Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/54

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Se mi nun mortos, ho kara frato,
Jen peton plenumi igu:
Prenu Francujon mortulon mian,
En Franca ter’ enterigu!…

Metu sur koron krucon honoran,
Ruĝan rubandon aldonu,
En mian manon pafilon metu,
Glavon ĉe flanko alzonu.

Mi volas tiel kuŝi maldorme,
Kiel en tomb’ la gardanto —
Ĝis sonos iam ĉevalfrapado,
Bru’ pafilega kaj kanto…

Li rajdos, rajdos, tra tombon mian…
Glavoj ekbrilos kaj fendos…
Tiam el tomb’ mi arma min metos,—
Imperiestron defendos!…


GRANDA PROGRESO.

Vi ne volas kredi frato,
Ke progresas ĉiam mondo…
Diras Vi, ke barbareco
Dancas nur en granda rondo.

Kun doloro Vi rakontas,
Ke vilaĝa rusa homo
La strikantajn fervojistojn
Fermis nun en stacidomo.

Kaj bruligis malfeliĉajn
Sen kompato kej sen vesto…
Vi demandas: ĉu progresis
Vere tia homa besto?!…