Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/40

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Kreaĵon mirindan, genian, moralan,
Donacas al mond’, al homaro…
Kaj vokas en himno amason batalan,
Ke iru al ama altaro.

Sed vane en bruo alvoko ekfalas —
Perdiĝas la voĉ’ de kompato!
La homo militas, la homo batalas,
Dauriĝas kruela la bato!

Ho! kiam eksonos el koroj, el fondo,
Komuna, frateca belkanto,
Kaj stelo de paco eklumos al mondo
Kaj venkos spirit’ — Esperanto?!


MORTULO.
de Leo Belmont.

Kial krias korvo avidulo
Kial longe superflugas min?
Ĉu tie ĉi proksima mortulo
Per odoro tiel vokas lin?…

Ha! mi legas en signifo kria,
Vidas kaŭzon en avida trem’:
Post la amo malfeliĉa mia
Estas preskaŭ mortulo mi mem!…


VORTLUDO.
de Belmont.

Diras la instruistoj: en granda la Homero
Estis multo da homoj. Ĝi eble estas vero,
Sed al esperantisto pli grandaj estas veroj:
En ĉiu homo estas multego da hom’eroj!