Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/44

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
JAM DORMAS MONTPINTOJ…
el Goethe.

Jam dormas montpintoj
En nokta mallum’…
Kaj valojn trankvilajn
Plenigas nebul’…
Ne polvas jam vojo,
Ne tremas foli’…
Atendu nemulte:
Ripozos kaj ci!…


PREĜO.
El Lermontov.

Se premas min doloro
En malfacila hor’,
La preĝon mi en koro
Diretas el memor’…

La forto estas ia
En vorta kunsonec’
Kaj spiras en ĝi tia
Sankteco kaj dolĉec’…

Senkred’ jam ne doloras
D’ anim’ ekfalas for…
Kaj oni kredas, ploras,
Kaj faciliĝas kor’…


EPIGRAMO.
de Minajev.

Similas Vi al Robespiero:
Vi estas prava, kara frato!
Vi estas ankaŭ oratoro,
Vi estas ankaŭ advokato.