Fundamenta Krestomatio/Ho mia kor'

Mia penso Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Ho, mia kor'
La vojevodo


Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!

L. ZAMENHOF.