Paĝo:Adamson - Auli, 1934.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estis validigita

eĉ preĝi li ne povis: ne eblis movi la membrojn rigidiĝintajn, la manoj malelastaj ne kuniĝis, la genuoj lignecaj ne fleksiĝis, la lango estis alkatenita kaj la penso ripetadis senĉese: nun li min mortbatas, nun estas la fino. Frapo post frapo malsuprentondregis kaj ĉiu el ili kvazaŭ trapenetris Auli-n de cerbo ĝis koro, de verto ĝis plando.

Tiam plikvietiĝis la ventego kiel ankaŭ la fulmotondro, kaj Auli, vidante, ke la vivo, almenaŭ por momento, estas garantiita, rericevis sian kuraĝon, eĉ ne pensis plu preĝi, sed ekmeditis pri io pli ĉiutaga kaj ordinara. Tre ordinaraj liaj pensoj tamen ne estis, ĉar la malgranda kapeto de Auli ĉiam estis okupita per solvado de diversspecaj komplikaj problemoj. Tiel ekzemple la avinon, kiu paŝtis ilian bovinon, la tutan posttagmezon, li ĝenadis per la demando, kial la suno subiras nur vespere, ĉu ĝi ne povas tion fari jam dum tagmezo. Auli nome volis, ke la avino hejmenpelu la bovinon pli frue; la avino rediris, ke ŝi ne povas fari tion antaŭ la sunsubiro, sed la suno subiras nur vespere.

Nun Auli rompadis la kapon pri la demando, kial la Patro Ĉiela estas tiel kolera kaj volas lin mortigi, kiel tion diris la avino. Ĉu ĉio ĉi entute estis la faraĵo de l’ Patro Ĉiela? Eble pli pravis Petsu-knabo dirinte, ke la Patro Ĉiela en tiaspecaj okazoj tute ne estas hejme kaj liaj knaboj tiam petolaĉas: ekbruligas alumetojn kaj dispuŝas la ŝtonojn de la vaporforno. Eble la Patro Ĉiela kun sia panjo, samkiel la gepatroj de Auli, foriris en la arbaron por alporti lignaĵon, kaj la knaboj havas plenan liberon por petolaĉi kaj timigadi Auli-n. Eble la knaboj ne havas avinon, kiu ilin bridus.