Paĝo:Ariŝima - Deklaracio, 1924, Tooguu.pdf/7

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ANTAŬPAROLO

La aŭtoro, sinjoro Takeo Ariŝima, naskiĝis la 4an de Majo 1878 en Tokio kiel unua filo de iu oficisto de financa ministrejo. 1882 lia patro fariĝis estro de l’ limimpostejo en Jokohama kaj transloĝiĝis tien kun sia familio. Tie la aŭtoro estis edukita en la domo de nordamerika sinjoro kaj vizitis „Anglo-japanan lernejon“. Tiam li unue vidis kristanisman vivon kaj vizitis dimanĉan lernejon. 1887 li forlasis la anglo-japanan lernejon kaj eniris en la preparan klason de pornoblula gimnazio en Tokio. 1896, fininte la mezan klason de la pornoblula gimnazio, li eniris en la agrikulturan kolegion en Hokkaido kaj loĝante ĉe sinjoro D-ro Nitobe li vizitis la kolegion.

Li alproksimiĝis al kristanismo kaj fariĝis 1900 ano de „Sendependa Eklezio“. 1901 li rekonstruis kun kelkaj junuloj la eklezion, tute sendependiginte ĝin de dogmoj.

1903 li transveturis al Usono kaj tie studis la ekonomian sciencon. De tiam li eksentis maltrankvilecon en religia vivo kaj fariĝis skeptikulo. Li eklegis verkojn de Emerson, Whitman, Brandes, Turgenjeff, Ibsen, Tolstoj, Kropotkin ktp., kaj nun estis ĵetita antaŭ la praktika problemo, ĉu fariĝi agrikulturisto, aŭ pedagogo, aŭ literaturisto.

Forlasinte Usonon 1904, li vojaĝis tra Italujo, Svisujo, Germanujo, Holando, Belgujo, Francujo kaj Anglujo, kaj reveninte al la patrujo li fariĝis profesoro de angla literaturo je Sapporo Agrikultura Fakultato.