Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ne rimarkos lin kaj paŝos feliĉe la danĝera nekonata. Sed tiu estaĵo mistera, ĝi alproksimiĝas, ĝi troviĝas jam ĉi tie ĉe la lito, ĝi karesas mane la litkovrilon, palpas tra la kovrilo la kapon de Auli, lian nazon, buŝon, liajn okulojn. Auli timas moveti eĉ hareton — ĉirkaŭ lia koro iĝas malvarme. Nun…

»Auli«, oni flustris mallaŭtege.

Auli eĉ la spiron retenas; eble tiel la alveninto supozas lin mortinta kaj foriros.

Sed tiu eĉ ne pensas pri foriro; tiu ektiras la litkovrilon por ĝin fortiri de Auli. Kroĉfingre Auli firmtenas la randon de la kovrilo kaj kontraŭstaras per ĉiuj fortoj, sed kiom da ili entute li havas: baldaŭ estas rompita la kontraŭstaro kaj Auli, sentante sian malforton, ĵetas sin en la lasta momento surbrusten, kaŝante la kapon en la kuseno, por ne vidi la plej teruran, kio nun evidente okazos. Li kvazaŭ sentas ĉe sia nuko la malvarman klingon de falĉilo, per kiu la mortanĝelo tratranĉos lian kolon, li submetiĝas al la destino de l’ sorto: oni mortigu lin jam, sed tiel, ke al li mem ne estu videble.

Anstataŭ la falĉitranĉo en la kolon, plektiĝas du molaj brakoj ĉirkaŭ la malgranda korpo de Auli kaj eligas lin el la lito. Auli volas helpkrii, sed ne kuraĝas; deziras sin forŝiri kaj forkuri, sed ne havas la forton. Nun oni kaptas lin ĉe la ŝultretoj kaj oni returnas la knabon.

»Hăilu«, ekkrias la etulo, konsterniĝinta pro la neatendita metamorfozo.

»Silentu, la avino vekiĝos! Ĉu vi min timas?«

Auli preskaŭ volus konfesi ĉion, sed tiam venkas la vireca memestimo:

»Ne, mi ne timis, mi timas entute nenion; mi