Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de Griŝin falis subite sur la krucon, starigitan antaŭ nelonge super tiu loko, kie printempe oni mortigis unu riĉulon, ankaŭ revenintan nokte el la urbo, li nerve ektremis kaj rektiĝis en la veturilo. Poste, formetinte la ĉapelon kaj farinte krucosignon, li ankoraŭ ekrigardis deflanke la lokon timigan kaj, streĉinte la kondukilon, ekvipis la ĉevalon. La trotulo ekskuis la kolhararon, alte levis la kapon kaj vigle ekkuris, la radoj gaje ekfrapis je vojŝtonetoj. De tempo al tempo maltrankvile rigardante returne al la kruco, kiu longe ankoraŭ blankiĝis en la vespera stimulis per vipo sian ĉevalon. Nur kiam la kruco malaperis post vojkurbiĝo kaj antaŭ li sur la monto klare montriĝis la siluetoj de la vilaĝo, Griŝin ekspiris libere kaj ree moderigis la trotadon de la ĉevalo. La vojo nun krute malsupreniĝis al rivero, la ĉevalo, eksentinte la proksimecon de la hejmo, ne volis plu obei al senĉesa kurmoderigado kaj gaje trotetis. Ĝia piedfrapado kaj la bruetado de la radoj sonis sonore en la silenta aero vespera kaj eĥe ripetiĝis en la arbaro apuda, jam dormanta en nepenetrebla nebulo.

Je kelkaj paŝoj antaŭ la ponto la ĉevalo subite haltis. La mastro ekvipis ĝin. La ĉevalo, kvazaŭ antaŭsentante ian danĝeron, ekronkis, timeme starigis la orelojn, sed ne moviĝis antaŭen. Griŝin ekpalpis en la poŝo la revolveron kaj fikse ekrigardis antaŭen. Streĉinte la vidsenton, li longe penis trovi ion en la nebulo ĉiam densiĝinta, sed nek je ambaŭ