Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/50

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Mi ploris nokte en dorm’
Mi sonĝis, Vi estas fidela…
Vekiĝis mi, sed la flu’
De larmoj ne ĉesas kruela…


11.
Senĉese min oni turmentis,

Kaj faris frenezan min jam…
Tiuj ĉi per amo ilia,
Kaj tiuj per sia malam’…

La panon kaj trinkon venenis
Kaj faris senfortan min jam —
Tiuj ĉi per amo ilia
Kaj tiuj per sia malam’…

Sed Ŝi, kiu plej min turmentis,
Venenis, per dornoj ornamis,
Ho, ŝi min malamis neniam,
Kaj ankaŭ… neniam min amis!…


12.
Ili sin amis reciproke…

Ĝin tamen konfesi ne volis,
Rigardis sin malamike,
Brulante, nenion parolis…

Ili disiris — kaj danke
Al tempo por amo detrua
Ha! mortis de si malproksime, —
Ne sciis eĉ unu pri dua…


13.
Junulo do amas knabinon,

Sed ŝi jam elektis alian…
Ĉi lasta alian ekamis
Kaj faras edzinon ja sian.