Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/45

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pro paroladoj politikaj
Al Vi egala estas gloro…
Kaj tian grandan similecon
Konfesas mi el tuta koro…
Malgranda unu diferenco
Tamen per dubo koron frapis:
Lin — senkapigis gilotino
Kaj Vin… la sorto mem senkapis!


MALJUNECO.
de Nekrasov.

Ripozon jam petas la korpo malsana,
Turmentas l’ animon mistera soif’…
Labor’ maljunula! vi estas do vana!
Mokante, malvarme parolas la viv’:

Deĵetu esperojn, pacigu la koron,
Komprenu, ke estas Vi tute sen fort’,
Trankvile rigardu senfinan doloron,
Trankvile atendu, ke venu la mort’!…


EL INTERMEZZO.
Heine.
trad. Leo Belmont.
 
1.
En plej bela monato, en Maj’,

Kiam ĉia ekfloras la flor’,
Ho, ekfloris ja ankaŭ la am’,
Ĝi ekfloris en mi, en la kor’…

En plej bela monato, en Maj’,
Kiam sonas birdara sonor’,
Eksonoris por ŝi mia kant’
De deziro, de kora dolor’!…