Paĝo:Ariŝima - Deklaracio, 1924, Tooguu.pdf/8

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En Julio 1917 li publikigis du noveletojn: „Posteuloj de Kaino“ en la „Literatura gazeto“, „Nova Novelo“ kaj „Letero de iu ordinara homo“ en „Nova Tajdo“. Ili altiris atenton de l’ legantaro, kaj li fariĝis tuj favorito en la japana literatura mondo, kio ja malofte okazas. Poste li publikigis kelkajn novelojn kaj dramojn kaj lia famo iom post iom pligrandiĝis. Li nun havas la plej multajn legantojn inter kleraj gejunuloj.

Je nia miro, li senpage disdonis 1922 la kampobienon, kiun li heredis de sia patro, al la farmantoj. Ĝia amplekso estis ĉirkaŭ 40 000 arojn.

„Deklaracio“ estas novelo verkita de li en la formo de leteroj interŝanĝitaj inter du junuloj: studento kaj juna licenciato de scienca fakultato. La kaŭzo, kial mi preferis ĉi tiun verkon por esperantigi ĝin, estas, ke mi kredis, ke ĝi bone montros, kiel japanaj junuloj pensas, suferas ktp.

La tradukinto.
NOTO

Mi atentigas la legantaron de la „Internacia Mondliteraturo“, ke la apero de la verko de la japana aŭtoro T. Ariŝima en esperantlingva traduko estas atentinda okazantaĵo. Laŭ mia scio, ĉi tiu libro estas la unua — pli ampleksa — Esperanto-tradukaĵo el la japana literaturo, kiu aperas en eldonejo de la eŭropa kontinento.

Ĝi bone montras, ke nia lingvo ankaŭ taŭgas por la celoj de la orient-aziaj popoloj.

Por ne difekti ĝin, mi lasis la ĉarman originalecon de la stilo de nia samideano Tooguu tute netuŝita, ankaŭ tiam, kiam mi estus preferinta aliajn frazmanierojn, kaj dum la trastudado de lia manuskripto mi korektis nur tre malmultajn evidentajn skriberarojn ktp.

D-ro Dietterle.