Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Krepuskiĝas la vespero

Pinarbo staras sola Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Krepuskiĝas la vespero
Reĝo estas la paŝtisto

Krepuskiĝas la vespero
Super arboj, verdaj kampoj;
Sur ĉiel' arĝenta luno
Lumas dolĉe tra la sfero.

Ĉe l' rivero zumas grilo,
Kaj la akvo ekmoviĝas;
Aŭdas la migranto plaŭdon
Kaj spiradon en trankvilo.

Jen, ĉe la rivero, sola,
Banas sin la belelfino;
Brak' kaj nuko, blankaj, ĉarmaj,
Brilas en la lumo mola.