Duncan Charters paŝas atente por eviti erarojn

Informoj pri la teksto
Titolo: Duncan Charters paŝas
atente por eviti erarojn
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 20-a de novembro 2019
Permesilo: CC BY 4.0

Antaŭ kvar monatoj Duncan Charters estis elektita la prezidanto de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li planas viziti la Centran Oficejon kaj interparoli kun la restantaj oficistoj por esplori la situacion. Li esperas ke la deficito de la asocio nun reduktiĝos. Al demando pri la membrostatistiko li respondas: ”Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco”.

Dum la Universala Kongreso en Lahtio la komitatanoj de UEA unuafoje post 1989 efektive povis elekti la prezidanton de la asocio, ĉar estis pli ol unu kandidato. La 20-an de julio 2019, Duncan Charters estis elektita per unuvoĉa plimulto por trijara mandatperiodo. La dua kandidato, Fernando Maia, iĝis vicprezidanto.

Kvar monatojn post sia elektiĝo, Duncan Charters konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio. Li samtempe atentigas, ke ĉio ankoraŭ estas en evoluo, kaj ke momente pro diversaj kialoj ne eblas doni precizajn respondojn al ĉiuj demandoj. La nova prezidanto paŝas antaŭen atente por eviti erarojn.

Libera Folio: Kiom da dungitoj nun havas UEA? Kiuj ili estas, kaj kiuj estas iliaj taskoj? Kiel funkcias la oficejo kun tia reduktita stabo? Kiom estos la deficito de la buĝeto ĉi-jare, post la reduktoj de la dungitaro?

Duncan Charters: – Tiuj efektive estas demandoj por la ĝenerala direktoro, kiu respondecas al la estraro pri la funkciado de la Centra Oficejo. Mi tamen povas diri ke la respondoj al tiuj demandoj ankoraŭ ne estas definitivaj, ĉar la reprioritatigo de taskoj inter la nuna oficistaro, ankaŭ evoluanta, devas esti daŭre taksata por minimumigi la efikon de la redukto de laborfortoj kaj laborhoroj en la servoj de UEA. La klarigoj de la ĝenerala direktoro en la septembra numero de la revuo Esperanto indikas la celojn. Restas la ĉefaj dungitoj pri Kongresoj, financoj kaj la libroservo.

– Pri ĉio tamen mi sentas devon kiel prezidanto pli specife informiĝi. Rezulte mi decidis proprainiciate vojaĝi al la CO por rekte kontroli per persona interparolado kun la individuaj stabanoj. Mi profitos la okazon de la Malferma Tago la 30-an de novembro, kie la postan tagon ĉiuj estas invititaj partopreni malfermitan seminarion pri financoj por plikomprenigi la nunan situacion, kaj alternativojn por la estonteco. Ni intencas raporti pri tio al la komitato, kiel promesite en Lahtio, ene de ses monatoj, sed pli da laboro pri alternativoj certe necesos poste en konsultiĝo kun la membroj. Ni certe esperas pri malpli granda deficito pro la reduktoj, sed post nur du monatoj ne venis la momento por tion analizi ĝis ni ekhavos pli kompletan bildon post kiam ĉio plistabiliĝos.

Ĉu ne ekzistas la risko, ke la tranĉoj en la servoj de UEA kondukos al diabla cirklo kun plia ŝrumpado de la membraro? Kiel evoluas la membrostatistiko de UEA ĉi-jare?

– Tute prave, sed ĝuste pro tio ni laboras por ne draste tranĉi la bazajn servojn. Ni preferas nenion promesi ĝis ni povos montri konkretan progreson kaj rezultojn. Antaŭvideble, tamen, la nova teknologio ebligos al ni, iom post iom kaj foje per rapidaj saltoj, plifaciligi kaj pliefikigi la laboron, kunlaboron kaj membroservojn. Ni scias ke la membrostatistiko ĝenerale ne montris progreson en la lastaj jaroj, kaj tion ni devas daŭre atenti. Tamen specifaj iniciatoj montris sukceson en kelkaj lokoj, kiel indikas la kresko de la dumviva membraro kaj de la membraro de Societo Zamenhof. Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco, kune kun pli klara evidentigo al la mondo de la valoroj kiujn reprezentas Esperanto kaj UEA.

Kiel vi antaŭvidas, ke la financa situacio influos la sorton de la du revuoj eldonataj de UEA, la revuoj Esperanto kaj Kontakto? La kosto por ĉiu ekzemplero neeviteble altiĝas, precipe por Kontakto, kiun nun ricevos nur membroj-abonantoj – ĉu lige kun tio oni planas maloftigon de la revuoj?

– Decidoj pri la revuoj dependos de pluraj interagantaj faktoroj: enspezoj por plistabiligi nian financan bazon, proporcia kresko de retmembrecoj, la aldono de la reta revuo, la normaliĝo de bitaj revuoj kaj libroj, la bezonoj de TEJO kaj la nuntempa junularo. Ideale daŭre kunekzistu paperaj kaj retaj eldonoj se ambaŭ estas dezirataj de niaj membroj kaj utilaj por informado kaj varbado. Certe oni pensis pri maloftigo de la paperaj revuoj kiel ebla ŝparo, inter multaj ŝparkonjektoj, tamen mi ĝis nun ne vidis planojn aŭ aŭdis diskuton pri tio en la estraro.

Por ŝpari monon la antaŭa estraro forigis la paperan Jarlibron, sed promesis ke aktualaj kaj fidindaj informoj estos troveblaj en la reta Jarlibro. Oni tamen buĝetis nul eŭrojn por redaktado de la reta Jarlibro, do supozeble ĝin redaktu la reduktita stabo de la Centra Oficejo apud siaj ceteraj taskoj. Kiel tio eblos? Kiam estas planata la eldono de la presita Almanako, kiun oni promesis publikigi ĉiun trian jaron anstataŭ la Jarlibro?

– Evidente ni ne povas aldoni pliajn taskojn al la laboro de la dungitoj de la Centra Oficejo. La nova estraro, konsciante pri antaŭaj promesoj kaj la deziroj de la membraro, post esplorstadio serĉos solvojn por ĉiu el tiuj dezirindaj projektoj. Certe la solvo logike inkluzivus trovadon de la monrimedoj kaj enplekton de pli da kunlaborantoj kaj volontuloj sub kompetenta gvidado, tamen laboro de profesiulo aŭ dungito ne estas tuj transdonebla al volontulo.

Kiel progresas la ĝenerala renovigo de la retejo?

– Ni baldaŭ retaksos la evoluon, ĉar ni devos raporti al la komitato en la venonta komuniko. Ni bone scias ke oni prave senpaciencas pri la historio de la renovigo, aparte pro tio ke ĝia realiĝo estas esenca parto de la moderniĝo de la asocio por ke ni montru nin kapablaj adaptiĝi al la nova epoko. Ni konstatis ke niaj unikaj bezonoj kaj deziroj donas grandan defion eĉ al spertaj programistoj. Ni tamen scias ke la nova teamo havas la kompetenton, kaj ke la ĉefprogramisto dokumentas la programadon por ke tio povu evolui ankaŭ en la manoj de aliaj. Ni raportos pri la progreso ĝis la fino de la jaro rilate la celdaton, kaj prioritatigos subtenon al la komisiitoj se tio necesas.


Noto de la redakcio: La ”klarigoj de la ĝenerala direktoro en la septembra numero de la revuo Esperanto”, al kiuj aludas Duncan Charters, estas intervjuo de la ĝenerala direktoro de UEA Martin Schäffer, aperinta en la revuo de UEA. Al demando pri siaj prioritatoj en la laboro Martin Schäffer tiam respondis jene:

– UEA estas en transira periodo. Ni jam faris signifajn paŝojn al administra modernigo kaj resanigo de la financoj, sed la procezo tute ne finiĝis. Ne nur modernigo estas bezonata, sed ankaŭ taskokritiko, do analizo, kiuj taskoj estas prioritataj kaj nepraj kaj ĉu la laboroj povas esti farataj de dungitoj aŭ volontuloj. Laŭ mia imago, UEA devas fariĝi pli ”svelta” organizo, kiu povas rapide kaj efike respondi al novaj ŝancoj kaj inspiri entuziasmon kaj fidon en la novaj generacioj.