Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/33

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kion je ĝi respondi?! Paul’ ĉapelon prenis,
Eĉ vorton li ne pepis kaj hejmen revenis.
Morgaŭ Gaŭlo ankoraŭ bonguste ronkadas,
Jen nazon lian io de plafon’ gutadas…
Li eksaltis el lito kaj supren rapidas.
Frap! frap! — fermite!… Kio?!… Per tru’ li ekvidas
Strangaĵon: tuta ĉambro estas akvoloko,
Kaj Paŭlo sur komodo sidas kun fiŝhoko.
„Sinjor’, vi kion faras?!” — „Mi kaptas fiŝetojn!”
— „Sed, sinjor’ mi sur kapo sentas la gutetojn!”
Kaj je tio ĉi Paŭlo: „Libera hometo
En sia dometo!”

El fabl’ morinstruon Vi legos facile:
„Vi — tiel al alia, li al Vi simile!”

Skribis
Fredro.


POLAJ KANTOJ POPOLAJ.
1.[1]

Levu kuraĝe nian standardon,
Kvankam ventego kontraŭa bruas,
Kvankam perforto tenadas gardon,
Kvankam nin vivo ŝarĝa detruas, —
Ĉar ĝi — standardo por tut’homaro,
Labor’ triumfo, kant’ de justeco,
Por la popoloj frata altaro,
Santa Aŭror’ de reviviĝeco!

Falas malsata aro labora,
Teruran vivas ni periodon:
Junulo estus do malhonora,
Se timus iri sur eŝafodon!

Vane mortigo l’ ideon neos,
Ĉia sangero estas venkonto…

  1. Piednoto de Vikifontaro Fragmento de la Varsovia Kanto de Wacław Święcicki.