Paĝo:Ariŝima - Deklaracio, 1924, Tooguu.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

igita de Kristo. Jen min kaptas timo, ke, se mi antaŭenpaŝos unu paŝon, tiom da peko disvastiĝos ĉirkaŭ mi, kaj se mi malantaŭenpaŝos du paŝojn, tiom da pento estos tie postlasata.

Ĝis nun mi min rigardis viro energia, pli vigla kaj iom kuraĝa; sed mi min sentas soleca, kiam mi pensas, ke, se mi akceptus religian vivon, mia ĝisnuna memkonscio tute senspure malaperus; mi min sentas tro soleca.

En tia okazo mi nenion povas krom deziri, ke vi estu ĉe mi.

Nun mi transiru al tute alia temo kaj vin demandas, kiel vi opinias pri la amo? Feliĉe — mi volas tiel diri, sed povas esti malfeliĉe — mi ankoraŭ ĝis nun havis neniun okazon havi aman aferon kun iu ajn virino kaj enprofundiĝi en ĝin. Se fremdaj amrakontoj, kiujn miaj samklasanoj ofte babilis ĉirkaŭ la forno k. c., min atingis, mi ĉiam forlasis la lokon tirite de iu pura forto en la koro, dum mi sentis iun hontindan allogon kaj scivolemon. En tia okazo mi ĉiam rememoris viajn akrajn, helajn okulojn rigardantajn de post la ferkadraj okulvitroj. Do vi min demandas, ĉu la amo malhelpas studadon; ĉu pura, malegoista kaj solece-brila kortuŝo, kiun, al mi ŝajnas, nur homoj enamiĝintaj travivas, ne estas ambrozio, kiun la junuloj devas almenaŭ unu fojon gustumi? En la vortoj de Paŭlo kaj Tolstoj parolitaj pri la rilato inter viro kaj virino kuŝas kompreneble forta kaŭzo nerifuzebla. Mi ankaŭ ĝin jesas; sed, ĉu ĝi estas la plej profunda fundo de la vivo?

Skribinte longan sensencaĵon mi timas, ke mi vin ĝenas. Sed mi tre ĝojos, se vi skribos al mi pri via opinio, kiam vi vin sentos pli bonfarta.

Hieraŭ estis antaŭdecidite iri post la antaŭlegado al Haneda[1] por kolekti materialon; sed ne interesite mi

tion rifuzis kaj iris sola promeni ĝis la ĉirkaŭo de bo-

  1. Haneda: Apudmara vilaĝo inter Tokio kaj Jokohamo.