Paĝo:Ariŝima - Deklaracio, 1924, Tooguu.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La kompatinda malsanulo kiel mi eĉ ne flaras ĉi tiun esencon sen pulsobatego. Ne pro envio… ne, pro envio, pro klara envio.

Sed estas en la mondo homoj, kiuj meritas amon, kaj ankaŭ homoj, kiuj ne meritas amon.

Mi vin kuraĝigas, nepre efektivigi vian amon. Mi eĉ povas - diri, ke estas eraro de Dio, ke vi ne havas aman historion.

Tolstoj estas, oni povas diri, optimisto, kiu ebriiĝinte de bona vino deliradas. Kia simpla aminda koro!

Vi, kiu predikas pri Tolstoj kaj Paŭlo samtempe, erare metis infanon apud la diablon.

Kristo estis dufoje krucumita, unue de judoj kaj duafoje de Paŭlo.

Per la unua sufero li ĉieleniris, sed per la dua li estis teren forĵetita.

Mi antaŭ ĉio malamas la konfuzajn vortojn de Paŭlo. Ĉu li predikas la homon per la homo? Do vin gardu antaŭ falsa profeto predikanta la homon per la homo.

Nun, mia malsano estas jam diagnozita kiel efektive kompleta ftizo. D-ro B. estis tre interesa kuracisto. Li ĉion malkovris al mi, dirante, ke estas nenecese kaŝi antaŭ mi. Kiam li deklaris al mi pri tio, mi, kion vi komprenos, tiumomente tiel suferis, ke mi eĉ ne povis moviĝeti, kvazaŭ ĉiuj nervoj en mia korpo frostiĝis kaj kaŭzis la rigidecon de la membroj. Sed mia koro jam reakiris kutiman trankvilecon; tamen estos neeble, reveni al la universitato en la proksima estonteco. Mi ofte sopiras je l’ atmosfero de la laboratorio; sed mi nenion povas krom rezigni.

Dankon por la mono. Mi nun loĝas en la domo apudrivera, kiun vi konas; sed konfuzate de vojirantoj mi intencas iam post nelonge lui ĉambron ĉe iu kamparano.