Lasta tradicie presita PIV aperos en 2020

Informoj pri la teksto
Titolo: Lasta tradicie presita PIV
aperos en 2020
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 11-a de februaro 2020
Permesilo: CC BY 4.0

La unua eldono de PIV aperis en 1970. La lasta tradicie presita eldono ŝajne aperos taŭge por la 50-jara jubileo en 2020. La sekva eldono jam estos unuavice elektronika, eĉ se dezirantoj povos mendi presitajn ekzemplerojn. Ĝin redaktos akademiano Bertilo Wennergren.

Dum jardekoj Plena Ilustrita Vortaro, spite siajn prezon, pezon kaj amplekson, certe estis la plej populara libro en Esperantujo. La unua eldono, post heroa laboro gvidita de Gaston Waringhien, aperis ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1970 kaj poste dufoje estis represita senŝanĝe.

Tute nova PIV, kun multaj kompletigoj, plibonigoj, kaj laŭ iuj ankaŭ malbonigoj, aperis en 2002. Estis presitaj dumil ekzempleroj, kiuj jam post du jaroj estis finvenditaj.

Iom plibonigita versio de la nova PIV estis eldonita en 2005, same en dumil ekzempleroj. Ĝi elĉerpiĝis ĉe ĉiuj grandaj libroservoj en 2018.

Ekde 2012 funkcias ankaŭ reta versio de PIV, realigita per kunlaboro de SAT kaj Edukado@Interreto. Kvankam la reta versio estas senpage uzebla, plu estas dezirantoj aĉeti presitan PIV-on. Por ili en 2020 aperos la lasta tradicie presita eldono de la klasika vortaro.

La nova eldono, PIV 2020, laŭ informoj de SAT estos tre simila al la eldono de 2005. Estos tamen korektitaj kelkaj eraroj kaj aldonita informo pri radikoj oficialigitaj de la Akademio en 2007. La libro jam de iom da tempo estas prespreta, sed ĝia apero prokrastiĝis pro la neceso rekontroli la teknikan kvaliton de la ilustraĵoj.

Laŭ freŝa numero de Sennaciulo la nova eldono enhavos informon pri tio, ke akademiano Bertilo Wennergren pretas transpreni la redaktadon de la vortaro. Responde al demando de Libera Folio Bertilo Wennergren konfirmas la informon.

– Mia rolo koncernas la sekvan eldonon, post kelkaj jaroj, kaj la retan version, kiun mi espereble sukcesos ĝisdatigi laŭ PIV 2020 post ne troege longa tempo. Laŭ mia plano mi unue transformos la tekston de PIV 2020 en ion rete uzeblan, kaj refaros Vortaro.net laŭ tiu teksto, korektante ĉiujn cimojn ĉe Vortaro.net. Poste ekos laboro pri la sekva versio, kiu estos longperspektiva laboro. Subtenas min en ĉio ĉi SAT, E@I kaj ESF.

Bertilo Wennergren estas konata ĉefe pro sia ”Pomego”, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, sed ankaŭ pro la laboro, kiun li dediĉis al Tekstaro de Esperanto. Nun li estos la ĉefredaktoro de la sekva versio de PIV, kaj lia plano estas, ke la vortaro estu profunde reviziita.

– Mi volas ĝustigi ekzemple la traktadon de ŝajnafiksoj kaj "sciencaj" ŝajnradikoj, kiuj nun estas prezentataj kvazaŭ ili estus efektivaj Esperantaj morfemoj libere uzeblaj, dum vere ili estas nur radikopartoj. Mi volas ankaŭ ĝustigi la ofte kritikatan traktadon de ekzemple botanikaj terminoj. La ofte menciita vorto "kupreso", kiu nun ŝajnas esti celita pli-malpli por anstataŭi la normalan vorton "cipreso", estu prezentata kiel faktermino kun aliaj uzo kaj senco ol la normala "cipreso" – kiel la ĝisnunaj redaktantoj fakte intencis.

Laŭ Bertilo Wennergren la ĉi-jare aperonta PIV 2020 kredeble estos la lasta tradicia papera eldono.

– Mi supozas, ke la sekva PIV estos precipe reta, sed kun eblo produkti paperan version (aŭ eĉ diversspecajn paperajn versiojn) aŭtomate el la reta PIV.

Libera Folio: Ĉu via rolo en la Akademio iel ligiĝas kun la laboro pri PIV?

– Mi faros tiun laboron ekster la Akademio, sed certe kun helpo de iuj Akademianoj.

Ĉu vi pli frue havis rolon en PIV? Kian?

– Mi ne havis efektivan rolon ĝis nun, sed miaj kritikaj notoj pri PIV (en mia TTT-ejo) evidente estis grava fonto por la revizioj jam en PIV 2005 kaj eĉ pli en PIV 2020. Krome mia verko Roko kaj Popo influis PIV-on 2002.

Ĉu iam la vorto ”ri” aperos en PIV?

– Certe. Se "estiel", "alies" kaj "sob" rajtas tie loĝi, tiam ankaŭ "ri". Sendube "ri" pli vivas ol "sob".