Paĝo:Ŝirjaev - Peko de Kain, 1932.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La nekonatulo pasigis la nokton en policejo, sed frumatene jam estis liberigita, kiel tute sendanĝera homo. Dum tiu sama mateno miaj infanoj, ludante sur herbaro apud la preĝejo, subite kunpuŝiĝis kun li. Ili estis surprizitaj de lia treege stranga eksteraĵo kaj tuj sciigis min pri sia neordinara trovo.

Mi trovis lin sidanta apud la preĝejo meze de densa, ankoraŭ ne falĉita, herbo. Li sidis senmove, kurbiĝinte, etendinte antaŭen la piedojn kaj metinte sur ilin la manojn. Li estis ankoraŭ sufiĉe juna homo de tridek jaroj proksimume, tre maldika, longpieda, kun sunbrunigita, malgrasa vizaĝo polvokovrita kaj portanta klarajn signojn de iaj netolereblaj suferoj. Liajn okulojn mi ne povis trarigardi, ĉar ili estis ĉiam fiksitaj malsupren al unu punkto kaj li eĉ por unu minuto ne turnis de tiu punkto sian rigardon. Profundiĝinte en sian meditadon, aŭ intence nenion atentante, li apenaŭ rimarkeble balancetis la kapon kaj ion flustris senĉese, aŭ, pli ĝuste, movetis siajn maldikajn lipojn, ĉar sonoj de la flustrado ne estis aŭdeblaj. Li estis vestita per malpura ĉemizo kaj pantalono el dika, maldelikata tolaĵo kaj zonita per dika ŝnurdeŝiraĵo. La piedoj estis nudaj. Tra la malbutonumita kolumo de la ĉemizo estis vidata lia enfalinta brusto de kupreruĝa koloro.

Sed nek la senmoveco de la nekonatulo, nek lia enigmoplena enpensiĝemo estis tiom atentindaj kaj mirindaj, kiom liaj ambaŭ manoj. Mi nevole