Dogmoj de Hilelismo


Troickij prospekt, 14, D. P. Vejsbrut.
1906.
La Redakcio de „Ruslanda Esperantisto“ ricevis de la unua rondeto Hilelista la sekvantan leteron, kiu estis publikigita en la № 1 de 1906 jaro.
La senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj religioj en la vasta Rusuja regno, la kriantaj maljustaĵoj kaj perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto, malgraŭ ke tiu-ĉi lasta havas tian saman moralan rajton pri sia natura patrujo, kiel la unua, la englutema celado de unuj popoloj kontraŭ aliaj, en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo, — ĉio tio-ĉi jam longe devigis multajn serĉi ian neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj de malsamaj gentoj kaj religioj — almenaŭ ĉiuj filoj de sama patrujo — povus komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco. Tiun ĉi neŭtralan fundamenton prezentas la malsupre donitaj dogmoj de la „Hilelismo“.
La principa ideo de la Hilelismo naskiĝis antaŭ dek jaroj, sed ĝi havis iom alian karakteron kaj estis destinita tiam speciale por unu homa grupo, por reguligi la rilatojn de tiu-ĉi grupo al la ĉirkaŭanta mondo: nur poste ĝi akceptis karakteron absolutan, sendependan de ĉiuj gentaj kaj religiaj apartecoj, kiel sole justa reguligo de la reciprokaj rilatoj inter ĉiuj gentoj kaj religioj. Tamen longan tempon la iniciatoroj de tiu ideo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla.
Sed en la fino de la pasinta somero okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtrale-homajn. Kiu aŭdis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun kortuŝantan
fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj
de la kongreso, tiu al si mem ne kredis,
ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute
fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur
neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj,
kiujn ĉiu el ili dediĉis por la lernado de la
fable facila neŭtrala lingvo, faris miraklon kaj,
deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo
aŭ religio, donis al homoj de plej diversaj
gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
plej paca kaj sincera frateco.
La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso
konvinkis la iniciatorojn de la Hilelismo,
ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter
la popoloj en la praktiko estas plene ebla.
Tial ili decidis uzi la plej proksiman tutmondan
kongreson de la esperantistoj en Ĝenevo
en Septembro 1906, por proponi al ĉiuj amikoj
de interpopola justeco unuiĝi en apartan
grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo
prezentis apartan sekcion[1].
Sed la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj Hilelistoj devigas ilin elpaŝi kun sia projekto multe pri frue, ol ili intencis. Nun, kiam ĉio ĉe ni vekiĝas al nova vivo, kiam la societa konscienco komencas doni signojn de sia ekzistado, kiam aperas espero, ke anstataŭ premantoj kaj prematoj ni eble baldaŭ havos nur „homojn“ kaj „regnanojn“, — nun por ni pli ol por ĉiu alia nacio estas necese fiksi difinitajn politike-religiajn dogmojn, kiuj donus la eblon al ĉiu regnano de nia diversgenta patrujo vivi en plena paco kun ĉiuj aliaj regnanoj, ne altrudante al ili per rajto de pugno siajn pure familiajn idealojn. En la nuna kriza momento, kiam nia patrujo bezonas ĉiujn siajn fortojn, estas necese enkonduki en la vivon tiajn dogmojn, kiuj permesus al ĉiuj diversgentaj kaj diversreligiaj regnanoj ĉesigi siajn reciprokajn malpacon kaj kalkulojn kaj sincere unuiĝi por la savo de nia komuna patrujo, kiu devas kompreneble fariĝi fine propraĵo de ĉiuj siaj regnanoj kaj ne sole de unu gento aŭ religio. Kvankam la grandega plimulto de niaj samregnanoj estas ankoraŭ tute ne preparita por nia ideo kaj nia voĉo longan tempon ankoraŭ restos voĉo krianta en dezerto, estas tamen grave, ke niaj principoj estu konataj al niaj samregnanoj, por ke tiuj malmultaj, kiuj serĉas intergentan justecon, sciu, en kio ĝi laŭ nia opinio konsistas. Jen estas la kaŭzo, kial la Hilelistoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, aliĝi al ili[2].
La malsupre donitaj dogmoj de la Hilelismo
havas signifon nur principan; la definitiva
teksto de tiuj ĉi dogmoj estos fiksita nur
poste, en la unua komuna kongreso de la
Hilelistoj.
La Hilelismo estas instruo, kiu, ne
deŝirante la homon de lia natura
patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia
religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj
principoj kaj komunikiĝadi kun homoj
de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento
neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka
frateco, egaleco kaj justeco.
FINA CELO DE LA HILELISMO [3].
La Hilelistoj esperas, ke per konstanta
reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala
lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj
moгоj la homoj iam kunfandiĝos en unu
neŭtrale-homan popolon, sed tio-ĉi fariĝados iom
post iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.
DEKLARACIO DE HILELISTO.
Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj
estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj,
mia celado kaj idealoj mi respondas: „Mi
estas Hilelisto". Tio-ĉi signifas, ke mi
estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj
dogmoj:
1.
Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur
idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan
egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli
frue devas malaperi kaj kies malaperon mi
devas akceladi laŭ mia povo.
Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj
mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona
valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian
ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio,
ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo
aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al
tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj
ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili
havas; la intermiksadon de la interesoj de
lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento,
lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de
la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de
pugno kaj glavo.
Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo
havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton
paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas
kaj konfesi kian religion li volas, sed en
komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon
neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio
neŭtrale-homa. Ĉiun celadon de unu homo
altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion
mi rigardas kiel barbarecon.
Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu
mi naskiĝis aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis.
Tiu parto de la regno, en kiu mi pasigis mian
infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia
gento, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj
partoj: sed nomi mia patrujo unu pecon de
mia aŭ tiom pli de fremda regno pro tio, ke
tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi
neniam devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al
konstantaj disputoj, sed ĝi estus ankaŭ kontraŭa
al la morala leĝo pri la sengenteco de
la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu mi
loĝas, laŭ sia geografa karaktero aŭ laŭ siaj
moroj tro multe diferencas de la aliaj partoj,
tiam — por eviti malkompreniĝon — mi povas al
la demando pri mia patrujo nomi aparte tiun
parton de la regno, en kiu mi loĝas, sed mi
devas tiam ĝin nomi mia patruja lаndo, por
ke estu klare, ke mi rigardas ĝin ne kiel mian
ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton
de mia patrujo. Sed nek mian tutan patrujon,
nek ĝiajn apartajn partojn mi devas nomi per
la nomo de ia gento, sed mi devas ilin
nomi nur per nomo neŭtrale geografia, kiel
estas farate en ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas ankoraŭ neŭtralan
nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado
kun Hilelistoj — nomi mian regnon kaj
landon per nomo hilelista, kiu konsistas el la
nomo de ilia ĉefa urbo kun la aldono de la
finiĝo „regno“ por la tuta patrujo kaj „lando“
por la nomo de ĝia parto.
Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo,
Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgregno, Parizregno;
Alĝerio, Varsovilando.
Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi
nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj
samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio
ili estas; la servadon speciale al la gentaj
interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu
en la lando prezentas la plimulton, mi neniam
devas nomi patriotismo. Konforme al la principo,
ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la
lando grandegan plimulton, ne havas moralan
rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la
aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia
lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj
membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun
sia lingvo kaj sia religio, se ili tion-ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj institucioj, ne
destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo
neŭtrale-homa kaj festoj neŭtrale homaj aŭ
regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio-ĉi estos
ne ebla, mi devas penadi, ke en mia lando
ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo
neŭtrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas
aŭ ne povas uzi instituciojn kun tiu aŭ alia
genta lingvo, kaj de ĉia reciproka batalado de
lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni
min flanke, ĉar ĝi estas nur batalado inter
unu maljustaĵo kaj alia.
Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro
estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne
komprenos la maljustecon de regado
de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj ĝi
per ĉiuj fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo
de ĉiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn
de tiu-ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superĵetados
per koto. Sed mi neniam konfuziĝos
per tiu-ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas
pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia
popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ,
ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj kaj malpacoj
inter la popoloj, ke ĉia ago kontraŭ la devizo
„la regno por la regnanoj“ kaj ĉia perfortaĵo
de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam
perfortaĵo, eĉ se ĝi estas farata de grandega
plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto,
kaj ke fortika feliĉo de la homaro estas ebla
nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj
ekzistos justeco egala kaj absoluta, dependanta
nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj
kiam en ĉiu regno ekzistos nur homoj kaj
regnanoj kaj ne gentoj.
Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj
homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn
deveno, lingvo aŭ religio ili estas; sed al mia
nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton
„Hilelisto” por montri, ke mi alkalkulas min
al mia nacio ne en senco ŝovinista. La aron
de ĉiuj homoj, kiuj havas saman devenon
kiel mi, mi nomas mia gento. En parolado
kun Hilelistoj mi devas eviti la konfuzajn
vortojn „nacio” aŭ „popolo” kaj anstataŭ ili
mi devas ĉiam uzi la precizajn hilelistan esprimon
„regnanaro” (=loĝantaro de unu regno)
aŭ „landanaro” (=loĝantaro de unu lando).
Sed nek mian regnanaron, nek mian
landanaron mi devas nomi per la nomo de
ia gento, mi devas ĉiam nomi ilin — almenaŭ en parolado kun Hilelistoj — per la neŭtrale -
geografia nomo de mia regno aŭ lando. Se
mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu
politike - geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia
grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas
al li mian genton, lingvon, religion k. t. p.
Ekzemploj: Sviso-Hilelisto, Peterburgregna Hilelisto, Varsovilanda Hilelisto.
Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi
persone plej bone scias kaj plej volonte parolas,
sed al la nomo de tiu-ĉi lingvo mi devas
ĉiam aldoni la vorton „hilelista”, por montri,
ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian
idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neŭtrale
- homa. En ĉiuj hilelistaj kunvenoj kaj, kiom
eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun
Hilelistoj mi devas uzadi la lingvon hilelistan.
En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon
mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia
nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam
oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi
devas respondi: „la ekzistadon de lingvoj naciaj
mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa
parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo
genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto,
kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedus
tiun-ĉi lingvon).”
Rimarko. Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu
neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la Hilelistoj
akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton
anstataŭigi iam poste tiun-ĉi lingvon per ia alia lingvo,
se tio-ĉi montriĝos utila.
Mia religio mi nomas tiun religion, en kiu
mi naskiĝis, aŭ al kiu mi estas oficiale alskribita;
sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni
la nomon „hilelista“, por montri, ke mi konfesas
ĝin laŭ la religiaj principoj de la Hilelismo,
kiu konsistas en jeno:
a) Sub la nomo „Dio“ mi komprenas tiun al
mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas
la mondon kaj kies esencon mi havas la
rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mia
saĝo kaj koro.
b) Kiel fundamentan leĝon de mia religio
mi rigardas la regulon „agu kun aliaj tiel,
kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu
ĉiam la voĉon de via konscienco“; ĉion
alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn
aŭ kiel religiajn morojn, kiuj estas
enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon,
kaj kies plenumado au neplenumado dependas
de mia persona deziro.
c) Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al
tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la
plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj,
sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke
la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj
ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj
kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto
de homo. Tial mi konscias, ke oni nenion
povas laŭdi nek mallaŭdi por lia tradicia religio
kaj ke bonaj aŭ malbonaj agoj de homo
dependas ne de lia religio, sed nur de li mem
kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj ĉar
la religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon
inter unu religio kaj alia kaj la solan
kaŭzon de religia malamo inter la homoj, estas
donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi
devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka
komunikiĝado de la hilelistoj de diversreligioj
la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj
hilelistoj iom post iom cedu la lokon al moroj
komunaj, neŭtrale-homaj.
Kiam en mia urbo estos fondita templo hilelista,
mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin,
por frate kunvenadi tie kun hilelistoj de aliaj
religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj festojn neutrale-homajn kaj tiamaniere kunhelpi
al la iom-post-ioma ellaborigo de filozofie
pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma
vivo-reguliga religio komune-homa, kiun
gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al
siaj infanoj. En la templo hilelista mi aŭskultados
la verkojn de la grandaj instruintoj de la
homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato
de nia „mi” al la universo kaj al la eterneco,
filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj
nobligajn himnojn k. t. p. Tiu-ĉi templo
devas edukadi la junulojn kiel batalantojn
por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco,
ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj
abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj
malvirtoj; tiu-ĉi templo devas donadi
spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al
la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian
konsciencon al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas ŝarĝita
per io k. t. p. Tiel longe kiel en mia urbo
ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel
eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj
kun aliaj Hilelistoj de mia urbo,
kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi
letere kun Hilelistoj de aliaj urboj.
Hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis
la "Deklaracion de Hilelisto" kaj alskribiĝis
al iu el la ekzistantaj hilelistaj temploj aŭ
rondetoj.
- ↑ Oni ne devas intermiksi la Hilelismon kun la Esperantismo! Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la Hilelismo.
- ↑ Ĝis la fondo de centra organo hilelista, la aprobantoj de la ideo de Hilelismo estas petataj sendi sian adreson al la redakcio de tiu gazeto, kiu afable publikigis nian nunan leteron. (Adreso: Redakcio de la gazeto „Ruslanda Esperantisto“ S.-Peterburgo, B. Podjaĉeskaja. d. № 24, loĝ. 12).
- ↑ Rimarko. Sian nomon la Hilelismo ricevis laŭ la nomo de la kantiva Palestina saĝulo Hillel, kies modifita principo estas akceptita kiel bazo por la religio de la Hilelistoj.