Auli
Oni kvazaŭ frapegis per bastonego al la dommuro kaj ĵetadis plenmanojn da hajleroj al la fenestrovitroj. Fulmegis kaj tondregis, kvazaŭ tujmomente la muroj de ŝtondrinkejo renversiĝus. La timige mallumega nokto estas plena de teruro kaj fantomoj. Post pli laŭta ektondro, kiu aŭdiĝis kvazaŭ eksplodo de grenado giganteca, Auli vekiĝis, manapopiĝis kaj ekrigardis al la fenestro. Eĉ la rozeta brilo de fulmo ne povis forigi lian palecon. La timtaŭzita vizaĝo havis koloron de pasintvespere survestita neĝoblanka ĉemizo. Ĉu li ĵus nur sonĝis; ĉu nun estas sonĝo aŭ li jam vekiĝis? Ĉu li vivas ankoraŭ aŭ jam mortis? Ĉu en sonĝo aŭ efektive la fulmo lin trafis kaj mortigis? Iom post iom eniris en la konscion la sento de l’ ankoraŭa vivo, iom post iom sorbiĝis en la sangon agrablo pro tio. Sed subite ekatakis nova timekscito: ke la sonĝo estis nur antaŭsigno de tio, kio estiĝos eble nun-nun… en kia ajn momento; kio tiam? Kaj tuj ekhavis la penso plenan konvinkecon, rokofirman fidindecon: certe la terura sonĝo antaŭdiris tion, ke li devos morti jam hodiaŭ pro sia granda kulpo. Sed se li provus preĝi, eble la Patro Ĉiela ne estus tiel severa, eble li malplisevere prijuĝus lin kaj lasus al li la vivon! Sed eĉ preĝi li ne povis: ne eblis movi la membrojn rigidiĝintajn, la manoj malelastaj ne kuniĝis, la genuoj lignecaj ne fleksiĝis, la lango estis alkatenita kaj la penso ripetadis senĉese: nun li min mortbatas, nun estas la fino. Frapo post frapo malsuprentondregis kaj ĉiu el ili kvazaŭ trapenetris Auli-n de cerbo ĝis koro, de verto ĝis plando.
Tiam plikvietiĝis la ventego kiel ankaŭ la fulmotondro, kaj Auli, vidante, ke la vivo, almenaŭ por momento, estas garantiita, rericevis sian kuraĝon, eĉ ne pensis plu preĝi, sed ekmeditis pri io pli ĉiutaga kaj ordinara. Tre ordinaraj liaj pensoj tamen ne estis, ĉar la malgranda kapeto de Auli ĉiam estis okupita per solvado de diversspecaj komplikaj problemoj. Tiel ekzemple la avinon, kiu paŝtis ilian bovinon, la tutan posttagmezon, li ĝenadis per la demando, kial la suno subiras nur vespere, ĉu ĝi ne povas tion fari jam dum tagmezo. Auli nome volis, ke la avino hejmenpelu la bovinon pli frue; la avino rediris, ke ŝi ne povas fari tion antaŭ la sunsubiro, sed la suno subiras nur vespere.
Nun Auli rompadis la kapon pri la demando, kial la Patro Ĉiela estas tiel kolera kaj volas lin mortigi, kiel tion diris la avino. Ĉu ĉio ĉi entute estis la faraĵo de l’ Patro Ĉiela? Eble pli pravis Petsu-knabo dirinte, ke la Patro Ĉiela en tiaspecaj okazoj tute ne estas hejme kaj liaj knaboj tiam petolaĉas: ekbruligas alumetojn kaj dispuŝas la ŝtonojn de la vaporforno. Eble la Patro Ĉiela kun sia panjo, samkiel la gepatroj de Auli, foriris en la arbaron por alporti lignaĵon, kaj la knaboj havas plenan liberon por petolaĉi kaj timigadi Auli-n. Eble la knaboj ne havas avinon, kiu ilin bridus.
Auli ekaŭskultis. El la alia ĉambro aŭdigis du spirbruetoj: tiuj de la avino kaj fratino. Se li nun leviĝus treege mallaŭte kaj elirus eksteren por manĝi la hajleron? La malbona pordo plorbleketas kvazaŭ hundo malsata, eble la avino vekiĝos kaj ekgrumblos. Tio ne multe signifus, sed ŝi denuncos. Ŝi ja denuncos kaj tiam oni havas por fari ne nur kun la Patro Ĉiela, kies punoj tamen estas pli-malpli problemaj. Auli rezignas la eliron kaj daŭrigas la meditadon pri l’ familiaj aferoj de la Patro Ĉiela. Al la Patro Ĉiela oni devas diri dankon, kiam oni estas satmanĝinta. Foje demandis Auli, ĉu oni ne devas diri ankaŭ al la Patrino Ĉiela. El la respondo li konkludis, ke la Patrino Ĉiela kvazaŭ entute ne ekzistas, sed tio ja ne povas esti, ĉar kio estas la patro sen patrino? Kiu kuiras al ili manĝaĵon kaj lavas ilian tolaĵon, kiu iras kun patro en arbaron por ŝteli lignaĵon kaj kiu detiras poste al la patro la kotkovritajn botojn? Patrino supozeble ekzistas, sed pri ŝi oni verŝajne ne volas paroli. Eble ŝi ne estas la vera patrino, sed ia »kromvirino«, kiel tiu de la patro de Petsu-knabo. Sed la Patro Ĉiela ja ne toleras kromvirinojn, kiel diris la avino. En la kapo de Auli ekturniĝis stranga radaro, li kuntiris sin sur la kuŝejo kaj rigidiĝis. Sed iom post iom liaj sentemaj oreloj kaptis paŝojn ŝtelirajn kaj tio eltiris lin el la komenciĝanta sonĝa vizio. Auli rigardis al la interĉambra pordo kaj vidis sur la sojlo blankan figuron, kiu manetende serĉis al li la vojon. Auli volviĝis kun la kapo en la litkovrilon kaj tremante ekatendis. Ankaŭ nun li ne povis preĝi, kvankam mortotimo lin ekregis kaj la vivo ŝajnis esti pli kara ol iam antaŭe. Simile al struto li kaŝis sian kapon kaj dorlotis en si la malfortan espereton, ke eble oni ne rimarkos lin kaj paŝos feliĉe la danĝera nekonata. Sed tiu estaĵo mistera, ĝi alproksimiĝas, ĝi troviĝas jam ĉi tie ĉe la lito, ĝi karesas mane la litkovrilon, palpas tra la kovrilo la kapon de Auli, lian nazon, buŝon, liajn okulojn. Auli timas moveti eĉ hareton — ĉirkaŭ lia koro iĝas malvarme. Nun…
»Auli«, oni flustris mallaŭtege.
Auli eĉ la spiron retenas; eble tiel la alveninto supozas lin mortinta kaj foriros.
Sed tiu eĉ ne pensas pri foriro; tiu ektiras la litkovrilon por ĝin fortiri de Auli. Kroĉfingre Auli firmtenas la randon de la kovrilo kaj kontraŭstaras per ĉiuj fortoj, sed kiom da ili entute li havas: baldaŭ estas rompita la kontraŭstaro kaj Auli, sentante sian malforton, ĵetas sin en la lasta momento surbrusten, kaŝante la kapon en la kuseno, por ne vidi la plej teruran, kio nun evidente okazos. Li kvazaŭ sentas ĉe sia nuko la malvarman klingon de falĉilo, per kiu la mortanĝelo tratranĉos lian kolon, li submetiĝas al la destino de l’ sorto: oni mortigu lin jam, sed tiel, ke al li mem ne estu videble.
Anstataŭ la falĉitranĉo en la kolon, plektiĝas du molaj brakoj ĉirkaŭ la malgranda korpo de Auli kaj eligas lin el la lito. Auli volas helpkrii, sed ne kuraĝas; deziras sin forŝiri kaj forkuri, sed ne havas la forton. Nun oni kaptas lin ĉe la ŝultretoj kaj oni returnas la knabon.
»Hăilu«, ekkrias la etulo, konsterniĝinta pro la neatendita metamorfozo.
»Silentu, la avino vekiĝos! Ĉu vi min timas?«
Auli preskaŭ volus konfesi ĉion, sed tiam venkas la vireca memestimo:
»Ne, mi ne timis, mi timas entute nenion; mi Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/11 kiam la Patro Ĉiela ilin semas, kiel kreskadas sur la kampo aliaj kreskaĵoj. Auli preskaŭ konsentus iri al la Patro Ĉiela, se tiu enlasus lin en sian hajlerujon. Se oni nur povas reveni, ĉar kiu scias, eble ne troviĝas ĉe l’ Patro Ĉiela tiaspecaj bonegaj frandaĵoj, kiel okzaloj, ’junaj alkreskaĵoj de piceoj kaj pinarboj kaj blanka molaĵo de kelkaj herbotrunkoj? Ĉu tie oni povas mordeti la alnoŝelon, ĉu tie kreskas sorpoberoj kaj sufiĉe acidaj sovaĝaj pomoj?
Frosto-malbonulo kurbigis ambaŭ etulojn kaj igis tamen fine pensi pri ĉambreniro. Oni suprentiris la ĉemizetojn kaj dum vidiĝis la bluetaj femuroj, oni kolektadis en la sinojn la valoran havaĵon, kiom oni povis, ĉe kio la veramo de Auli igis lin konfesi al la fratino: »Häilu, mi tamen timis, kiam la Patro Ĉiela riproĉadis«. Kaj kiam Häilu diris nenion: »Häilu, mi timis ankaŭ vin, kiam vi alvenis.« Kiam Häilu plu silentadis, li rekte eldiris: Häilu, ne iru al la avino, mi timas dormi sola. Tiam Häilu diris kolerete: »Stultulo, mi eĉ ne povos iri kun hajleroj al la avino, mi devos veni al vi.« Kaj Auli, la mizerulo, tro malfrue komprenis, ke li malkaŝis sian gravan sekreton tute senbezone; kion opinias nun Häilu pri li: timas kvazaŭ knabino. Kaj se li timas, ĉu li ne aliformiĝos en knabinon, kiel asertas Petsu-knabo. Li ne havis tempon, por pli longe sin turmentadi per meditado: ili devis reeniri en la ĉambron kaj oni devis kolekti ĉiujn fortojn kaj kapablojn, por iri tiel mallaŭte, ke avino ja ne vekiĝu.
Auli kaj Häilu sidis unu apud la alia sur la litrando kaj frandis la lastajn hajlerojn. La ĉemizetoj de malsupre malsekiĝis kaj ili rulis ilin kiel eble plej alten, por ke la malseka ŝtofo ne tuŝu la korpon. Tiam venkis la laceco kaj la etaj hometoj falis en reciproka ĉirkaŭpreno en la plej dolĉan dormon.
Alvenis la mateno nuba kaj malhela kvazaŭ farunsupo, en kiun oni avare pogute verŝas lakton, tiel ke ĝi apenaŭ povas griziĝi, aŭ kvazaŭ maljunulo ebria malfermus post nokta diboĉado siajn sen tio malklarajn okulojn. Eĉ la birdoj tre malvigle ĉirpis kaj ne ili kaŭzis la ektesordinare fruan vekiĝon de Auli. La gepatroj estis revenintaj hejmen, tion pruvis jam la botegoj de patro, en kiujn estus enigeblaj po du Auli unu super alia, tiel ke la supra, starante sur la verto de la malsupra, eĉ sur la piedfingroj apenaŭ povus rigardi trans la randon de la tibiingo. Auli eligis sian nukon el la brakoj de Häilu kaj ordigis la nokte suprenvolvitan ĉemizeton al ĝia loko.
»Auli, Häilu, ellitiĝu, elpelu la bovinon, la avino hodiaŭ malsanetas,« aŭdiĝis kvazaŭ de ie tre malproksime la vokado de patrino kaj: »Knabino, kial vi vin nudigis kvazaŭ karoton,« oni poste riproĉis, »Rigardu, kiel bone Auli dormas.«
Auli ne volis ellitiĝi. Nur la kunigitaj fortoj de patrino kaj Häilu finfine lin venkis. Eble ne tiom oni lin perfortus, sed Häilu rifuzis paŝtiri sola. Fine la vireto estis vestita kaj oni ekiris ansermarŝe en la sekva vicordo: antaŭe bovino Maasik kun ĉiuj kornoj kaj vosto, meze Häilu kun vergo, kaj malantaŭe Auli kun duondormantoj, vekiĝantaj pensoj, dum ĉe la hejma pordego staradis la patrino kaj ilin postrigardante, la okulojn per manplato ŝirmis de sunlumo, kaj la patro ĉe lignosegado murmuris la verseton:
»Auli kaj Häilu,
bovineton pelu.«
La patro promesis al Auli desegi de lignobloko belan diskon. En kia ajn okazo tio estus neeldireble ĝojiginta Aulin, sed hodiaŭ li akceptis la ĝojigan avizon tre apatie: kion valoris disko, kiam temis pri io multe pli grava. Auli rekte ekploris, kiam Häilu ne volis alpeli la bovinon al tiu de Petsu-knabo, ĉar Häilu toleris nek Petsu-knabon, nek liajn petolaĵojn. Fine oni interkonsentis pri »por tre mallonga tempo« kaj ekiris.
Petsu-knabo paŝtadis sur la dehakejo kaj rajdsidante sur arbostumpo, frapadis ĝuste la ŝelon de fajfilvergo, kiam lia nigrebunta Klähvi ekmurmuris. Levinte la okulojn kaj ekvidante la venantajn la kriaĉulo tuj aĉvoĉe ekkriegis:
»Geedzigo, geedzigo!
gefianĉoj venas.
Auli Häilu-n edzinigas,
Maasik estas doto.«
Häilu tuj reenirigis Maasikon, sed Auli, venkinte la tutan abomenon, iris al sia ĉiama turmentanto, kvazaŭ li povus atendi de tie ion bonan.
«Bonan tagon, fianĉo«, ekmokis Petsu-knabo, pinĉante la fingron de Auli per vergopinte entranĉita pinĉilo kaj kiam ĉe la lasta ekgutadis larmoj: »Vidu, vidu, al li eĉ ne plaĉas enŝovi en la fendon.«
Sed por Auli ekzistadis nur ununura problemo kaj ĝin li devis solvi je ĉia prezo.
»Aŭdu«, li volis komenci la demandadon.
Klähvi kuris al iu renkonte kaj Petsu-knabo atentege ekrigardis, kiu estas venonta.
»Estas Tilma,« li fine rekonis.
Kaj estis Tilma, fralino de Petsu-knabo; ŝi alportis manĝaĵon. Knabino kun nigra taŭzita, pendaĉanta hararo kaj kun ĉirkaŭvagadantaj ŝtelistokuloj. Nenien en fremdaj domoj oni volis ŝin enlasi pro ŝiaj algluiĝantaj fingroj.
»Kie vi tiel longe dormadis«, Petsu-knabo tuj ekriproĉis la fratinon, »mi mortadas tie ĉi pro malsato.«
»Pli bone estus, se vi tute mortus; tia kverelulaĉo! Vi ĉiam kvereladas; tial oni vin nenie toleras kaj nenien enlasas.«
»Vin, ŝtelistinon, oni ne enlasas: ĉio foriras kun vi, kio estas movebla.«
Fariĝis ne oportune varmege. Auli vidis, ke nun ne estas eble fari multe. Kaj ankaŭ Häilu jam vokis kelkfoje. Li iris.
»Iru, iru, la edzino atendas«, mokadis Petsu-knabo, »mi ilin geedzigis. Maasik estos por doto.« Kion la fratino diris, Auli tion ne aŭdis.
Häilu plektadis kroneton el leontondoj. Alian, pretan, ŝi estis metinta al la kapo.
»Ĉu tio estos por mi,« demandis Auli.
»Jam Petsu-knabo faros por vi pli bonan,« ŝi respondis malafable.
Auli mallevis la kapon, en liaj okuloj aperis malseketo, eĉ Häilu estas al li malafabla.
Sed Häilu ne longe koleretis. Venis por mezuri ĉu la longo sufiĉas, kaj kiam ĝi sufiĉis, ŝi kunligis la ekstremaĵojn kaj la kroneto estis preta. Kiel belete ĝi harmoniis kun la laktoblankaj bukletoj de Auli.
»Häilu, ankaŭ Tilma estis tie.«
»Ŝi estu. Neniajn rilatojn mi havas kun via Tilma.«
»Sed ne mia Tilma ŝi estas. Ili kverelis. Kaj mi foriris. Mi ne scias, ĉu Tilma estas knabino?«
»Kio ŝi do estus?«
»Sed ŝi estas tiel kuraĝa kiel iu ajn knabo. Kaj povas esti, ke se la knabino estas kuraĝa, ŝi fariĝos knabo.«
»Ne fariĝos.«
»Sed se la knabo povas timi, ke li fariĝos knabino.«
»Certe ne fariĝos.«
Estus ja bonega ĉio ĉi, opiniis Auli, sed ne plene li konvinkiĝis: eble, malgraŭ ĉio, Petsu-knabo konas pli bone la aferojn, senkaŭze li ja ne estus dirinta. Se Auli nur povus iri pridemandi. Sed kiamaniere?
»Auli kaj Häilu,« oni vokis de malproksimege, »iru kaj prenu vian doton, alie Mustik eligos ĝiajn intestojn.«
Kaj vere Maasik, profitante la tempon, kiam la infanoj ne sufiĉe fervore ĝin priatentis, foriris viziti Mustikon de Petsu.
»Iru,« ordonis Häilu, enmanigante al Auli la vergon, »kaj tuj revenigu de tie Maasikon.«
Auli senprokraste konsentis, ĉio ĉi ja estiĝis kvazaŭ laŭ mendo. La bovinoj tute ne havis malamikajn intencojn: ili tre komplezeme lekpurigadis unu la alian. Petsu-knabo montris al Auli ion en sia mano.
»Nu, feliĉa fianĉo, bofilo de propra patro, rigardu, kio ĝi estas!
Auli rigardis, skuis la kapon.
«Priflaru, kian odoron ili havas!«
Auli priflaris: »Malbonan.«
Petsu-knabo malplaĉe ekridaĉis: »Malbonan. Do, vi diras, malbonan odoron ili havas. Nu, manĝu, manĝu ilin, vi devas ilin formanĝi.«
Kaj li komencis enbuŝigi al Auli tiun malbonodoraĵon. Auli kontraŭstaris kiom li povis, ŝirmadis la buŝon per mano, elŝiradis, kraĉadis. Fine Petsu-knabo laciĝis.
»Ĉu vi ankaŭ scias, kion vi manĝis? Ĝi estis la haroj de Tilma. Mi nudigis de haroj la duonon de ŝia kapo.«
Auli jam konis la harŝiradojn de Petsu-knabo. Li penis laŭeble eviti la temon.
»Aŭdu, se la knabo timas, ĉu li fariĝos knabino?«
»De kie vi tion aŭdis?«
»Vi mem foje diris.«
En la kapo de Petsu-knabo leviĝis la suno de diveno.
»Jes, li fariĝos. Mi mem havas onklinon, kiu antaŭe estis onklo.«
Auli volis pli detale pridemandi, kiel fariĝos efektive tiaspeca kontraŭnatura fenomeno, sed jam aŭdiĝis la malpacienca voko de Häilu: »Auli!«
Auli ekpelis Maasik-on, al kiu ne tre plaĉis disiĝi de sia amikino. Häilu rapidis helpi al Auli kaj ĉe ŝia energia kunagado oni baldaŭ foriris el la danĝera regiono. De malproksime aŭdiĝis nur la kantado de Petsu-knabo:
»Kio ĝi estis? Kio ĝi estis?
Auli ja ĉe Häilu dormis.«
Post kelke da tempo alvenis la avino kun hundo Särtsu.
»Avineto, ĉu vi ree estas sana?«
»Kia estas sano de maljuna homo. Iru hejmen, mi mem paŝtos la bovinon.«
Estis ja bonege, ke avino venis kun permeso de hejmeniro. Sur la paŝtejo restis la avino, Maasik kaj Särtsu, la infanoj foriris.
Häilu vigle paŝadis antaŭe, ankaŭ Auli penadis, sed lia paŝado ne ĉiam prosperis. Häilu devis atendi.
»Nu venu, venu, kion vi tie kovadas, onklino,« ŝi koleretis.
La vorto »onklino« kvazaŭ ekpikis, kvazaŭ dolorige ekpuŝetis, sed tiu »io«, kiu estis ekregonta Aulin, malhelpis la akrecon de sentado.
»Mi ne povas plu, miaj piedoj laciĝis,« li spiregadis.
»Kuru pli ofte al Petsu-knabo,« malice mokadis Häilu, sed vidante la malsanetan vizaĝon de Auli, tuj pli mildigis sian severecon kaj invitis: »Nu, venu surŝultren!«
Kaj surŝultre de la fratino alvenis hejmen la vireto, kies kapo estis plena de zorgegoj.
»Jen mirindaĵo, knabino portadas knabon; la knabo ja devus portadi la knabinon,« ŝercadis, konversacianta trans barilo kun patro, la barboza Töss-Mihkel, veninta por forigi la tertuberojn kaj defalĉi la arbustaron. Oni volis aĉeti falĉmaŝinon, tial la herbejon oni devis ebenigi sur la bieneto.
»Kia knabo li estas,« karese diris la patrino rapide alveninte kaj preninte Aulin en la sinon, »malgranda hometo. Ĉu la piedoj laciĝis?«
»Laciĝis,« respondis Auli langvore kaj pensis en si mem: »Ankaŭ ŝi! Ankaŭ la patrino ne rigardas min knabo.«
»Rigardu, kian belan diskon mi por vi desegis,« montris la patro.
»Ho jes, kiel bela ĝi estas, ĝuste tian volus havi ankaŭ mi. Donu al mi, mi forprenos ĝin,« incitetis Töss-Mihkel ŝerce.
»Venu rapide, alie la onklo forprenos,« invitis la patro Auli-n.
La ordinara Auli estus elbaraktinta el la sino de la patrino kaj alkurinta kun laŭta kriego, sed la nuna nur rigardadis kun fingro enbuŝe, kun larĝe malfermitaj senbrilaj okuloj.
»La infano laciĝis, lasu lin trankvila, diris la patrino milde karesante la kapon de Auli. Al Auli ruliĝis bulo en la gorĝon, larmoj en la okulojn kaj plorado elverŝiĝis kvazaŭ depost digo.
»Häilu, prenu, portu al li la diskon. Ne ploru, fileto, onklo ne rajtas forpreni la diskon de infano.«
Oni alportis la diskon, alvenis Häilu kaj karesis kaj kisis la vangojn de Auli, alvenis ankaŭ la aliaj, sed Auli ne povis ĉesi ploradi; li mem ne sciis, kio ĝi estas.
»Ni iru en la ĉambron; la infano manĝos kaj tuj enlitiĝos,« decidis la patrino.
Oni iris en la ĉambron kaj por manĝi estis pizosupo, la plej plaĉa al Auli. La patrino kaj Häilu konkuradis unu kun la alia lin manĝigante, proponadis tion kaj alian. Auli gustumis unu-du kulerplenojn kaj poste diris: »Mi ne volas.«
»Kion vi do volas? Eble bulkon? La patro alportos el la butiko.«
»Mi volas nek bulkon, nek ion alian.«
La patrino estis senkonsila.
»Kion vi faris al li, bubino?«
»Nenion mi faris. Li estis ĉe Petsu-khabo,« penis Häilu sin ekskuzi.
»Kial vi permesis tion?«
»Ĉu mi permesis? li mem senpermese iris,« ekskuzadis sin Häilu kaj time atendis, ke Auli nun diros al la patrino, kiel la fratino igis lin revenigi la bovinon.
Sed Auli aŭskultis apatie, kvazaŭ lin ne koncernus la afero entute, kaj kiam la patrino demandis: »Ĉu Petsu-knabo vin suferigis,« Auli nur redemandis:
»Panjo, ĉu la onklino de Petsu-knabo estis antaŭe onklo?«
»Li deliras,« eklamentis la patrino kaj enlitigis la infanon.
Häilu estis iom ĉagrenita, ke ŝin oni riproĉis pro Auli, aliokaze ankaŭ ŝi kunirus. Nun ŝi sidadis ĉe la fenestro kaj rigardis kun malbonhumore aspektanta vizaĝo eksteren. Sed kiam ŝi aŭdis ĝemadi la fraton, ekregis ŝin kompato kaj ankaŭ ŝi rapidis al Auli.
»Kio doloras al vi,« demandis la patrino.
»La ventro doloras — tie ĉi.«
La patrino masaĝadis, deklamis la sorĉvortojn »keermus-kaarmus«, donis ian tinkturon. Auli ĝemadis jen pli laŭte, jen pli mallaŭte. La patrino palpadis liajn ardantajn vangojn kaj frunton.
»Ĉu ankaŭ la kapo doloras?«
»La kapo ne doloras — tiel.«
»Häilu, kuru rapide al la paŝtejo. La avino pelu hejmen la bovinon, eble ŝi konas ian rimedon.«
Häilu ekrapidis pli ol ordinare: ŝi ja sciis, kiom gravan komision ŝi havas. Intertempe venis en la ĉambron la patro.
»Nu, fileto, kiel vi fartas?«
Auli ridetis malforte kaj kvazaŭ sentante sin iomete kulpa: Jen, kiel vi vidas paĉjo, mi respondus, sed mi mem ne scias. Anstataŭ li respondis la patrino:
»Li ardadas kaj ĝemadas kaj plendas pri ventrodoloro tie ĉi.«
La patro ekridis per rido larĝa, bondezira kaj kuraĝiga.
»Malgravaĵo, forpasos, nenion ĝi povos fari al viro.«
»Eble ni invitu la kuraciston,« proponis la patrino, plena de zorgoj pro sia favorato.
»Ni iom atendu,« decidis la patro, »eble la malsano ĉesos ankaŭ sen li.«
Kaj li foriris el la ĉambro.
Auli inter la doloratakoj ekdormis per malpeza fuĝema dormo. Kiam alvenis la avino, ŝi serĉadis en siaj ujetoj kaj kestetoj, volvaĵetoj kaj ligaĵetoj, kolektadis de tie kaj tie ĉi eretojn kaj grajnetojn, foliojn kaj radikfranĝetojn, florojn kaj burĝonojn, trunketojn kaj ŝelon sekigitan, ordonis ion kuiri, donis alian nekuirite en la buŝon aŭ metis sur la ventron. Auli akceptis ĉion obeeme, permesis al ŝi premadi kaj masaĝi, sorĉmurmuri kaj krucdesegnadi, sed nenio helpis, la suferoj ĉiam pliiĝis.
Jen alvenis vilaĝmaljunulinoj kun siaj medikamentoj kaj daŭrigis la kuracadon de Auli.
Venis onklino de Mäeltpere kaj alportis verm-eligilon. Oni ĝin endonis.
Venis boonklino de Altpere kun botelo da brando. Oni alŝmiris de ekstere.
Venis Tiiu el Tagaru kun tinkturo de asafetido. Oni ĝin endonis.
Venis ankaŭ multaj aliaj kaj kun ĉies alveno ricevis la malfeliĉa Auli ĉiam ion, aŭ interne aŭ ekstere, tiel ke se li antaŭe estus tute sana, nun li devis malsaniĝi post tiom intensa kuracado. Kio scias, kio estus fariĝinta, se ne alvenus la baptopatrino de Auli. Ŝi forpelis ĉiujn vilaĝmaljunulinojn kaj diris al la patrino:
»Kion vi faras, ĉu vi volas mortigi la infanon?«
»Kion mi faru, kiam li kriadas kaj ĝemadas.«
»Do venigu la kuraciston, bonaj hometoj!«
»Sed la maljunulo ne iras.«
»Do mi mem iros. Sed gardu vin, ke vi ne permesu al tiuj sorĉistinoj transpaŝi vian sojlon.«
Kaj jam ŝi foriris.
»Kien iris baptopatrino?«
»Ŝi iris venigi la kuraciston.«
Auli konsideris en si mem, ĉu la kuracisto estas io bona aŭ malbona, ĉu lin oni endonas aŭ de ekstere alŝmiras. Aŭ… antaŭ liaj okuloj aperis la zorgoplena figuro de la baptopatrino, kiu, simile al la avino, klopode serĉadas en siaj ujetoj kaj kestetoj, volvaĵetoj kaj ligaĵetoj kaj serĉas en ili — la kuraciston.
»Panjo!«
»Nu«, ŝi timiĝas pro la subita ekvoko.
»Unu kesteto de avino estas en la provizejo sub la bretaro, eble en ĝi estas la kuracisto.«
»La kuracisto ne troviĝas en kesteto, li estas homo.«
»Homo,« miris Auli.
»Kuracisto estas saĝa homo, kiu scipovas resanigi.«
»Ĉu mi ne estas sana?«
»Ne, vi estas malsana.«
»Malsana. Ha, tiel oni estas malsana? Kaj oni poste mortos?«
»Ne parolu tiel, karulelo!«
»Sed la avino ĉiam diris: »Kuru, kuru ekstere, poste vi malsaniĝos kaj mortos.«
»Vi ne mortos, resaniĝos.«
Tiu »resaniĝos« iom strange eĥadas en la oreloj de Auli. Li ekserĉas en siaj ne multnombraj rememoroj. Vere iam diris ilia patro al Petsu-maljunulo: »Vi resaniĝos kaj ankoraŭfoje edziĝos.«
»Panjo, ĉu ankaŭ mi edziĝos tiam?«
»Certe vi edziĝos, kiam alvenos la tempo.«
»Ĉu ankaŭ Häilu edziĝos?«
»Ne, Häilu ne edziĝos.«
»Ĉu la knabinoj ne edziĝos?«
»Ili ne edziĝos.«
»Sed mi edziĝos?«
»Jes, vi edziĝos.«
Auli iomete primeditis. Tiam li ŝtelatakis de alia flanko:
»Sed kion faras la knabinoj?«
»La knabinoj edziniĝos.«
»Do Häilu edziniĝos?«
»Verŝajne ŝi edziniĝos, se ebliĝos.«
»Sed mi ja ne edziniĝos?«
»Ne, la knaboj ne edziniĝas, ili edzinigas la knabinojn.«
Tiel. Ĝi estis sufiĉe turmenta konversacio. Auli kunpremis dum doloratakoj la dentojn kaj suferis vire, por ruzete sciiĝi ĉe panjo, kio ŝi lin opinias esti. Kvankam la konversacio ne donis plenan certecon, tamen eĉ tiom estis bonvena. Auli estis nun kelkrilate kontentigita, nur la doloro en ventro, tiu — malsano.
»Panjo, ĉu tiu doloro estas malsano?«
»Jes, infaneto, malsano doloras.«
»Sed se oni batas per vergoj, ĉu ankaŭ tio estas malsano?«
»Tiam ne estas malsano, tiam oni punas.«
»Sed ĉu malsano ne estas puno?«
Ĉe panjo eĉ la buŝo malfermiĝis: kia hometo li estas kaj kiel li demandas, ke eĉ ŝi — maljuna homo — scipovas diri nenion. Kio do el li fariĝos, se li restos viva.
Auli ne kontentis pri neplena scio. Li demandesploris, kiu sendas la malsanon, pro kio li sendas kaj ĉu ne povus la Patro Ĉiela tiel aranĝi la aferon, ke la malsanoj tute ne ekzistu.
Dum kelka tempo regis silento. Tiam aŭdiĝis, simile al la »heŭreka« de Arkimedo, la ekkrio de Auli: »Hajleroj.«
»Kiaj hajleroj,« demandis la patrino, sed ne ricevinte respondon, ŝi opiniis, ke la infano deliras kaj ŝi lasis lin trankvila.
Auli sciis nun, ke la Patro Ĉiela punas lin pro manĝado de hajleroj kaj miris nur, kiel Häilu, lia kunkulpulino, povis eviti la punon. Kvankam la afero lin treege interesis, tamen li laciĝis kaj ne havis forton por plia demandado.
Li ekdormis por mallonga tempo kaj kiam li ree malfermis la okulojn, apud la lito staris fremda onklo kun stranga kaprobarbo kaj kun nazpinĉiloj. Staris kaj gaje ridadis:
»Nu, eta vireto, kio estas al vi? Ĉu klako en stomako aŭ pesto en intesto?«
Li mezuris temperaturon, esploris la pulson, rigardis al sia poŝhorloĝo, prempalpis kaj masaĝis, demandis kaj esploris. Ĉies okuloj estis alnajlitaj al la kuracisto, en ili ardis senvorta demando.
»Cekinflamo. Brulumo en intesto. Bezoniĝas apendiktomio. Oni devas lin operacii; nu, tranĉi, se vi ne komprenas. Vi devas tuj veturigi lin en la urbon, alie…«
Li finis per gesto.
»Kiel ni, malriĉuloj, havigos la monon necesan?«
»Tjes, tion mi ne povas diri. Penu iel havigi.«
»Ĉu alie la afero ne estas aranĝebla?«
»Alie ĝi ne estos, t-jes.«
Kaj por liberiĝi de la malagrabla konversacio, li turnas sin ankoraŭ fojon al Auli: »Adiaŭ, vireto, vi vidos la urbon kaj oni tie vin resanigos, tjes.«
Finita estis la vizito, la patro mem reveturigis la kuraciston.
Stranga ŝajnis al Auli la absurda logiko: por resanigi, oni devas lin tranĉi. Kaj kiel oni lin tranĉos? Ĉu per tranĉilo, kiel la patrino tranĉas el la sapokuiraĵo kubeton post kubeto. Kio restos tiam el li?
»Panjo, ĉu en la urbo oni tranĉos el mi kubetojn?«
»Kiajn kubetojn?«
»Ĉu tiel oni tranĉos, kiel vi tranĉas la sapokuiraĵon?«
»Oni ne tiel tranĉos.«
»Ĉu oni distranĉos en du partojn? Laŭlonge aŭ laŭlarĝe?«
»Oni entranĉos nur etan-etan vundeton kaj poste oni tuj kunkudros.«
»Ĉu per kudromaŝino oni kudros?«
»Per malgranda ora kudrileto kaj silka fadeno.«
Al Auli rememoriĝas liaj etaj vundetoj, kiujn neniu kunkudris per ora kudrileto, nek per silka fadeno, sed al kiuj oni metis pice-rezinon kaj kiujn oni bandaĝis per mola ĉifonaĵo.
»Sed, panjo, ĉu bandaĝi oni ne povas?«
»Oni ankaŭ bandaĝas.«
»Panjo, mi ne volas, ke oni min kudru.«
»Do oni ne kudros, ekdormu nun!«
Auli fermas la okulelojn, sed lia vigla kapeto laboradas. Bonege, se oni ne kudros. Tiuj onkloj estas tolereblaj. Sed…
»Panjo, ĉu oni tranĉos en la fingropinton?«
»Ne, en la ventron, kara fileto.«
En la ventron? Terurege! Kiel la rano estis entranĉita de la patro per falĉilo.
»Sed tiam ja eliĝos la intestoj.«
»En intesto troviĝas la malsano. Alie ne eblas vin resanigi, oni devos elpreni de tie la kaŭzon de malsano.«
Al Auli mankas forto por daŭrigi la demandadon. Tiom da novaĵoj, perfoje, ja turnadus kies ajn kapon.
La panjo eliris kaj restigis Häilun gardadi la malsanulon. Iu stumble enfalas trans la sojlo: Petsu-knabo. Häilu gluiĝas proksime-proksimege al la frateto, preta ĉiumomente elgrati la okulojn de la fremdulo, timante, ke tiu povus iel misfari al Auli. Sed Petsu-knabo mem havas ĉagrenegon: la gepatroj dungigis lin al bienetmastro por paŝtado, kio malpliigis lian humoron je cent gradoj. Imagiĝis eterna sklaveco, vipo kaj katenoj, dum hejme estis eterna bonestado: promenadi post la ununura bovino kaj ordoni al aliaj, kiom nur plaĉas. Tilma malice mokis: »Ne pensu, bubaĉo, ke vi nun laŭantaŭe bonfartos, oni altiros viajn orelojn al botoŝtipoj, la patrino mem diris!« Kaj evidente ŝi ankaŭ diris, alie Tilma ne scius paroli pri tio.
Petsu-knabo estis tre humila kaj bonvola: eĉ fojeton ne ekparolis iel maldece. Li demandis kondolence pri la sanstato de Auli. Auli interpretis la aferon laŭ sia kompreno. La onklo kun grandaj okuloj diris, ke en lia intesto io brulas. Eble la knaboj de la Ĉiela Patro ĵetis tien, en ĉi tiu nokto de hajlado, alumeton. Nun oni alimaniere ne povas elpreni, li devas veturi en la urbon; tie oni entranĉos en la ventron, elprenos la alumeton kaj kunkudros la ventron per ora kudrilo kaj silka fadeno. Kaj nenio plu.
Petsu-knabo aŭskultadis kaj kapjesadis aprobe al tiom simpla resaniĝmaniero. Tiam li ekplendis pri sia malfeliĉo kaj ŝajnis eĉ ne rimarki la cirkonstancon, ke tiurilate Häilu malkaŝe vidigis sian plezuron. Por li en la nuna momento estis tute egale, kiel rilatis aliaj al lia afero, li ĉefe bezonis iun, al kiu li povu paroli pri ĉio, malpezigi la koron. Fine ankaŭ tiu ĉi temo elĉerpiĝis kaj Petsu-knabo vidigis intencon de foriro. Antaŭe li longe serĉadis en la poŝoj kaj kiam li trovis la serĉiton, li enmanigis ĝin al Auli. La koron de Auli plenigis kompatemo senlima kaj homamo senfina. Li flustris:
»Mi bedaŭras.«
»Kion vi bedaŭras,« demandis Petsu-knabo.
»Ke ili vin fordonas.«
»Ho, bagatelaĵo, ne multe ĝi gravas por viro,« fanfaronis Petsu-knabo kaj ekserĉis la anson.
Auli serioziĝis, li rememoris pri io.
»Aŭdu!«
»Nu?«
»Ĉu via onklino estis iam onklo?«
Petsu-knabo ne kuraĝis profani la solenan momenton per mensogado.
»Ne estis, mi mensogis.«
»Diru: Je Dio!«
»Je Dio, mi mensogis. Mia onklino neniam estis onklo. Pardonu al mi!«
Auli etendas la manon. Li estus tujmomente pardoninta al la tuta mondo, tiom granda fariĝis subite lia koro. Petsu-knabo foriris. Auli rigardis la ricevitan donacon. Ora butono (la oro tamen estis nur kupro) ĝi estas belega. Li alkudros ĝin al sia jaketo. Kiel bona estas Petsu-knabo: li donacis al Auli oran butonon. Se ankaŭ Auli povus donaci ion al iu.
Subite Aulin ekregis granda ideo.
»Häilu, se mi trinkos, ĉu la akvo verŝiĝos en la inteston?«
»Mi ne scias, mi iros, demandos patrinon.«
»Iru, demandu, estu bona!«
Häilu iris, Auli tremis pro ekscito.
»Jes, la akvo verŝiĝos en la inteston,« diris Häilu reveninte.
»Do alportu akvon, sed tre multe! Kun granda kruĉo.«
Häilu alportis la akvon. Auli sin sidigis.
»Metu nun la orelon tien, — ĉi tien!«
Häilu metis la orelon al la ventro de Auli.
»Alpremiĝu proksimen — proksimen kaj aŭskultu atentege!«
Auli trinkis kaj trinkis, Häilu aŭskultadis kaj aŭskultadis.
»Ĉu vi aŭdis ion?«
»Mi ne aŭdis.«
»Ĉu vi vere ne aŭdis?«
»Vere mi ne aŭdis.«
»Diru: Je Dio!«
»Je Dio, mi ne aŭdis.«
Auli ĉagreniĝis. Estas ja malfacile disiĝi de sia favorata ideo. Auli volis helpi al si mem: estingi la bruladon en la intesto, sed nun Häilu ne aŭdis la sibladon de estingiĝo.
Por Auli komenciĝis malbonaj horoj. Senhelpe — senkonsile ĉiuj staradis ĉe la lito — la patrino, la avino kaj Häilu, kelkfoje ankaŭ la patro al ili aliĝis. Unu voĉetadis, alia konsolis, tria ploris kaj karesis la molan hararon kaj palajn vangojn, dum la kvara penis ŝerci: »La malsano tuj finiĝu, mia knabo resaniĝu!« sed la ŝerco tute ne estis gaja ŝerco, ĝi estis malgaja ŝerco, altrudita, laŭŝajna ŝerco, kiel povus ŝerci komedianto havante en la koro obsedan suferon aŭ funebron. La doloro ekatakis emfaze kaj igis la etan suferanton ŝvitegi je la tuta korpo, la hararo malsekiĝis kvazaŭ ĝi estus ĵus lavita. Inter doloratakoj, la malsanulo trankviliĝis kaj eĉ ridetis tra larmoj, kiel kelkafoje kaj pluvadas kaj la suno brilas samtempe. En unu el tiaj sunbrilaj momentoj Auli subite demandis:
»Ĉu la urbo havas grandan breton?«
»Kian breton,« ne komprenis la aliaj.
»Kie oni sin ban-vergas.«
»Aĥ,« divenis la patrino, »la urbo ne estas vaporbanejo, en la urbo troviĝas multe da domoj kaj preĝejoj kaj — vi ja mem poste vidos.«
»Sed ĉu la urbo estas malproksime, panjo?«
»Malproksime, karuleto, malproksime.«
»Sed kiel ni ĝin atingos, mi piediri ne povas, eble panjo min portos.«
»Ni veturos ĉevale, eble per maŝino.«
»Per tiu ĉi?« kaj Auli montris al la kudromaŝino.
»Ne, per relvojmaŝino.«
Nova febroatako ĉesigis la demandadon. Särtsu ekstere ekbojegis.
»Iru pririgardi, kial la hundo bojas,« ordonis la avino al Häilu. Häilu ne povis eĉ formovetiĝi de la rando de l’ lito, kiam eniris la baptopatrino de Auli kaj malantaŭ ŝi la patro.
»Kion vi kovadas tie ĉi; ekriproĉis la baptopatrino, ke vi ne aranĝis vin por la forvetuno, al vi ebliĝus pli frue forveturi.«
»Kion ni havas por aranĝi,« ekmurmuris la patro kaj eliris por jungi la ĉevalon, dum la patrino enĉambre preparis kion kunpreni kaj al la hejmerestontaj — al la avino kaj al Häilu — ordonadis rilate al la hejma mastrumado: kiom almiksi farunon al la trinkakvo de Maasik, kiomfoje manĝigi la porkidon dumtage, el kia silo preni la terpomojn, kia kokino ovumas en la subtegmento, kiaj ovoj estas vendendaj unuavice al la akaparisto kaj je kia prezo la duo. La baptopatrino prenis el papervolvaĵo verdan delikatlanan kostumon kaj ekvestis Aulin.
La patro revenis el ekstere: »Nu, ĉu vi estas pretaj?«
»Häilu, adiaŭdiru nun al la frateto,« ordonis la patrino, »eble vi plu ne…«
Kaj ŝi ekploris, Häilu sekvis la ekzemplon.
Auli vidis la aliajn plorantaj kaj aliĝis al ili.
»Kion ŝi faras, maljuna homino;« koleretis la patro, »vidu, kiel ŝi plorigas la infanojn senkaŭze, senkiale.«
La baptopatrino ekrapidis por konsoli Aulin: »Nenio malbona fariĝos, mia baptofilo resaniĝos, baldaŭ revenos kaj tuj baptopatrinon vizitos.«
Kaj al la patrino: »Ĉesu, kial vi plorigas la infanojn!«
Al tio la patrino: »Kiel mi povus alie, se mi estas tiom sentimentala.«
Fine oni venkis la sentimentalecon, sekigis la plorantajn okulojn, inspektis la karajn lokojn kaj ekveturis — direkte al la urbo.
Kiam renkonte veturis sinjoroj, la patro jam fruege turnis flanken. Sinjorino aŭ fraŭlino etendis al Auli la manojn kaj ekkrietis:
»Kiel bela knabeto! Se ankaŭ mi havus tian!« Kaj jam ili estis preterveturintaj.
La patro trifoje kraĉis: »Fi, fi, fi! Eble ŝi sorĉrigardis la infanon. Nescieble, kiu kian okulon havas.
Sed la patrino aliopiniis: »Gravaj sinjoroj la unuaj renkontiĝis. Eble ĝi antaŭdiras bonŝanĉon:
»Eble,« cedis ankaŭ la patro kaj ekbruligis la pipon.
Fine Auli vidis ankaŭ la urbon. Nenion eksterordinaran ĝi al li prezentis, Io deprimis lin kaj malklarigis lian konscion. Aliokaze li certe multe havus por rigardadi kaj demandadi, admiradi la stratojn, elpendaĵojn, domojn, homojn, sed nun li estis indiferenta, apatia.
»Kien ni nun veturu,« demandis patro haltinte sur la strato.
»Mari ja diris: en klinikon.«
»Klinikon, klinikon, mi mem aŭdis, sed kie troviĝas tiu ĉi kliniko.«
»Demandu iun.«
La patro ekrigardis la homojn preterirantajn, salutis kelkajn fojojn: »Bonan tagon sinjoroj, bonan tagon sinjorinoj, bonan tagon fraŭlinoj,« sed la sinjoroj-sinjorinoj, fraŭlinoj movigadis kvazaŭ per risortoj streĉitaj kaj ne povis sin haltigi. La patro transĵetis la kondukilojn al la patrino, desaltis de la veturilo kaj direktiĝis kun decida mieno al ia ulo.
»Bonan tagon, junsinjoroj!«
»Junsinjoroj« (tamen ne en pluralo!) havis violan nazon kun samkoloraj vangoj kaj ruĝajn elstarantajn okulojn.
»Ne incitu,« li ekkriis abrupte, »ĉu vi volas interbatiĝi, he?«
»Estu afabla, diru, kie estas la kliniko?«
»Kliniko? Kiun? Ĉevalon? edzinon? infanon? vin mem? Nu? Rapide! mankas tempo. Kia kliniko? he?«
»Ĉu pluraj ekzistas?«
»Ĉiaspecaj! Por ĉevalo veterinara, por edzino virina, por infano infana, por vi meme frenezulejo.«
»La infano malsanas,« aldiris la patro, sed la veloj de lia vidalvidulo subite ekŝvelis pro vento: ĉu li vidis iun aŭ opiniis, ke lin oni vidis, li forvaporiĝis senspure.
Virino, deflanke aŭdinte la aferon, gvidis ilin al la necesa loko. Tie ĉio prosperis jam multe pli vigle, kvazaŭ oni estus atinginta post surmaraj ŝtormoj kvietan havenon. Aulin oni metis inter litotukojn, kie li baldaŭ ekdormis, lacigita de la vojaĝo kaj ĉio cetera. La patrino restis gardanta apud Auli, dum la patro devis serĉi al si noktejon aliloke. Li trovis ĝin en iu korto-enveturejo, kie li dormetis sur la veturilo ĝis mateniĝo. Kaj tiamaniere plurajn noktojn: li ne volis hejmenveturi, antaŭe pasis kelkaj tagoj post la operacio kaj oni estis pli-malpli certa pri resaniĝo. Ankaŭ la patrino ne fartis multe pli bone: kurbiginte la dorson ŝi sidadis apud la lito de Auli, nur por momentoj ŝi metis la kapon al la kusenrando aŭ al la mano, apogiĝante kubute al tablo.
Kiam Auli vekiĝis, katenis lian atenton plej unue la brilanta globeto sur la alta piedlokfosto de la lito, kiu plaĉis al li pleje el ĉiuj ĝis tiam konataj objektoj. Ĝin li volus havigi por kompletigo de sia malgranda havaĵo. Tiam li ekĝemetis: ĉio ja estas tiel terure kara, kiel li aŭdis de la aliaj. Aŭdiĝis la voĉo de la patrino. Ŝi konversaciis kun iu. Pri li.
»Do oni jam operaciis?«
Oni operaciis, t. e. oni tranĉis? Lin? Auli ree ekĝemis kaj iom pli laŭte. La patrino havis atenteman koron kaj viglan paŝon.
»Ĉu min oni tranĉis?«
»Malmultete. Tre malgrandan vundeton.«
»Ha.« La globeto brilis kiel antaŭe, sed ĉirkaŭ ĝi kolektiĝis nebulaĵo, komence maldika, sed iom post iom ĝi plidensiĝis, ĝis kiam ĉio dronis en nebulo kaj alvenis nirvano. Kvazaŭ de senlimaj malproksimoj li aŭdis la paroladon de la patro, tiam oni flustradis, paŝadis sur la piedfingroj, sed la palpebroj de Auli estis treege pezaj. Ne nur la palpebroj, sed ĉiu molekulo, ĉiu atomo estis kvazaŭ najle fiksita al sia loko, tiel ke li povis nek moviĝi, nek al io reagi. Kio alvenis, estis ne ordinara dormo kun sonĝaj vizioj, sed kelkatempa neekzistado, morto.
Kiam Auli rekonsciiĝis, ĉirkaŭ li agadis fremdaj manoj, kliniĝis super li fremdaj vizaĝoj, la patrino estis ŝovita pli malantaŭen. Sed ŝi ĉeestis.
»Estu trankvila, vireto, ni zorgeme bandaĝos vian vundon.«
Auli jam estis trankvila, permesis sin bandaĝi, aŭskultadis, kiel oni admonas lin ke li kuŝu ĉiam trankvile.
»Ĉio prosperos bone, li baldaŭ resaniĝos,« oni diris; kaj la patrino ĝojis.
Sed ne fariĝis ĉio tiel facile. Auli estis turmentata de soifo. Li petis, ke oni donu al li trinki.
»Vi ne povas nun, karuleto, atendu ĝis vi plisaniĝos, tiam…«
Facile estas diri: atendu. Auli komence ankaŭ provis sekvi la konsilon, sed ĝis kiam li povos elteni!
Baldaŭ li denove petis kaj ĉiam pli insiste.
»Mankas ĝuste la akvo!«
»Ordonu alporti,« li insistadis.
Sekvis riproĉoj: »Vi ne volas doni al mi trinki.«
»Ĉu mi rifuzus, sed…«
Oni malsekigis la lipojn, kies haŭto estis fendiĝinta pro sekeco kaj la krustan langon, per tukangulo trempita en akvon. Kaj nenion plu. Auli ne povis kuŝi trankvile. La patrino kun penego lin fikstenis. Pro la penego ŝi laciĝis. Levis aŭtomate la kruĉon al la lipoj.
»Mem vi trinkas, sed al mi ne donas.«
La patrino remetis la kruĉon ne gustuminte eĉ guteton: certe! la infano devas elteni kaj ŝi ne povas. Dum la trinkado estos malpermesite al Auli, ankaŭ ŝi ne prenos eĉ guteton en sian buŝon.
Auli estis regata de soifosento kaj de fantazioj pri trinkado. Li deliris kaj ĉiuj liaj halucinacioj turniĝadis ĉirkaŭ unu kaj tio sama.
Jen li vidis la bestojn, kiuj ĉiuj trinkadis: bovoj, ĉevaloj, ŝafoj. Eĉ la hundo kaj kato lekadis avide la akvon. Kokoj rektigis la kropojn kaj levis la bekojn supren, malantaŭen kurbigante la kolojn. Ĉiuj ili trinkadis kaj trinkadis senhalte, senĉese.
»Panjo, ili fortrinkos la tutan akvon,« ekplendis Auli.
»Kiuj ili?«
»Kokoj.«
Memoriĝis nur la lasta ĉenero de la vizio.
»Estu trankvila, karuleto, nek kokoj, nek iu alia povos fortrinki la tutan akvon.«
Poste Auli estis hejme. Prenis el la sitelo akvon per kruĉo. Sed Petsu-knabo forprenis la kruĉon kaj la akvon fortrinkis, prenis la sitelon kaj ankaŭ ĝin malplenigis. Iris al ilia puto, malsuprenkliniĝis kaj ektrinkis…
Ili estis en la ŝvitbanejo: la patro, patrino, Auli, Häilu kaj la avino. Auli estis turmentata de soifo.
»Panjo, mi volas trinki,« li insiste petis.
»Häilu, donu al li per pokaleto el la tino,« ordonis la patrino.
Häilu iris al la tino, kaptis ĝin ambaŭmane ĉe teniloj, kliniĝis kaj ektrinkis. Subite la tino falis flanken kaj la akvo elfluis al la planko.
Auli ne plu povis eliri el la vaporbanejo. Estis varmege, sed la avino ĉiam per granda ĉerpilo verŝadis akvon al la vaporforno.
»Avino, plu ne verŝu akvon, mi ne eltenos la varmegon, portu al mi akvon!«
Sed la avino ŝajnigis sin surda kaj daŭrigis la akvoverŝadon. Tiam alvenis Häilu kun akvopokaleto postdorse kaŝita, por ke la avino ne vidu; palpebrumis al Auli: »Prenu kaj trinku!«
Auli volis ektrinki, sed la avino intervenis, forprenis la pokaleton kaj kolerete diris al Häilu:
»Vi ne rajtas doni trinki al la infano.« Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/36 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/37 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/38 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/39 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/40 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/41 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/42 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/43 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/44 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/45 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/47 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/48 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/49 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/50 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/51 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/52 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/53 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/54 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/55 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/56 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/57 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/58 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/59 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/60 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/61 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/62 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/63 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/64 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/65 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/66 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/67 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/68 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/69 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/70 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/71 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/72 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/73 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/74 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/75 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/76 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/77 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/78 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/79 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/80 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/81 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/82 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/83 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/84 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/85 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/86 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/87 Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/88