Al ĉiu ŝajnas siaj propraj idoj plej belaj

Indekso : Al ĉiu ŝajnas siaj propraj idoj plej belaj
de P. Chr. Asbjørnsen
Tradukita de H. Th. Thomsen
El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj. Esperanto-Forlaget, Kristiania, 1908.

Pafisto iam iris en arbaro, jen li renkontis skolopon.
"Kara, bela, ne pafu miajn idojn," petis la skolopo.
"Kiaj estas viaj idoj?" demandis la pafisto.
"La plej belaj idoj irantaj en la arbaro estas miaj," respondis la skolopo.
"Nu, mi ne volas pafi ilin," diris la pafisto.
Sed revenante, li portis per la mano tutan faskon da skolopidoj, kiujn li estis pafinta.
"Ve, kial tamen vi pafis miajn idojn," diris la skolopo.
"Ĉu tiuj-ĉi estas viaj?" demandis la pafisto, - "mi ja pafis la plej malbelajn, kiujn mi trovis."
"O, jes," diris la skolopo, "sed ĉu vi ne scias, ke ĉiu trovas siajn proprajn idojn plej belaj."