe la valego.
Renato:
Kiel?
Olivero:
Se mi trairis landon
senvunde, mi dankegi devas tute Fernandon.
Ni kaj niaj servistoj rajdis sur kvar ĉevaloj,
kiam venis fajfinte el la arbaraj valoj
dek bandanoj: la estro, al mi proksimiĝante
ordonis, ke lin sekvu, maldolĉe parolante.
Proksimiĝis Fernando: “Eble ni nin submetas,
sed la vojon, sinjoro, por vin sekvi, ni petas”.
Dirinte, la bandestron unufrape mortigis.
Sed ceteraj bandanoj nin tuje ĉirkaŭigis:
ili nin frapmortigi havis intencon certe:
naŭ ili estis, junaj kaj batalantaj lerte;
ni kvar, krom mi maljuna: venk’ estis malfacila,
sed tuj al mi Fernando proksimiĝas, simila
al kiu sekretaĵon prenas, kaj, la ĉevalon
spronfrapante, rapide li trairas la valon.
Kvin bandanoj lin sekvas, tutplenaj je fervoro,
kredante, ke li kuras kun tre granda trezoro:
kaj senglora pro tio al mi la venko restis,
sed certa kaj facila.
Jolando:
Ĉu atingata estis?
Olivero:
Fernando? Jes: bandanojn malproksimen tirinte,
li turnis sin kolere al ili, ridetinte.
Je kentaŭro simila, li, rajdante vivege,
atakis la krimulojn sinĵete kaj kriege.
En defendo tre lerta, en frapo terurega,
tutan straton okupis per sia glavo ega.
Sed la glavo rompiĝis, senĉese batalinte!
Tujege ni (kvar niajn malamikojn venkinte)
al li kuris: bandanoj, plenaj je malespero,
ekforkuris lasante tri mortulojn je tero.
Jolando:
Ĉu vi estas vundita?
Olivero:
Mi ne: estas vundita
Fernando, sed mi kredas, ke li estas jam kvita.
Fernando:
Jes, grafo.
Renato:
Al vi manojn mi premegas, paĝio:
vi estas kuraĝega kaj saĝa pli ol dio.
La patro tutfeliĉe kisos vin revenantan.
Fernando:
Mi patron plu ne havas…
Renato:
Ha! Vi havas amantan
patrinon…
Fernando:
Ne, mi ilin konis, Sinjor’, neniam:
al mi la sorto estis ĉiam malbona, ĉiam!
Ha! Mia blazonŝildo havos ja nigran strion!
Mi pri vivo longega ĉiam preĝadas Dion
kaj mi volas, ke gloraj estu miaj idaroj!
Mi ŝajnas ambicia, sed ĉiujn miajn farojn
mi ne ŝuldas al homoj, sed al mi mem, Sinjoro…
Renato:
Virto kun modesteco estas ja pli glorinda.
Fernando:
Sed ankaŭ fanfarono estas, moŝto, laŭdinda,
se nur fanfaronemo ne superas virtaĵojn.
Renato: (fiere)
Mi amas la faraĵojn, ne la fanfaronaĵojn!
Vi diradas malhontajn, malhumilajn parolojn…
Fernando:
Malhumileco decas al mi, ĉar miajn volojn
mi sole plenumadas, plenumis, plenumados,
kiel mi jam nun diris, kiel mi ja dirados!
Renato:
Ne priplendu, Fombrono, se mi lin tre riproĉas,
sed lia glorameco je vero ekdiboĉas!
Fernando:
Mi vin tutopinias kuraĝa, saĝa homo,
mi respektas bravecon vian kaj vian nomon.
Sed humiliĝon, moŝto, mi ne havas en koro:
malhumileco estas, laŭ mi, virto, sinjoro.
Renato: (serioze)
Vi kion de la vivo konas, ĉarma junulo?
Ĉu, ĉar al vi multege lumas, lumas okulo,
ĉar estas al vi bela, ruĝa, freŝa la vango,
ĉar kuras tra la vejnoj rapide via sango,
ĉar vi sentas la koron tutplena de plezuro,
ĉar al vi ŝajnas ĝoja, brilanta la naturo,
ĉar, rigardante brave la sorton alpaŝantan,
vi havas brakon fortan kaj koron esperantan,
ĉar estas nokto via tute plena de steloj,
ĉar plenumiĝas ĉiam viaj malordaj celoj,
vi ordonas estonton? Kaj per tuta l’ animo
vi krias al la sorto: “Nu! Mi volas sen timo!”?
Ĉu vi ne tute scias, ĉu vi ne tute konas,
ke, dumvive, la tempo al ni ĉiam ordonas?
Ke, por atingi unu celon avidegitan,
vi vidos vin lacegan kaj de sango kovritan?...
Mi ankaŭ estis iam tutplena de espero,
da forto, da kuraĝo, da amo je l’ danĝero;
al mi ankaŭ la bruston plenigis grandaj miroj,
min ankaŭ tutplenigis la batalaj deziroj;
se standardoj svingadis de batalad’ en pleno,
mi glavon elingigis, en mia vivmateno;
eklumis tuj okuloj kaj batis mia koro
je la nomo de venko, de batalo, de gloro…
Sed ŝajnis al mi poste tro peza glavo mia,
forflugis ĉia forto, forflugis volo ĉia.
Silentiĝis la batoj batalaj de la koro:
ne plenumitaj kuŝis miaj sonĝoj de gloro!
Fernando: (komence entuziasme, poste malĝoje)
Ho maljunulo! Havas vi tiom da nobleco,
da vizaĝomajesto kaj de grandanimeco,
kiom havis la homoj en la mondo neniam.
Vi parolas tre saĝe, vi profete parolas,
mi viajn saĝajn normojn parkere lerni volas:
sed ne similas, tamen, mia sort’ je la via.
Al vi estis gepatroj kaj domo familia;
vi estis edukata de la patraj paroloj,
estis direktadataj de patro viaj voloj.
Al vi de viaj avoj jam estis transdonata
nomo glora, kaj devas ĝi esti defendata.
Al vi, nobla sinjoro, al vi la bataliloj,
antaŭe ol armiloj, ja estis nur ludiloj.
Mi ne! La orfo estas ja neniam infana.
En la aĝo sencela, ĉarma, rida kaj vana
mi nur konis ploraĵojn, mi nur konis kolerojn,
mi nur konis kontrastojn, timegojn kaj danĝerojn!
Mi de l’ prapatroj nomon honoran ne ricevis,
mi ĝin pura konservi aŭ famigi ne devis,
ne laŭdis min patrino, se mi montris kuraĝon;
se mi venkis, ne kisis min patro sur vizaĝon.
Min, post ke mi montriĝis en batalad’ bravulo,
ne ricevis la hejmo, sed domo de fremdulo!
Al mi oni ne metis virton, kredon en koro;
al mi mema mi ŝuldas virton, kredon, honoron.
(fervore)
Mi ĉiujn bataladojn miajn ne plu memoras.
Ĉiuj la junulinoj min amas, min adoras!
Mi, brave memfidante, neniam enviadis,
kiam la riĉegaĵojn aliulajn vidadis.
La kontraŭaĵojn ĉiam batalanta, venkanta,
mi je soleco mia estis tute ĝojanta…
Sed nun, post ke la vojo de la viv’ ebeniĝis
kaj je kavaliriĝo la tempo proksimiĝis,
nun, kiam al mi estos la plej granda trezoro:
meti la sproniletojn kavalirajn el oro,
ĉu vi volas, ke restu mi tute senparola?
Ne! Trolonge mi restis muta, trolonge sola!
Tre fortika mi estas! Kaj ĉiuj malesperas
kun mi glavbatalante: neniu min superas!
En sagpafo superas mi ĉiujn la junulojn:
altrafas sago mia plej etajn celtabulojn.
Se mi metis al falko ĉapeleton, je vero,
sendube kun kaptaĵo ĝi venas al la tero.
Kaj ne eĉ la belartojn mi forgesis lernadi:
mi povas la liuton ĉarme sonorigadi.
Per mia kanto ĉie mi meritas la laŭdojn;
pri l’ amo fabelante altiras mi la plaŭdojn.
Mi rompis multajn lancojn en turniro kurante,
mi ricevis rigardojn nobelinajn, venkante…
Renato: (kolere)
Mi ne povas toleri troan malhumilecon!
Nu! Nu! Se mi pruvigi volus vian taŭgecon,
vi sendube…
Fernando:
Sendube al vi mi tutpruvadus
kion mi povas fari: ĉiujn mi konvinkadus!
Ĉar la koro ne timas, pretiĝas miaj brakoj
je batalo de glavo…
(li ekvidas ŝaktabulon)
je batalo de ŝakoj!
Renato:
Laŭ diritaĵo via mi vin ekzamenados;
je batalo de ŝakoj vian lerton pruvados!
(al Jolando)
Al li, filino, pruvu - kaj estos multa gloro -
ke oni povas venki kun humilec’ en koro.
(al Fernando)
Viaj kaŝitaj povoj estos nun konstatitaj:
vi malvenkos!...
Fernando:
Ho! tion ni vidos: ĉu pensitaj
Estas la ludkondiĉoj?
Renato: (solene)
Jes, se vi venkantiĝos,
vi je filino mia Jolando tuj edziĝos.
Fernando:
Kaj se min en la ludo ne favoros la sorto,
kiaj kondiĉoj estos?
Renato: (altirinte lin, tre mallaŭte)
La morto… Jes! La morto!
Fernando:
Estas malofte tiaj bonŝancoj sur la tero.
Renato: (iom pente)
Ĉu vi volas?
Fernando:
Jes! estas por mi bona l’ afero!
Renato:
Se vi malvenkos, poste ke vi estos ludinta…?
Fernando: (ridante)
Ho! Ho! Se mi malvenkos, mi ne estos venkinta!
(serioze)
Kaj mi ja nek malbenos nek plendados, sinjoro.
Se mi vivis malinde, mi mortos kun honoro.
Renato:
Al vi, Jolando.
Fernando: (al Renato)
Iom mi estas malrespekta:
sed de la belaj ŝakoj la ludado korekta
devas esti farata dum soleco silenta,
por ke ludanto estu laŭ eble plej atenta.
Iru ĉe Oliveron, la grafon de Fombrono:
vi parolados kune pri l’ junula sezono.
Ni tiel ludos solaj.
(La tableto, je kiu sidiĝas la geludantoj, staras kiel eble plej antaŭe; male la kameno estas malantaŭe, en angulo. Olivero sidas ĉe la kameno; Renato proksimiĝas al li)
Olivero:
Fernando brava estas.
Renato:
Reenverŝu, karulo; mi obeanta restas.
Olivero:
De li vi tre pretendis!
Renato:
Ĉu mi estis severa?
Olivero:
Ne: kun li mi mem devis ofte esti fiera,
sed bela la senzorgo je estonto fidanta!
Sed pura penso lia la vivon ne konanta!
Liaj okuloj nigraj havas da ĝojo denson,
li sub hararo sia havas luman la penson,
li estas brava, bela, fortika, malavara;
lia koro lojala estas al mi tre kara.
Al mi li memorigas la tagojn de l’ juneco.
Renato: (al si mem)
Li la morton aliras kun heroa braveco!
Olivero:
Vi pensas?...
Renato:
Mi? Nenion!
Olivero:
Mi estas nekredema!
Renato:
Mi volas… ke li venku…
Olivero:
Ĉu vi estas ja ema
lin je filin’ edizgi?
Renato:
Jes.
Olivero:
Ŝi lerte ludadas,
ĉar vi promesis ŝin al li, se li venkadas.
Kaj li, se li malvenkos, al vi donacos kion?
Renato:
Nenion.
Olivero:
Hu! Nenion?
Renato: (kvazaŭ al si mem parolante)
Jes: mi volas nenion!
Tro maljusta kondiĉo!
Olivero:
Ĉu vi volas, karulo,
nuligi la kondiĉojn, se venkas la junulo?
Renato: (kiel supre kaj pente)
Li malgajnos! Mi petos je li, ke li nuligu
honorparolon mian.
Jolando: (al Fernando)
Vi ne parolas… Igu
vin ĝoja! Ĉu malŝatas vi la ŝakojn nobelajn?
Fernando:
Mi? Mi rigardas viajn okulojn tute belajn…
Jolando:
Senvunde nun mi vian ŝakaron neniigas:
turon vi perdis; vian alferon mi mortigas,
se vi ne metas ĝin en malproksiman flankon.
Atentu pri eraroj!
Fernando:
Bela Jolando, dankon.
Multe mi pensis: restis mi nun neparolinta
pro malĝoja certeco, ke mi estos perdinta,
mi tute ne kapablas fari bonan movadon.
Jolando:
Ĉu vi volas, ke ŝanĝu ni inter ni ludadon?
Fernando:
Ne! Tenu sorton vian kaj al mi lasu mian.
Jolando:
Ĉu vi vidas, ke io okupas vojon vian?
Ho! Mi sentaŭga! Vidu: multe mi eraradis;
alferon ŝakumante, ĉevalon maltegadis!
Fernando: (forprenas ĉevalon)
Ĝi ja ne estas venko, sed donaco ĝi estas.
Jolando:
Feliĉa kaj de l’ sorto favorita mi restas,
ĉar vi tro senatente ludadas.
Renato: (alproksimiĝas)
Kiu gajnas?
Fernando:
Mi malgajnas.
Renato:
Jes? Knabo, al mi tre bone ŝajnas,
ke vi ĉesu tuj ludon: estis ŝerco la veto!
Fernando:
Ne, pri afero tia ne decas la ŝerceto!
Renato:
Sed… vi malvenkas…
Fernando:
Volas mi favoron nenian,
ĉar, se mi venkus, certe mi uzus rajton mian.
Renato:
Ha! Ne tentu la sorton, paĝio.
Fernando:
Mi ĝin tentas.
Ĉar, honorparolinte, mi poste ja ne pentas!
Renato:
Estu tiel!
(li malproksimiĝas, sed poste li revenas)
Ne! Estas vi una kaj kuraĝa:
estus malvenko via je mi tro, tro domaĝa!
Aŭskultu vi, Fernando, mian saĝan konsilon;
pri tio mi vin petas, kiel mi petus filon;
vi konas sorton vian; nun, plu ne ŝakludadu.
Parolu vi, Jolando, por ke lin konvinkadu.
Jolando:
Kial mi diros ion, kiun mi ne deziras!
Eble ludado lia de nun pli bone iras.
Renato: (al Jolando)
De glorameco vana vi nun estas logata.
Jolando: (leviĝas kolere)
Ho!
Renato:
… Je malvenko, lia sort’ estas destinata.
Fernando: (interrompante)
Silentu, grafo: vane, tutvane vi parolas.
Ni ludos ĝis la fino!
Renato:
Agu kiel vi volas!
(Renato reiras ĉe Fombrone, kun kiu mallaŭte parolas. Jolando kaj Fernando iom da tempo senparole)
Jolando:
Kion intencis diri dirante paĉjo mia:
“Se li malvenkos, estis destinata sort’ lia”?
Fernando:
Mi ne scias: vanaĵojn…
Jolando:
Ne; saĝe li parolis
kaj vi, ke li daŭrigu la diradon, ne volis.
Se vi malvenkos, kian vi faros malgajnaĵon?
Fernando:
Ho! Ho! Bela Jolando, vere senvaloraĵon.
Jolando:
Sed paĉjo ol venkata vin preferas venkanta.
(al si mem)
Kial paroloj liaj igis min malĝojanta?
Fernando:
Kuraĝe, Jolando bela! Mi estos malvenkanta.
Jolando:
Kial vi restas ĉiam malĝoje pripensanta?
Fernando:
Mi? Mi rigardas viajn okulojn tiel belajn.
Jolando:
Vi estas tre malgaja: ĉu dolorojn kruelajn
al vi la vundo kaŭzas?
Fernando:
Ne, ne, kara Jolando.
Estas bela la vivo.
Jolando:
Ĉu estas via lando
malproksime, junulo tre bona kaj afabla?
Fernando: (dolĉe)
Jes: mi naskiĝis kie l’ aer’ estas agrabla,
kie la tero havas multajn kaj belajn florojn,
kie Muzoj favoras la poeziajn morojn,
en maro sin spegulas palaj olivarbetoj
kaj montoj je fruktarboj riĉaj kaj je palmetoj,
de parfumo, de rido, de ĝojo estas ejo
kaj ne ŝajnas, ke estas pli bela l’ anĝelejo.
Senĉese blovas tie dolĉa venteto mara:
sed ĉarma lando tia estas tre malnajbara!
Jolando:
Fraŭlinoj loĝas tie agrablaj kaj amemaj…
Fernando:
Jes, amemaj: sed ĉiam vantaj kaj forgesemaj.
La belulinoj, kiuj kreskis sub fajroj sunaj,
jes, altiras la kisojn de multaj fraŭloj junaj.
Sed ni, kreskintaj meze de l’ varmo kaj de l’ floroj,
ni, ĉirkaŭitaj ĉiam de vivecaj koloroj,
ni amas la ĉielojn palajn, malvarmigantajn,
blondhararon kaj bluan okulon ni tre amas:
ofte pro ili niaj koroj kaj pensoj flamas,
pli ol pro nigrokulo, ol pro bruna hararo…
Estas bluaj la montoj, kiuj ilin ĉirkaŭigas;
la suno, subirante, ĉarme ilin origas.
(Pauzo)
Kaj vi estas beleta…
Jolando:
Tre dolĉe vi parolas.
Fernando:
Aŭskultu: ĉu vi kredas, ĉu vi kredas, ke oni
povas morti, se oni amon ne povis koni?
Neniam ensentinte bategi sian koron,
ne provinte de l’ amo la ĝojon, la doloron?
Ne dirinte antaŭe la parolojn plej varmajn,
ne revinte de l’ amo ĉiujn la revojn ĉarmajn?
Jolando:
Ne! Ne!
Fernando:
Ne! Ĉu ne tiel? Eĉ unu horon solan
de l’ ravo, kiu igas min blinda, senparola,
mi je ĉiuj la ĝojoj de la mondo preferos.
(al si mem mallaŭte)
Post unu horo tia, mi la morton suferos.
(rigardante la kapon de Jolando)
Kiaj molecaj haroj!
Jolando:
Vi parolas pri morto,
kvazaŭ se vi plendadus pri via nuna sorto.
Fernando:
Vi tre ĉarme ridetas…
Jolando:
Kial, bela paĝio,
malĝoje vi rigardas?
Fernando: (skuiĝas)
Ho! Vero, pro nenio:
mi pensis pri maleblaj esperoj kaj deziroj.
Ni ludu!
Jolando:
Sed pri kio estis viaj sopiroj?
Fernando:
Pri la paco, pri kampoj patrujaj malnajbaraj…
Jolando:
Kaj de fraŭlinoj belaj pri rigardetoj karaj.
Fernando:
Atentu: vi malvenkas.
Jolando:
Vi ĝin al mi konigas
tute zorge: la venko ŝajnas ke vin timigas.
Fernando:
Ĉu vi ne konas, eta adorinda Jolando,
ke ludas sian vivon la paĝio Fernando?
Ke vi estas el ĉiuj knabinoj la plej bela,
ke min tutĉarmis via nobla vizaĝ’ anĝela?
Ke min ĉarmis de viaj haroj la mola blondo,
ke tutsola, tutsola mi estas en la mondo?
Ke, se vi ne dirados unu aman parolon,
mi suferos eterne malĝojon, malkonsolon?
Jolando:
Kaj vi ĉu vi ne vidas, ke mi celas, ho! blinda,
havi la ĝojon, kiu estas ĝojo plej inda?
Olivero: (al Renato)
Estu certa: ne venkos li la belan knabinon.
Renato: (laŭte)
Kiel iras ludado?
Fernando:
Mi ŝakumas reĝinon!
Jolando
Aŭskultu! Nun unue mi aŭdas voĉon aman,
sed ofte sonĝis vian viran okulon flaman.
Ofte sur la teraso, sidiĝinte vespere,
anstataŭ ol la preĝon, mi murmuris mizere
vortojn varmajn por peti la povegantan Dion,
ke Li al nokto mia donu novan radion!
Malantaŭe je tiuj fenestregoj, la tagoj
pasadis malrapide, sen novaĵoj, sen agoj.
Mi, vidante virinon portantan suĉinfanon,
rigardis vestojn miajn, la ringkovritan manon,
kaj min ol servistinon pli malriĉa ŝatadis.
Dume sekreta timo tutan korpon prenadis.
Venis por geedziĝi moŝtoj markizaj, grafaj,
sed mi rifuzis ĉiujn: ili restis sentrafaj,
sed fine vi, Fernando, bela kaj forta venis:
ke estos edzo mia la koro tuj divenis.
Fernando:
Mi petos tuj edziĝi je vi, kara Jolando.
Ĉu vi malŝatas sorton de paĝio Fernando?
Jolando:
Kunigas nin Fortuno pro saĝegeco sia.
Rigardu: nur du movoj kaj la venk’ estas via.
Renato: (proksimiĝas)
Kiel iras ludado?
Jolando: (ridete)
Filino nevenkita
meritos malhonoron resti superegita.
Renato:
Vi malvenkas?...
Jolando:
Ne; baldaŭ…
Renato:
Kondiĉon frenezegan
mi proponis, Fernando! Prenu la plej fortegan
el kastelegoj miaj: sed, je granda favoro,
forgesu veton nian faritan je l’ honoro!
Fernando:
Ke mi amas fraŭlinon mi respondados sole;
kaj vi, grafo, parolis al mi honorparole.
Renato:
Mi plenumos promeson. Sed, se vi havas koron,
se vi amas filinon, se vi ŝatas honoron,
pensu (kaj, se mi tion memorigas, pardonon!)
pensu, ke ŝi rifuzis de grandduko la kronon.
El idar’ antikvega al mi ŝi nure restas:
je ŝi tre multaj princoj deziregemaj estas.
(Fernando ŝanceliĝas; Jolando lin incitas, per gestoj, ludi)
Jolando:
Ludu, Fernando.
Renato:
Iam vi ankaŭ, juna viro,
estos estimegata, tre pova kavaliro.
Sed, ĝis nun…
Jolando: (mallaŭte)
Ludu lastan la movon!
Renato:
Sed, ĝis nune,
vi vivas vivon vian tro senzorge, tro june.
Pripensu, ke Jolando, fraŭlino bela, riĉa,
kun vi longe ne povus esti tute feliĉa.
(Jolando kaŝe prenas manon de Fernando kaj movigas ŝakon)
Jolando:
Tutvane vi parolas: de l’ ludo la plenumo!
Kaj restas veto via.
Renato:
Kial?
Jolando: (leviĝas kun ĉiuj)
Makta ŝakumo!
Olivero:
Li estis de Diablo aŭ de Amo helpata.
Jolando: (al Renato)
De ni du edzo mia jam estis elektata.
Renato:
Ĉu vi montriĝas tiel malplena de tristeco?
Jolando:
Hejmaniĝas venkanto: ne estas malvenkeco!
Renato: (al Fernando)
Malkonata, malhela estante nomo via,
ĉu ŝajnas al vi luma sufiĉe nomo mia?
Fernando:
Sinjoro…
Renato:
Vi valoras je faro, je konsilo:
kaj mi dankegas Dion, ke estas al mi filo.
(Fernando genufleksiĝas ĉe la piedoj de Renato kaj rigardas Jolandon)
Jolando:
Kial vi turnas ĉiam mute rigardojn helajn?
Fernando:
Mi? Mi rigardas viajn okulojn tute belajn…
Giuseppe Giacosa, trad. P. kaj R. Padulli