Malfermi ĉefmenuon

Vikifontaro β

Ŝilo

Indekso : Ŝilo: Rekviemo (1862)
de Herman Melville
Tradukita de Ros' Haruo


Ŝilo: RekviemoRedakti

Tange ŝvebas la hirund'
     Sur flirt-flugilo
Super la kamp' en nubaj tagoj,
     L'arbaro-kamp' de Ŝilo —
Kie aprila pluv-konsolo
Flegis streĉitajn en doloro
Tra la nokt-interval'
Post la dimanĉa batal'
     Ĉirkaŭ la kirk' de Ŝilo —
La kirko soleca, ŝtipe forta,
Kie eĥiĝis ĝemado morta
          Kaj peta spir'
     De malamikoj mortantaj kune —
Matene malamikoj, sed amikoj je l' subir' —
     Apenaŭ plu gravas fam', patri':
(Kio kiel kuglo igas sen iluzi'!)
     Sed en trankvilo
Ili kuŝas nun sub la hirunda flirt',
     Kaj regas silent' ĉe Ŝilo.