Originala Verkaro/I/15


N-ro 15.
1910

Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa—Internacia

Wüster: RE

„Plena Vortaro Rusa—Internacia.“ Stereotipa eldono 1910 de Kelter, paĝ. 5—7.

(Preskaŭ la sama enhavo kiel en la antaŭparolo al la „Meza Vortaro internacia—germana“. Komparu I. 5.)

Laŭ la deziro de la amikoj de l’ lingvo internacia mi decidis eldoni la plenan vortaron; kaj ĉar la plej granda parto de la petantoj estas rusoj, mi eldonas la vortaron antaŭ ĉio en la lingvo rusa. Sed mi ripetas tie ĉi tion, kio estis jam dirita en la „Aldono al la Dua Libro“: la plena vortaro, kiun mi eldonas, devas esti nur helpo por tiuj, kiuj mem ne povas aŭ ne volas krei novajn vortojn; sed ĝi tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo. Sen ŝanĝo devas resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda vortareto (aldonita al la lernolibro); ĉiujn ceterajn vortojn mi donis en la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone ilin ordinare uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia vorto estas kreita de mi ne bone, li povas uzi alian formon anstataŭ la formo kiun mi donis. (Sed estus tamen dezirate[1], ke tiaj aliformigoj estu farataj nur en okazo de efektiva neceso.)

Piednotoj redakti

  1. teksto: dezirata.