Nigraj kirasuloj

Indekso : Nigraj kirasuloj
de Václav Beneš Třebízský
Tradukita de Vladimír Tobek
Tradukita en 1914.

EL "POD DOŠKOVÝMI STŘECHAMI"
("SUB PAJLOKOVRITAJ TEGMENTOJ")
DE V. B. TŘEBÍZSKÝ

Tradukis Vladimír Tobek


Post rikoltsezono en jaro 1813 invadis vilaĝon . . . regimento de "nigraj kirasuloj". Senceremonie ili enfalis en mastrumajn domojn, dismetis sin en garbejoj, kortoj kaj ĝardenoj, kie nur estis eble. Sed preskaŭ duono de regimento devis kontentiĝi per dormloko sub vasta ĉielo.

La "nigraj kirasuloj" estadis viroj elektitaj, en ŝtalaj kirasoj kaj kun plumtufoj sur kaskoj, veraj gigantoj. Homoj timis ilin, ĉar ili ĝuis ne tro laŭdan famon kaj ĉie ili postlasadis ne bonajn postsignojn. Ĝi estis senescepte "matura" roto; pli ol unu kapo inter ili estis jam parte griza kaj pli ol unu vizaĝo gravurita, similante kampon plugitan.

La "nigraj kirasuloj" fidele konservis senbridan moron de antaŭa soldataro; dum paco senhontuloj kaj dum milito veraj satanoj.

"Diablon! Ĉu ni estas fantomoj, ci melo!" ekmurmuregis en bienkorto ne tro amike ĉefserĝento kaj akompanis siajn vortojn per drasta malbeno.

Kampisto, kiun koncernis tiuj ĉi vortoj, staris sur sojlo ĉifante per manoj ĉapon kaj tremante je tuta korpo.

La ĉefserĝento desaltis de ĉevalo kaj du oficiroj rapide paŝis en ĉambron.

,,Estu bonvenantaj, sinjoroj soldatoj!" balbutis la kampisto klakante per dentoj.

"Ne bonvenadu, sed donu, kie ci ion havas. Ni rajdas de mateno. Dum cia tuta vivo ne estis ĉe ci tiaj sinjoroj kiel hodiaŭ. Rapide; ili estas jam en la ĉambro kaj soifegas kiel ni."

Kaj efektive la oficiroj estis jam en la ĉambro; la pli maljuna ripozis sur benko post kverkligna tablo, kaj la pli juna, alta viro observadis la ĉambron. Lia malhela enfalinta okulo ekbrilis subite pli vive; la soldato alpaŝis al forno, kie kaŭris sur benketo Manjo, la plej bela knabino el tuta vilaĝo, kovrante siajn okulojn per antaŭtuko antaŭ tiuj sinjoroj fremduloj, kiujn ŝi pro ilia malbona famo teruriĝis pli ol fantomojn.

Ŝajnis, ke la oficiro kun plezuro raviĝas per embarasoj de la knabino.

"Ci havas belan filinon!" li ekparolis, ekvidinte en la ĉambro la kampiston kun plena kruĉo kaj kampistinon kun plado, sur kiu flaviĝis butero, kiu posedis forton ekinciti dum marŝado eĉ la grafan langon.

La kampisto povis eĉ ne unu vorton eldiri. "Estu sen timo pri ŝi. Dum nia ĉeestado, eĉ haro ne defalos de ŝia kapo," ekparolis la juna oficiro duonboheme kaj duonpole.

La kampisto de profunde forspiris, la oficiro sidiĝis post la tablon, sed li manĝis malmulte kaj trinkis ankaŭ kromkutime sobrece. Kontraŭe lia kunulo kun kapo nudtondita, kun malgrandaj flirtemaj okuloj kaj frunto cikatriĝinta regalis sin tiom pli multe.

La pli juna oficiro apogis sian kapon per maldekstra mano kaj enpensiĝis. Lia flaveta vizaĝo prenis sur sin ian strangan mienon.

En la korto senintermanke bruegis soldatoj; ili malbenadis tutan mondon sed la francajn gvardiojn pleje. Kiom da fojoj ili jam interbatiĝis kun ili, multaj certe dudek fojojn kaj ili ankoraŭ maltrankviligadas ilin!

Sed ĝis ili kvitiĝos kun ili, glavoj de la "nigraj kirasuloj" certe en glavingoj rustiĝos.

"Aŭdu, ci kampisto," ekparolis subite en la ĉambro la oficiro, "se mi revenos de batalkampo, mi haltos ĉe ci kaj postulos de ci manon de cia filino. Komprenu min!"

La kampisto ne respondis, sole li ekrigardis iel suspekteme la parolanton.

"Ci ne kredas min? - Mi estas grafo, sola, mi havas nek patron, nek patrinon, nek fratojn, nek fratinojn, mia havaĵo estas pli granda ol kvar viaj vilaĝoj. . ."

La oficiro subite eksilentis, ŝajnis al li por momento malinde, ke li venis en sia parolo tiel malproksimen. Lia kunulo dormetis post la malnova kverkligna tablo ankoraŭ plenarmita eĉ per kiraso.

La kampistino tremis aŭdante tiun ĉi strangan parolon de la ne atendita gasto, ĉu pro ĝojo aŭ pro nebona antaŭsento? - Tion ŝi mem ne sciis.

"Ci ne kredas min: ci estas prava, ke ci ne kredas. Ci min ne konas, kaj fianĉon de sia filino devas ja ĉiam la patro koni. Sed ci rekonos, ci vidos, ke ci rekonos min, same kiel mi jam de longe konas cin eĉ la filinon cian. Ne senkaŭze haltis hodiaŭ nia regimento ĉe vi."

Kaj ĉirkaŭ delikataj lipoj de la oficiro grafo ekfulmis stranga rido.

La kampisto subite ekpensis, ke tiuj "nigraj kirasuloj" estas satanoj el arda geheno kaj la grafo oficiro la lucifero mem. Dio mem scias, kial li ĝin ekpensis, kial ĉe tio paliĝis lia vizaĝo pli ol kitelo de malvivulo kaj kial lian kapon traflugis rememoro, pri kiu li pensis, ke ĝi estas por eterne entombigita en abismoj de estinteco.

Manjo ne kovradis plu al si vizaĝon per antaŭtuketo, ŝi sidis kun brakoj pendantaj al genuoj, kvazaŭ volante plekti la manojn super la kapo, kaj ŝian vizaĝon ekbrilis la lasta sunradio, penetrinta en la vastan fulgumitan ĉambron.

La oficiro alpaŝis je kvar paŝoj pli proksimen kaj fiksis la malhelajn olkulojn je la knabino. La kompatindulino volis ekkrii; sed ekkrio haltiĝis en gorĝeto, ŝanĝiĝinte post momento je singult-ploro, ĉar la svatiĝo venis tiel baldaŭ, tiel neatendite kaj ĉar la patro pri tio eĉ ne vorton ekparolis, eĉ ne unu solan vorton. - Stranga patro! Li staris meze de la ĉambro kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj la kampistino ridetis; ŝi ne aŭdis ploron de la filino, ŝia kapo fantaziis, ĉar ŝia filino fariĝos grafino. Pli stranga ankoraŭ patrino!

En la ĉambro estis jam neniu alia, krom la maljuna oficiro kaj la kampisto kun la grafo. De ĉielo faladis steloj unu post la alia, alternadis antaŭ okuloj, kaj apenaŭ ekaperinte, falis en ne- mezureblan profundegaĵon.

La pli juna oficiro ripozis duonvestite en molaj kampistaj kusenegoj. Brua ronkado atestadis, ke li dormas bone.

"Ne malkonfesadu! Aŭ ci ne konas min plu?" ekmurmuris la grafo en orelon de la kampisto. "Baldaŭ vaporiĝis memoro pri tiu nokto el cia cerbo, je diabloj baldaŭ." La kampisto forte kunpremadis lipojn, por ke eĉ ne unu elspiro eliru tra ili, laŭ kiu povus la oficiro diveni lian preskaŭ febran ekscitiĝon.

"Estas mallume, kampisto-vilaĝestro, ni eklumigos, ni povos pli bone vidi unu la alian."

"Sinjoro, ĝi naskus suspekton -"

"Ni vualos fenestrojn."

"Ni ne havas per kio."

"Per mia mantelo."

"Sinjoro -- -"

"Tindron ĉi tien, rapide, vilaĝestro!"

"Estas je manpreme atestita via rajto je mia infano," pene eldiris la kampisto, kiu estis en la vilaĝo, pri kiu ni parolas, vilaĝestro. Lia voĉo sonis kiel stertorado de mortanto, kies gorĝo sekiĝas kaj li tamen diktas sian testamemton.

"Ĉu vi aŭdis, sinjoro grafo?" ekparolis la vilaĝestro, sed malrapide, kvazaŭ momente peza ŝtono estus falinta de lia koro.

Trumpeto eksonis sur vilaĝplaco la duan fojon, pli kaj pli daŭre, sur rnontetoj post la vilaĝo ekbrulis fajroj, kaj de tempo al tempo ektremis fenestroj, kvazaŭ tero en siaj fundamentoj moviĝis.

En la vilaĝo ekbrulis preskaŭ cento da torĉoj. En la ĉambro de la vilaĝestro estis lumo kiel dum tago, kaj vizaĝo de la vilaĝestrro ĝis nun similis kitelon de malvivulo.

La maljuna oficiro, kolonelo, tuj desaltis de lito kaj en momento estis vestita.

"Danĝero - kapitano!"

"Ĝis nun, ne. Sendube la niaj retiriĝas de Dresdeno: Korsikano venis eble ĝustatempe."

La kapitano ankoraŭ ne finparolis kaj en la ĉambron enkuris ordonportanta oficiro el ĉefa tendaro. Reverencinte, li prezentis al la pli maljuna depeŝon.

"Eklumigu, kanajlo!" ektondris la kolonelo kaj feliĉe por la vilaĝestro, ke en la ĉambron enpaŝis alia oficiro kun torĉo en mano.

"Eksteren fripono!" ekkriis refoje la kolonelo je la vilaĝesro, tralegante mallaŭte depeŝon. La raporto estis jena: Bonaparto venis milite kun 60 miloj al Dresdeno.. Al generalo Moreau rompitaj ambaŭ kruroj. Ni cedas en Bohemujon. Vandamme sur nia teritorio. Tuj ekmarŝu. Galope!" Subskribita estis Colloredo.

Kaj pli frue ol pasis kvaronhoro, galopis pli ol kvar mil ĉevaloj al Teplice.

Laŭ kampisto vilaĝestro nur nun sentime kaj kontente forspiris kaj kun li la tuta vilaĝo. - Sed la vilaĝanoj ne rekuŝiĝis plu. Peĉaj kronoj, pendigitaj sur stangoj starantaj sur altaĵoj ĝis Teplice brulis flame, kaj tio ne estis bona signo. Proksimume post dekminutaj paŭzoj ektremis ĉiam fenestroj kaj se iu almetis orelon al tero, li aŭdis senĉesan bruegadon, same kiel ĉe tondrado de malproksime.

,,Francoj antaŭeniras!" oni konjektadis en vilaĝoj kaj oni ne eraris. Antaŭ mateno rajdis galope tra ĉi tie movaj kavaleriaj regimentoj, ŝvito de ĉevaloj preskaŭ fluis kaj vizaĝoj de soldatoj estis pro polvo eĉ ne distingeblaj.

Je fino rajdis tutaj trupoj da kozakoj. Kaj tra kie ili rajdis, ĉie ili demandis, kiel malproksime kuŝas Parizo, ke ili rajdas jam du cent mejlojn kaj ke ili ankoraŭ ne vidas ĝin. Kaj antaŭ ĉiu ili ĵurasertis je savo de sia animo, ke ili militiras kontraŭ Napoleono. Ili estis vestitaj per peltoj, vulpofeloj, sur kapoj ili havis barankĉapojn kaj ĉirkaŭ koksoj pajlajn zonojn, je flanko rustiĝintajn kurbigitajn sabrojn kaj en dekstra mano longajn lancojn.

Post nelonge alveturadis veturiloj, per vunditoj ĝuŝtatempe superŝarĝitaj. Kelke da kozakoj formis ĉiam eskorton. Sed suferis la kompatinduloj de ili; la niaj eĉ Francoj senescepte. La sinjoroj kozakoj faris kun neniu longajn ceremoniojn. Multfoje ili deĵetis de veturilo kune kun malvivulo ankaŭ ankoraŭ duonvivan kaj veturis pluen. Se iu ekkompatis la malfeliĉulon, estis bone, se ne, li pereis pli mizere ol muta estaĵo.

Post la vunditoj alvenadis kaptitoj, tutaj grupoj da Francoj, ankaŭ de kozakoj ĉirkaŭitaj. Tiuj ĉi ne konis kompatemon, kvazaŭ brutaron ili pelis la mizerulojn antaŭ si, skurĝadis ilin per knutoj kaj kiam oni haltis por pasigi nokton, eĉ la pecon da manĝaĵo, kiun donis iu al ili, ili elŝiris al kompatinduloj el buŝo, ĉar kozako senĉese malsatis. - La Francoj estis ankoraŭ knabetoj, preskaŭ infanoj. Ili pagis per oro por glutpeco sed vane ili pagis. La kozakoj forprenis al ili la or-monerojn eĉ la glutpecon. Terure ili venĝadis bruligon de Moskvo kaj caran Kremlon.

Terure, sed juste. Estis kondukita tra ĉi tie ankaŭ Vandamme. Sed ili traktis la malfeliĉan generalon pli malbone ol hundon. Kaj Vandamme furiozegis kontraŭ - Napoleono, ke pro tio li sendis lin en valeton de Chlum, por ke li povu seniĝi je li, kaj la kazakoj plengorĝe ridis malbenadon de la generalo. Unu pli ol alia lin atakadis dirante, ke ili rajdas en Rusujon, tie ke ili direktiĝos en Moskvon kaj en Moskvo en ruinojn de Kremlo. . .

* * *

Estis malvarmeta oktobra tago. Super ĉi tiea vilaĝeto pendis nebuloj kiel flugiloj de ginanta vesperto. - La "nigraj kirasuloj" kaj kun ili la grafo-kapitano ne revenadis. Sendube ili militiris Parizon. La kampisto vilaĝestro ĉiam ĉe tiu ĉi penso frotis la manojn, la kampistino jam ankaŭ ne deziris, ke ilia filino estu grafino. Sole Manjo estis malgaja, eĉ tagon post tago pli malgaja, ne pro tio, ke la fianĉo por ŝi ne rajdas, ke li ne revenas, sed pro tio, ke li revenos kaj ke ŝin forrajdigos, Dio mem scias kien, kaj ke li igos ŝin grafino. Kaj al ŝia juna kapo ŝajnis, kiel diradas fabelrakontantoj, ke por fianĉino alrajdis nekonata sinjoro kaj forrajdigis ŝin en nekonatan regionon, kie ŝin neniu neniam plu vidis, ĉar- laŭdire antaŭ jaroj la patro subskribis al malbona spirito per sia propra sango kontrakton pri sia infano. Kaj ĉi tiaj pensoj eniradis tagon post tago pli certe en ŝian kapon, kaj koron al ŝi disŝiradis, same, kiel korvoj bekŝiradas koron de kolombino.

La homoj rakontadis unu al alia, ke Manjo de tiu tempo, kiam estis ĉi tie la "nigraj kirasuloj", velkas, malsanetas kaj ankoraŭ pligrandigadis tiujn parolojn per kalumnioj.

Jam mallumiĝadis kaj en la vilaĝon venis ankoraŭ unu grupo da kaptitoj. Hodiaŭ jam trapasis tri, sed tiu ĉi estis la plej granda. Francoj ne povis marŝi pluen pro laciĝo. Unu post la alia faladis sur la ŝoseo, sed ĉiam ilin refoje kozaka knuto, eble nur por momento, restarigis sur la krurojn. La vilaĝestro ĝojis, ke ili tamen hodiaŭ estos sen noktpasigantoj, kaj kiam li tiel plej bone luliĝis, enfalis kelke da Rusoj kun kapitano fronte en la ĉambron kaj postulis por si kaj "blusurtutuloj", maten-, tag- kaj vespermanĝon samtempe.

La kampistino bone kompremis, kion signifas kuiri je unu fojo tiujn ĉi tri manĝaĵojn. Duonon de knedujo ŝi plenigis per faruno, pretigis paston kaj knedis bulojn kiel panon kaj kiam eksiblis akvo en kaldrono, unu post alia ŝi kuirigadis, kaj la kozakoj mem elprenadis ilin, eĉ ĝisatendi ili ne povis, kaj la Francoj kompatinduloj sidis iom pli malproksime apud la pordo fikse rigardante la kaldronon kaj konvulsie lipojn kunprenante.

Plej malantaŭe staris juna gvardiisto apogante sin je pordo. Sur lia supra lipo aperadis nur lanugo, sur brusto li havis rubandon de honora legio kaj en dekstra mano tuberan bastonon. Lia griza okulo rigardis antaŭen apatie, kvazaŭ sensente, de tempo al tempo ekmoviĝis liaj delikataj lipoj, sed nur por momento.

Liaj kunuloj, kunkaptitoj, petis la mastron, la mastrinon, kaj proponadis por unu glutpeco unu dukaton.

Sole la juna gvardiisto ne petis; iafoje li ekmoviĝs, kvazaŭ lin sveno atakus, sed ĉiufoje li venkis sin.

Manjo, al kiu ŝi povis, subŝovis ian pecon da manĝaĵo, ke la kozakoj tion ne vidu, kaj ĉiufoje turnis sin ŝiaj bluaj okuloj al la juna kaptito, kiu staris apud la pordo kvazaŭ senviva, kaj ĉiam ekaperis sur ŝiaj blanketaj vangoj subtila purpuro, kiel ekbrilo de ĉielruĝo dum antaŭvespero, kaj ŝi ĉiufoje mallevis ilin. Tiom plezure ŝi donus ion al li, sed li nek petis nek moviĝis.-

La juna Franco turnis la kapon. Lia malvigla okulo fiksiĝis je la knabino, maldekstra mano, kiu pendis sur tuko, pretervole ekmoviĝis kaj liaj lipoj elkparoletis ion en lingvo duonkonata, milda kiel sonoj de sonorileto.

Manjo alpaŝis pli proksimen kaj prezentis al la kompatinda panon kaj fromaĝon. La kaptito ree ekrigardis ŝin kaj streĉis manon por preni la donacon; sed barbhava kozako ankaŭ ekprenis la manon de Manjo.

"Al mi panon,- al mi fromaĝon, ci knabino! Por ĉi tiu ĝi cetere nenion utilos!"

Sed la junulo tenis jam ambaŭ; sed la kozako ankaŭ ne volis esti tiel facile forigita; el la mano li ŝiris al la kompatindulo unu solan glutpecon, kiun li ricevis dum tuta tago.

"Al mi ĝin donu, al mi! Al ci donos sankta Petro en ĉielo aŭ prefere satano en infero!" ekridis la kozako kaj en momento havis la manon de la Franco en siaj pugnoj.

"Repaŝu!" ekkriis subite la Franco pole, elŝiris ĉiuforte sian dekstran manon el la pugnoj de la kozako kaj cedis je du paŝojn malantaŭen. -

"Polo!"

"Malbenita Polo!"

"Hundo!"

Kvazaŭ per unu gorĝo kriis la kozakoj kaj kvar kurbaj sabroj ekbirilis antaŭ okuloj de la kompatindulo.

"Brandon! - Brandon! - Brandon, sinjoroj kozakoj!" Kaj la kozakoj je tiu ĉi vokado fulmorapide enŝovadis la sabrojn en ingojn kaj unu pli ol alia rapidis al la filino de la vilaĝestro, kiu el plena bareleto enverŝadis en potojn kaj donadis al la sinjoroj kozakoj.

La kozakoj trinkis kvazaŭ senfundaj ĝis estis varmege en iliaj kapoj kaj ili pensis, ke ili estas apud Dono en siaj kabanoj, ke blindulo ludas al ili dumkon je banduro, kaj ree ke ili estas en Parizo, ke ili kaptis Napoleonon, ke ili lin vetuirigas en Moskvon, en Moskvo ke ili metos lin en feran kaĝon kaj ke ili veturados kun li tra Rusujo. . .

"Leviĝu, vi mallaboruloj, vi hundinfanoj, vi kapoj ĉevalinaj!" ekmurmuregis kozaka kapitano en orelojn de la kaptitoj kaj batis ilin per sabro senkompate je dorso.

La kozakoj malvolonte forlasadis la brandon, ĉar rozkoloraj ideoj cirkuladis tra iliaj kapoj, same, kiam ili estas hejme ĉe hebreo post noktomezo.

La Francoj ankaŭ malvolonte leviĝadis, apenaŭ la mizeruloj estis kapablaj teni sin sur kururoj. Kaj kiam ili el ĉiuj mastrumaj domoj estis sur la vilaĝplaco, ĉirkaŭis ilin kozakoj kaj pelis ilin en tombejon. . . Kaj kiam ili venis al la tombejo, enpelis ilin internen kiel brutaron, ree fermis post ili, desaltis de ĉevaloj, ĉirkaŭ tombeja muro ekbruligis fajrojn kaj kalkulis - ormonerojn, kiujn ili ŝtelis al la kaptitoj.

La nokto estis pli malseka ol la tago, nebuloj densiĝis kaj falis ankoraŭ pli malsupren. La Francoj kaŭradis al krucoj, al tomboj, frosttremadis kaj mallaŭte ploris pro kolero; laŭte plori ili ne povis, ĉar la kozakoj treege ĝojis, vidante francajn larmojn, kaj poste ili turmentis ilin ankoraŭ pli senkompate. Kaj vere, ke pli ol unu kaptito enviis al la mortintoj ilian pacan ripozon.

Sole unu el tutaj tri centoj ripozis ĉe varma forno en vasta, fulgumita ĉambro de la vilaĝestro. Li ripozis senzorge, ĉar la kozakoj havis hodiaŭ cerbojn per brando konfuzitaj, malantaŭ zonoj ormonerojn, kaj ĉirkaŭ la "blusurtutuluj" estis barilo. Pri tio, ke iu povus forkuri aŭ ke al iu povus noktpasigo en varma ĉambro esti pli plaĉa ol sur tomboj, la sinjoroj kozakoj ne ekpensis eĉ en sonĝo.

La vilaĝestro ne tro ŝatis la gastojn. Sed Manjo petis pro Dio, ke li ne elpeladu la mizerulon. La vilaĝestro havis malmolan koron, pli malmolan ol roko, sed Manjo sciis per sia parolo preskaŭ sorĉadi. Tutan tagon ŝi ne deturnis okulojn de la juna gvardiisto.

Kaj la Polo sonĝis, ke li estas en sia kara Polujo, ke malnova, patra kastelo, kiun Rusoj elbruligis, ruinigis, rekreskas el rubo, ke la patro reviviĝis en malproksima tombejo sur bordo de Vislo, ke la fratoj revenas unu post la alia, unu de Praga, la dua, de Maciejovice kaj la tria de Siberio, kaj li, frato la plej juna, ke prepariĝas edziĝi kun fianĉino el malproksimaj, nekonataj landoj, ke tiun ilian edziĝon benas la panjo, ke al ili tiu bona pola popolo la vojon baras *) kaj ke granda franca imperiestro kiel edziĝfestan donacon alportas al la malriĉa fianĉino tutan iaman bienegon de ilia gento. . .


Ŝajnis, ke tion ĉion vidas la juna Polo, oficiro de famega gvardio de Napoleono, en cejankoloraj okuloj de filino de la vilaĝestro, kiu hodiaŭ preskaŭ vivon al li savis, ĉar, se kozako nudigas sabron, neniam li nudigas ĝin sencele. Kaj antaŭ liaj okuloj brilis kvar kozakaj sabroj.

La vilaĝestro trapaŝadis la ĉambron iel maltrankvile, de tempo al tempo rigardante la junan soldaton. En lian kapon refoje revenadis ia rememoro, post kiu li ĉiam paliĝis kiel kitelo de malvivulo, kaj kun tiu rememoro li imagis pikajn okulojn kaj flavetan vizaĝon. Hodiaŭ ĝi lin ree tiel konsternis, la kozakoj alrajdis kaj lia filino enamiĝis je kaptito Polo.

"Ĉe Leipzigo ke vi batalis!"

"Ĉe Leipzigo bonfaranto -"

"Kaj ĉu vi senvunde elvenis?"

"Nur maldekstran brakon oni kontuzis al mi."

La vilaĝestro ekbalancis la kapon kaj refoje penetre fiksis okulojn je la Polo.

"Kaj pri «nigraj kirasuloj» vi ne aŭdis?"

"Mi aŭdis, bonfaranto. Ĉe Chlum falis unu duono da ili kaj ĉe Leipzigo la alia duono."

La vilaĝestro kontente ekfrotis frunton kaj fortusis.

Okuloj de Manjo eklumis, por tiu ĉi sciigo ŝi tuj senpripense estus falinta al la juna viro en ĉirkaŭprenon.

"Nur kelke da ili trahakiĝis. Ni staris kontraŭ du iliaj eskadronoj, sed ĉiun el ili helpadis vere diablo, ĉar la kugloj evitis ilin kaj miaj sabroj je iliaj korpoj fleksiĝadis. Sed ilia tranĉbato estis ĉiam mortiga kaj kuglo el iliaj pistoloj eĉ ne unufojon maltrafis.

La kaptito eksilentis por momento.

"Kaj kial tiujn ci aludis?" demandis poste la Polo.

"Mi nur ekpensis tion. Ni aŭdadis ĉi tie tre ofte pri ili. Foje rajdis tra ĉi tie ankaŭ ilia regimento."

La vilaĝestro ĝin malfacile findiris kaj denove trapaŝadis maltrankvile la ĉambron.

"Inter tiuj kelkaj povis ĵus li esti!" li ekpensis.

"Inter tiuj kelkaj estis certe li."

Al la vilaĝestro ŝajnis, ke tiujn ĉi lastajn vortojn iu elparoletis en liajn orelojn.

"Kaj vi estas el Polujo?"

"Certe."

"Kaj viaj gepatroj?"

"Ili ne vivas."

"Kaj viaj fratoj?"

"Ili ne vivas."

"Kaj viaj fratinoj."

"Mi havis neniujn."

"Vi havas neniun?"

"Eĉ mian patrujon mi ne havas."

La vilaĝestro denove lin ekrigardis. Tiuj ĉi lastaj vortoj sonis por li iel fremde.

"Vi volas diri, ke vi ne havas hejmon?"

"Mi ne havas ĝin."

"Ke vi eĉ la hejmon ne havas?" ekparoletis mallaŭte Manjo, interfingrigis la manojn kaj ŝiaj cejankoloraj olkuloj malsekiĝis.

"Sed vi estas ja nobelo," diris la vilaĝestro.

"Nobelo sen patrujo, sen bienoj, sen subuloj," ripetadis al si la vilaĝestro laŭte kaj ekpensis, ke por tia li donus eĉ ne rompitan groŝon.

Kaj refoje li ĉagreniĝis, ke la Polo restis ĉe ili, ke li permesis al li pasigi la nokton ĉe ili, kaj ke li povus facile lian filinon forlogi. Strange ekfulmis liaj olkuloj je la malriĉa pola nobelo, ke, se ilin la juna homo estus rimarkinta, li certe kun tiuj siaj kunuloj estus irinta prefere en la tombejon kaj en la tombejo, sur tomboj li estus en tranĉa nokto pli sendanĝera, ol ĉe la ĉi tiea vilaĝestro.

La vilaĝestroj en epoko de servuto, komence de dekoka jarcento kaj preskaŭ la tutan dekokan kaj duonon de la deksepa, estis aparta speco de homoj, sklavoj kaj fanfaronuloj samtempe, plejparte homoj sen honto kaj honoro, kiujn sinjoroj superuloj kaj sinjoroj "justiciaroj" povis taŭgigi por ĉio.

"Manjo, la patrino jam dormetas, iru kaj sternu," ordonis subite la vilaĝestro.

Manjo obeis, leviĝis kaj ankoraŭ la lastan fojon ŝi ekrigardis la junan nobelon, ekparoletis ion, eble ŝi deziris al li "adiaŭ" kaj "bonan nokton", sed la vilaĝestro turnis sin al li kaj daŭrigis la interparolon.

"Sed via patro posedis tamen havaĵon?"

"Grandan, bonfaranto. Cia vido ne sukcesus ĝin mezuri. Sed venis Rusoj, bruligis al ni kastelon, mian patron ili mortigis, du fratojn kun li, la trian ili sendis en Siberion, en Siberio li ankaŭ jam mortis, kaj mi kun la patrino forkuris el la lando. Oni proklamis je mi arestmandaton, sed mi jam estis en Prusujo, ekster la Prusujo kaj sur francuja limo. En Parizo mortis al mi la patrino kaj ĉio, kio restis al mi post la gepatroj, estis la sabro de la patro kaj lia senmakula nomo. Kaj tiun sabron kaj tiun nomon de nia gento mi metis en imperiestra palaco al piedoj de Napoleono. Ĉe Leipzigo oni rompis ĝin al mi je tri pecoj, en mano restis al mi nur la tenilo."

Post momento estis jam fenestroj de la vilaĝestrejo mallumaj. El la domo ŝtelpaŝe eliris iu tra pordo en pordego sur la vilaĝplacon kaj direktiĝis rekte al la tombejo, super kiu ruĝiĝis reflekto devenanta de kozakaj fajroj.

Ankoraŭ eĉ ne tagiĝadis, kiam aŭdiĝis en la vilaĝo ekkrioj similantaj malbenadon. La homoj ankoraŭ dormetis, en la vilaĝestrejo ankaŭ neniu moviĝis; sed en la korto jam staris kozakoj kaj kelke da ili enfalis en la ĉambron. La kaptito dormis profunde. Je la vilaĝestro estis nenie eĉ postsigneto, laŭdire li forveturis antaŭ unu horo ien je "foiro". La kozakoj ekbruligis sur kameno kenon kaj apenaŭ la unuaj flametoj ekflagris, jam ekfajfis al ili super la kapoj knutoj kaj tri skurĝbatoj vekis la junan viron, al kiu sternis Manjo ĉe la forno mem.

"Por Praga!"

"Por Maciejovice!"

"Por Moskvo!"

"Kaj por la noktpasigo ĉe forno, hunda filo!"

La kozakoj preskaŭ kriegis kaj furioze skurĝadis la junan viron: ili elverŝadis je la kompatindulo sian koleron, ĉar forkuris al ili el la tombejo pli ol tridek Francoj. Sed la Polo silentis, okulojn li havis fermitaj kaj ekrigardis nur tiam, kiam malfermiĝis la pordo kaj en ĝi aperis juna knabino liberhara - la savontino.

Sed la kozakoj havis en la brusto anstataŭ koroj ŝtonojn kaj en la kapoj anstataŭ kompatemo, eternan malamegon kontraŭ Poloj. Vane ĵetis sin Manjo al iliaj piedoj, vane ŝi ŝirmis la kompatindulon, strariĝante inter li kaj la kozakoj.

La sinjoroj kozakoj ŝin forpuŝis, kaj en tiu momento ili eĉ pri la brando ne interesiĝus, ĉar pri tiu ĉi kaptito ili sciis, ke li devenas el gento malbenita de la blanka caro, ĝis generacioj la plej lastaj. Kaj la kozako estis kapabla doni por la blanka caro nemorteblan animon kaj por Polo sian tutan korpon kontrakte promesi al diablo.

"Ĝi ne estas Franco! Ĝi estas Polo, kamaradoj! Malbenita Polo!" instigis unu la alian la kozakoj, ĝis al ili sur la fruntoj ŝvito aperadis.

Kaj la oficiro de Napoleona gvardio la lastan fojon turnadis siajn olkulojn al la knabino ĉe la pordo, elspiradis pli kaj pli rapide, de la vangoj fluetis sango riverete kaj torente de la vundita brako - - - -

Matene la kozakoj forrajdis.

Ĉe la junulo genuis la knabino kaj lavis al li la vundojn per freŝa akvo.

"Cia patro - - --"

La kompatindulo volis ion diri, sed ne povis. Li leviĝis, sango el la maldekstra mano denove elŝprucis, li refalis malantaŭen kaj - elspiris la lastan fojon. Kaj pli frue ol la vilaĝestro revemis de "foiro", oni enterigis la mortskurĝitan ĉe kruco. Eĉ la tombon neniu aspergis al li, kaj "Patro nia" preĝis por li en la tuta mondo sola - Manjo de la vilaĝestro.

* * *

La francaj agloj jam ne potenciĝis plu. Flugiloj, frakasitaj ĉe Leipzigo kaj ĉe Chlum, neniam plu surkreskis al ili. Saksujaj ebenaĵoj trosatiĝis per sango de la famegaj gvardioj. En Bohemujon revenadis iom post iom la imperiestraj regimentoj sur siajn antaŭajn lokojn, sed sufiĉe maldensiĝintaj, mi dirus, ke la regimentaj ruinoj revenis el bataloj. - Sed la "nigraj kirasuloj" ne revenis. Formiĝis nova regimento, sed tiuj novaj havis eĉ ne haron de siaj samnomuloj, ili similis la aliajn kiel ovo ovon. Sole famo pri tiuj antaŭaj, kiuj restis ĉe Chlum kaj ĉe Leipzigo, ne volis iel fidindigi ilin inter la popolo.

En la vilaĝeto, pri kiu ni rakontas, loĝis dragonoj. Ĝi estis senescepte rekrutoj. La pulvodoron ili eĉ ne ekflaris ankoraŭ.

Foje je vespero algalopis en la vilaĝon kvin rajdantoj, vualitaj per blankaj disŝiritaj manteloj, sur ĉevaloj ŝvitintaj, kvazaŭ ili estus el rivervadejo elrajdintaj.

Antaŭ la vilaĝestrejo ili haltis. Unu desaltis de ĉevalo kaj rapidpaŝe eniris en la ĉambron. La vilaĝestro ĵus pretiĝis iri al sinjoro justiciaro, ĉar hieraŭ ebriiĝis kelke da junaj bravuloj en gastejo kaj kuraĝis paroli kontraŭ "putrinta rajto de la vilaĝestro" kaj kontraŭ la altaj superuloj. Ĉiuj estis kvazaŭ kreskintaj por blanka kamizolo.

"Ankoraŭ viva, vilaĝestro? -- Kaj Manjo libera? - He, vilaĝestro! - Ci ne konas min?"

La vilaĝestro turnis la kapon kaj ekŝanceliĝis.

"Ne timiĝu!"

"Libera, sinjoro grafo, ŝi atendas ĝis hodiaŭ."

"Mi veturas por kvitiĝi kun ci."

La vilaĝestro estis jam refoje blanka kiel malvivulo.

"Sinjoro grafo, ni estas kvitaj."

"Ni nur estos." - - -

"Ci havis ĉi tie, vilaĝestro, kozakojn, ne vere?"

"Mi havis."

Ĉu ili kondukis tra ĉi tie kaptitajn Francojn?"

"Ili kondukis."

"Ĉu inter tiuj Francoj estis juna Polo?"

"Estis, sinjoro."

"Ĉu li plaĉis al cia filino?"

"Mi ne scias, sinjoro!"

La vilaĝestro fariĝadis ĉiam pli impertinenta kaj de la frunto komenciĝis la ŝvito malaperadi.

"Ĉu vi lasis lin en la ĉambro?"

"Ni lasis. Mi kompatis lin."

"Ke ci kompatis lin, pro tio ci iris ĝin diri al la kozakoj."

"Ne, sinjoro grafo, je mia animo, je mia savo - -"

"Silentu, kampisto! - Poste ci intence forveturis je «foiro»."

"Mi devis."

"La kozakoj venis kaj skurĝmortigis la Polon."

"Ne estas mia kulpo, sinjoro grafo!"

"Ne malkonfesadu; mi scias ĉion. Kozaka kapitano fanfaronis per tio kaj mi lin sendis tien, kien lia animo jam delonge apartenis. -- Kaj ĉu ci scias, kiu estis tiu Polo? - Ĝi estis mia kuzo. -- Cian filinon mi kunprenos kiel edzinon por ŝuldo antaŭa kaj tiun ĉi novan krimon mi ne pardonos al ci. - He, knaboj, kunligu lin!"

Kvar, maljunaj soldatoj desaltis de ĉevaloj kaj forĵetis la blankajn disŝiritajn mantelojn. Ĝi estis la "nigraj kirasuloj". Senvorte ili plenumis la ordonon de la kapitano, kvazaŭ ludfacile.

La oficiro-grafo fortrotis al leŭtenanto, kiu loĝis en kontraŭa mastrumdomo, parolis kun li pri io kaj post nelonge oni forveturigadis la katenitan vilaĝestron al distrikta ofico.

La filino rigardis la patron, kiam oni lin katenadis, kaj kiam li malbenadis eĉ la horon de sia naskiĝo, kiam li malbenadis sian sangon ĝis la lasta guteto, ŝi staris kvazaŭ kun ŝtoniĝinta okulo, eĉ ne unu larmon ŝi elverŝis, kaj kiam ŝin prenis la fianĉo grafo sur la ĉevalo en ĉirkaŭprenon kaj vualis ŝin per disŝirita mantelo, ŝi ankoraŭ silentis, kvazaŭ ŝi estus perdinta la amimon.

La kampistino interplektadis la brakojn, ĉiujn sanktulojn de ĉielo ŝi vokis, vundojn de Kristo ŝi helpopetis, sed la "nigraj kirasuloj" estis pli kruelaj ol la kozakoj.

Dragonoj rekrutoj eliradis ĉie antaŭ pordegon, por bone memorfiksi, kiel tiuj iamaj"nigraj kirasuloj" vidiĝis, ĉar tiuj ĉi estis la lastaj el la tuta regimento kaj revenadis el franca kaptiteco.

* * *

Proksimume antaŭ ses jaroj rakontis al mi tiun ĉi okazintaĵon maljunuleto, kiu en la aludita vilaĝeto memoris jam du generaciojn.

"Kaj ĉu vi scias, aveto, per kio la vilaĝestro kulpiĝis?" mi demandis la maljunuleton.

"Nu mi scias, certe mi scias. Tiam mi ja bridadis jam la ĉevalojn kaj en tiu aĝo oni pri ĉio atentiĝas. - La generacio de la vilaĝestro jam de longe elmortis, do mi ĝin povas al vi rakonti. Rajdis tra ĉi tie ulanoj kun regimenta mono. En nia vilaĝo ili noktis. Kason ili lasis ĉe la vilaĝestro kaj la leŭtenanto, pola grafo, ankaŭ ĉe li ekloĝis. La vilaĝestro donis al la soldatoj trinki, kiom ili volis, li mem enverŝadis al ili kaj al la leŭtenanto pleje. Estis tiame rikoltsezono kaj la soldatoj dufoje tiom soifis. Ili eĉ ne volis foriri de ĉi tie kaj nur kiam matene la suno estis sufiĉe alte, ekrajdis la ulanoj el la vilaĝestrejo. Sed de tiu tempo fariĝis la vilaĝestro preskaŭ la unua persono en bienego, kun ĉiuj oficistoj li kolege interrilatadis. Sed tra regiono disvastiĝis samtempe famo, ke la ulanoj alveturigis anstataŭ taleroj sole kuprajn monerojn, ke kvar estis ekzekutitaj kaj la leŭtenanto, ĉar li estis pola grafo kaj povis la monon kompensi, estis pune translokita al la "nigraj kirasuloj". Maljuna servisto de la grafo antaŭsentis, kiel povis aperi en la kaso la kupromoneroj, senescepte vienaj groŝoj, sed li silentis kiel tombo, kaj kiam li tion konfidis al la sinjoro, ordonis al li ĉi tiu, ke li tiom pli silentu kiel tombo. - Foje, malfrue vespere, venis en la vilaĝestrejon du noktpasigontoj. La vilaĝestro sola maldormis, li forgesis fermi la pordon per riglilo kaj trakribradis per fingroj arĝentmonerojn. Ĝi estis tute brilnovaj taleroj. La vizitantoj deĵetis subite de si ĉifonvestojn, la vilaĝestro unuamomente paliĝis kiel muro, kaj kiam li eksentis sur la brusto paftubojn de du pistoloj, konfesis, kies mono ĝi estas. Sed la grafo, laŭdire pro Manjo, pardonis lin ankoraŭ en la sama momento kaj la talerojn li forveturigis nur la duan tagon. Mi ne scias, kial tiu knabino tiom ekplaĉis al li."

"Kaj pri Manjo oni neniam aŭdis?"

"Neniam, sinjoro; de tiu tempo, kiam kun ŝi la nigra kirasulo forrajdis, kvazaŭ ŝi estus en akvon falinta!"

"Kaj la kampisto vilaĝestro?"

"Li mortis en malliberejo. Oni rakontis, ke li sin memmortigis. - La kampistino ankoraŭ edziniĝis; sed kun la nova edzo ŝi estis malfeliĉa. Post jaro ŝi sekvis sian unuan edzon. - Kiam en jaro 1840 estis ĉi tie ulanoj, hazarde venis ĉi tien leŭtenanto, ankaŭ pola grafo. Tiu sciis pri ĉio. Oni konjektadis, ke li estas filo de Manjo. Li tiom similis la filinon de la vilaĝestro, kiel ovo ovon, sole li havis pli malhelajn okulojn kaj harojn iom pli brunaj, sendube laŭ la patro."

*) Nacia kutimo: Oni baras per ŝnuro vojon al junaj geedzoj veturantaj el preĝejo; por povi veturi pluen ili devas sin "elaĉeti" per negranda sumo difinita al pligajigo de tago.