Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/22

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Levita batalantojn al glavoj kurigas,
Ĝia voĉo la sangon en vejnoj bruligas;
Jen kapon ĝian flamaj aspidoj ekringos…
Kuglo flugas, fajfante… Atingos! atingos!…

Ĉevaloj, radoj, homoj, — mova miksa aro,
Tondras kaj bruas, kiel alfluanta maro.
Ĉe voka bru’ teruro ekvekiĝas pala.
Jen falas kvazaŭ fulmo la maldekstro ŝtala:
Je ordon’ malaperas al tranĉoj barilo;
Ĉia vir — jen soldato, ĉio — batalilo!

Kaj kiam saturiĝos jam ĝiaj okuloj
Per turmento, detruo, malbelaj mortuloj,
Kaj popol’ agonias sub piedo ŝtala,
Ĝi ridetas fiera — sub la laŭroj pala.
Ĉe labor’ sia kriojn de triumfo ŝutas…
Morton lacigan vorte: „Bonrikolt’!” salutas…

Ho jes! jes! bonrikolto!… Rikolt’ sufiĉega!
Kuŝas spikoj malvivaj — densaĵ’ terurega!
Da belaj, junaj, bravaj milojn mort’ ekprenis,
Kaj kvazaŭ kamp’, je kiu falĉiloj travenis,
Senordajn palajn spikojn portas la homaro
Sur brusto sangigita, kun trem’ kaj larmaro.

Ho, dolor’! Ja hieraŭ ĉe printempa blovo
Florantaj tiuj spikoj sin en dolĉa movo
Balancis sur trunketoj junaj kun espero,
Ke sub sun’ maturiĝos en ili grajnero,
Ke riĉan frukton portos al patruja mano,
Ke ne pajl’ piedita estos… sed la pano!