Gvinevero

Indekso : Gvinevero
de Alfred, Lord Tennyson
Tradukita de Clarence Bicknell


ARTURO,   la Reĝo de Anglujo, en la sesa aŭ sepa centjaro.
GVINEVERO,   la Reĝino.
LANCELOTO   Kavaliroj de la Ronda Tablo.
MODREDO
TRISTRAMO
ENID   Sinjorinoj de la Kortego.
VIVJEN
ISOLT
HENGISTO,   Reĝo Saksa de Anglujo en la sesa centjaro.
GORLOIS,   la Duko de Kornvalo.
AMSBURIO   Lokoj en Anglujo.
KAMELOTO
USKO
TINTAĜILO
BUDO
BOSO
LIONESO
KORNVALO,   Angla provinco.

La Angla Reĝo Arturo fondis la Kolegaron de la Ronda Tablo, kies kavalroj devas est viroj de nobla karaktero kaj de tre pura vivo, ĉiam pretaj por bataladi kontraŭ la nekristanaj malamikoj, kaj laboradi por la bono de la regno. Sed Gvinevero, la belega edzino de Arturo, amis Lanceloton, la plej estimatan el la kavaliroj, kaj ilia peko ruinigis la altan celon de Arturo. Kiam la peko estis malkovrita, ŝi forkuris kaj kaŝis sin en la monaĥinejo de Amsburio. Tie la Reĝo trovis ŝin, kaj reproĉinte ŝin pro ŝia malfideleco, diris adiaŭ. Ŝi, pentinto, poste estis elektita kiel abatino, kaj mortis.




GVINEVERO

El la kortego Gvinever', reĝino,
Jam estis forkurinta. Ĉe l' sanktejo
De Amsburio ŝi, plorante, sidis;
Kun ŝi nur fraŭlineto, novicino.
Lumeto unu inter ili brilis
Malheligita pro l' nebul' rampanta;
Ĉar gi, sub luno plena sed kaŝita,
Ekstere la senvivan teron kovris,
Simile al morttuko sur vizaĝo;
Kaj jen la tuta land' kvieta estis.

Ŝi, pro la Kavalir' Modredo, tien
Forkuris; ĉar li, kiel ruza besto
Kuŝante, kun l' okuloj al la trono,
Ŝanceton nur atendis por eksalti.
Por tia celo, li malvarmetigis
La popularajn laŭdojn pri la reĝo,
Per malaltigo aŭ ridet' silenta.
Kun Kavaliroj de l' Ĉevalo Blanka,
La nekristana gento kiun lasis
Hengisto, li intrigis; kaj li penis
La Rondan Tablon de Artur' disrompi

Kaj fendatigi ĝin per malpacegoj
Por sia cel' perfida; kaj malamo
Al Lancelot' akrigis ĉian agon.

  Okazis tiel. En mateno Maja,
El la kortego ĉiuj, verdaveste,
Kun plumoj kiel floroj de kratago,
Revenis de l' kutima Maja festo:
Tiam, ankoraŭ en la verda vesto,
Modredo, nur okulo kaj orelo,
Surrampis l' altan muron de l' gardeno
Ian skandalon eble por spioni,
Kaj vidis la reĝinon kiu sidas
Kun Enid la korteganin' plej bona,
Kaj Vivjen la plej ruza kaj malbona;
Sed tion nur li vidis; Lanceloto
Trairis, kaj ekvidis lin kuŝantan,
Kaj, kiel ĝardenisto de l' brasiko
Forprenas ian verdan raŭpon, tiel
De l' muro kaj floranta herbetaĵo
Lin, je l' kalkan', fortiris Lanceloto
Kaj lin deĵetis teren, kiel vermon.
Sed eksciinte ke li estas princo
Kvankam malpurigita per la polvo,
Li, en malbona homo honorante
La reĝan sangon, kiel eble sin
Plej multe senkulpigis; kaj nobele
Li faris tion, sen malŝato ia.
Ĉar tiam estis kavalir' neniu
El la plej noblaj de Arturo, kiu

Okupis sin je malŝatado. Tamen,
Se iu estus ĝiba aŭ lamulo,
La homoj kiujn Dio kreis altaj
Kaj sanamembraj, al li malŝatadon
Permesis, kvazaŭ de difektoj liaj
Alian parton; kaj respondis dolĉe
Al li la Reĝ', kaj same sia Tablo.
Do Lancelot' la Princon helpis levi,
Kaj tiu-ĉi sin levis multefoje,
Genuojn siajn batis eĉ fortege,
Kaj tiam ekridetis kaj foriris.
Sed ĉiam poste, la perfort' malgranda
Al li farita, lin maltrankviligis,
Kaj mordis lian koron, kiel vento
Akrega kiu, dum la tuta tago,
Sulkigas la lageton apud ŝtono
Sur la dezerta bordo de la maro.

  Sed kiam Lancelot' rakontis tion
Al la Reĝino, si ekridis iom
Pro la enpolva falo de Modredo;
Sed poste tremis, kiel la vilaĝa
Edzino kiu kriis “Mi ektremas,
Ĉar iu nun surpaŝas mian tombon”.
Tiam ankoraŭ ridis pli malmulte:
Ŝi preskaŭ antaŭvidis ke Modredo,
La ruza besto, sian kulpiĝecon
Nun serĉos ĝis li trovos ĝin, kaj ĉiam
Malestimata estos ŝia nomo,
De tiam ŝi malofte kuraĝiĝis

En la manĝejo aŭ en alilokoj
Rigardi la mallarĝan vulpsimilan
Vizaĝon de Modred', aŭ la rideton
Kiu la koron kaŝas, aŭ l' okulojn
Neŝanceliĝajn, grizajn; kaj, de tiam
La Potenculoj kiuj pri l' animo
Zorgadas por difendi ĝin de l' morto
Senmorta, kaj ĝin savi en la horoj
Teruraj, ŝin ĉagrenis kaj turmentis.
Tre ofte, dum kvietaj noktaj horoj
Apud la Reĝo pace elspiranta,
Vizaĝoj tre malbelaj venis kontraŭ
Kaj malaperis; aŭ la konfuziga
Anima tim', simile al la bruo
Malcerta de krakantaj pordoj, kiun
Gardant' en fantomplena domo aŭdas,
(Kie postsignoj de mortigo restas)
Sendorman tenis ŝin: kiam ŝi dormus
Ŝi tre terure sonĝus. Tiam ŝajnis
Ke je la sunkuŝiĝo ŝi staradas
Sur vasta ebenaĵo, kaj de l'suno
Al ŝi rapidas io malbelega,
Kaj ĝia ombro antaŭiras, fine
Tuŝante ŝin: kaj tiam ŝi sin turnis,
Kaj jen! eĉ ŝia ombro, larĝiĝinta
El la piedoj, ankaŭ nigriĝinta,
La tutan landon glutas, kaj ekbrulas
La malproksimaj urboj. Kaj, kriante,
Vekiĝis ŝi. Sed tiuj turmentegoj

Ne ŝin forlasis, sed ja plimultiĝis,
Ĝis la vizaĝo klara de la Reĝo
Senkulpa, kaj fidemaj ĝentilecoj
De la vivado hejma, veneniĝis.
Do, fine, diris ŝi al Lanceloto,
“De tie-ĉi foriru vian landon,
Ĉar se vi restos, ni kunvenos ree,
Kaj se ni rekunvenos, tiam ia
Malbona sort' malkaŝos la skandalon
Nun fumetantan, kaj ĝin ekbruligos
Antaŭ la Reĝ', kaj antaŭ la popolo.”
Kaj ĉiam li promesis, sed restadis.
Kaj ofte ili rekunvenis. Tiam
Ŝi diris “Lancelot', se vi min amas,
De tie-ĉi foriru.” Tial ili
Decidis ke en ĝusta nokto, kiam
La bona Reĝo ne ĉeestos tie,
Kunvenos ili por adiaŭ fina,
Kaj ili, je pasio palaj, venis,
Salutis, kaj kun manoj kunplektitaj,
Kaj kun okulo al okul', sidiĝis
Sur la randet' malalta de l' kuŝejo,
Rigardegante ambaŭ, balbutante.
Adiaŭ fina kaj freneza estis!
Sed apud la piedo de la turo,
Modredo siajn atestontajn homojn
Kondukis, kaj kriante plenavoĉe,
“Elvenu, perfidulo, ĉar vi fine
Kaptita estas,” vekis Lanceloton.

Kaj tiu-ĉi, simile al leono,
Ekkuris kaj eksaltis sur Modredon,
Kaj lin forĵetis teren, senkonscian.
Kaj la servistoj venis, lin forportis,
Kaj ĉio kvietigis. Si ekkriis,
“Jen, nun finita estas;” sed li diris,
“Kiel la peko estas mia, tiel
La honto mia estos; sed leviĝu,
Kaj tuj forkuru kastelegon mian
Transmaran, kaj mi tie vin kaŝados
Ĝis mia vivo estos finiĝinta,
Kaj vin protektos per vivado mia
Kontraŭ la tuta mondo” — Ŝi respondis,
“Ho! Lanceloto, ĉu vi tion faros?
Sed ne, amik'; ni jam adiaŭ diris:
Ho! Dio volu, ke mi povu kaŝi
Min de mi mem; la honto estas mia;
Edzino estis mi, sed vi nur fraŭlo.
Sed nun leviĝu; ambaŭ ni forkuros:
Sanktejon iros mi, kaj mian sorton
Atendos.” Tial Lancelot', trovinte
Ĉevalon, sur ĝin metis ŝin, kaj prenis
La sian. Ili al disiĝa vojo
Forrajdis, kisis unu la alian,
Kaj plore apartiĝis. Li, pro amo
Fidela al deziroj eĉ malgrandaj
De la Reĝin' al sia land' reiris.
Sed ŝi, al Amsburi', la tutan nokton
Tra stepoj kaj kamparo dubeklaraj

Vojaĝis, kaj la ĝemojn de spiritoj
El la kamparo kaj la stepoj aŭdis,
Aŭ opiniis ke ŝi aŭdas ilin.
Kaj al si mem ŝi ĝemis “Tro malfrue!”
Tiam, simile al ĉiel-makulo,
En la malvarma vento de l'tagiĝo,
Fluganta korvo kriis, kaj ŝi pensis,
“Ĝi nun ekvidas kampon de mortigo:
La nekristanoj de la norda maro,
Logitaj per la krimoj kaj la pekoj
En la korteg', la landon dezertigas,
Kaj ankaŭ la popelon ekmortigas”.

  Kaj kiam ŝi alvenis Amsburion,
Ŝi diris al la monaĥinoj tie,
“Min sekvas malamikoj! min akceptu
Ho! paca fratinaro, en sanktejon.
Ne ekdemandu de la venintino
La nomon, ĝis ŝi volos diri ĝin.”
Kaj ŝiaj ĉarmo, povo, kaj beleco
Al ili estis kiel talismano,
Kaj pri nenio ili ŝin demandis.

  Do la Reĝin' majesta tie vivis
Semajnojn multajn kun la monaĥinoj
Sed nekonata, kaj en aparteco.
Ŝi, plena je doloro, nek malkaŝis
La sian nomon, nek de ili petis
Aŭ komunion, aŭ konfesodonon,
Sed kun la fraŭlinet' parolis, kies
Tre babilema senatento plaĉis,

Pro kiu ofte si sin mem forgesis.
Sed, iun nokton, disblovita famo
Alvenis, ke la kavalir' Modredo
Uzurpis la reĝecon, kaj sin ligis
Kun l'aro nekristana, dum la Reĝo
Kun Lancelot' batalas; kaj ŝi pensis,
“Ho! kie! la popolo kaj la Reĝo
Deviĝas min malami,” kaj sin klinis
Sur siaj manoj kaj silentis. Tiam,
la fraŭlineto, fine, la silenton
Ne tolerante, diris “Ho! malfrue!
Kioma horo estas?” Kaj respondon
Nenian ricevante, post momento
Kantetis ion kion ŝi ellernis
De l'monaĥinoj. “Ne, ne, tro malfrue”.
Kaj, kiam la Reĝin' l' arion aŭdis
Ŝi, suprenrigardante, tuj parolis
“Ho! Virgulino, se vi volas kanti,
Nun kantu, kaj malligu mian koron
Por ke mi ploru”. Tial, tre volonte
Ekkantis la malgrando novicino.

Malfrue, ha! maltrue! Kaj ni la nokton trovas
Malluma kaj senvarma: Ĉu ni eniri povas?
  Malfrue, tro malfrue! Ne povas vi eniri.

Ni ĉiuj vere pentas, la lampojn forgesinte,
Sed l' Edzo nin perdonos, pri tio sciiĝinte.
  Malfrue, tro malfrue! Ne povas vi eniri,

Sen lamp'! malfrue! Nokto malvarma kaj malhela,
Eniron ho! permesu, por lumo tiel bela.
  Malfrue, tro malfrue! Ne povas vi eniri.

Al l' Edzo tiel dolĉa, eniron, ho permesu,
Por ke piedojn Liajn — malfrue — ni karesu,
  Ne, tro malfrue, ne! Ne povas vi eniri.

Kaj, dum ŝi kantis, la Reĝin' malgaja
Kun kapo en la manoj, memorante
la pensojn kiam ŝi unue venis,
Pasie ploris: do, la babilema
Malgranda novicino al ŝi diris

  “Ne ploru plu, mi petas, noblulino!
La parolad' de simplulino, kiu
Obei lernis, sed nenion plu,
— Kaj se ŝi ne obeas, pentofaras —
Konsolu viajn doloregojn; ili
De peko ne devenas, mi certiĝas,
Koninte viajn ĉarmon kaj noblecon.
Komparu ilin je la Reĝĉagrenoj,
Kaj tiel pli malgrandaj ili ŝajnos.
Ĉar nun la Reĝo foririnta estas
Batali kontraŭ Lanceloto, kies
Kastelo forta la Reĝinon tenas.
Kaj kontraŭ li, Modred' — la perfidulo —
Kiun li lasis por prizorgi ĉion.
Ha! dolĉa Sinjorino, la dolora
De l' Reĝo pri li mem, pri lia propra

Reĝino kaj la regno, ja trioble
Pli granda ol la nia devas esti.
Mi dankas la sanktulojn ke mi mem
Ne estas nobla. Kiam ajn alvenas
Al mi ĉagreno, mi silente ploras,
Kaj ĝi finiĝas. Scias ĝin neniu,
Kaj miaj larmoj al mi bone faris.
Sed eĉ se la ĉagrenoj de l'malgrandaj
Egalus tiujn ĉi de l' grandaj, tamen
Al grandaj aldonita estas nova
Doloro, kiu estas, ke ne povas
Nubokaŝite ili plori, kiel
Ajn multe ili volus silentiĝi.
Jen tie-ĉi en Amsburio oni
Nun babiladas pri la bona reĝo,
Kaj pri edzino lia malbonega.
Kaj se mi estus tia reĝo, tian
Reĝinon ja havante, tre volonte
Dezirus mi vuali ŝian krimon,
Sed, se mi estus Reĝo, mi ne povus”.
Kaj tiam la Reĝino ekmurmuris
Al sia propra kaj malĝoja koro,
“Ĉu nun mortigos min la infanino
Per ŝiaj simplaj vortoj?” Sed ŝi laŭte
Respondis “Ĉu mi mem ne devus ankaŭ,
Se tiu perfidulo efektive
Okupas nun la lokon de la Reĝo,
Je la dolor' komuna partopreni?”
“Ha! jes!” la virgulino diris, “Tiu

Doloro estas por virinoj ĉiuj,
Ke estas ŝi virin', kies vivado
Tre malfidela konfuzaĵon kaŭzis
En la Artura Ronda Tablo, kiun
La bona Reĝo de tre longaj jaroj
En Kameloto fondis, eĉ kun signoj
Kun mirindaĵoj, ankaŭ kun mirakloj,
Antaŭ ol la Reĝino tien venis.
  Tiam denove la Reĝino pensis
“Ĉu min mortigi volas l' infanino,
Per sia malsaĝega babilado?”
Sed laŭte diris, “Ho! novicineto,
Ĉirkaŭfermita per monaĥinejaj
Muregoj, kion scias vi pri Reĝoj
Kaj Rondaj Tabloj? Kion pri mirakloj
Kaj signoj krom la mirandaĵoj simplaj
Kaj la mirakloj de l' monaĥinejo?”

  La babilema novicino diris
“Sed ja mi scias, ke la lando estis
Tre plena je mirakloj kaj je signoj
Antaŭ l'alveno de l' Reĝino. Tion
Rakontis mia patro, kaj li estis
Mem kavaliro de la glora Tablo,
Eĉ kiam ĝi apenaŭ ekfondiĝis.
Ĉar li de Liones' vojaĝis tien,
Kaj li rakontis ke, irante apud
La bordo de la maro, je l' unua
Aŭ dua horo post la sunkuŝiĝo,
Muzikon strangan aŭdis li; li haltis,

Sin turnis; kaj laŭlonge la dezerta
Marbordo Lionesa li ekvidis
La promontorojn, unu post alia,
Ekflami, ĝis la riĉa okcidento;
Kaj ĉiu supre fajron kiel stelon,
Kaj sube strangan maran lumon havis.
Kaj en la lumo blankaj marvirinoj
Naĝadis, kaj de l' maro iris fortaj
Estaĵoj, kiuj havis virajn brustojn,
Kaj tra la tuta lando kriegadis
Per forta mara voĉo. Feinetoj
Respondis el kavetoj kaj kavegoj,
Per voĉoj, al trumpeto malproksima
Simile. Tion diris mia patro,
Kaj plu: Ĉar kiam li eliris frue
Matene, tra l' arbaro duonhela,
Li mem ekvidis tri spiritojn gaje
Frenezajn, kiuj en la flanka vojo
Surĵetis sin sur altan floron, kiu
Sub ili tremis tiel kiel tremas
La kardo, kiam tri kardeloj grizaj
Batalas pro la semoj. Ĉiutage
En la vespero, antaŭ la ĉevalo,
Ekdancis kaj diskuris la feina
Lumanta band', reunuiĝis sin
Kaj tiam redancadis kaj diskuris;
Ĉar vivoplena la tutmondo estis.
Kaj kiam li alvenis Kameloton,
Aera rondo da dancantoj, kiuj

Unuiĝintaj per la manoj estis
Ĉirkau la brileganta lampo saltis
En la salono, kaj festeno tia
Okazis, kiel ja neniu sonĝis;
Ĉar ĉiu Kavaliro la manĝaĵojn,
Eĉ kiujn ajn deziris li, ricevis
Per manoj nevideblaj: kaj, malsupre,
Estaĵoj grasaj en la kelo gaje
La kranojn portis, kaj sur la bareloj
Sidiĝis, dum la vino forfluadis,
Ĉar homoj kaj spiritoj ĉiuj ĝojis
Antaŭ l' alveno de l'Reĝin' pekonta”.

  Respondis iom akre la Reĝino:
“Ĉu estis ili ĝojaj? Tro neindaj
Profetoj estis homoj kaj spiritoj.
Ne povis ili antauvidi tion
Nun okazantan en la reĝolando.
Eĉ via patro per mirindaj signoj”.
  Tiam la babilema novicino:
“Jes, unu povis: estis li kantisto;
Rakontis mia patro, ke tre ofte
Li kantis ian noblan batalkanton,
Eĉ apud la ŝiparo malamika
Inter la ondoj kaj la landkrutaĵo.
Ankaŭ misterajn kantojn pri la vivo
Kaj pri la morto li tre ofte kantis
Sur la nebulaj suproj de la montoj.
Spiritoj apud li sin klinis, kies
Harar' rosplena estis radianta

Simile al la flamo en la vento.
Plu diris mia patro. Unu nokton,
Pri l' gloraj bataladoj de Arturo
Kantadis la kantisto, kaj pri li,
Ke la homaron preskaŭ li superas,
Kaj ridis li je tiuj kiuj diras
Li estas fil' bastarda de Gorlois.
El kie venis li, neniu scias,
Sed post ventego, kiam ondoj longaj
Laŭlonge la marbord' de Bud' kaj Boso
Tondradis, tago tiel paca kiel
Ĉiel' okazis: tiam oni trovis
Infanon nudan sur la sablo apud
Malbrila Tintaĝilo kaj la maro
Kornvala. Tio-ĉi Arturo estas.
Kaj oni tiam nutris lin, ĝis poste
Per mirindaĵoj li pruvita estis
La Reĝo. Ankaŭ lia morto estos
Tiel mistera kiel la naskiĝo.
Sed se li povos trovi la virinon
Kiu, pro sia virineco, estos
Al li egala, pro vireco lia,
La mondon ili ambaŭ reformigos!
Sed, je la kantomezo, la kantisto
Balbutis; lia mano de la harpo
Ekfalis; li paliĝis, ŝanceliĝis
Kaj estus ja falinta, se aliaj
Ne estus tie subtenintaj lin.
Vidaĵon sian li ne volis diri,

Sed kiu dubos ke li antaŭvidis
La pekon de l' Reĝin kun Lanceloto?”

  Ekpensis tiam la Reĝino; Jen!
La abatin', ŝajnanta simplulino,
Kun siaj monaĥinoj, ŝin instigis
Turmenti min; kaj ŝi la kapon klinis
Sed ne parolis. Kaj la novicino,
Kun siaj manoj kunigitaj, hontis
Pro sia babilado: sed babilis,
Dirante ke la monaĥinoj ofte
Haltigis ŝian babileman langon;
“Ho dolĉa Sinjorin'”, ŝi diris, “se
L' orelon kiu pro dolor' ne volas
Aŭskulti, mi ĉagrenas neĝentile,
Per mia parolad' kaj per rakontoj
Kiujn al mi rakontis mia patro,
Vi ankaŭ min haltigu nek permesu
Ke mi pri mia patro la memoron
Hontigu; ĉar li noblajn morojn havis,
Kvankam li diris ja ke Lanceloto
El ĉiuj havis la plej noblajn — Antaŭ
Kvin jaroj li mortiĝis, mortigita
En armil-ludo, kaj min lasis. — Tamen,
El tiuj kiuj restas, kaj precipe
El du pro ĝentilec' pli elnomitaj —
— Haltigu min, mi petas, se malbone
Demandas mi — kiu plej nobla estis,
Kiam vi mem kunvivis inter ili,
Ĉu Lancelot', ĉu nia Reĝa Estro?”

  Kaj tiam la Reĝino paliĝinta
Suprenrigardis kaj respondis, “Kiel
Noblega Kavaliro, Lanceloto
Je ĉiu Sinjorino tre ĝentile
Kondutis, kaj en kampo de batalo
Aŭ en la armilludo ne rigardis
Profiton propran sian: kaj la Reĝo
En batalkampo aŭ en armilludo
La sian ne rigardis. Tial ambaŭ
Egale havis la plej noblajn morojn.
Ne sen deveno estas noblaj moroj,
Sed fruktoj de natur' fidela, kaj
Animo nobla. Tiam la knabino,
“Cu estas ili tia bela frukto?
Milfoje malpli noblaj devas esti
De Lancelot' la moroj, ĉar li estas
L' amiko, kiel ĉia famo diras,
Plej malfidela el la tuta mondo”.

  Al tio la Reĝin' malgaje diris,
“Ho! vi, per la muregoj enfermantaj
De la monaĥinejo, ĉirkauita,
Kion vi scias, vi, pri nia mondo,
Pri ĝiaj ombroj, aŭ per ĝiaj lumoj,
Pri ĝiaj malbonaĵoj aŭ bonaĵoj?
Se iam Lancelot', la Kavaliro
Plej' nobla, montris sin dum unu horo
Malpli noblega ol si mem, preĝadu
Ke de la fajra sorto li saviĝu,
Kaj pro ŝi, kiu logis lin, ploradu”.

  “Por ambaŭ preĝas mi,” la novicino
Respondis, “sed mi mem neniam kredos
Ke Lanceloto noblajn morojn havis,
Simile al la Reĝaj', aŭ ke vi
Mem havus tiajn kiajn nun vi havas
Se vi mem estus la Reĝin' malbona”.

  Simile do al multaj babiluloj
Anstataŭ trankviligi, ŝi turmentis,
Kaj vundis kiun ŝi sanigi volis.
Ĉar tuj elfluo de kolero varma
Ruĝigis la palecon de l' Reĝino,
Kaj kriis ŝi, “Ne estu, je eterne,
Fraŭlino tia kia estas vi,
Ilia senditino nur por moki
Kaj enuigi kaj turmenti min,
Ho! spionino kaj perfidulino!”
Kiam eksplodis tiu kolerego
El Gvinevero, la fraŭlin' leviĝis,
Terurigita, tiel blanka kiel
Vualo sia; antaŭ la Reĝino
Ŝi treme staris, kiel, en la vento,
La maroborda ŝaŭmo rompiĝonta
Kaj forflugonta. Kiam do “foriru”
Aldonis la Reĝino, ŝi forflugis.
Tiam l' alia, sola, ekĝemetis
Kaj, rekuraĝiĝinte, al si diris
“Nenion la knabin' timema, simpla,
Signifis: mia propra kulpiĝeco
Pli simpla ol infano, sin malkaŝas.

Sed, ho ĉielo, helpu min, ĉar certe
Mi pentas. Ĉu ne estas vera pento,
En pensoj plej internaj ne repensi
Pri pekoj kiuj al ni plezuradis
En tempoj jam pasintaj? Kaj mi ĵuris
Neniam plu lin vidi — plu lin vidi”.
Sed dum ŝi tion diris, el malnova
Kutimo de l' animo, la memoro
Ŝia reglitis al la oraj tagoj
En kiuj ŝi unue lin ekvidis.
Ĉar Lancelot', l' ambasadoro, venis
La kavalir' plej bona, kaj la viro
Plej bela en la mondo, por ke ŝin
Al sia ĉef' Arturo li konduku.
Kaj tiam li kondukis ŝin antaŭen
Tre malproksimen de la sekvantaro.
Per dolĉa kaj vivada parolado
Ravitaj, pri plezuroj, armilludoj
Kaj amo (Maja tempo estis, tamen
Pri ia peko ili ne ekrevis)
Rajdadis ili tra l'arbaroj kiuj
Ŝajnadis vera paradiz' floranta,
Kaj sur tapiŝoj de la hiacintoj
Kvazaŭ la teron la ĉiel' trarompis.
Antaŭen ĉiam ili vojaĝadis,
De unu monta supro al alia,
Kaj ĉiutage vidis, je tagmezo,
La silkajn tendojn de Arturo Reĝo,
En ia bela valo ordigitajn

De la senditoj antaŭenirintaj,
Aŭ por mallonga tagmanĝet', aŭ por
Ripozo posttagmeze; kaj ankoraŭ
Antaŭen ĝis la sunkuŝiĝo, kiam
Revidis ili la flamantan drakon
De la Pendrako* granda, kiu kronis
La ĉeftendegon de la Reĝo, apud
River' rapida aŭ silenta fonto.

  Sed kiam la Reĝino en profunda
Revado, tra la tempoj jam pasintaj
Vagante senkonscie, tiun punkton
Atingis, kie ŝi unue vidis
La Reĝon sur ĉeval' proksimiĝantan
De l' urbo; pri l' vojaĝo finiĝinta
Sopiris ŝi, rigardis, kaj lin juĝis
Malvarma kaj fiera, senpasia
Kaj sintenema, ne al la alia
Simila, ‘ne al mia Lanceloto’ —
— Dum ŝi revadis tiel, kaj denove
Duonkulpiĝis ŝiaj pensoj, venis
Armita militisto al la pordoj.
Tra la monaĥinejo paroleto
Murmure kuris; poste la subita
Ekkrio “Jen! la Reĝo!” Ŝi sidiĝis,
Priaŭskultanta kaj rigidiĝinta.

  • Pendrako estis la titolo donita al la antikvaj Britaj

princoj, kaj drako estis la devizo sur iliaj standardoj. La Reĝo
Arturo estis Pendrako. (Angle, Pendragon).

Sed kiam sonis tra la galerio
El la eksteraj pordoj, armobruaj
Piedoj, ŝi malsupren de la seĝo
Falinte teren, kun vizaĝo sia
Sur la pavim' kuŝiĝis, kie per
J'ombriga har' kaj laktoblankaj brakoj
Ŝi tute kaŝis ĝin de l' Reĝa vido.
Kaj ŝi, en la mallumo, la piedojn
Armitajn aŭdis, kie haltis li.
Tiam silento estis; poste voĉo
Malplena, unutona, eĉ simila
Al voĉo de fantomo kondamnanta,
Sed kvankam [**]ŝanĝiĝinta, vol' de l' Reĝo.
  “Ĉu kuŝas vi malalte, vi, l' idino
De l' viro honorita, sed, feliĉe,
Jam formortinta antaŭ via peko?
Ke vi ne naskis filojn, kiel bone!
La viaj idoj estas glavoj, fajro,
Ruino sanga, leĝoj disrompitaj,
Parenca perfideco, kaj sendiaj
Nekristanaroj de la norda maro.
Mi tiujn-ĉi, dum Lancelot' restadis
Kun mi, plej forta el la kavaliroj
Kaj mia brako dekstra, dekdufoje
En nia Krista land' plenege venkis.
Ĉu scias vi de kie nun mi venis?
De li, de tre kruela batalado,
Kaj kvankam li ne timis min ekvundi
Pli grave, tamen tian ĝentilecon

Li havis, ke la manon li ne levis
Kontraŭ la Reĝo lin nobeliginta;
Sed da nobeloj estis mortigitaj
Tre multe; kaj kun li sin unuiĝis:
Parencoj ĉiuj kaj aliaj, kiuj
En lia propra lando kun li vivas.
Tiam Modred' ribelis, kaj plimultaj
Ekforgesinto fidelecon sian
Kaj ĵuron sian, kun li unuiĝis.
Sed kelkaj kun mi restas, kaj el ili
Parteton lasos mi kun vi, fidelajn
Amikojn kiuj amas min — pro kiuj
Mi ankaŭ vivas nun — por vin gardadi
En la estontaj kaj teruraj horoj,
Por ke nenia har' el via kapo
Ekinsultata estu. Ne timiĝu!
Gardata estos vi ĝis mia morto,
Mi tamen scias, se profetoj vere
Parolis, ke mi marŝis al la morto.
Vi mian vivon ne dolĉigis tiel
Por ke mi, Reĝo, plideziru vivi.
Ĉar vi de l'viv' la celon ruinigis.
Permesu do, ke mi, la finan fojon,
Eĉ por vi mem, klarigu vian pekon.
Kiam foriris la Roman', malmulte
Kunligis lia leĝo nin; la vojoj
Je krimoj estis plenigitaj, kvankam
Agadoj noblaj tie-ĉi kaj tie
Rajtigis iom da la malbonaĵoj,

Sed el la reĝoj mi l'unua estis
Kunligi la nobelojn nialandajn
Kaj ĉulandajn kun mi, kiel estro,
En Societo de la Rondo Tablo;
Kolegojn glorajn, virojn elektitajn
Kiel modelon por la mond' potenca,
Komencon belan por centjaroj novaj.
Mi igis ilin meti siajn manojn
En miajn, kaj ekĵuri honoradi
La Reĝon kiel konsciencon sian,
Kaj konsciencon kiel sian Reĝon;
Dispeli l' idolanojn, sed la Kriston
Subteni; malproksimen forrajdadi
Por rebonigi homajn malbonaĵojn;
Nenian kalumnion diri, nek
Auŝkulti ĝin; parolon sian propran
Honori, kiel Dian; en ĉasteco
Purega dolĉe vivi; ami nur
Fraŭlinon unu, kaj al ŝi sin ligi
Per noblaj agoj kaj dum longaj jaroj
Ĝis ili gajnos ŝin. Ĉar mi certiĝis
Ke ne ekzistas, sub ĉielo nia,
Potenco ia ajn pli forta, ol
Pasio de virgul' por virgulino,
Ne nur por subpremadi la malbonon,
Sed por instrui noblajn pensojn, dolĉajn
Parolojn, ĝentilecon, kaj dezirojn
Por gloro, kaj la amon al vereco,
Kaj ĉion kio faras veran viron.

Kaj ĉio prosperadis ĝis la tago
En kiu mi edziĝis, kun la kredo
“Jen helpantino, kiu sentos mian
Celadon, kaj pri mia ĝojo ĝojos”.
Tiam okazis via honta peko
Kun Lanceloto; tiam poste venis
La peko de Tristramo kun Isolto;
Tiam aliaj, tiujn-ĉi plj noblajn
El miaj Kavaliroj imitante,
Kaj el ilia bela fam' ekzemplojn
Malbonajn eltirante, ankaŭ pekis;
Ĝis nur la malaminda kontraŭaĵo
Al ĉio kion mia kor' intencis
Okazis. Ha! Kaj per vi ĉio estis.
Tial la perdo de la vivo, kiun
Mi gardas de danĝero kaj de peko,
Kiel al mi la altan Di-donacon,
Ne estus grava. Mi prefere pensas
Kiel malĝoje estus — se Arturo
Ankoraŭ vivus — ke li residiĝus
En sia forlasita hejmo, kaj
Ne vidus tie la kutiman nombron
De siaj kavaliroj, nek aŭskultus
La altan paroladon pri agadoj
Noblegaj, kiel en la oraj tagoj
Antaŭ la peko. Ĉar el ni, restantaj,
Ĉu estus iu, kiu paroladus
Pri senmakula koro, ne ŝajnante
Ke li memoras vin. Naj ĉe la laŭboj

De Usk' aŭ Kameloto, via ombro
El unu ĉambro al alia glitus,
Kaj per brodaĵ' pendanta, aŭ per ĉia
Lasta ornamaĵ', aŭ ĉia eĥo
Sur la ŝtuparo, de l' fantom-piedoj,
Mi estus de ĝi ĉiam vizitata.
Ne pensu, tamen, kvankam vi ne volis
Amadi' vian edzon, ke li estas
Perdinta tute por vi sian amon.
El tiaj malfortikaj elementoj
Ne estas mi farita. Sed mi devas
Vin lasi, ho! virin'! al via honto!
Mi kredas ke, el ĉiuj malamikoj
Publikaj, li la plej malbona estas,
Kiu, pro siaj idoj, aŭ si mem,
Por savi sian nomon de skandalo,
Permesas al l'edzino malhonesta
Ke ŝi en lia hejmo plu vivadu
Kaj regu: Ĉar, pro lia malkuraĝo,
Ŝi, kiun ĉiuj kredas esti pura,
Simile al malsano la nova
Kaj nekonata, rampas tra l' amaso
Ne singardema; per okuloj siaj
la plej malbonajn fulmojn ŝi disĵetas,
L'amikan fidelecon ŝi sekigas,
Ekscitas en la sang' diablajn saltojn,
Kaj la duonon el la junularo
Venenas. Se do tia viro regus,
Li el malbonaj estus plej malbona.

Pli bonaj estus la dezerta hejmo
De l' Reĝo, kaj ĉagrena koro lia,
Ol vi residiĝinta en lumejo;
Malbeno, mokojekto al popolo!”

  Li haltis; kaj ŝi, dum la paŭzo, iom
Ekrampis pli proksime, ĝis ŝi tuŝis
Per siaj manoj la piedojn liajn.
Trumpeto sola malproksime sonis:
Kaj tiam, kvazaŭ pro amika voĉo,
Batalĉevalo lia ĉe la pordoj
Ekblekis: kaj ankoraŭ li parolis.

  “Ne pensu, tamen, ke mi nun alvenis
Proklami viajn krimojn, Gvinevero!
Mi ne alvenis por malbeni vin:
Kompato mia vasta preskaŭ min
Mortigas, kiam mi rigardas tie
La oran kapon, kiu mia ĝojo
En la someroj pli feliĉaj estis,
Nun kuŝiĝintan je piedoj miaj.
Jen, la kolero kiu min devigis
Pripensi pri la tre kruela leĝo —
— La sort' pro perfidec' kaj flammortigo —
(Kiam mi sciis kie vi kaŝiĝas)
Pasinta estas. La doloro, kiu,
Dum mi komparis vian propran koron
Kun kor' alia tiel fidelega
Ke ĝi ne povis kredi vin malvera,
Bruligis miajn larmojn, estas iom
Pasinta; kaj pasinta estas ĉio:

La peko jam pekita! Kaj mi mem,
Jen, kiel la eterna Di' pardonas,
Tiel mi vin pardonas; la ceteron
Por la animo propra via faru!
Sed kiel diros mi la finan fojon
Al ĉio kion amis mi, adiaŭ?
Ha! ora har' kun kiu alifoje
Mi ofte ludis, nesciante! Ho!
Skulptura imperia formo! Ho!
Beleco tia kian antaŭhavis
Virin' nenia, ĝis kun vi alvenis
Malbeno al la reĝolando. Mi
Ne povas tuŝi viajn lipojn: ili
Ne estas miaj, sed por Lanceloto:
Neniam ili estis por la Reĝo.
Ne povas mi ekpreni vian manon;
Ĝi ankaŭ estas korpo; per la korpo
Pekadis vi; kaj mia propra korpo,
Malsupren rigardante tie-ĉi,
Sur vian malpuregiĝintan, krias
“Mi tute abomenas vin”. Sed tamen
Ho! Gvinevero (ĉar mi ĉiam estis
Virgulo krom por vi) amego mia
Tiele sin enteksis per la korpo
En mian vivon, ke — ha! sorto mia
Fatala! — mi nun amas vin ankoraŭ.
Ke mi ne amas plu, neniu sonĝu!
Sed eble, se purigos vi l'animon,
Kaj vin apogos sur la nian Patron,

La Kriston; tiam, en alia mondo,
En kiu ĉiuj estos purigitaj,
Ni ambaŭ antaŭ l'alta Di kunvenos,
Kaj vi al mi eksaltos, nomos min,
Akceptus min la via propra edzo:
Ne ian ajn animon pli malgrandan,
Sed min, ne Lanceloton, ne alian.
Mi petas ke vi lasu al mi tian
Esperon finan. Nun mi devas iri.
Trumpeto sonas en la densa nokto!
Oni alvokas, por ke mi, la Reĝo,
Nun forkonduku miajn militistojn
Al granda batalado malproksime
En l'okcidento. Tie nun mi devos
Militi kontraŭ li, la vir' nomita
La mia nevo — Sed neniu estas
Parenco mia, kiu sin alligis
Al la nobeloj de l' Ĉevalo Blanka,
La nekristanoj, kaj al kavaliroj,
La perfiduloj, kaj mortigi lin,
Kaj mi mem morton trovi, aŭ alian
Misteran sorton, kian mi ne scias.
Sed tie-ĉi restante, vi pri ĉio
Sciiĝos: sed neniam mi revenos:
Neniam kuŝos plu je via flanko,
Neniam plu revidos vin: — Adiaŭ —”.

  Kaj dum ŝi kuŝis sur la ter' ĉe liaj
Piedoj, l'elspiraĵon de la Reĝo
Ŝi sentis sur la kolo, kaj ekvidis

La manmovadojn kiuj benas ŝin.

  Poste, ne plu aŭdante la piedojn
Armitajn, la Reĝin' sin levis, pala,
Kaj, pro malĝojo, al finestron iris.
“Se eble, ne vidite, mi nur povus
Vizaĝon lian vidi”, ŝi ekpensis.
Kaj jen! ĉe la pordego, sur ĉevalo
Li sidis, kaj la monaĥinoj ĉiuj
Kun lumoj, apud li malgaje staris.
Kaj tiam li, pri la Reĝin' ordonis
Ke ili gardu ŝin, kaj je eterne
Pri ŝi zorgadu. Kaj dum li parolis
Al ili, li mallevas sian kaskon
Sur kiu l' ora drako de Britujo
Fiksita estis: tial ŝi ne vidis
Vizaĝon lian, al anĝel' similan,
Sed vidis, de l' nebul' malsekegitan
Naj de la torĉoj tie lumigitan,
La fajran drakon de l' Pendrako granda,
Kaj eĉ la nokto fajrvaporo ŝajnis.
Li turnis sin; kaj la nebul' lunbrila
En kiu grandegul-fantom' li ŝajnis
Iom post iom lin envolvis, kaj
Lin pli grizigis ĝis li mem nur estis
Nebulo antaŭ ŝi, fantom' iranta
Al sia sort' fatala. Tiam ŝi
Etendis siajn brakojn, kaj tre laŭte
Ekkriis: “Ho! Arturo!” Sed la voĉo
Al ŝi subite mankis; tiam, kiel

La rivereto, kiu, ekfalante
El la ŝtonego alta en l'aeron
Sin interrompis, sed en malsupraĵo
Sin rekunigas eĉ pli forte, kaj
Brilante fluas tra la valo, tiel
Pasie ŝi komencis reparoli.

  “Irinta, foririnta! Edzo mia!
Mortigi nun, kaj esti mortigota:
Per mia peko: kaj li min pardonis,
Sed mi ne povas iom ekparoli.
Adiaŭ? al adiaŭ' devis mi
Respondi ion, sed kompato lia
Sufokis min: la Reĝ', Sinjoro mia,
Fidela edzo mia foririnta!
Ĉu mi kuraĝas nomi lin ‘la mia’?
La ombro de alia ligas sin
Al mi, kaj malpurigas min. Li mem,
La Reĝo, nomis min malpurigita!
Ĉu mi mortigos min? Ĉu tio helpos?
Mortigi mian pekon mi ne povas
Se la anim' animo estas; nek
Mortigi mian honton, nek finigi
Ĝin kune kun la vivo. El la tagoj
Semajnoj kreskos, kaj el la semajnoj
Monatoj venos; poste la monatoj
Sin multobligos kaj la jarojn igos;
La jaroj kune ruliĝintaj estos,
Kaj la centjaroj iĝos, sed eterne
La mia nomo estos nom' hontinda.

Ne devas mi tro pensi pri la venko
De l' fam'. La mondo estu. Tio estas
Nur de la mondo. Ĉu pretere io
Ekzistas? Ĉu espero ia estas?
Mi kredas ke espero estas; se
Li, parolante pri esper', ne mokis.
‘Espero mia’ li ĝin nomis. Tamen,
Li mem neniam mokis, ĉar la moko
Nur estas la kolero de koretoj
Kaj ho! benita estu li, la Reĝo,
Kiu, la pekon al mi pardoninte,
Al mi l'esperon donis ke mi povos
En mia propra kor' estingi gin,
Kaj antaŭ alta Dio en Ĉielo
Edzino lia esti. Ha! ĝentila
Kaj nobla Edzo, kiu ĉiam estis
Por viaj kavaliroj, kiel estas
La konscienco por la batalantaj
Sentaĵoj de sanktulo. Mia falsa
Volupta fiereco, ricevinta
Impreson ĉian de malsupre tiel
Facile, ne suprenrigardi volis,
Aŭ duonmalestimis tian supron
Kiun mi ne deziris aŭ ne volis
Atingi. Ĉar mi kredis ke en tia
Aer' maldensa mi ne povus spiri,
L' alta pureco de perfekta lumo.
Varmecon kaj koloron mi deziris
Kiuj en Lancelot' trovitaj estis.

Nun, kiel estas vi, mi konas vin:
la vir' plej nobla, ankaŭ la plej homa,
Nek Lanceloto, nek alia. — Ha!
Ĉu estas ja neniu, kiu diros
Nun al la Reĝo ke mi amas lin,
Kvankam malfrue? — antaŭ ol li iros
Al la terura batalado? Ne,
Neniu! mi mem en la ekzistado
Pli pura devos diri ĝin, ĉar estas
Hodiaŭ tro kuraĝe! Dio mia,
De via bela mondo kiom mi
Nun estus profitinta, se mi estus
Aminta la estaĵon la plej noblan:
Ĉar mia devo estis la plej altan
Amadi; certe, ĝin sciinte, estus
Benita mi, kaj ĝin vidinte, mi
Feliĉigita estus. La plej altan
Vidante, ni necese devas ami
Nur ĝin, nek Lanceloton, nek alian”.

  Tiam sentinte ke la ŝiajn manojn
Iu ektuŝis, ŝi l'okulojn kovris:
Poste rigardis; kaj la novicinon
Plorantan kaj preĝantan ŝi ekvidis,
Kaj diris; “Ĉu mi mem, ho fraulineto,
Ne estas pardonita?” Kaj ĉirkaŭe,
La sanktaj monaĥinoj ĉiuj staris
Plorantaj; kaj kor' ŝia malligiĝis,
Kaj ankaŭ ŝi kun ili ploris. Tiam
Ŝi diris: “Ho! dolĉegaj virgulinoj,
Rekonas vi la pekulinon, kiu
La vastan celon de la Reĝ' nuligis.

Enfermu min per muroj ĉirkaŭantaj
De la monaĥinejo, de la voĉoj
Kriantaj, “honto, honto!”; mi ne devas
Min mem malŝati, ĉar li min amadas.
Ke li ne amas plu, neniu pensu.
Permesu tial, se vi ne tremegos
Pro mi, kaj ne malvole nomos min
Fratino, ke mi tie-ĉi nun vivu,
Min vestu en la nigrablankan veston,
Kaj, kiel vi mem, monaĥino estu;
Ke mi je viaj fastoj fastu; sed
Ne festu viajn festojn; ne malĝoju
Pri viaj ĝojoj, tamen ne ĝojegu;
Je la Diservoj viaj partoprenu,
Kaj preĝu, kaj ricevu viajn preĝojn;
Kuŝiĝu antaŭ la sanktejoj; faru
La plej humilajn devojn de la domo;
Promenu en la koridor' malhela;
Donacu al mizeraj malsanuloj,
Kiuj pli riĉaj estas je l' okuloj
De la Elaĉetinto, kaj pli sanaj
Ol mi; kuracu la iliajn vundojn,
Kaj miajn proprajn resanigu; Tiel,
Per preĝoj kaj almozoj, mi atingos
La finon de l' volupta tago, kiu
La Reĝon, mian Edzon, ruinigis”.

  Tiel ŝi diris: ili ŝin akceptis,
Kaj ĉiam esperante, sed timante
“Ĉu estas tro malfrue?” ŝi kun ili

Loĝadis, ĝis la mort' de l' Abatino,
Kaj tiam ŝi, pro siaj bonagadoj,
La pura vivo, kaj regadkapablo,
Kaj ankaŭ pro la ŝia alta rango,
Por Abatino estis elektata.
Kaj tie ŝi, la Abatino, vivis
Dum tri jaretoj; tiam, Abatino
Ankoraŭ, iris tlen kie preter
La niaj teraj voloj estas paco.