Informoj pri la teksto
Titolo: Nuda
Aŭtoro: Guillaume Armide
Fonto: Nuda de Guillaume Armide ĉe SoundCloud
Permesilo: CC BY 3.0
Registraĵo de la kanto Nuda.

Jen finfine mia tuta ver'
Mi finfine estas nuda
Sen farb', sen muziko, sen suker'
Tiel eble plej malpruda

Jen finfine mia tutkoher'
Formetinte la vestaĵojn
Dancas mi laŭ l' ritmo de l' sincer'
Nur eligas honestaĵojn

Jen finfine mia ekaper'
Mi finfine estas tuta
Sen promeso, sen dub', sen esper'
Tiel eble plej malmuta

Jen finfine mia malmister'
Surmetinte la ventaĵojn
Sentas min mi unu en l' aer'
Portas nur elokventaĵojn

Se okazas, ke mia nudec'
Estas al vi malomaĝo
Ne admonu min al pli da dec'
Daŭre vastas la pejzaĝo