DANĜERAJ VOJOJ.


Tatroj! Ĉarma montaro! Flanke-vi staras, for de l’ bruego de la mondo. Ĉe viaj piedoj ne rezidas luksegaj restejoj, ne blindigas okulojn palac-hoteloj, ne turnas sin rado de ruledo. Vizitantoj ne venas el malproksime kun Baedeker’oj sub la brako, kaj vi staras modesta, amata kaj adorata nur de tiuj, kiuj vin konas.

Tamen, ho Tatroj, via sino kaŝas misterojn, viaj vojoj kondukas al surprizo, sur viaj irejoj ofte paŝas danĝero kaj etendas la ostajn manojn al kuraĝulo, kiu facilanime riskis flankeniĝi sur malĝustan vojon.


Ĉe roka deklivaĵo sidis maljuna montarano. Jam de multaj jaroj oni vidadis lin tie, kvazaŭ postenanta ĉe la vojdisiĝo. Homoj iradis en la montojn, revenadis aŭ ne revenadis — li senĉese sidis sur sia ŝtono, per la agla okulo estrante malgrandan ŝafaron, kiu paŝtis sin sur proksima herbejo.

Li konis la montaron, ho, li konis ĝin bonege. En la tempoj de l’ juneco li ofte tramarŝadis ĝin tien kaj reen, gvidis tra erarejoj aŭ portis helpon al kuraĝuloj, kiuj, devojiĝinte, perdis jam ĉian esperon.

Li estis saĝa. Li sciis, ke la montoj ne amas esti invadataj de iu ajn, kiu, subnajlinte la ŝuojn, tuj opinias sin tatristo, por kiu ne ekzistas danĝeroj. Kaj li ofte avertadis nespertajn turistojn kontraŭ tro riskaj ekskursoj.

Tiu kaj iu pripensis kaj haltis. Sed junaj bravulaĉoj ne kutimis obei la vortojn de la grizbarba paŝtisto. Ili iradis. Kaj la maljuna montarano estis ofte la lasta, kiun rigardis iliaj okuloj.

Unu tagon al la piedoj de la montaro venis junulo. Antaŭ nelonge ankoraŭ li tremis sub severa rigardo de profesoro, sed hodiaŭ tio jam estas for. Li posedas la diplomon, li estas matura homo. Nun li ĝuos la sendependecon! Vartistinon en la montaro li ne bezonas. Homo inteligenta trovos ja en libro ĉion, kion li volas. Forta bastono, longa ŝnuro, gvidlibro en la poŝo — tio sufiĉas.

Kaj ne obeis la junulo la konsilojn de la montarano. La plej sovaĝan pinton li volis atingi, en plej senvoja erarejo li volis serĉi vojon.

Rapide li preterpasis la strefon de ekskursanoj. Li lasis ilin post si kaj grimpis antaŭen, tien, kie ventoj dancas, kie agloj grakas super abismoj.

En la valo la maljuna paŝtisto paŝtis siajn ŝafojn. Sur la abruptaj deklivaĵoj la junulo grimpis supren. Tie kaj ie li trovadis ankoraŭ signojn sur la rokoj. Vojmontriloj informis pri direktoj. De tempo al tempo el la ŝtona muro elstaradis ankoraŭ hoko. Sed la paŝado fariĝas ĉiam pli malfacila. Li devas atenti la ŝtonetojn, kiuj glitas sin el sub liaj piedoj kaj, levante polvajn nubojn, ruliĝas malsupren. Liajn manojn vundas akraj ŝtonrandoj kaj alplatigitaj al ili kardoj.

Jen la irejo finiĝis. Lasta signo sur la roko. Nenia vojo plu. Revenu, junulo!

Reveni, kiam la tuta mondo estas sub liaj piedoj, kiam super li estas nur ĉielo. Ha, reveni, kiam la celo, la plej sovaĝa montpinto ŝajnas esti nur dekkelke da metroj super lia kapo? — Ĉu vi vidas tie la nubeton? ĉu vi aŭdas la fajfon de malbona vento? Revenu, junulo, revenu!

Ha, sensencaĵo. La suno hele brilas. Ĉu valoras kredi la avertojn de la kadukulo? Oni ne devas esti superstiĉa.

Traĥĥ! Ŝtonetaro ekŝutis sin el sub liaj piedoj. Ha, se li ne sukcesus ekkapti ĝustatempe la rokan dehakaĵon... Kiel perfidaj estas tiuj montoj. Li haltis momente, por ke trankviliĝu la koro, alarme batanta pro la ĵus travivita emocio.

Kaj eble reveni? Neniu ja scios. Eble la maljunulo tamen estis prava? Tiu nubeto pligrandiĝas kaj ŝajnas esti pli proksima. Li ja legadis pri teruraj valaj ventegoj, kiuj arbojn elradikigas el la tero!

Tie malsupre, tre malproksime, svarmas io blanka. La ŝafaro de la paŝtisto rapidas al sendanĝera rifuĝejo.

Ho jes. Estas necese reveni. Li nur devas turniĝi kaj reiri la saman vojon. Sed tio estas nun pli malfacila. Li ne povas rapidi, li devas paŝi singarde, tre singarde, ĉar la ŝtonoj, tuŝitaj jam antaŭe de liaj piedoj, nun fariĝis ŝutemaj, kiel sablo, kaj ĉiumomente minacas forglitiĝi malsupren.

Kaj la vento potenciĝas. Ĝi ekblovis — kaj la rokoj staras senpolvigitaj, blankaj, kiel ostoj de kadavro. Ĝi ondigas la malproksiman arbaron, fajfas ĉe la montpintoj.

La junulo, kovrita per ŝvito, rapidas reen. Tien, kien rifuĝis la ŝafaro, kie uragano ne estas danĝera. Sed kia vojo! Jam ne nur sablo kaj ŝtonoj, sed grandaj rokpecoj ruliĝas malsupren kaj logas lin en abismon. Vere, ne tie estis la vojo.

Polvo turniĝis ĉirkaŭ li kaj surŝutis liajn okulojn, penetris en la buŝon. La ventego jam estas tie ĉi, jam ĝi tondras ĉirkaŭe kaj puŝas, puŝas senkompate. Se li almenaŭ havus firman fundamenton sub la piedoj, li povus platiĝi al la roko kaj eble super lia kapo pasus la uragano. Sed tiuj perfidaj ŝtonoj tremas kaj balancas sin. Jen tie la rokpeco ŝajnas fiksita pli forte. Plue post ĝi la irejo estas jam pli larĝa. Salt!!

...sablo, ŝtonoj, rokoj, ĉio en subita eksvingo ekfulmis supren. El malsupre elsaltis kaj suprenflugis ventrapide malmola, senkompata fundo de abismo.

Tagon poste malgranda savantaro ekiris en la montojn. La maljuna ŝafisto montris al ili la direkton. Nelonge daŭris la serĉado. Ili trovis la kadavron masakritan sur akraj ŝtonoj, kun peza rokpeco sur la brusto...

Ne tie estis la vojo!


Tatroj, kara montaro! Via sino kaŝas misterojn, sur viaj vojoj ofte paŝas danĝero. Al tiuj, kiuj vin konas, vi malkaŝas sorĉajn bildojn, sed por la facilanimaj kuraĝuloj, kiuj sen necesa sperto malŝatas la montritajn vojojn — por tiuj vi havas — pereon.

La maljuna ŝafisto jam mortis delonge. Ventoj ploras super lia tombo, agloj grakas... La ŝafoj diskuris tra la montaro.

Vi, Tatroj, staras ĉiam, kiel vi staris: imponaj, majestaj. Al vi nuboj ne estas teruraj, ventego ne fleksas viajn pintojn. Nur la nematuraj turistoj, kies proprakulpa pereo supozigas pri nefirmeco de via rokaro kaj fortimigas aliajn, nur ili kaŭzas, ke tiel multaj timas iri en la montaron. Ilin, ilin kulpigu, ke via famo ne tiel ankoraŭ disportiĝis tra la mondo, ke vi estas evitataj de multaj ankoraŭ, nefidataj de multaj. Tamen, ho Tatroj, kion oni povas kompari kun via beleco, kun la potenca konstruo de viaj fundamentoj?

Ĉiujare novaj homoj venas al la piedoj de la montoj. Ĉe la vojdiŝigo ne avertas plu la bonkora paŝtisto. La montoj ravas kaj logas. La rokoj ŝajnas tiel fortaj. Sed eĉ ŝajne firma roko ektremas sub la piedoj de nespertulo. Unu falinta rokpeco posttiras la aliajn, la potenca ŝtona muro ŝajnas ŝanceli sin kaj jen pro unu nesingarda paŝo la turisto gajnas honton aŭ pereon.

Karaj turistoj! Se vi ne volas mizere perei, ne serĉu vojon tie, kie ili ne estas. La altaĵoj vere kaŝas en si mirindan belon, sed ne risku facilanime danĝeron ĉe la rokaj abruptaĵoj, kaj al sovaĝaj pintoj, kie fajfas uraganoj, ne iru sen gvidisto!

Lidja Zamenhof.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Lidja Zamenhof.