Adamaĵoj/La signifo de la esperantista laborista movado kaj la rolo de S.A.T.

LA SIGNIFO DE LA ESPERANTISTA LABORISTA MOVADO KAJ LA ROLO DE S.A.T.
(parolado de E. Lanti en Svedio; 1933)

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj,

karaj Gekamaradoj!

La organiza Komitato de la XIII-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda komisiis al mi la taskon klarigi antaŭ sveda publiko la signifon kaj la rolon de nia movado. Mi volonte akceptis fari tian servon, sed kun la supozo, ke vi ne atendas fari sciencoplenan, metafizike nebulan traktadon pri artefarita lingvo. Cetere, ne estante lingvisto, mankas al mi la necesa aŭtoritato por tion fari. Plie, mi tuj diros al vi tute malkaŝe kaj senĝene, ke teoriaĵoj pri eblo aŭ neeblo krei kaj vivantigi lingvon, ŝajnas al mi absolute senvaloraj.

Pri tiu temo estis skribitaj multe da verkoj. Aŭtoritataj profesoroj neis; aliaj, ne malpli eminentaj, jesis kaj de tio rezultis nenio certa kaj pozitiva. Pli konvinka ol ĉio ŝajnas al mi la simpla, tuj konstatebla fakto, ke mi nun staras antaŭ vi, estimataj ĉeestantoj, kaj paroladas en artefarita lingvo. Kaj estas ankaŭ kontrolebla, se ne tuj konstatebla fakto, ke relative multaj el la aŭskultantoj ĉi tie sidantaj min bone komprenas. Ankaŭ same bone komprenus la malproksimaj esperantistoj, kiuj nun aŭdus per sia radio-aparato, se la sveda radiostacio ne estus malpermesinta la dissendon de nia hodiaŭa programo. Vi certe konsentos, ke tiuj faktoj havas multe pli grandan valoron ol ĉiaj teoriaĵoj.

Cetere nur eksperimento, sperto povas meti finon al pure teoriaj diskutoj. Sekve, eksciu do, ke jam de 46 jaroj pli kaj pli ofte la eksperimento sukcese ripetiĝas ĉiutaĝe, tra la tuta mondo.

Ni vivas en epoko, dum kiu la homo flugas per maŝinoj, aŭdas el malproksime per aparatoj; en nemalproksima tempo oni ne nur povos aŭdi, sed vidi la foran kunparolanton. Tamen pri la ekzisteblo de tiuj teknikaj mirindaĵoj multaj homoj ne volis kredi antau kelkaj dekoj da jaroj. Hodiaŭ la maljunuloj el inter la plej obstinaj nekredantoj devas konfesi al si, ke ili eraris.

Same okazos, rilate la problemon pri mondlingvo. Pli kaj pli cetere la nombro de skeptikuloj malgrandiĝas. Iel estus ofendi la svedan publikon, kies progresema spirito estas bone konata, se mi insistus pri tiu punkto per akumulado de pruvoj, ĉu teoriaj aŭ faktaj. Mi do limigos min per la facile pruvebla aserto, ke esperanto vivas, funkcias, senĉese pliriĉiĝas kaj elastiĝas per la uzado, ke ĝiaj progresoj en la vastiĝado, kvankam malrapidaj, estas tamen konstantaj kaj ke ĉiuj surogatoj naskiĝintaj poste fiaskas unu post la aliaj, tial ke ili venas tro malfrue por solvi problemon jam kontentige solvitan.

Tial mi do simple transiros al la du ĉefaj punktoj de mia parolado, nome:
1)Kial laboristoj kaj avangardaj esperantistoj aparte kongresas?
2)Kiajn avantaĝojn la proletaro povas trovi en la ĝenerala tutmonda aplikado de esperanto?

Necesas ja diri, ke ĵus finiĝis en Kolonjo la XXV-a tiel nomita neŭtrala Universala Kongreso de esperanto, dum ni kolektiĝis ĉi tien.

En la fruaj tempoj de la esperanta movado, kiam temis ĉefe montri al la skeptika publiko, ke lingvo artefarita povas funkcii; kiam la nombro da esperantistoj estis tre malgranda, tiam estis memkompreneble, ke la intereso de tiuj unuaj pioniroj postulis malatenton inter klasoj kaj inter opinioj. Burĝoj kaj proletoj, katolikoj kaj framasonoj, reakciuloj kaj revoluciuloj estis ligitaj per unu sama komuna ideo kaj deziro, nome konigi al la mondo la mirindan kreaĵon de d-ro Ludoviko Zamenhof. Cetere la aŭtoro de esperanto estis tiom altspirita homo; el lia modesta persono elradiis tia unuiga forto, ke harmonio povis regi dum la universalaj kongresoj inter homoj plej diversaj laŭ deveno, kulturo kaj opinioj. Sed laŭgrade kiel vastiĝis la movado, kiam ĝi penetris pli kaj pli en laboristajn rondojn, tiam neeviteble devis elmontriĝi la klasaj antagonismoj.

Dum la lasta mondmilito esperanto estis metata en la servon de nacieca propagando. Esperantaj organizoj en Germanio kaj Francio uzis nian lingvon por diskonigi dokumentojn kaj propagandilojn, favorajn al sia respektiva nacio. Tio kompreneble devis havi kiel sekvon, ke internaciistoj ne plu emis renkontiĝi en sama kongreso kun ŝovinistoj; same la laboristoj, kiuj estas nemalofte persekutataj de sia propra registaro, ankaŭ ne plu povis silente aŭskulti la flatajn kaj malsincerajn vortojn, kiujn kutime eldiras la gvidantoj de la neŭtrala movado al la registaroj, kies gastoj ili estas. Ĉu, ekzemple, niaj komunistaj kaj socialistaj K-doj povus nunjare kongresi en Kolonjo kaj neŭtrale rilati kun reprezentantoj aŭ laŭdantoj de la Hitlera barbareco? Tio estas neebla. Tia neŭtralo estus tute kontraŭnatura kaj mi sekve deklaras, ke la XXV-a k.a. tiaj kongresoj havas nenian rajton, nenian pravon en sia pretendo reprezenti la tutan esperantistaron…

Antaŭ dek tri jaroj aŭdiĝis la krio: "For la neŭtralismon!" kaj ĝi trovis larĝan resonon en la laboristaj esperantaj rondoj. De tiam nia movado iras laŭ sia propra vojo, kvankam ĉiuj esperantistoj uzas la saman esperanton. Jen do kial nunjare ni estas la gastoj de la demokratie regata ĉefurbo de Svedio, dum la neŭtraluloj honoris Hitleron per sia ĉeesto en Kolonjo…

La laborista esperantismo pruvis eksperimente, ke ĝi estas natura kaj vivkapabla entrepreno; sed oni komprenu min bone: tia apartiĝo neniel signifas niaflanke deziron, ke esperanto ne prosperu en burĝaj kaj eĉ faŝistaj rondoj. Male, kun maliceta kontento ni ĝojas, kiam ni tion konstatas. Ni havas la firman konvinkon, ke la artefarita lingvo portas ion en si revoluciecan. Tiun "ion" Zamenhof malprecize nomis "interna ideo de esperanto", kaj estas fakto, ke tiu pli malpli nebula koncepto pri la signifo de tutmonda lingvo forte ligis kaj subtenis la unuajn pionirojn de la esperanta movado; tiu idea ligilo estas eĉ unu el la kaŭzoj de la sukceso de esperanto super konkurencaj projektoj.

Ĉio kio helpas faligi la murojn inter la popoloj, estas ja en si mem revolucieca. Estus tute utopie prezenti al si mondon, sur kiu regus socialismo, t.e. paco, libero, foresto de ĉia ekspluatado kaj en kiu mankus la modernaj komunikiloj kaj produktiloj. Sekve sur la teknika kampo eĉ faŝistoj povas senkonscie labori al la detruo super tio, kion ili glorigas kaj deziras pluigi. Al tiaj homoj bone aplikiĝas la penso de la aktikva greka poeto:

"Kiujn volas Jupitero pereigi, tiujn li malsaĝigas."

La apartiĝo inter la laborista kaj burĝa movadoj okazis en Prago dum la jaro 1921. De tiu tempo ĉiujare kaj sen interrompo Sennacieca Asocio Tutmonda flirtigis sian standardon en iu grandurbo el Eŭropo: kvarfoje en Germanio, po unu fojo en Belgio, Aŭstrio, Sovetio, Francio, Britio, Nederlando kaj estas jam la dua fojo, ke Svedio gastigas nin: en 1928 ni ja kongresis en Gotenburgo kun la partopreno de K-doj el Sovetio kaj eĉ unu el Afriko.

Kaj tio estas ebla? vi certe demandos, kiam vi ekscios, ke nia organizo en la plej prospera tempo havis nur 7000 membrojn. Tio estas tiom pli miriga, ke la SAT-anoj estas ĉiuj neriĉaj homoj, eĉ multaj estas malriĉaj, senlaboraj, tiom pli ke en Italio jam delonge nia Asocio estas malpermesita, ke en Sovetio antaŭ tri jaroj trafis ĝin la sama sorto, kaj ke en aliaj diktotorecaj landoj ĝi renkontas multajn barojn kaj malhelpojn. Tamen malgraŭ ĉio ni sukcesis venigi en ĉi tiun belan urbon el la Nordo 599 K-dojn el 15 landoj. Trude ja staras la demando: kiel tio estas ebla?

Pli faciligos la respondon, se mi tuj konigas al vi la fakton, ke, ekzemple, 5 K-doj venis el Parizo bicikle kaj unu el Hispanio samrimede. Dum la tuta jaro ili ŝparegis kun la celo akiri la necesan monon por libertempe vojaĝi al la SAT-kongreso. Ĉiun jaron okazas tiaj faktoj, kaj ili klarigas la miraklon, ke Asocio havanta nur kelkajn milojn da anoj povas tamen okazigi ĉiujare kongreson same imponan, kiel tiuj de organizoj kun milionoj da membroj. La forto de nia movado kuŝas en tio, ke la SATanoj forte konscias, ke ili estas pioniroj de nova, granda ideo, kiu pli malpli frue konkeros la mondon.

La nombro da anoj cetere ne ĉiam estas por organizo sufiĉa pruvo pri ĝia efektiva forto. La lastatempaj okazintaĵoj en Germanio bedaŭrinde montras tion tre klare…

Nia movado estas forta kaj nedetruebla, tial ke naskis ĝin entuziasmo, idealismo kaj forta konscio pri tio, ke la proletaro povos definitive emancipiĝi nur, se ĝi estas mondskale unuigita. Ĉiuj facile konsentos, ke tia unuiĝo por esti reala, natura kaj efika, postulas komunan lingvon kaj senperajn rilatojn inter la membroj.

La nuna furoro de la faŝismo, de la naciismo en pluraj landoj ne devas trompi nin. Tiuj movadoj povas dume triumfi kaj eble alkonduki la homaron al nova milita katastrofo la mondon ampleksanta, sed ili neniel kapablas solvi la problemojn, kiujn la senĉesa kaj nehaltigebla vastiĝo de la permaŝina produktado metas antaŭ nin. Malgraŭ ĉiaj naciismaj penoj la landaj kadroj krakas, fendiĝas; pli kaj pli evidentiĝas, ke la industriaj kaj financaj problemoj ne povas trovi solvon naciskale. Tion montras la senrezulta sinsekvo de mondkonferencoj. Eble kelkaj ties partoprenantoj komprenas la problemon kaj ekvidas solvon; sed evidente neniu kuraĝus ĝin proponi pro timo esti konsiderata kiel malbona patrioto, kiel naciperfidulo. La ĝusta solvo ja postulas forlason de la naciaj suverenecoj kaj forfalon de la landlimoj.

La problemo, estimataj aŭskultantoj, estas ja tutmonda. La fakto, ke Japanio forlasis la Ligon de Nacioj, pruvas tion tre bone. Oriento ne plu toleras la hegemonion de Okcidento, tial ke pli kaj pli enplantiĝas tie la okcidentaj produktometodoj. Kaj tio havos kiel rezulton, ke venos nepre la tago, kiam la eŭropaj merkatoj estos surŝutataj de malkaraj varoj. La salajroj de la aziaj laboristoj estas ja tre malaltaj; iliaj vivkondiĉoj estas mizeraj kaj tio okazigos en tempo pli malpli proksima, ke salajroj tendencos egaliĝi tra la tuta mondo. Sed, se la okcidentaj laboristoj ne konatiĝos kaj unuiĝos kun tiuj el la Oriento, la egaligo okazos al la malsupro, dum ĉiuj havas intereson, ke ĝi okazu al la supro. En kia ajn direkto okazu la egaliĝo, ĝi estas neevitebla.

Estas utopie kredi, ke oni povas haltigi la teknikan progreson. En pasinta tempo laboristoj disrompis maŝinojn; hodiaŭ ekzistas burĝaj ekonomiistoj, kiuj rekomendas limigi, reguligi la instalon de maŝinoj. Sed tio estas neebla: neniam la kapitalistoj el la tuta mondo interkonsentos pri tio.

La invento de artilerio havis dum la mezepoko kiel sekvon, ke baronoj, grafoj kaj dukoj perdis sian suverenecon super la malgrandaj teritorioj de ili regataj, tial ke la dikaj muroj de iliaj kasteloj ne plu ŝirmis ilin kontraŭ la kanonoj. La hodiaŭa tekniko havos nepre similan rezulton rilate al la nacia suvereneco. La limoj devas malaperi; kaj ne nur Eŭropo, sed la tuta mondo estos vole nevole devigata unuiĝi – se ĝi ne volas refali en primitivan barbarecon.

Kiel okazos tiu unuiĝo? Ĉu milite, aŭ pace? La nunaj nacioj rezultas de la kunfandiĝo de provincoj kaj tio okazis ĝenerale per milito. Ĉu same okazos rilate al la mondunuiĝo? Estus tro riske respondi tian demandon. Antaŭ kelkaj jaroj oni povis esperi, ke la II-a aŭ III-a Internacio sukcesos unuigi la tutan laboristaron tiom forte ke ĝi kapablus starigi novan ordon en la mondo. Bedaŭrinde montriĝis, ke la nacikonscio estas nun ankoraŭ multe pli forta ol la klaskonscio. Necesas esti blinda por tion ne vidi. Kaj la konsekvenco de tio estas, ke oni ne povas esperi fare de la proletaro baldaŭan plenumon de la historia misio, kiun Karlo Marks atribuis al ĝi…

Kiuj kulpas en tio? Ne estas mia tasko pritrakti tiun demandon. Sed mi opinias, ke ne necesas klarigoj por kompreni, kian grandan rolon povas ludi esperanto en la necesa, urĝa tasko ĝisradike detrui la naciismon, kiu infektas diversgrade la tutan mondon kaj malhelpas ĝian unuiĝon…

Se la laboristoj volas eviti kompletan sklaviĝon, kiel nun okazas en kelkaj landoj, ili estos devigataj serĉi novajn vojojn por atingi sian celon, nome la starigon de l’ socialismo. Kaj, parolante pri socialismo, mi pensas pri sociordo, el kiu ne nur la klasoj malaperis, kie ne plu estas burĝoj nek proletoj, nek privilegiita burokrataro, sed ankaŭ kie regas libero, kie la homo konservas, aŭ pli bone, akiris sian tutan dignon. Tia vera socialismo, miaopinie, ne povas ekzisti nur en unu sola lando, sed devas havi kiel kampon la tutan mondon.

Mi jam diris, ke la tekniko pli kaj pli penetras en Azion. En tiu procezo unuavice marŝas Japanio kaj estas tre karakteriza fakto, ke tie ankaŭ la esperanta movado larĝe vastiĝas. Antaŭ nelonge eĉ la eksurbestro de Tokio, S-ro Hideĵiro Nagata, faris perradian paroladon, en kiu li forte akcentis la neceson de esperanto. Ĉi-okaze mi altiras la atenton de la svedaj laboristoj al tio, ke ili havas tute apartan intereson konatiĝi, intertrakti kaj unuiĝi kun japanaj K-doj.

Ne kredu, ke mi fantazias aŭ ŝercas. Per raporto publikigita en Sennaciulo, la oficiala organo de nia asocio, mi eksciis kun intereso pri la laŭdinda entrepreno de via kooperativa movado fabriki kaj disvendi elektrajn lampojn. Nu, malmultan tempon poste mi legis en iu revuo represon de informo, aperinta en la bulteno de la franca Komerca Ĉambro de Tokio, laŭ kiu elektraj lampoj, fabrikitaj en Japanio, komencas invadi la mondmerkaton; ili jam konkurence venkis en Usono, en Sud-Ameriko kaj en Afriko; ili penetris en Brition, Holandon kaj Germanion. Per tiu simpla fakto vi nun certe pli facile komprenas pri la intereso de svedaj laboristoj interrilati kun japanaj fratoj.

Por tion fari, ĉu vi lernos la japanan lingvon, ĉu vi atendos, ke la japanoj lernu la svedan, aŭ ĉu ne estas preferinde sekvi la konsilon de S-ro Nagata, nome lerni esperanton? La respondo al tia demando ne povas esti duba.

Aliflanke la sperto instruas, ke por esti efika, la interligiĝo ne devas okazi nur de supre, burokrate. Sekve necesas de malsupre plekti retaron el multaj fadenoj, kaj tiele krei fortan, nedisŝireblan klasan unuiĝon.

Tian plektadon jam povas komenci esperantistoj. Estas ĝuste la celo kaj la tasko de SAT liveri la fadenojn. Per eldono de Jarlibro, en kiu aperas adresoj de membroj kaj grupoj el la tuta mondo, ni ebligas kaj faciligas al ili la interrilatojn; same per la publikigo de korespondpetoj en niaj gazetoj. La SAT-anoj interŝanĝas leterojn, fotojn, informojn kaj per tia daŭra interrilatado kreiĝas fortaj amikecaj ligiloj. Tio bedaŭrinde okazas ankoraŭ tre timigite; sed kiu neos, ke tia demalsupra, grandskala kreiĝo de ligiloj povus tre helpi al la malfortigo de la naciismo kaj al la estigo sur la tuta tero de spiritostato, ebliganta la aplikon de la sennaciecaj solvoj, kiujn diktas pli kaj pli trude la senĉese vastiĝanta tekniko?

La nuna malharmonio kaj ĥaoso en la mondo rezultas grandparte de tio, ke la ideoj kaj sentoj ĉe la plimulto da homoj ne evoluis paralele al la sciencaj progresoj. La tradicioj pezas tiom forte sur la mensojn, ke tio malebligas ekvilibriĝon, harmoniiĝon inter la materio kaj la spirito. Modeste, sur limigita kampo nia Asocio laboras efike al la efektivigo de tiu necesa harmoniigo.

Morgaŭ kelkaj centoj da kongresanoj el 15 landoj komencos pritrakti siajn komuninteresajn aferojn kaj la tuta kongreso aspektos, kvazaŭ sidus kune nur homoj de sama nacio. Forestos tradukistoj kaj sekve neniu parolonto povas timi, ke liaj diroj ne estos ĝuste interpretataj. La protokolaro de la kongreso estos publikigita nur en unu sola lingvo. Per tio tempo kaj mono estos ŝparataj, kaj multaj eraroj kaj malagrablaĵoj evitataj. Se troviĝas skeptikuloj inter vi, mi kore invitas ilin ĉeesti unu aŭ du kunsidojn de nia kongreso kaj iliaj duboj baldaŭ elbloviĝos. Ĉiu sincera homo, kiu konsentas esplori la aferon, devas konsenti, ke nia Asocio konsistigas por la laboristaro modelon de organizado, kiu prezentas grandajn avantaĝojn.

Pli malpli precize vi jam povas prezenti al vi nian movadon kaj restas al mi nur aldoni unu trajton, por ke la bildo estu finskizita antaŭ viaj spiritaj okuloj. SAT ne havas partie politikan karakteron kaj laŭstatute ne povas trudi al siaj membroj ion ajn kontraŭan al ilia politika konvinko. Ne difinante al si politikajn taskojn, kiujn cetere ĝi tute ne povus plenumi, sed nur edukajn kaj kulturajn, nia Asocio ebligas al anarkistoj, komunistoj, socialistoj, sindikatistoj kaj senpartiuloj, ke ili kunlaboru kun reciproka kompreno kaj toleremo. En kelkaj landoj tia kunlaboro estas malfacila pro la tie reganta partia fanatiko, sed ni ne timis entrepreni malfacilan taskon. Cetere mi ne bezonas insisti pri tiu punkto, ĉar ni troviĝas en landoj kie funkcias la al SAT similcela Laborista Kleriga Asocio, kiun vi nomas A.B.F. Kiam en la jaro 1928 mi por la unua fojo aŭdis pri tiu laŭdinda entrepreno de la sveda laboristaro, mi sentis fortan deziron fari el SAT per esperanto iun mondskalan A.B.F. Vi eble pensas, ke tio estas troa ambicio, kvankam tre nobla. Povas esti!… Sed estas vero, ke por homo la vivo estas vivinda, nur se li havas altan idealon, al kiu li senĉese penas alproksimiĝi…

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj, karaj Gekamaradoj!

Eble mi parolis tro longe kaj tedis vin; permesu tamen, ke mi konigu al vi ankoraŭ kelkajn pensojn, kiujn vi konsideru fantaziaj aŭ ne.

Antaŭ du monatoj oni celebris en Kutans (Coutances) urbo el la departemento Manŝ (Manche), la miljaran datrevenon de la alveno de normandoj en Fraricio. Tiuj homoj venis el Skandinavio. Tial ke mi mem naskiĝis en Normandio, tio sendube instigis min fari belan revon, kiu tamen povas fariĝi realaĵo. Unue mi vidis per la imago la antikvajn vikingojn, kiuj rabe kaj venke trakuras la mondon kaj starigas en la mezo de l’ XI-a jarcento la t.n. Skandinavian Imperion, kies limoj etendiĝis de Konstantinoplo al Nov-Jorko, pasante tra Kievo, Novgorodo, Stokholmo, Kopenhago, Oslo, Jorko, Dublino, Rejkjaviko kaj kiu posedis Groenlandon, Novan Teron, la duklandon de Normandio kaj la reĝlandon de la Du-Sicilioj. Poste okazas reciproka asimiliĝo inter la konkerintoj kaj konkeritoj. Maristoj fariĝas terkulturistoj kaj ĉe ili la aventuremo malfortiĝas aŭ almenaŭ ekdormas por longa tempo. Kaj, Skandinavio mem, de kie foriris la batalemaj vikingoj, fariĝis en nia epoko unu el la plej pacemaj mondpartoj. Sed la konkeremo tamen ne tute elsekiĝis; ĝi nur aliiĝis en metodan organizemon kun larĝa horizonto. La skandinavaj idiomoj ne estante multe disvastigataj tra la mondo, modernaj vikingoj alprenas esperanton kaj konkereme vastigas ĝin sur la tutan teron…

Ĉu tio estos nur revo? Vi, estimataj skandinavoj, respondu mem al tiu demando. Ni konas kaj alte taksas vian organizkapablon, vian seriozon kaj obstinon; tial ni havas la konvinkon, ke nenie troviĝas pli taŭga grundo ol en ĉi tiu norda duoninsulo por dissemi nian esperantismon. Pli kaj pli nia SAT-movado renkontas barojn kaj malhelpojn en la diktatorecaj landoj. Estas eĉ timinde, ke la diktatorema frenezo infektu ĉiam pli kaj pli larĝan kampon. Eble Skandinavio estos la lasta rifuĝejo por nia movado. Se tiel devus okazi, mi estas certa, ke vi ne lasos fali la standardon, sed gardos ĝin fidele, ĝis forpasos la febro, kiu nun skuas grandajn potencojn. Frenezo kaj pasio ne pevas daŭre regi la mondon; venos certe tempo, kiam la racio kaj prudento eniros la kapon de la homoj.

En tiu espero, kun la neŝancelebla konvinko, ke pli malpli frue nia SAT-movado konkeros la tutan mondon, mi finos per ĉi tiuj esperigaj vortoj de la aŭtoro de esperanto:

"Tra densa mallumo briletas la celo,

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,

Nek batoj de l’ sorto nek mokoj de l’ homoj,

Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita

Ĝi estas, la voj’ elektita."

E. Lanti.

(El "Sennaciulo", aŭg.1933, sept.1933, oktobro 1933)