Mankas vi

Informoj pri la teksto
Titolo: Mankas vi
Aŭtoro: Guillaume Armide
Fonto: Mankas vi de Guillaume Armide ĉe SoundCloud
Permesilo: CC BY 3.0
Registraĵo de la kanto Mankas vi.

Sunas, tondras
Lumas, ombras
Flosas ni sur
La viv' sed nur

Refreno 1
Mankas vi
Sangas ni
Kundancas tiom
Da bildoj de vi
Akre mildaj vizioj

Ondas mare
Ploras stare
Stelas daŭre
Sed bedaŭre

Refreno 1

Refreno 2
Hantas vi
Grandas tiu
Blanka vintro
Tutsilke plektita
De mil iluzioj

Ridoj, krioj
Homoj, dioj
Mankas vi...

Sunas, tondras
Lumas, ombras
Ĉio vanas
Ĉie mankas
Vi