Karel Havlíček-Borovský:
LA TOMBO.

Mi konsilas, knaboj
al vi sen hezito,
entombigi vin ne lasu
ie laŭ la rito.

Herb’ sur tomb’ kreskanta
estus via fino,
ĉar la herbon formanĝegus
kapro aŭ bovino.

En solecan meti
lasu vin tombeton,
kaj sur tombo igu planti
junan tilieton.

La konsilo estas,
knaboj, tute prava,
super vi printempe sonos
kant’ de l’birdoj rava.

Sur tombeto via
floros la tilio
kaj sub ĝi gejunularo
ŝercos en Julio.

Kaj la floroj estas
plenaj de mielo,
kiun suĉas kaj kolektas
malgranda abelo.

Noblan havos finon
vi en form’ miela,
vin en sia kafo trinkas
eĉ knabino bela.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Karel Havlíček Borovský kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.