Originala Verkaro/Antaŭparolo


„…Kiam ni mem volas scii, ĉu nia afero progresas aŭ ne, ni devas esplori la faktojn internajn.“
L. L. Zamenhof.

ANTAŬPAROLO
La celo de ĉi tiu libro estas, kolekti ĉion, kion d-ro L. L. Zamenhof originale verkis en Esperanto. — La hodiaŭa esperantistaro konas sian „majstron“ (li mem tute ne ŝatis ĉi tiun epiteton — pro tio mi ankaŭ ne plu uzos ĝin en ĉi tiu libro!) kiel tradukanton; sed ankaŭ en la rondo de la plej malnovaj hodiaŭ vivantaj gesamideanoj nur tre, tre malmultaj sufiĉe konas lian originalan verkaron, kaj inter la personoj, kiuj konas ĝin pli bone, ol la aliaj, ekzistas nur malmultaj, kiuj ĝin konas en ĝia tuta amplekso. Pro tre simpla kialo! Oni ja kolektis la kongresparoladojn de Zamenhof, sed ne la multajn artikolojn, kiujn li verkis dum la unua periodo de Esperanto, dissemitajn en maloftaj libretoj kaj malnovaj gazetoj, kaj ne liajn leterojn, kiuj bedaŭrinde grandparte malaperis. Fakte estas tre urĝa tempo, fari tian, kiel eble plej kompletan, kolekton, ĉar kelkaj gazetoj kaj libretoj de la unua periodo fariĝis jam tiel maloftaj, ke neniu samideano hodiaŭ sukcesos, havigi al si kompletan bibliotekon de la unua periodo. Ankaŭ multaj Zamenhofaĵoj de la postaj periodoj estas nur tre malfacile haveblaj. Mi konas eĉ ne unu personon aŭ bibliotekon, kiu disponas pri kompleta trezoro de ĉiuj ĝis nun presitaj Zamenhofaĵoj. Kaj neniu ĝis nun kolektis la Zamenhofajn leterojn. Pro tio estis jam iomete komplika afero por mi, kunporti la materialon, kiun enhavas ĉi tiu libro. Mi ankaŭ ne simple povis fordoni la kolektitan materialon al la presisto, ĉar ĝi estas tro valora, kaj ankaŭ pro diversaj aliaj kaŭzoj mi devis kopiigi ĝin en ĝia tuta amplekso.

Se oni volas sufiĉe koni la kreinton de nia lingvo, liajn principojn, lian sentadon, lian celon, lian laboron kaj la historion de la tuta Esperanto-movado, oni nepre devas studadi la originalan verkaron de Zamenhof kaj ne nur liajn tradukojn. En la tradukoj li ja donas sian lingvon, sed cetere nur la pensojn de aliaj. En sia originala verkaro li donas siajn proprajn pensojn. Ĝi enhavas la tutan programon de lia vivo; ĝi montras lian grandan animon, lian idealismon, lian grandan laboremon kaj samtempe lian akuratecon, lian precizecon, lian konfidindecon ankaŭ en la plej bagatelaj aferoj, lian internan evoluadon de post la apero de lia unua broŝuro ĝis la fino de lia vivo. Ĝi montras la movadon en la unuaj jaroj, la unuajn eksperimentojn organizajn, la malfacilaĵojn — la multegajn! — kiujn Zamenhof devis venki, la malfacilaĵojn tre ofte kaŭzitajn pli de la anoj de lia ideo ol de la malamikoj. Ĝi montras, kiel prave oni povas diri pri nia Esperanto-ideo: „Ĉiu nova ideo estas malhelpata per du kategorioj de kontraŭuloj, per tiu de la malbonintencaj malamikoj kaj per tiu de la nesaĝaj amikoj.“ Multon oni povos lerni el la materialo de ĉi tiu libro kiel propagandisto kaj organizanto. Mi deziras, doni per mia kolekto al la esperantistaro libron necesan kaj praktikan, helpon por la studado de nia historio, interesan dokumentaron por la seriozuloj en niaj rondoj, materialon taŭgan por science studantoj kaj verkantoj, cetere stilajn modelojn de la plej kompetenta esperantisto.

En mian kolekton mi akceptis ĉiujn originalaĵojn de d-ro Zamenhof, sed ne tion, kio rilatas la Esperanto-lingvon nur koncerne gramatikon kaj vortaron. Do, mi ankaŭ ne akceptis la „Lingvajn Respondojn“ (pri kelkaj esceptoj vidu malsupre!), kiuj cetere jam estas kolektitaj kaj eldonitaj laŭsisteme. Kiu komprenas la celon de mia libro, ankaŭ komprenos, kial mi ne faris tion.


La Originala Verkaro de d-ro Zamenhof konsistas el: artikoloj, paroladoj, leteroj, poemoj.

La „Artikolojn“ mi enordigis laŭ maniero, kies utilo evidentiĝos el la kolekto mem, en la 3 unuajn partojn:

I. „Antaŭparoloj“ al lernolibroj kaj aliaj verkoj. Ili rilatas la programon, la ĝeneralajn principojn de nia lingvo.

II. „Gazetartikoloj“, kiujn Zamenhof skribis kaj kiel aŭtoro de Esperanto kaj kiel redaktanto de la unua esperantista gazeto. Ili rilatas organizadon, movadon, propagandon, historion, literaturon de Esperanto. Parte ili estas skribitaj anonime aŭ pseŭdonime. — Mi tre detale esploris la demandon, kiuj partoj de „La Esperantisto“ estas verkitaj de Zamenhof mem. La principojn, laŭ kiuj mi konstatis la Zamenhofecon de la unuopaj artikoloj, mi ne ĉi tie priparolu; sed mi povas aserti, ke ili estas konfidindaj. La legantaro miros pri la „fekundeco“ de Zamenhof dum la unuaj jaroj de nia movado kaj pri la multaj artikoloj skribitaj de li, pri kiuj la hodiaŭa generacio ne plu scias ion. Tre ofte Zamenhof redaktis kaj korektis la tutan tekston de „La Esperantisto“, sed mi ne povas konstati, ĝis kia grado. La artikoloj, represitaj de mi, certe ĉiuj estas de Zamenhof. Estis por mi ne tro malfacile, konstati, ĉu artikolo estas verkita de Zamenhof mem aŭ ne, ĉar mi havis superrigardon super ĉiuj numeroj de ĉiuj jarkolektoj de „La Esperantisto“. Laŭ la principo, aludita de mi, mi el ĝi akceptis por mia kolekto ne la unuopajn proponojn pri reformoj en la gramatiko kaj vortaro (ili havas intereson nur por filologo kaj tute ne influis la evoluadon de nia lingvo). Cetere d-ro Zamenhof mem, kiu ĉiam montris tute malavaran sintenadon rilate la represigon de siaj artikoloj, estis kontraŭ la represigo de tiuj partoj el „La Esperantisto“. Do, mi sentas tion mia devo, respekti lian deziron (komp. V. 308, la leteron al la Direktanta Komitato de „British Esperanto-Association“ de la 23. VI. 1907 en la parto „Leteroj“). Tamen mi akceptis la artikolojn, kiuj ĝenerale rilatas reformojn de la lingvo antaŭ la eldono de la „Fundamento“, ĉar ilian represigon li ne malpermesis.

III. „Traktaĵoj“ pri specialaj temoj, kiuj ne rekte rilatas Esperanton, sed la ĝeneralan ideon de mondhelplingvo, aŭ la lingvon Volapük, aŭ politikajn kaj religiajn ideojn de Zamenhof. Estas rekomendinde, disigi ilin de la aliaj artikoloj.

La tri aliaj partoj ampleksas la paroladojn, leterojn, poemojn.

IV. Laŭ mia scio ĉi tiu parto „Paroladoj“ estas tute kompleta. Zamenhof ja verŝajne ankaŭ faris aliajn paroladojn, sed ni ne plu havas la koncernajn manuskriptojn aŭ la stenografiitan tekston.

V. La parto „Leteroj“ enhavas 2 subpartojn;
la 1-a enhavas leterojn, kiuj jam aperis presitaj. Ĝi eble ne tute, tamen ĝi iomete estas kompleta,
la 2-a enhavas leterojn, kiuj ĝis nun ne estas publikigitaj. Ĉi tiu subparto tute ne celas kompletecon.

Zamenhof skribis fakte kolosan kvanton da leteroj privataj, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Ĝenerale mi donos nur leterojn skribitajn en Esperanto, tamen kelkajn ankaŭ en alia lingvo, precipe tiujn el la tempo, kiam pro la politika situacio, dum la granda milito, ne estis permesate al li, forsendi leterojn en Esperanto. El la afable alsenditaj al mi originaloj kaj kopioj mi devis elekti ĉiujn, kiuj estas rilate iun ajn — ofte ne tuj rimarkeblan — punkton iel ajn gravaj por la vivo kaj laboro de d-ro Zamenhof mem kaj por la historio de nia movado en la plej vasta senco de l’ vorto. Poste mi ankaŭ akceptis kelkajn al diversaj personoj, por montri kiel senlace, diligente kaj precize li laboris, kaj por montri lian personan konduton kontraŭ la anoj de nia movado. (Cetere vidu la enkondukajn vortojn al la parto „Leteroj“.)

VI. Originalajn „Poemojn“ Zamenhof verkis nur malmultajn. La „Fundamenta Krestomatio“ enhavas 5 kun la nomo de Zamenhof kaj unu anoniman („Preĝo sub la verda standardo“ komp. Wüster „Radikaro“, paĝ. 10). Krom tio troviĝis ankoraŭ tri aliaj originalaj poemoj kaj unu strofo malmulte konata, kiu apartenas al la anonima poemo en la Krestomatio.


Ĉiu esperantisto scias, ke pro diversaj malfacilaĵoj en la unua tempo kelkaj presaĵoj aperis sen supersignitaj literoj, kaj ankaŭ tion, ke Zamenhof disigis la vortojn laŭ la vortelementoj per punktoj. Estas ja tre interese, vidi verkojn de la unua tempo, presitajn laŭ la maniero rezultinta el la postuloj de ĉi tiu tempo. (Mi ankaŭ montros faksimilaĵon de tia presaĵo.) Sed en mia libro mi donos la tutan materialon laŭ la skribmaniero uzata hodiaŭ, korektinte la evidentajn preserarojn (nur ilin! kelkajn tre strangajn mi citos sub la tekstoj) kaj ne ŝarĝante la libron per filologiaj aŭ aliaj notoj aŭ granda scienca aparato. Tamen mi aldonas la fontindikojn laŭ la libroj, kiuj estis je mia dispono. Mi tre bone scias, ke ekzistas aliaj libroj kaj gazetoj, krom la cititaj, kiuj enhavas artikolojn de mia kolekto. Mi ne povis citi ilin, ĉar mi ne povis havigi ilin al mi kaj mi ne fidas al „citaĵoj“; mi fidas nur al miaj propraj okuloj.

Por filologo, kiu bezonas sciencan studadon de la unuaj presaĵoj, mia libro ne superfluigos la reeniradon al la fontoj. Ĝi fariĝas des pli malfacila, ju pli la gazetoj kaj libretoj de nia unua periodo malaperas. Bedaŭrinde dum miaj enketoj pri la plej malnovaj Zamenhofaĵoj mi devis konstati, ke ili jam plejgrandparte malaperis kaj de jaro al jaro ankoraŭ hodiaŭ malaperas, ĉar kelkaj posedantoj ne scias, kiom valoras ilia posedaĵo.

Ekzistas jam tre grava verko por la filologia studado de la Zamenhofa verkaro, nome la „Zamenhof-Radikaro“ de Eugen Wüster (Eugen Wüster, „Zamenhof-Radikaro“, Ferdinand Hirt & Sohn, Esperanto-Fako, Leipzig 1927). Por la de li konsideritaj verkoj (komp. „Radikaro“, paĝ. 29—36) mi citos la mallongigojn, kiujn li uzas.


Tutkoran dankon al ĉiuj gesinjoroj, kiuj, kompreninte la celon de mia laboro, ne hezitis, sendi al mi post mia „alvoko en la gazetoj“ la deziritan materialon, aŭ en originalo aŭ en kopio[1], do, al:

S-roL. C. Andrews, Carshalton, Surrey,
William Bailey, Manchester,
David Béla, Koloszvár,
H. J. Bulthuis, s’Gravenhage,
M. C. Butler, London (sendis kopiojn de leteroj kaj kartoj al: Brita Esperantista Asocio; I. M. Dow; Ino T. Holmes, Bradford; F. Moscheles, London; Freeman W. Crofts, Colerain; Bolingbroke Mudie, London),
*Prof. Théophile Cart, Paris,
Charles Chomette, Long Island City, New York,
D-ro Pierre Corret, Versailles,
Prof. E. Deligny, St. Omer,
Prof. René Deshayes, Marseille,
Prelato A. Dombrovski, Kaunas,
D-ro I. Fels, Lwów,
Siegmund Freund, Breslau,
Henriko Fridöri, Zürich,
Prof. Emanuel I. García, San José, Costa Rica (karto al: pastro Marcelo Maldonado, Caracas),
Lernejestro Walther Hahn, Gohlis/Dresden,
*S-inoMarie Hankel, Dresden (ŝi donacis sian tutan Zamenhofan trezoron al la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko),
*Hempel, Lwów (ŝi faris la samon kiel s-ino Hankel),
*F-inoKaethe Jahns, Braunschweig,
S-roA. Insarskij, Saratov,
Ivan H. Krestanov, Stara Zagora,
*S-inola vidvino de prof. d-ro Lederer, Praha,
S-roTiberio Morariu, București (1 let. kaj 1 kart. al: s-ro Kimel, București),
N. V. Nekrasov[2], Moskvo (sendis kopiojn de 150 Zamenhofaj leteroj kaj kartoj),
*F-inoMarg. Noll, Kopenhagen (sendis ankaŭ leteron al: Georg Mahn, Berlin),
S-roAd. Oberrotman, Warszawa,
*A. Pafomov, Serpuĥov,
*F-inoMary E. Parker (poŝtkartojn al Joseph Rhodes, Keighley. Ŝi donacis unu al la Instituto.),
*S-roJ. Alvarez Perez, Caracas,
Fervojĉefinspektoro A. Petzold, Leipzig (sendis Zamenhofaĵojn alsenditajn al: prof. Schauerhammer, Leipzig),
W. Roome, Sheffield (letero al Geoghegan),
Hugo Salokannel, Salminen,
D-ro Lucien Sergeant, Boulogne-sur-Mer,
S-inoM. Ŝidlovskaja, Dmitrov,
S-roPastro J. Ŝirjaev, Baklanka,
D-ro Edmund Sós, Wien,
Thorstein Thorsteinsson, Reykjavik,
D-ro Ambrosio Vargas, México, D. F.,
E. de Wahl, Reval/Tallinn.

Ankaŭ la helpo de tiuj, kies sendaĵojn mi bedaŭrinde ne povis envicigi en la kolekton (pro kaŭzoj aluditaj en la enkondukaj vortoj al la parto „Leteroj“), estis tre valora, ĉar ĝi ebligis kontroli, kie ankoraŭ ekzistas Zamenhofaj korespondaĵoj.

Plue mi speciale dankas al s-ro N. V. Nekrasov, Moskvo, pri kies helpo mi ankoraŭ parolos pli detale, al s-ro M. C. Butler, London, kiu kontrolis la tutan „The British Esperantist“, por havigi al mi multajn Zamenhofaĵojn aperintajn en ĉi tiu gazeto, al nia ĉiam helpema samideano s-ro dipl. inĝ. Eugen Wüster, Berlin, kiu afable kaj amike disponis al mi sian riĉan Esperanto-bibliotekon kaj al lia sekretario, s-ro A. Schwarz, Berlin, kiu ĉiam estis preta plenumi miajn dezirojn pri kontrolo de tekstoj.

Kiel dum ĉiuj miaj laboroj, ankaŭ rilate la finan pretigon de mia kolekto, helpis min mia ĉiama helpantino, la sekretariino de la Germana Esperanto-Instituto, f-ino Elisabeth Wunderlich, Leipzig, al kiu mi precipe ŝuldas dankon de la momento, kiam la manuskripto estis akceptita de la eldonejo.

La plej ĉefan dankon, rilate la preparon de la kolekto, mi ŝuldas al f-ino Martha Moelke, Sommerfeld, la nuna sekretariino de „Kunlaborado“ kun „IALA“, kiu printempe 1927 por ses monatoj transloĝiĝis al Leipzig, kopiante tie kaj poste en Sommerfeld por mia kolekto la tutan materialon, kaj treege lerte helpis min.

Sed mia tuta laboro estus fariĝinta vana, se mi ne estus trovinta eldoniston por mia manuskripto. Rilate la dankon al la flrmo Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, kun kiu mi havas la honoron kunlabori de 10 jaroj, estas ne nur necese, kr mi esprimu mian plej sinceran personan dankon, sed ankaŭ la esperon, ke la tuta esperantistaro sufiĉe alte taksos ĝian sindonadon al nia afero, nun montritan denove per la eldono de mia kolekto. Kaj tio, kio ĝenerale valoras pri la nomita firmo, speciale valoras pri la estro de ĝia Esperanto-Fako, s-ro Bernhard Kötz. Li jam mem havis la ideon, kolekti la originalan verkaron de Zamenhof, kaj ĉiurilate energie kaj amike subtenis la mian kaj progresigis mian laboron de la komenco ĝis la fino.


Mi esperas, ke la esperantistaro kun plezuro kaj ĝojo akceptos mian modestan kaj simplan laboron, laboron de simpla „kolektanto“, ĉar ĝi vere „forigas senteblan mankon“. Ju pli mia kolekto estas modesta rilate mian propran laboron, des pli ĝi estas vera trezoro rilate la enhavon, trezoro Zamenhofa, certe ne tuj elĉerpebla.

Leipzig, la 15-an de Decembro 1928.

D-ro Dietterle.

PRI EBLA „SUPLEMENTO“ AL MIA KOLEKTO

Kompreneble mi antaŭvidas, ke oni kritikos mian kolekton ne nur pro la maniero, en kiu mi ordigis la materialon (pri ĉi tiu punkto oni certe povas havi tre malsamajn opiniojn), sed ankaŭ pro tio, ke oni eble scias pri ekzistado de gravaj Zamenhofaj dokumentoj (precipe leteroj!), kiujn mia kolekto ne enhavas. Neniu pli bone ol mi mem scias, ke — kaj parte ankaŭ kie — ekzistas aliaj leteraj dokumentoj. Sed mi ne povis devigi la posedantojn, havigi ilin al mi aŭ en originalo aŭ en kopio. Mi nur povis peti en mia „alvoko“ pri la alsendo kaj pri subteno de mia kolekto, ne por mi, sed por la komuna intereso de la tuta esperantistaro. Ĉar oni kelkloke rifuzis tian — ofte ankaŭ persone esprimitan — peton (aŭ obstine ignorante la peton de mia alvoko, aŭ simple ne sendante la promesitan materialon), mi ne povis ŝanĝi tian situacion. —

Sed mi nun turnas min al tiuj, kiuj aprobas la kolekton. Mi jam antaŭe dankas kaj gratulas al ĉiuj, kiuj post la apero de ĉi tiu libro — eble instigitaj per ĝi — atentigos pri alia, de mi ne trovita, materialo. Mi ja intencis nur unu rezulton, nome, savi tion, kio estas ankoraŭ savebla kaj savinda, kaj kolekti ĝin en unu, facile por ĉiu uzebla kaj ne tro multekosta, libro. Ĝi estis necesa jam por atentigi pri tio, kiaj trezoroj jam minacis perdiĝi dum la lastaj jardekoj. Neniu, ekzemple, povas konstati hodiaŭ, kie restis la granda amaso de la unuaperiodaj broŝuroj kaj literaturaĵoj, kie kaj kiamaniere perdiĝis multaj gravaj, eĉ la plej gravaj, leteroj de d-ro Zamenhof. Kaj certe nur malmultaj de la hodiaŭa generacio sciis antaŭ mia kolekto, kie ili povis trovi la — de mi nun kolektitan — materialon; kaj ankoraŭ pli malmultaj povus havigi ĝin al si per multe da mono, eĉ se ili tre energie klopodus pri tio.

Do, ĉiujn samideanojn, kiuj aprobas mian kolekton, mi — samtempe en la nomo de la eldonejo, al kiu ni ŝuldas dankon pro la iomete riska eldono — tre kore petas, kompletigi ĝin laŭforte kaj sciigi la eldonejon aŭ min persone pri novaj (kaj la plej malnovaj estos por ni la plej novaj!) fontoj, kiuj ebligos eble poste eldoni suplementon al mia kolekto. Pri la hodiaŭ plej ĉefa punkto, ke ni havas la devon, zorgi por ke la venontaj generacioj posedu kiel eble plej kompletan trezoron Zamenhofan — pri ĉi tiu punkto certe la plej multaj esperantistoj konsentos min.

La vere sciencaj historiistoj de nia movado kaj la komentistoj de la Zamenhofaj tekstoj ankoraŭ venos. Ankaŭ mi atendas ilin, kaj mi persone estos tute kontentigita, esti farinta por ili malgrandan antaŭlaboron.

Mia kolekto ebligos kontrolon de la privataj bibliotekoj kaj de la malnovaj gazetoj (precipe en Bulgarujo, kie mi vane klopodis havigi al mi la unuan bulgaran esperantistan gazeton, en Sovjetio kaj en Polujo), ĉu ili enhavas artikolojn de mi nekonatajn kaj ne atingitajn.

Dirinte tion, mi jam respondis alian kritikan demandon, nome la demandon: Kial vi ne donis al via valora materialo pli grandan komentaron? Certe estus tre alloge, detale komenti la Zamenhofajn tekstojn donitajn de mi, kvankam oni scias, ke mankas ankoraŭ multaj leteroj. Sed tiam ĉi tiu libro fariĝus ankoraŭ pli dika, tro multekosta, ne taŭga por la celo, kiun mi celis unualinie.

PRI KELKAJ EKSTERAĴOJ EN LA TEKSTOJ KAJ PRI LA ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO

I. EKSTERAĴOJ

1. Grandaj komencliteroj. Rilate la skribmanieron de la derivaĵoj de la vorto „Esperanto“ ĉiam regis kaj ankoraŭ regas granda diverseco de l’ kutimoj[3] kaj ankoraŭ ne ekzistas de ĉiuj konsentita regulo aŭ oficiala decido. Ĉu oni skribu ilin kun grandaj komencliteroj aŭ ne? Estas konstateblaj tri direktoj:

a) oni skribas la derivaĵojn ĉiujn kun granda komenclitero;

b) oni skribas ilin ĉiujn kun malgranda komenclitero (kelkaj eĉ la vorton „Esperanto“ mem, kion mi opinias neĝusta, ĉar ĝi estas propra nomo — sed ankaŭ pri ĉi tiu punkto oni povas havi kontraŭajn opiniojn!);

c) oni skribas kun granda komenclitero la adjektivon „Esperanta“ kaj la adverbon „Esperante“, por diferencigi ilin de la participo „esperanta“ kaj de la participa adverbo (aŭ adverba participo) „esperante“, derivataj de la verbo „esperi“. Ĉiujn aliajn derivaĵojn, precipe la rekte derivatajn de „esperantist“ (do: esperantista, esperantistaro ktp., ankaŭ esperantano, esperantismo ktp.) oni skribas kun malgranda komenclitero. Dum kelka tempo tio ŝajne estis la principo de Zamenhof mem.

Skribante laŭ la nomitaj principoj oni minimume havas „principon“. Sed oni povas konstati, ke multaj skribis kaj skribas, presigis kaj presigas sen principo; eĉ ĉe Zamenhof mem oni povas konstati, ke li (ekzemple en sama letero) ne agis laŭ certa principo. Tio ne estas riproĉo, ĉar li fakte devis skribi siajn leterojn tiom rapide, ke li ne povis kontroli ilin rilate tiajn detalaĵojn. En la artikoloj de Zamenhof, kiujn presigis la redakcioj, oni trovas, ke tute ne regas iu ajn interkonsento.

Sed, eldonante ĉi tiun kolekton, mi devis zorgi pri certa principo, kaj mi — tute ne volante altrudi mian opinion al aliaj kaj tute lasante plenan liberecon, ĝis kiam iam ajn fariĝos interkonsento pri ĉi tiu punkto — decidiĝis por la principo nomita sub b), nome, skribi ĉiujn derivaĵojn de la vorto Esperanto kun malgranda komenclitero, precipe pro tio:

ĉar la esperantistoj, kiel progresemaj homoj, laŭŝajne inklinas forigi ĉiujn grandajn komencliterojn, kie ili ne estas bezonataj pro specialaj teknikaj kaŭzoj; kaj

ĉar fakte konfuzo pro la derivaĵoj de la vorto „Esperanto“ kaj de la verbo „esperi“ preskaŭ ne povas okazi. Parolante oni ja ankaŭ ne povas diferencigi inter grandaj kaj malgrandaj komencliteroj. Laŭ ĉi tiu principo mi korektis ĉiujn tekstojn.

Cetere mi sekvis la evidentan kutimon de Zamenhof, skribi per grandaj komencliteroj la nomojn de ĉiuj oficialaj institucioj de nia movado. Ankaŭ kiam Zamenhof parolas pri iu ajn „Komitato“, „Kongreso“ ktp. ĝenerale (sen speciala signifo per adjektivo) li agas laŭ ĉi tiu principo. Estos rekomendinde, reteni ĉi tiun kutimon (pro „teknika kaŭzo“), ĉar tiam la tekstoj por tiuj, kiuj volas rapide superrigardi ilin, serĉante iun ajn detalaĵon, fakte fariĝas pli superrigardeblaj. En tiaj okazoj mi kompreneble devis skribi la derivaĵojn de la vorto Esperanto kun granda komenclitero, ekz.: „Kongreso Esperantista“ ktp.

Pro la supre aludita principo mi presigis ankaŭ ĉiujn titolojn (s-ro, d-ro ktp.) kun malgranda komenclitero.

Komence en nia movado regis la kutimo — pro ĝentileco —skribi en leteroj la alparolan „vi“, „via“ ktp. kun granda „V“. D-ro Zamenhof preskaŭ ĉiam agis laŭ ĝi — tamen ankaŭ ne sen esceptoj. Intertempe (minimume mi povas konstati tion el mia tre ampleksa korespondado kun ĉiulandaj esperantistoj) oni povas konstati novan kutimon, t. e. ĉiam, ankaŭ en leteroj, skribi la vortojn ne laŭ la malnova — tiel nomata „ĝentila“ — maniero. La ĝentileco ja ne dependas de unu granda „V“ aŭ malgranda „v“. Do, mi principe ankaŭ ĉi tie forigis la negravajn grandajn literojn. Mi kredas, ke Zamenhof mem, se li ankoraŭ vivus, konstatus tian novan kutimon kaj konsentus ĝin, ĉar gi estas principo de progresemo[4].

2. Arkaikaj formoj. Pri la arkaikaj formoj mi tute samopinias kun E. Wüster, kiu diras en sia „Radikaro“ (citita jam en la antaŭparolo) paĝ. 7: Tiaj arkaikaj formoj kompreneble havas intereson nur historian, por hodiaŭa uzo Zamenhof ne rekomendus ilin.“ Arkaikaj formoj fakte havas nur intereson historian. Uzitaj hodiaŭ, ili eble nur konfuzigus la leganton, kiu ne estas sufiĉe interesita por ĉi tiu afero, kaj li supozus preserarojn.

Pro tio mi presigis ankaŭ la artikolojn kun arkaikaj formoj laŭ moderna skribmaniero kaj notos kelkajn el ili nur sub la teksto.

II. ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO

1. Uzado de „Petit“-literoj. La hodiaŭa esperantistaro estas ĝenerale malriĉa kaj nek povas nek volas fari grandajn elspezojn por libroj. Ĝi postulas malmultekostajn librojn. Nu, se oni, eldonante iun libron, ne povas ŝpari je la tekstoj, oni devas ŝpari je la grandeco de la prestipoj, por eviti eldonon en kelkaj volumoj. Mia libro devis enhavi siajn nunajn tekstojn, sed ankaŭ ne pli ol certan nombron da presfolioj. Vole nevole mi devis elekti la vojon, ebligi tion per diversaj litertipoj. Pro tio la eldonejo ne povis uzi por ĉiuj partoj de la libro la normalajn prestipojn. Laŭ mia propono ĝi prenis por la plej ĉefaj artikoloj la normalan tiparon, por la aliaj la tiel nomatan „Petit“-skribon, t. e. kun pli malgrandaj tipoj. Bedaŭrinde, sed ne ŝanĝeble! Cetere la „Petit“-tiparo en ĉi tiu libro estas pli klara kaj pli bone legebla, ol la normala tiparo en multaj aliaj libroj kaj gazetoj.

2. Kursiva skribo. Ĉio, kion mi aldonas persone al la kolektita materialo, ĉu en enkondukaj vortoj, klarigaj notoj, surskriboj, fontindikoj ktp., estas presita kursive, por ebligi al la legantaro tujan diferencigon. (Pri kelkaj detalaĵoj vidu la enkondukajn vortojn al la parto „Leteroj“.)

3. Vortoj presitaj kun interlitera spaco. Tio, kio estas presita en „La Esperantisto“ aŭ en aliaj gazetoj kun interlitera spaco, estas same presita en ĉi tiu libro. Laŭ sama maniero estas presitaj la partoj de la Zamenhofaj leteroj, kiuj estas substrekitaj de li. Kie Zamenhof ankoraŭ pli akcentis la gravecon de siaj vortoj, ekz. en la presaĵoj per dikaj literoj aŭ en la leteroj per duobla substreko, tie estas uzataj en mia kolekto ankaŭ substrekoj. (Tio ne valoras rilate la artikolojn el „La Esperantisto“, vidu II. A.)

4. Nombrado de la unuopaj tekstoj. La celo de ĉi tiu libro estas — krom la en la antaŭparolo aludita — ankaŭ tiu, ebligi facilan superrigardon super ĉiuj originalaĵoj de Zamenhof. Mi esperas, ke esperantistoj, kiuj bezonos la Zamenhofan materialon por scienca laboro, uzos mian kolekton. Al ili mi i. a. volas ŝpari la tro longan kaj detalan citadon.

Pro tio mi nombradis en ĉiu de la partoj I-VI, kiuj havas latinajn ciferojn, la tekstojn interne de ĉiu parto per arabaj ciferoj. Do, oni estontatempe povos citi tre facile laŭ mia kolekto; ekz. jenmaniere:

I. 15=Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa-Internacia 1910.
II. 88=Artikolo „Fina rezultato de la voĉdonado“ en „La Esperantisto“ 1894, paĝ. 161-162.
III. 12=Gentoj kaj Lingvo Internacia“. Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj 1911.
IV. 13=Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en Peterburg 1910.
V. 64=Letero al Vladimir Majnov de la 29.III.(10.IV.)1889.
VI. 6a=Lasta, ĝis nun malmulte konata, strofo de la „Preĝo sub la verda standardo“.

Laŭ tia maniero oni povos enordigi en „Suplementon“ ankaŭ la eble ankoraŭ trovotajn artikolojn kaj leterojn en unu el la partoj I-VI, komencante nombradi per la numero, kiu sekvas la lastan numeron de mia kolekto.

Ĉar mi donos la latinajn kaj arabajn citciferojn, krom je la koncerna loko en la surskribo, ankaŭ super la paĝoj de la libro, oni, serĉante ion, ne bezonos traserĉi registron, sed tuj trovos la serĉitan tekston.

N. B. Pri aliaj eksteraĵoj bonvolu kompari la enkondukajn vortojn al la unuopaj partoj de la libro.



Piednotoj redakti

  1. Steleto ĉe la nomo signifas, ke mi mem vidis la originalajn leterojn kaj kartojn, ĉar la nomita persono sendis al mi la originalojn. De la aliaj mi ricevis tre fidindajn kopiojn.
  2. Pri la plej dankinda laboro de s-ro Nekrasov mi pli detale parolos en miaj enkondukaj vortoj al la V-a parto de ĉi tiu kolekto; mi esperas, ke la tuta esperantistaro konsentos mian dankon al li, post kiam ĝi estos vidinta, kiel grava lia helpo estis por ĉi tiu kolekto. Komp. paĝ. 474.
  3. Komp. pri ĉi tiu afero E. Wüster, „Zamenhof-Radikaro“ (citita jam supre) paĝ. 34 (Par. I, … VIII).
  4. En unu el la multnombraj artikoloj pri reformoj („La Esperantisto“ 1890, paĝ. 39 „Al la demando pri reformoj“) Zamenhof pritraktas la proponon (de Kürschner en Zürich) „ke ni tute ne uzadu en nia lingvo grandajn literojn“ kaj li diras pri ĝi: „Tiu ĉi propono estas laŭ mia opinio tre prudenta, kaj mi ĝin aprobas el la tuta koro, ĉar efektive la uzado de du specoj de literoj estas tute superflua kaj sensenca. Sed ĉar tio estas demando ne sole de nia lingvo, sed entute de ĉiuj lingvoj… tial mi pensas, ke ni devas lasi tiun ĉi demandon por tempo estonta.“